|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĉirkaŭ tagmeze la tuta vilaĝo subite estis kvazaŭ elektrizita de la terura novaĵo. Tute ne necesis la ankoraŭ eĉ ne revata – telegrafo. La sciigo flugis de buŝo al buŝo, de grupo al grupo, de domo al domo, preskaŭ tiom rapide, kiom telegramo. Kompreneble la lernejestro ordonis, ke la lernejo je tiu posttagmezo estu fermita. En la urbo oni rigardus lin oblikve, se li ne estus farinta tion.
Oni trovis tre sangan tranĉilon proksime de la murdito, kaj iu ekkonis, ke la posedanto estas Muff Potter – tiel kuris la onidiro. Kaj oni asertis, ke iu malfrua hejmirinto vidis Potteron, kiu lavis sin en „branĉo“ de la rivero je la unua aŭ dua matene, kaj ke Potter tuj skuis la polvon de la piedoj – jen suspektaj cirkonstancoj, speciale la lavado, kio ne estis kutima ĉe Potter. Oni ankaŭ diris, ke oni rastis la tutan urbeton pro la „murdisto“ (la publiko ne malrapidas, se temas pri tio kribri pruvojn kaj diri verdikton), sed li ne troveblis. Rajdistoj svarmis sur ĉiuj stratoj en ĉiuj direktoj kaj la ŝerifo estis plena de optimismo, ke oni kaptos lin jam antaŭ noktomezo.
La tuta urbeta loĝantaro marŝis eksteren al la tombejo. Tom forgesis sian rompitan koron kaj aliĝis al la procesio, ne tial, ĉar li ne estus irinta milfoje pli prefere al iu alia loko, sed ĉar pelis lin terura, neesplorebla fascino tien. Alveninte je la timiga loko, li glitis kiel vermo kun sia malgranda korpo tra la vicoj kaj vidis abomenindan spektaklon. Ŝajnis al li, ke pasis eterneco, de kiam li estis lastfoje tie. Iu pinĉis lin ĉebrake. Li turnis sin al la dorso kaj ekvidis la vizaĝon de Huckleberry. Ambaŭ rigardis tuj samtempe al aliaj lokoj kaj demandis sin, ĉu iu alia eble estas vidinta ilian senvortan interŝanĝon de rigardoj. Sed ĉiuj interparolis kaj estis katenitaj de la harhirtiga spektaklo antaŭ ili.
„Kompatinda viro!“ „Kompatinda juna viro!“ „Tio estu instruo al la priŝtelantoj de tomboj!“ „Pro tio oni pendumos Potter-on je la galgo, se ili kaptos lin!“ Tiel tekstis proksimume la ĥoro de la parolantoj, kaj la pastro diris: „Tio estis puno, ĉeestanta mano de Dio.“
Tom subite tremis de la kapo ĝis la piedfingroj, ĉar lia rigardo trafis la rigidan vizaĝon de Indiĝen-Joe.
En tiu ĉi momento iris moviĝanta ondo tra la amaso de homoj kaj voĉoj vokis: „Li venas! Jen li! Li venas mem!“
„Kiu? Kiu?“ vokis dudek voĉoj.
„Muff Potter!“
„Ha, li haltas! – Rigardu, li turniĝas dorsen! Ne lasu eskapi lin!“
Homoj troviĝantaj en la branĉoj super la kapo de Tom diris, ke li ne provas fuĝi – ke li aspektas nur dubema kaj perpleksa.
„Kia infera impertinenteco!“ diris unu el la ĉirkaŭstarantoj, „li volis veni kaj foje trankvile rigardi sian laboron. Mi supozas – li ne atendis iujn akompanantojn.“
La aro de homoj nun dispartiĝis kaj lasis trairi la ŝerifon, kiu fanfarone gvidis Potteron ĉebrake. La vizaĝo de la kompatindulo estis maltrankvila, kaj je liaj okuloj legeblis la timo. Kiam li staris antaŭ la murdita viro, li tremis kiel paralizulo kaj kaŝis sian vizaĝon per la manoj kaj ekploris.
„Mi ne faris tion, amikoj“, li diris plorsingulte. „je mia honoro kaj konscienco, mi tute ne faris tion.“
„Kiu akuzis vin?“ vokis voĉo.
Tiu pafita demando ŝajne trafis la celon. Potter levis sian vizaĝon kaj ĉirkaŭrigardis kun patosa senespero. Li vidis la ulon Indiĝen-Joe kaj klarigis:
„Ve, Indiĝen-Joe, vi promesis al mi, ke vi neniam...“
„Ĉu tio estas via tranĉilo?“ demandis la Serifo, kiu ĵetis ĝin en tiu momento antaŭ liajn piedojn.
Potter falus, se oni ne apogus kaj mole sidigus lin surteren. Poste li diris:
„Io flustris al mi, ke tiukaze, se mi ne revenus kaj la tranĉilon...“ Li ektremis kaj poste li faris nervozan movon kun gesto de venkito kaj diris:
„Rakontu ĝin al ili, Joe, diru al ili – havas ja neniun sencon plu prisilentigi la okazon.“
Huckleberry kaj Tom staris kvazaŭ mute kaj blinde kaj gape miris, kiel la ŝtonkora mensoganto sciigis preĝrade sian serenan deklaron. Ili atendis ke la sennuba ĉielo tuj sendos fulmojn de Dio sur lian kapon, kaj ili miris kiom longe la fulmbato estas retirata. Kaj kiam li finis sian paroladon kaj ankoraŭ tiam staris vivanta kaj nelezita, ilia dummomenta impulso, rompi sian ĵuron kaj savi la vivon de la kompatinda trompita arestito, malpliiĝis kaj poste tute perdiĝis, ĉar la fiulo vendigis sin al Satano kaj estus fatale, se oni defius la propraĵon de tia potenco.
„Kial vi ne fuĝis? Kial vi ankoraŭfoje venis ĉi tien?“ iu diris.
„Mi ne povis agi alie, mi ne povis agi alie“, plendis Potter. „Mi ja volis forkuri, sed tio ne eblis. Iel mi povis iri nur ĉi tien.“ Kaj li denove komencis plorsingulti.
Indiĝen-Joe ripetis sian deklaron kvin minutojn poste ĉe la pridemandado same fridanime sub ĵuro. Kaj kiam la knaboj vidis, ke la fulmoj ankoraŭ tiumomente estis retenataj, konfirmiĝis ilia supozo, ke Joe sin vendis al la diablo. Li estis nun por ili la plej interesa sinistra subjekto, kiun ili iam ajn vidis, kaj tial ili ne povis deturni siajn fascinitajn vizaĝojn de li. Interne ili decidis observi lin nokte, kiam okazo ofertiĝus pri tio. Por eble povi ekkapti mallongan rigardon al ties timiga mastro.
Indiĝen-Joe helpis levi la kadavron kaj ŝarĝi sur ĉaron por ties fortransporto. Jen ondadis flustrado tra la tremanta aro de homoj, ke la vundo ankoraŭ iom sangis! La knaboj pensis, ke tiu bonŝanca cirkonstanco kondukus la suspekton ĝuste, sed ili seniluziiĝis, ĉar diris pli ol nur unu vilaĝano:
„Muff Porter estis ja nur tri futojn malproksima, kiam la sango denove ekfluis...“
La terura sekreto de Tom kaj lia ronĝanta konscio rabis lian dormon preskaŭ dum tuta semajno. Iumatene diris Sid dum la matenmanĝo:
„Tom, vi turnadas vin enlite kaj parolas endorme tiom ofte, ke vi tenas min vekiĝinta preskaŭ dum duono de la nokto.“
Tom paliĝis kaj rigardis malsupren.
„Tio estas malbona signo“, diris onklino Polly serioze. „Pri kio vi pensas, Tom?“
„Pri nenio, pri nenio, kion mi scius.“ Sed la kafotaso de Tom tiom tremis permane, ke li misverŝis kafon.
„Kaj vi parolas galimation“, diris Sid. „Lastan nokton vi diris: 'Estas sango, estas sango, jen tio, kio ĝi estas!’ Tion vi ripetis ofte. Kaj vi diris: ’Ne turmentu min tiom, mi perfidos ĝin.’ Perfidi KION? Kion vi perfidos?“
Antaŭ la okuloj de Tom ĉio komencis turniĝi. Ne estis imageble, kio ĉio povus nun okazi. Sed bonŝance la aflikteco el la vizaĝo de onklino Polly malaperis kaj ŝi fariĝis helpanto de Tom sen scii tion. Ŝi diris:
„Certe! Estas tiu terura murdo. Mi sonĝas pri ĝi dum granda parto de mia dormo. Kelfoje mi sonĝis, ke faris mi tion.“
Maria diris, ke ŝi spertis ion tute similan. Sid tiel ŝajne estis kontentigita. Tom foriĝis tiom rapide, kiom tio eblis, sen veki suspekton. Poste li plendis dum semajno pri dentodoloroj kaj ĉiuvespere firmligis sian makzelon per bandaĝo. Li tute ne sciis, ke Sid nokte rigardis embuske kaj kelkfoje tiris la bandaĝon de la lipoj de Tom kaj poste ĉiufoje apogis sin sur siajn kubutojn, aŭskultis dum sufiĉe longa tempo, kaj poste ĉiufoje denove reŝovadis la bandaĝon al ties antaŭa loko. La ŝarĝiteco de Tom iom post iom malpliiĝis, kaj la dentodoloroj fariĝis ĝenaj, kaj tial li rezignis pri ili. Se Sid efektive ion eksciis pri la dirita dormbabilado de Tom, tiukaze li ne perfidis tion.
Ŝajnis al Tom, ke liaj lernejaj kamaradoj ne povis sufiĉe kvazaŭ prokurore pridemandi pri mortaj katoj, kaj tial lia aflikto ĉiam restis aktuala. Sid notis, ke Tom neniam estis la prokurora pridemandanto en tiaj okazoj, kvankam estis lia kutima maniero en tiaj novaj entreprenoj transpreni la gvidadon. Li krome notis, ke Tom neniam aperis kiel atestanto, kaj tio estis stranga. Kaj Sid ne pretervidis la fakton, ke Tom eĉ montris eksplicitan antipation kontraŭ tiaj pridemandadoj kaj evitis ilin, tiom ofte, kiom tio eblis. Sid miris, sed diris nenion. Tamen, eĉ tiuj pridemandoj malaktualiĝis fine kaj ĉesis torturi la konsciencon de Tom.
En tiu ĉi zorgoplena tempo Tom ĉiutage aŭ almenaŭ ĉiun duan tagon provis aperi antaŭ la malgranda enkadrigita prizonfenestro de la murdisto kaj kontrabandi al li tiajn bagatelaĵojn, kiajn li ie povis firmteni. La prizono estis aĉa malgranda brikodomo, kiu staris en marĉa loko ĉe la vilaĝorando. Neniuj gardistoj necesis. Okupis ĝin nur malofte iu. Tiuj ofertitaj aĵoj tre helpis plifaciligi la konsciencon de Tom.
Rilate al Indiĝen-Joe, la enloĝantoj de la vilaĝo tre deziris gudri kaj kovri lin per plumoj kaj meti sur relon, ke li estu tie ĝismorte trenata, pro lia rabo de la kadavro, sed lia karaktero estis tiel danĝera, ke troveblis neniu, kiu kuraĝis transpreni la gvidadon en la afero, tial oni lasis tion ĉi-momente. Li estis tre atentinta, ke ambaŭ liaj eldiroj komencis kun la batalo, sen konfesi la tomban prirabon, kiu okazis antaŭe. Tial oni pensis, ke estas plej saĝe momente ne transdoni la deliktinton al la juĝisto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.