La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 1

„TOM!“

Neniu respondo.

„TOM!“

Neniu respondo.

„Kio okazis kun la knabo, mi miras. He, TOM!“

Neniu respondo.

La maljuna damo tiris la okulvitrojn malsupren kaj rigardis super ilin al la ĉambro ĉirkaŭe; poste ŝi tiris la okulvitrojn supren kaj sube rigardis. Ŝi malofte, pli ĝuste neniam rigardis TRA ili pro tia malgranda aĵo, kiel tio estas knabo. Ili estis ŝia paradilo, la fiero de ŝia koro. Kaj ŝi portis ilin pro stilkaŭzoj, ne por uzi ilin – same tiel bone ŝi estus povinta rigardi tra fornoringoj. Ŝi aspektis perpleksa dum momento, sed poste ŝi diris ne kolere, sed sufiĉe laŭte, por ke la mebloj povu aŭdi ŝin:

„Do, se mi kaptos vin, tion mi promesas al vi, tiukaze

Ŝi ne finis la frazon, sed kliniĝis malsupren kaj pikadis per la balailo sub la lito – kaj tial ŝi bezonis spiri, por emfazi la batojn. Sed ŝi aperigis nur la katon.

„Knabon de tia speco mi neniam vidis!“

Ŝi iris al la malfermita pordo, haltis sur ties sojlo kaj rigardis eksteren al la tomatoplantoj kaj daturaj arbustoj, el kiuj konsistis la ĝardeno. Neniu Tom tie troviĝis. Jen ŝi levis la voĉon sufiĉe laŭte por atingi pli forajn celojn, kaj vokis:

„Heee, TOM!“

Malantaŭ ŝi io susuris mallaŭte, kaj ŝi povis ankoraŭ ĝustamomente turni dorsen por kapti la knabon je jakofinaĵo kaj malhelpi lian fuĝon.

„Tie do! Penson pri la manĝokamero mi mem estus povinta havi!Kion vi faris en ĝi?“

„Nenion.“

„Nenion, ĉu? Rigardu al viaj manoj. Kaj rigardu al via buŝo. Kia ŝmiraĵo tie estas?“

„Mi ne scias, onjo.“

„Sed mi scias. Estas marmelado – jen ĝi. Kvardekfoje mi diris al vi, ke mi senhaŭtigos vin, se vi ne lasos la marmeladon. Donu la vergon al mi.“

La vergo ŝvebadis minace enaere – la situacio estis senelireja...

„Jen! Post via dorso, onjo!“

La maljuna damo turniĝis kirlovente kaj levis sian jupon el la danĝerzono. En la sama momento eskapis la bubo, grimpis super la altan tabulbarilon kaj malaperis.

Lia onklino Polly staris embarasigite dum momento, kaj poste ekridis nelaŭte.

„Pendumu la knabon! Ĉu mi lernas tion neniam? Ĉu li ne sufiĉe mistifikis min! Kaj mi ĉiam denove devis serĉi lin kiel ĉifoje. Sed maljunaj ŝtipkapuloj estas la plej grandaj ŝtipkapuloj, kiuj ekzistas. Maljuna hundo ne povas lerni trukojn, kiel oni diras. Sed ĉe mia boneco, li neniam ludas ilin dufoje. Kaj kiel iu sciu en tiu kazo, kiu movo venos kiel la sekva? Li ŝajne scias tute precize, kiom longe li povas ĉagreni min antaŭ ol disŝiriĝas mia fadeno de pacienco. Kaj, se li sukcesas deflankigi min dum minuto aŭ ridigi min, pasis la momento, kiam mi povus vangofrapi lin. Mi neglektas mian devon rilate la knabon, ĉe Dio, tio estas la pura vero. Se oni ne uzas la bastonon, oni dorlotas la infanon, diras la Biblio. Mi ŝarĝas pekon kaj ĉagrenon sur nin ambaŭ, tion mi scias. Li estas plena de Satano, sed je la leĝo kaj mi, li estas la ununura filo de mia mortinta fratino, kompatindulino, kaj iel mi ne kapablas laŭorde trakti lin. Ĉiufoje, kiam mi lasis lin sen traktado, mi havis konsciencriproĉojn, kaj ĉiufoje, kiam mi vangofrapas lin, tio rompas preskaŭ mian koron. Jes ja, la homo naskita de ino, vivas nur mallonge kaj estas plagata de zorgoj, kiel diras la Skribo, kaj tio pravas, mi supozas. Li intence forestos de la lernejo posttagmeze kaj mi morgaŭ estos devigita unlaborigi lin. Estas damne streĉiga afero sabate eklaborigi lin, kiam ĉiuj knaboj havas liberan tempon. Sed li malamas labori pli ol ĉion alian, kaj mi devos plenumi mian devon je li aŭ mi ruinigos la knabon.“

Tom forestis intence de la lernejo kaj multe plezuriĝis. Li venis hejmen apenaŭ ĝustatempe por helpi al Jim, la malgranda negroknabo, antaŭ la vespermanĝo ĉe la segado kaj fendado de la fajroligno por la sekva tago. Sed certe li venis ankoraŭ sufiĉe frutempe por rakonti al Jim siajn aventurojn, dum Jim faris kvaronon de la laboro. La pli juna frato de Tom aŭ pli ĝuste duonfrato Sid jam finis sian parton de la laboro (la kunkolektado de la ligneroj), ĉar li estis kvieta knabo, ne aventurema kaj ne tiom riskopreta.

Dum Tom vespermanĝis kaj ŝtelis sukeron, kiam okazo ofertiĝis, onklino Polly metis al li demandojn, kiuj estis tute ruzaj kaj tre profundaj – ĉar ŝi volis, ke li kaptiĝos en damaĝigajn malkovrojn. Kiel multaj aliaj simple strukturitaj homoj ŝi havis la dorlotatan supozon, ke ŝi havas doton por la kaŝita kaj sekreta arto de la diplomatio kaj ŝi ŝatis rigardi siajn tute evidentajn intrigojn kiel paradajn ekzemplojn de rafinita ruzeco. Ŝi diris:

„Tom, estis sufiĉe varme en la lernejo, ĉu ne?“

„Jes, madam’.“

„Tre varme, ĉu ne?“

„Jes, madam’.“

„Ĉu vi ne volis iri naĝi, Tom?“

Iom da ektimo trafulmis lin – aludo de malkomforta suspekto. Li observis la vizaĝon de onklino Polly, sed tie li ne trovis ion. Tial li diris:

„Ne madam’, ne nepre.“

La maljuna damo etendis manon, pripalpis lian ĉemizon kaj diris: „Sed nun ne plu estas tro varme al vi, ĉu?“ Flatis ŝin, ke ŝi sukcesis tiel eltrovi, ke la ĉemizo estas seka, sen tio ke diveneblus, kiun intencon ŝi havis. Sed male al ŝi Tom sciis, el kiu direkto blovas la vento. Tial li antaŭvidis, kiun movon ŝi faros.

„Kelkaj el ni pumpis akvon sur la kapon, mia ankoraŭ estas tute malseka, ĉu vi vidas?“

Onklino Polly ĉagreniĝis, ŝi pretervidis tiun detalon de cirkonstanca evidento, kaj tiel senigita de plia truko. Sed tiam ŝi ekhavis novan inspiron.

„Tom, ĉu vi deprenis la kolumon, kiun mi alkudris por vi, kiam vi tenis vian kapon sub la pumpilon, ĉu ne? Malbutonumu foje vian jakon!“

La aflikteco malaperis el la vizaĝo de Tom. Li malfermis sian jakon. Lia kolumo estis firme alkudrita.

„Damne, do, foriĝu. Mi certis, ke vi forestis de la lernejo kaj naĝis. Sed mi pardonas al vi, Tom. Vi faras la impreson de bruldifektita kato, kiel oni diras, sed vi estas pli bona knabo ol vi aspektas. Hodiaŭ!“

Parte ŝi bedaŭris, ke ŝia sagaco tiom mistrafis, kaj parte ŝi ĝojis, ke Tom almenaŭ je tiu ĉi fojo estis bonkonduta escepte.

Sed Sid diris:

„Do, mi pensis, ke vi alkudris lian kolumon kun blanka fadeno, sed estas nigra.“

„Efektive, kompreneble mi alkudris ĝin kun blanka! Tom!“

Sed Tom ne atendis ĝis la fino. Kiam li eliris el la pordo, li diris:

„Sidĉjo, por tio mi traktos vin.“

Je sekura loko Tom ekzamenis du grandajn pinglojn, kiuj troviĝis en la reversoj de lia jako kaj ĉirkaŭvolvitaj kun tvirno. Unu el ili per blanka fadeno kaj la alia per nigra. Li diris:

„Ŝi tute ne rimarkus, se ne estus Sid. Damne, kelkfoje ŝi kunkudras kun blanka, kaj kelkfoje kun nigra. Kial, ho ve, ŝi ne povis foje decidiĝi por unu el ili? Mi ne povas memorteni tion. Sed tion mi ĵuras, ke mi lamigos Sidon. Lin mi instruos!“

Li ne estis la modelo de bonkonduta knabo en la vilaĝo. Sed li konis la modelan knabon eĉ tro bone – kaj li malamegis lin.

Post apenaŭ du minutoj li jam forgesis sian tutan ĉagrenon. Ne tial, ĉar lia ĉagreno fariĝis je spuro pli facile eltenebla kaj malpli morniga ol la ĉagreno de viro al viro, sed ĉar novaĵo kaj potenca intereso ekokupis lin kaj flankenŝovis lian ĉagrenon por certa tempo, tiel, kiel viroj forgesas siajn misojn pro la ekscitiĝo de nova entrepreno. Tio, kio tiom katenis lin estis nova fajfmetodo, kiun li ĵus akiris de negro, kaj li estis avida pri tio elprovi ĝin senĝenite. Ĝi konsistis el precipa birdosimila sono, speco de pepanta trilado, kiu ekestas per tio, ke oni puŝas meze de la muziko dum la fajfado per la lango en mallongaj intervaloj kontraŭ la palaton – la leganto verŝajne rememoras tion – se li iam estis knabo – kiel oni faras tion. Danke al fervora kaj atentema ekzercado li baldaŭ sciis kiel fari tion, kaj li paŝis sur la strato antaŭen kun buŝo plena de harmonio kaj kun koro plena de dankemo. Li sentis sin kiel astronomo, kiu malkovris novan planedon, kaj sendube la knabo estis supera al la astronomo, koncerne la grandon, profundon kaj purecon de sia beateco.

La someraj vesperoj estis longaj. Ankoraŭ ne estis malhele. Subite Tom ĉesis fajfi. Fremdulo staris antaŭ li – knabo, iom pli granda ol li mem. Novalveninto, egale de kiu aĝo kaj de kiu genro, estis ĉiam impresa vidindaĵo en la povra iom provinceca vilaĝo en Sankt-Peterburgo. La knabo estis bone vestita – tro bone vestita je labortago. Tio estis simple nekredebla. Lia ĉapelo estis belaspekta kaj lia kunbutonumita blua jaketo estis nova kaj senmanka, tia kia lia pantalono. Li surhavis ŝuojn, kvankam estis nur vendredo. Li eĉ portis koltukon, helan noditan rubandon. Li havis ion monduman je si, kio voris sin en la intestojn de Tom. Ju pli longe Tom gapis la elegantan miraklulon, des pli li levis sian nazon pri ties fajneco kaj des pli kaj pli aĉa fariĝis por li la propraj vestoj. Neniu el la knaboj diris ion. Se iu el ili moviĝis, moviĝis ankaŭ la alia, sed nur flanken en cirklo. Ili reciproke observis sin dum la tuta tempo, okulon je okulo kaj vizaĝon ĉe vizaĝo. Fine Tom diris:

„Mi povas subigi vin.“

„Mi volonte vidus, kiel vi faros tion.“

„Jes, mi povus, se mi volus.“

„Ne, vi ne povus.“

„Mi tamen povus.“

„Ne, vi ne povus.“

„Tamen mi povus.“

„Vi ne povus.“

„Mi povas.“ „Ne.“

Malagrabla paŭzo ekestis. Poste Tom diris:

„Kiel vi nomiĝas?“

„Tio ne koncernas vin.“

„Eble mi aranĝos tiel, ke ĝi koncernos min.“

„Tiukaze faru tion!“

„Se vi parolos multe plu, mi agos.“

„Multe! Multe! Multe! Jen prenu!“

„Vi pensas, ke vi estas precipe ruza, ĉu? Mi povus trakti vin kun unu mano surdorse, se mi volus.“

„Kial vi do NE AGAS? Vi nur PAROLAS, ke vi agos.“ „Jes, MI FAROS, se vi provos mistifiki min.“

„Ho, jes, mi vidis jam tutajn familiojn en tia embaraso.“

„Fanfaronulo, ĉu? Vi pensas, ke vi estas io aparta, ĉu ne? Ho, kia ĉapelo!“

„Vi ne devas ŝati ĝin, se ĝi ne plaĉas al vi. Sed estu avertita, se vi aŭ iu alia batos ĝin de mia kapo, vi manĝos teron.“

„Vi estas fanfaronulo.“

„Ankaŭ vi.“

„Vi estas granda blufulo, ĉar vi ne kuraĝas batali.“ „Foriĝu, kaj tuj!“

„He, si vi impertinentos plu tiel, mi prenos ŝtonon kaj frakasos ĝin sur via melonkapo.“

„Sed kun certo vi ne farus tion.“

„Tamen.“

„Nu jes, kial vi do ne agas? Kial vi babilaĉas plu, se vi volas: Kial vi DO NE agas? Estas tial, ĉar vi estas timigita.“

„MI NE timas!!“

„Vi tamen timas.“

„Mi ne.“

„Vi ja.“

Alia paŭzo sekvis kaj plia rigardado kaj plia cirkla irado. Momente ili troviĝis ŝultron ĉe ŝultro. Tom diris:

„Foriĝu de ĉi tie!“

„Foriĝu mem.“

„Mi eĉ ne pensas pri tio.“

„Ankaŭ mi ne.“

Tiel ĉiu el ili staris kun piedo metita flanken kvazaŭ kiel firmkrampiĝinte kaj ambaŭ kun forto ŝovis unu kontraŭ la alia kaj rigardis sin reciproke kun malamo. Sed neniu el ili povis atingi avantaĝon. Post la batalo ambaŭ ankoraŭ estis varmegaj kaj arde ruĝaj. Ĉiu el ili malstreĉiĝis kun atentemo kaj Tom diris:

„Vi estas malkuraĝulo kaj hundido. Mi diros tion al mia granda frato, tiu ruinigos vin per eta fingreto, mi konvinkos lin.“

„Kial mi afliktiĝu pro via granda frato? Mi havas fraton, kiu estas pli granda ol via – kaj kio pli gravas, li povas ĵeti vin eĉ super tiun barilon tie.“ (Ambaŭ fratoj estis tute eltrovitaj.)

„Tio estas mensogo.“

„Dirado via ankoraŭ tute ne estas farado via.“

Tom per granda dikfingro desegnis linion sur la polvon kaj diris:

„Mi avertas vin transpaŝi la linion, kaj mi traktos vin per miaj pugnoj, ĝis kiam vi ne plu kapablos restarigi vin. Ĉiu kiu kuraĝas fari tion, eĉ ne sukcesos ŝteli ŝafon.“

La nova knabo tuj transpaŝis kaj diris:

„Vi diris nun, ke vi agos, kaj nun ni foje observu, ĉu vi agos.“

„Ne provoku min, prefere atentu!“

„Bone, vi DIRIS, ke vi agos, kial vi ne agas?“

„Ho, Jezuĉjo! Por du cendoj mi faros tion!“

La nova knabo eltiris du kupromonerojn el poŝo, kaj etendis ilin plena de moko. Tom batis ilin teren. En la sama momento ambaŭ knaboj jam ruliĝadis en la polvo interkroĉitaj kiel katoj. Kaj dum la daŭro de minuto ili tiradis kaj ŝiradis sin je la hararo kaj je la vestoj, traktis sin reciproke per pugnoj, tiradis reciproke la nazojn kaj kovris sin per polvo kaj gloro. Baldaŭ la konfuziĝo komencis reakiri firman homformon kaj tra la polvo de la batalo ekaperis Tom, kiu sidis kiel rajdisto sur la knabo kaj traktis lin per pugnoj.

„Diru, ke sufiĉas!“ li vokis.

La knabo provis elturniĝi. Li ploris, unuavice pro kolero.

„Diru, ke sufiĉas!“ Kaj la pugnoj flugis plu.

Laste la fremdulo eligis sufokecan „Sufiĉe!“ kaj Tom lasis lin kaj diris:

„Tio estu instruo por vi. Prefere atentu, kiun vi mistifikos la sekvan fojon.“

La nova knabo foriris plorsingulte kaj snufante, frapis la polvon de siaj vestoj kaj rigardis ĉeokaze malantaŭen, skuis la kapon kaj minace diris, kion li faros la sekvan fojon al Tom, se li estos kaptinta lin. Tion Tom respondis per mokaj vokoj kaj kiel pavo forpromenis, kaj tuj kiam Tom turnis sian dorson, la nova bubo levis ŝtonon, ĵetis ĝin kaj trafis la knabon Tom per ĝi inter la ŝultroj, sin turnis sur la kalkano kaj kuris for kiel antilopo. Tom ĉasis la perfidulon ĝis hejme kaj tiel eltrovis, kie li loĝas. Poste li gardis dum certa tempo la latbarilon kaj postulis, ke la malamiko elvenu, sed la malamiko faris nur grimacojn al li tra la fenestro kaj rifuzis elveni. Laste la patrino de la malamiko aperis kaj diris, ke Tom estas fia, malvirta kaj vulgara knabo, kaj ke li foriĝu. Tial li foriris, sed ankoraŭ diris, ke li ankoraŭfoje submetos la bubon al ekzameno.

Li venis hejmen sufiĉe malfrue vespere, kaj kiam li grimpis atenteme tra la fenestro, li eniĝis embuskon en formo de sia onklino, kaj kiam ŝi vidis, en kia stato estas liaj vestoj, fariĝis ŝia intenco ŝanĝi lian liberan sabaton en prizontagon kun dura laboro necedeme firma decido.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.