|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tio do estis la granda sekreto de Tom – la plano reiri hejmen kun siaj fratopiratoj kaj atendi la propran funebron. Ili padelis sabate en la vespera krepusko per trunko al la Misurio-bordo kaj surbordiĝis kvin aŭ ses mejlojn sude de la urbeto; ili dormis en la arbaro ĉe la rando de la urbeto preskaŭ ĝis la taga heliĝo kaj poste ŝtelire moviĝis sur apudvojoj kaj stratetoj kaj finis sian dormadon sur la galerio de la preĝejo enmeze de kaosa fatraso da kaputaj vicbenkoj.
Dum la matenmanĝo lunde matene onklino Polly kaj Maria estis tre karaj al Tom kaj plenumis ĉiun deziron, kiun li havis. Oni parolis nekutime multe. Kaj iam dum la interparolado onklino Polly diris: „Nu, mi ne volas aserti, ke tio ne estis sukcesa mistifiko, Tom, lasi suferi ĉiun el ni preskaŭ dum tuta semajno, por ke vi, buboj, havu vian ĝojon, sed estas malĝojige, ke vi povis esti tiel ŝtonkora lasi suferi eĉ min. Ĉar vi kune povis transveni sur trunko por partopreni vian entombigon, tiukaze vi mem povis veni ankaŭ al mi por doni iun signon, ke vi ne estas morta, sed nur forkurinta.“
„Jes, tion vi efektive povis fari, Tom“, diris Maria, „kaj mi supozas, ke vi farus tion, se vi pensus pri tio.“
„Mi... mi ne scias. Tio estus fuŝinta la tutan aferon.“
„Tom, mi esperis, ke vi tre amas min“, diris onklino Polly, kun malgaja paroltono, kiu malkomfortigis la knabon. Estus pli ol nenio, se vi estus almenaŭ PENSINTA afliktite pri ni, eĉ, kvankam vi ne FARIS tion.“
„Sed, onjo, tio ja ne estas damaĝo“, pledis Maria; „tio estas ja nur kaŭzita de la hasta maniero de Tom, li ĉiam tiom rapidas, ke li pensas tial pri nenio.“ „Des pli malgajiga ĝi estas. Sid estus pensinta pri mi. Kaj Sid ankaŭ estus FARINTA tion. Tom, iam vi retrorigardos, kiam estos tro malfrue, kaj tiam vi deziros, ke vi estus iom pli zorginta pri mi, kvankam tio estus kostinta tiom malmulte al vi.“
„Nu, onjo, vi ja scias, ke mi zorgas pri vi“, diris Tom.
„Mi scius tion pli bone, se vi pli agus tiel.“
„Mi deziras nun, ke mi estus pensinta pri vi“, Tom diris pentoplene „Sed almenaŭ mi pri vi sonĝis. Ankaŭ tio estas pli ol nenio, ĉu ne?“
„Tio ne estas multe – ankaŭ kato faras tion – sed estas pli bone ol nenio. Kion vi sonĝis?“
„Nu, merkrede nokte mi sonĝis, ke vi sidas tie transe ĉe la lito kaj Sid sidas ĉe la lignokesto kaj Maria apud li.“
„Jes, tion ni faris. Tion ni faras ja ĉiam tiel. Mi ĝojas, ke viaj sonĝoj ŝarĝis sin kun tiom da ĉagreno pri ni.“
„Kaj krome mi sonĝis, ke la patrino de Joe Harper estis ĉi tie.“
„Jes, efektive, Si estis ĉi tie! Ĉu vi sonĝis ankoraŭ ion plian?“
„Ho, multon. Sed la memoro estas tre malklara.“
„Provu memori pri tio – ĉu vi povas?“
„Iel ŝajnas al mi, ke la vento – ke la vento blovis tiel, ke la – la... “
„Pli forte koncentriĝu, Tom! La vento blovis tiel, ke la... ek do!“
Tom maltrankvile premis la fingrojn dum minuto al sia frunto kaj poste diris: „Nun mi vidas ĝin! Nun mi vidas ĝin! Ĝi blovis tiel, ke la kandelo ekflagris!“
„Dio, kompatu nin! Parolu plu, Tom – parolu plu!“
„Kaj ŝajnas al mi, ke vi diris: ’Nu, la pordo ŝajne malfermiĝis...’“
„Parolu plu, Tom!“
„Lasu min dum momento pripensi la aferon – nur dum momento. „Ho jes – vi diris: ’Nu, la pordo ŝajne malfermiĝis...’“
„Tiel, kiel mi sidas ĉi tie, mi diris tion! Ĉu ne, Maria? Parolu plu, Tom.“
„Kaj tiam – kaj tiam – nu, mi ne estas tute certa, sed ŝajnas al mi, ke vi diris poste al Sid, ke li iru al la pordo kaj – kaj...“
„Kaj kion? Ĉu? Kion mi igis fari lin, Tom? Kion mi igis fari lin?
„Vi diris – vi – ho, vi diris, ke li malfermu ĝin.“
„En ordo, benata lando! Ion tian mi ne aŭdis dum mia tuta vivo! Neniu rakontu plu al mi, ke ne estas strangaĵoj pri sonĝoj. Sereny Harper eksciu tion antaŭ ol mi estos horon pli aĝa. Mi volus vidi, kiel ŝi klarigos TION per sia galimatio pri superstiĉo. Parolu plu, Tom!“
„Ha, nun ĉio fariĝas al mi tiel klara, kiel la hela tago. Poste vi diris, ke mi ne estis MALBONA, nur pet— O—la kaj ne pli komprenema ol – mi pensas, ke ĝi estis ĉevalido, aŭ io tia.“
„Kaj tiel estis! Boneco kompata! Parolu plu, Tom!“
„Kaj poste vi komencis larmi.“
„Tion mi faris. Tion mi faris. Kaj ne je la unua fojo. Kaj poste...“
„Poste sinjorino Harper komencis plori kaj diris, ke Joe estis simila, kaj ŝi deziris, ke ŝi ne estus verginta lin, ĉar li prenis la kremon, kvankam ŝi forverŝis ĝin mem.“
„Tom! La Sankta Spirito plenigis vin! Vi profetis – tion vi faris! Promesita lando vivanta! Parolu plu!“
„Poste diris Sid – li diris...“
„Mi ne pensas, ke mi ion diris“, obĵetis Sid.
„Jes, vi faris, Sid“, diris Maria.
„Fermu viajn buŝojn kaj lasu paroli Tom-on! Kion li diris, Tom?“
„Li diris, ke li esperas, ke mi fartas pli bone tie, kien mi iris, sed, se mi iel estus estinta iom pli bona ...“
„Jen, ĉu vi aŭskultis tion! Estis liaj precizaj vortoj!“
Kaj vi severe riproĉis lin.“
Fidu pri tio, tion mi faris! Certe ie ĉi tie estis anĝelo. Ĉi tie estis anĝelo, tute certe!“
„Kaj sinjorino Harper parolis pri tio, kiel Joe timigis ŝin per petardo, kaj vi parolis pri Peter kaj la dolorigilo... “
„Tio estas tiel certa, kiel la fakto, ke mi vivas.“
„Kaj poste vi multe parolis pri tio, ke oni traserĉas la riveron pro ni, kaj pri tio, ke la funebro estos dimanĉe. Kaj poste vi kaj la maljuna sinjorino Harper brakumis sin reciproke kaj larmis, kaj ŝi foriris.“
„Tiel okazis! Precize tiel okazis, tiel certe, kiel mi sidas sur tiu ĉi lulseĝo. Tom, vi ne povus rakonti pri tio pli bone, se vi estus ĉeestinta! Kaj kio poste? Parolu plu, Tom!“ „Poste mi sonĝis, ke vi preĝis por mi – kaj mi povis vidi vin kaj aŭdi ĉiun vorton, kiun vi diris. Kaj vi enlitiĝis kaj mi kompatis vin tiom, ke mi skribis sur peco de platana ŝelo: ’Ni ne estas mortaj – ni nur forkuris por esti piratoj’, kaj mi metis tion sur la tablon kun la kandelo, kaj tiam vi aspektis tiel kara, kiel vi tie kuŝis kaj dormis, ke mi pensis, ke mi iru transen al vi kaj kisu viajn lipojn.“
„Ĉu vere, Tom? Ĉu vi vere FARIS tion? Pro tio mi pardonas al vi ĉion!“ Kaj ŝi brakumis la knabon tiel premegante, ke li sentis sin la plej granda fripono, kiu ekzistas!
„Tio estis tre kara, eĉ, kvankam estis nur ... sonĝo“, diris Sid monologe, apenaŭ aŭdeble.
„Fermu la buŝon, Sid! Tion, kion oni faras en sonĝo, oni faras ankaŭ malsonĝante. Jen granda Milam-pomo, kiun mi retenis por vi, Tom, por tiu okazo, se oni retrovus vin – kaj nun, ek, al la lernejo. Mi estas dankema al la kara Dio kaj Patro, ke mi rehavas vin, Li, kiu estas jam tiom longe suferpreta kaj kompatema al tiuj, kiuj kredas je Li kaj sekvas Liajn vortojn, kvankam Lia boneco scias, ke mi ne indas tion, sed, se nur la indaj homoj ricevus Liajn benojn, kaj havus Liajn manojn je dispono, por ke tiuj helpu al ili trairi la dornajn lokojn, povus rideti nur malmultaj homoj ĉi tie aŭ aŭ iam ajn paŝi en Lian eternan pacon, se komenciĝos la longa nokto. Ekiru do, Sid, Maria, Tom – foriĝu nun – vi sufiĉe longe detenis min de miaj taskoj.“
La infanoj ekmarŝis al la lernejo, kaj la maljuna damo ekiris por viziti sinjorinon Harper por venki ŝian realismon per la mirinda sonĝo de Tom. Sid estis sufiĉe prudenta ne laŭte diri la penson, kiun li havis dum la forlasado de la domo. Estis la sekva: „La tuto sufiĉe facile pridubeblas – tia longa sonĝo, kaj eĉ ne unu eraro en ĝi!“
Kia heroo Tom nun fariĝis! Li ne saltadis kaj ne kapriolis, sed moviĝis kun digna parademo, kiel fariĝas pirato, se li sentas, ke la okuloj de la publiko rigardas al li. Kaj efektive tiel estis; li provis konduti tiel, kvazaŭ li ne vidas la rigardojn kaj ne aŭdas la rimarkojn, kiam li preterpasas, sed ili estis kiel manĝo kaj trinkaĵoj por li. Knaboj, kiuj estis eĉ pli malgrandaj ol li, sekvis lin en lia spuro, tute fieraj, ke oni vidas ilin kun li, kaj, ke li toleras ilin, kvazaŭ li estus la tamburisto-knabo je la pinto de procesio aŭ la elefanto, kiu marŝas antaŭ menaĝerio en la urbon. Knaboj en lia aĝo pretendis ne scii, ke li forestis, sed ili tamen preskaŭ ne povis dormi pro envio. Ili estis preta doni ĉion ajn por havi lian sunbrunigitan haŭton aŭ lian brilan fifamon – kaj Tom eĉ ne fordonus ion el ambaŭ aferoj, eĉ ne kontraŭ tuta cirko.
En la lernejo la infanoj lin kaj Joe ĉirkaŭis tiel, kaj rigardis ilin kun tiom da evidenta admiro en la okuloj, ke ne daŭris longan tempon, ĝis kiam la du knaboj fariĝis neelteneble arogantaj. Ili komencis rakonti siajn aventurojn al la scivolegaj aŭskultantoj – sed ili ĉiam nur komencis tion; ne estis verŝajne atingi la finon kun tiaj riĉaj imagaj kapabloj, kiaj havis ili, se temas pri la liverado de ornamaĵoj. Kaj kiam ili fine elprenis la pipojn kaj ĉirkaŭiradis serene fumante, la kulmino de la gloro estis atingita.
Tom decidis, ke li povas esti nun sendependa de Becky Thatcher. La gloro sufiĉis al li. Li volis vivi plu nur por la gloro. Nun, ĉar li fariĝis elstara knabo, ŝi eble volus denove flirti kun li. En ordo, ŝi agu laŭplaĉe, ŝi vidos, ke li povas esti same tiel indiferenta kiel certaj aliaj homoj. Subite ŝi alvenis. Tom pretekstis ne vidi ŝin. Li moviĝis ĉirkaŭe kaj aliĝis al grupo de geknaboj kaj komencis interparoli.
Baldaŭ li observis, ke ŝi gracie trotetis rapide kaj gaje antaŭen kaj malantaŭen, kun tre ruĝa vizaĝo kaj vagemaj okuloj, ŝajnigante, ke ŝi lude ĉasadas lernejanojn, kaj ŝi kriis ridante, kiam ŝi kaptis iun; sed li rimarkis ankaŭ, ke ŝi faris siajn kaptojn ĉiam en lia proksimo, kaj ke ŝi ĵetis konsciajn rigardojn en lia direkto. Tio tiklis la malican arogantecon en li; kaj anstataŭ voli gajni ŝin, lia vanto instigis lin eĉ pli obstine kaŝi, ke li konscias ŝin ĉirkaŭ si. Baldaŭ ŝi rezignis pri sia alaŭdeca konduto kaj moviĝadis heziteme. Unu- aŭ dufoje ŝi ĝemis kaj ŝtelrigardis sopireme al Tom. Poste ŝi observis, ke Tom nun interparolas pli intense kun Amy Lawrence ol kun iu alia.
Ŝi sentis fortan korpikon kaj samtempe fariĝis pli kaj konfuzita kaj malkomforta. Ŝi provis foriri, sed la piedoj perfidis ŝin kaj portis ŝin anstataŭ tio al la grupo. Ŝi diris al knabino, kiu preskaŭ tuŝis kubuton de Tom, kun falsa vervo:
„Aĥ, Mary Austin! Maliculino, kial vi ne estis en la la dimanĉa lernejo?“
Mi ĉeestis – ĉu vi ne vidis min?
„Ĉu vere? Vi ĉeestis, ĉu? Kie vi sidis?“
„Mi estis en la klaso de sinjorino Peters, kiun mi ĉiam frekventas. Mi VIN vidis.“
„Ĉu efektive? Nu, estas komika, ke mi ne vidis vin.
Mi volis rakonti al vi pri la pikniko.“
„Ho, tio estas gajega. Kiu aranĝas ĝin?“
„Panjo mia permesas al mi la aranĝadon.“
„Ha, bonege, mi esperas, ke ŝi permesos partoprenon mian.“
„En ordo, Si faros. La pikniko estas por mi. Ŝi permesos la partoprenon al ĉiu, al kiu permesas tion mi.“
„Tio estas ja grandioza, kiam ĝi okazos?“
„Iam, baldaŭ. Eble dum la ferioj.“
„Ha, tio fariĝos gajega! Ĉu vi invitos ĉiujn knabinojn kaj knabojn?“
„Jes, ĉiun, kiu estas mia amiko – aŭ intencas fariĝi tio“, kaj ŝi rigardis sekrete al Tom. Sed Tom parolis plu al Amy Lawrence pri la terura ŝtormo kaj la insulo, kaj kiel fendis fulmoj la grandan platanon „en mil pecetojn“, dum li „staris tri futojn for de tio“.
„Ho, ĉu ankaŭ mi rajtos partopreni?“ diris Grace Miller.
„Jes.“
„Kaj mi, ĉu?“ diris Sally Rogers.
„Jes.“
„Ĉu ankaŭ mi?“ diris Susinjo Harper. „Kaj Joe, ĉu?“
Kaj tiel plu, kun aplaŭdo de ĝojplenaj manoj, ĝis kiam ĉiu el la grupo petis jam inviton, krom Tom kaj
Amy. Jen Tom deturniĝis sen paniko ankoraŭ parolante, kaj foriris kun Amy. La lipoj de Becky tremis kaj larmoj ekmontris sin en ŝiaj okuloj; ŝi kaŝis tiujn signojn kun plifortigita gajeco kaj babiladis plu. Sed la vigleco de la pikniktemo nun forestis, tiel kiel ĉio alia. Ŝi foriris tiom rapide, kiom ŝi povis, ŝi kaŝis sin kaj, kiel ŝia genro tion priskribas, „elkore ploris.“ Poste ŝi sidis mishumure, kun „vundita“ fiero, ĝis eksonoris la lerneja sonorilo. Ŝi leviĝis nun, kun venĝema rigardo, ŝi skuigis ŝian harplektaĵon kaj diris, ke ŝi nun scias, kion ŜI DEVOS fari.
Je la paŭzo Tom daŭrigis sian flirtadon kun Amy, kun jubila memkontento. Li promenadis parade por trovi Becky-on kaj intencis dolorigi ŝin per sia prezento. Fine li elspionis ŝin, sed jen lia humurtermometro subite falis. Ŝi sidis komforte sur malgranda benko post la lernejo, rigardante bildolibron kune kun Alfred Temple, kaj ili estis enprofundiĝintaj tiom, kaj iliaj kapoj apude preskaŭ tuŝis sin super la libro, tiel, ke ŝi ŝajne ne estis konscia pri io ajn kroma. Ruĝa ĵaluzo pafiĝis varmege tra liaj vejnoj. Li komencis malami sin, ĉar li forĵetis la oferton de Becky pri repaciĝo. Li nomis sin stultulo kaj riproĉis sin per ĉiuj fiaj insultnomoj, kiujn li konis. Li emis larmi pro ĉagreno. Amy babiladis ĝoje plu, dum ili migris, ĉar ŝia koro kantis pro beateco, sed la lango de Tom ĉesis funkcii. Li ne aŭdis tion, kion diris Amy, kaj ĉiam kiam ŝi atendante paŭzis, li povis balbuti nur iun mallertan konsenton, ĉu ĝi estis ĝusta aŭ ne. Denove kaj denove li retroviĝis sur la malantaŭa flanko de la lerneja domo por bruligi siajn okulajn globojn per la malamata spektaklo tie. Li ne povis agi alie. Kaj frenezigis lin – almenaŭ li supozis vidi tion – ke Becky Thatcher eĉ ne unufoje rimarkis, ke li vivas. Sed ŝi rimarkis lin tute certe, kaj ŝi sciis, ke ŝi gajnis la batalon, kaj ŝi estis feliĉa, ke li suferas tiel, kiel suferis ŝi.
La feliĉa babilado de Amy fariĝis neeltenebla. Tom aludis pri aferoj, kiuj atendas lin, kiujn li devas fari, ĉar ili ne prokrasteblas. Sed vane – la knabino pepadis plu. Tom pensis, ke ŝi foriĝu inferen, kaj li demandis sin, ĉu li neniam povos liberigi sin de ŝi. Fine li devis ĉeesti tiujn neprokrasteblajn aferojn, kiuj postulas lian ĉeeston – kaj ŝi diris senĝenite, ke ŝi estos „proksime“, kiam la lerneja instruado estos finita. Kaj li fortrotis haste, malamante ŝin pro tio.
„Ĉiu alia knabo...!“ pensis Tom, grincante per la dentoj. Ĉiu knabo en la urbo, sed ne tiu laŭmoda fanfaronulo el Sankta Luiso, kiu pensas, ke li estas tiom fajne vestita kaj tiom aristokrata! Nu, en ordo, mi jam foje traktis vin per miaj pugnoj, je via unua tago en tiu ĉi urbo, sinjoro mia, kaj mi traktos vin tiel denove! Atendu nur, ĝis kiam mi kaptos vin! Tiam mi vin simple....“
Li traludis ĉiujn movojn, kvazaŭ li draste batadas imagatan knabon, li boksis en la aeron, tretis kaj ŝvitigis lin per sufokiga brakumo. „Nu, ĉu vi nun havas sufiĉe? Vi vokas, ke sufiĉas, ĉu? Nu, en ordo, tio estu instruo por vi!“ Kaj tiel la imagata batalo finiĝis kontentige por li mem.
Tagmeze Tom fuĝis hejmen. Lia konscio ne eltenis ion plian de la dankema beateco de Amy kaj lia ĵaluzo nenion plu de la alia ĉagreno. Becky daŭrigis sian bildospektadon kune kun Alfred, sed kiam la minutoj pli kaj pli longiĝis kaj neniu Tom alvenis por suferi, Sia triumfo komencis retiriĝi malantaŭ nubojn kaj ŝi perdis la intereson. Sekvis ŝarganta seriozeco, malĉeesteco kaj melankolia perditeco; du- aŭ trifoje ŝi ekaŭskultis pro iu paŝo, sed estis falsa espero; Tom ne venis. Fine ŝi fariĝis pli kaj pli malbonfarta kaj deziris, ke ŝi ne estu pelinta la aferon ĝis la ekstremo. Kiam la kompatinda Alfred ekkkonis, ke li perdas ŝin, sen kompreni kial, kaj seninterrompe plu ekkriis: „Ho, jen gajega bildo! Rigardu ĝin!“ Si perdis fine la paciencon kaj diris:
„He, lasu min en paco! Ili ne interesas min!“ kaj ŝi eklarmis, ekstaris kaj foriris.
Alfred iris apud ŝi kaj provis konsoli ŝin, sed ŝi diris: „Foriĝu kaj lasu min sola. Mi hatas vin!“
Tial la knabo haltis, kaj mirigite demandis sin, kion malĝustan li faris – ĉar ŝi diris antaŭe al li, ke ŝi rigardos bildojn kun li dum la tuta tagmeza paŭzo – kaj ŝi plorante foriris. Poste Alfred cerbumante paŝis en la lernejon. Li estis humiligita kaj kolera. Li facile divenis la vojon al la vero – la knabino simple eluzis lin por montri sian spiton al Tom. Lia malamo kontraŭ Tom pro tiu penso tamen tute ne fariĝis pli malgranda. Li deziris trovi ion, per kio li povus puŝi la knabon en malfacilaĵojn, sen granda risko por si mem. Jen li ekvidis la instrulibron de Tom. Estis do la bonŝanco. Dankeme li malfermis la lecionon por la posttagmezo kaj verŝis inkon sur la paĝon.
En tiu ĉi momento Becky ekrigardis tra fenestro internen, vidis, kion li faras, sed ŝi retiriĝis sen malkaŝi sin mem. Ŝi ekiris hejmen, nun por trovi Tomon kaj rakonti tion al li. Tom estus dankema al ŝi kaj ŝiaj malfacilaĵoj finiĝus. Sed antaŭ ol ŝi hejmiris duonon de la vojo, ŝi ŝanĝis sian opinion. La penso pri tio, kiel fie Tom traktis ŝin, kiam ŝi parolis pri sia pikniko, revenis arde varmege en ŝian memoron kaj plenigis ŝin per honto. Ŝi decidis lasi vergi lin pro la difektita instrulibro kaj krome malami lin eterne.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.