|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tom nun fine decidiĝis. Ke li estas deprimita kaj despera, ke li estas forlasita knabo, li konstatis, kaj ke neniu amas lin; se ili eltrovus, al kio ili pelis lin, ili eble lin ekkompatus. Li ja provis konduti bone kaj repaciĝi kun la aliaj, sed ili tute ne permesis tion al li, ĉar ili estus nur tiukaze kontentaj, se ili estus liberigitaj de li, do, estu tiel. Kaj ili trankvile kulpigu LIN pro la konsekvencoj – ja kial ne? Kiun rajton plendi havas malĝojigito? Jes ja, ili fine pelis lin ĝis tiu punkto: li vivos la vivon de krimulo. Li ne havas alian elektan eblon.
Li jam iris sufiĉe longan distancon sur la Meadow Lane, la lerneja sonorilo por la „Ekstaru“ sonadis jam tre mallaŭte al liaj oreloj. Li ploris nun, pensante pri tio, ke li neniam plu aŭdos tiun intiman malnovan sonon, neniam – ĝi estis tre ŝokiga, sed oni devigis tion al li, ĉar li estis forpuŝita en la fridan mondon, li devis submeti sin – sed li pardonis al ili. Poste la larmado superfortis lin.
Ĝuste en tiu momento renkonte venis al li lia konspire ligita anima amiko Joe Harper, kun morna vizaĝo kaj evidente kun granda kaj malluma intenco. Sendube tie estis ’du animoj kun unu sama penso’. Tom viŝis siajn okulojn permanike kaj plorsingulte ekmurmuris ion pri tio eskapi pro maljusta severa traktado kaj pro mankanta simpatio hejme, pri vagado eksterlande tutmonde sen reiri hejmen, kaj la grumblado finiĝis per la espero, ke Joe ne forgesu lin.
Sed montriĝis, ke Joe havis similan deziron rilate al Tom, kaj ke tial li serĉis lin. Lia patrino traktis lin per vergo pro kremo, kiun li tute ne trinkis, ĉar li tute ne sciis ion pri ĝia ekzisto. Per tio fariĝis senduba al Joe, ke ŝi „satis“ pri li kaj volis, ke li foriĝu. Se ŝi sentas tiel, ne restos io krom submetiĝi al ŝia deziro. Li esperis, ke ŝi fariĝu feliĉa kaj neniam bedaŭru, ke ŝi sendis sian kompatindan knabon en la fridan kruelan mondon, kie restos nenio alia al li krom suferi kaj morti.
Kiam la knaboj tiel promenadis plenaj de zorgoj, ili konfirmigis plian kontrakton: ili reciproke volis subteni sin dumeterne kaj esti fratoj kaj neniam apartiĝi ĝis la morto liberigos ilin de ĉiuj turmentoj.
Poste ili interparolis pri siaj planoj. Joe havis la ideon fariĝi ermito kaj vivi de panrandoj en soleca kaverno kaj iam perei pro frido, mizero kaj aflikteco. Sed aŭskultinte la kamaradon Tom, li devis koncedi, ke la vivo de krimulo ofertas okulfrapajn avantaĝojn, kaj tiel li deklaris, ke li estas preta fariĝi pirato.
Tri mejlojn sude de Sankt-Peterburgo, je loko, kie la Misisipo estis pli ol mejlon larĝa, estis longa, malvasta, arbare priskreskata insulo kun malalta sablobenko je la pinto, kiu taŭgis bonege kiel rendevua albordiĝejo. Ĝi estis sen loĝantoj kaj troviĝis proksime de la alia bordo, kontraŭe al densa, preskaŭ tute ne loĝata arbaro. Tial ili elektis la Insulon de Jackson. Kiu fariĝu la viktimoj de iliaj pirataj entreprenoj, tiuj demando ne leviĝis. Poste ili serĉis la kamaradon Huckleberry Finn, kaj li aliĝis ilin tuj, ĉar por li ĉiu kariero estis samranga, tio ne interesis lin. Ili disiĝis por renkontiĝi je soleca loko norde de la urbeto je la favorata horo – kiu estis noktomezo. Tie troviĝis malgranda floso el arbotrunkoj, kiun ili intencis kaperi. Ĉiu el ili volis kunpreni hokojn kaj fiŝkaptajn ŝnurojn kaj similajn provizaĵojn, kiujn li kapablos ŝteli, kiel eble plej kaŝe kaj mistere, tute tiel, kiel tio decas por laŭorda pirato. Kaj antaŭ ol la posttagmezo pasis, ili ĝissate ĝuis sian estontecan famon per tio, ke ili diskonigis, ke la urbo sufiĉe baldaŭ „ekaŭdos ion“. Ĉiun el tiuj, kiu ricevis tiun neprecizan sciigon, ili avertis, ke tiu tenu fermita la buŝon kiel mumio kaj atendu.
Ĉirkaŭ noktomezo Tom aperis kun kuirita Sinko kaj kelkaj bagatelaĵoj kaj haltis en la densa vepro sur malgranda plataĵo de krutaĵo apud la riverego, de kie la renkontiĝejo observeblis bone. Estis stelhela nokto kaj profunda kvieto. La granda rivero ripozis kiel oceano. Tom aŭskultis dum certa tempo, sed neniu sono ĝenis la kvieton. Poste li eksonigis mallaŭtan akran fajfon. Iu malsupre respondis. Tom fajfis ankoraŭ dufoje, kaj denove eksonis la sama respondo. Poste diris mallaŭta voĉo:
„Kiu tie?“
„Tom, Nigra Venĝulo de la hispana mararmeo. Sciigu viajn nomojn.“
„Huck Finn, Sangomano, kaj Joe Harper, Teroro de l’ Maroj.“ Tom prenis la nomojn el siaj plej preferataj libroj.
„En ordo, diru la kontraŭvorton.“
Du raŭkaj flustrantaj voĉoj sendis la teruran vorton samtempe en la sombran nokton.
„Sango!“
Tom de la plataĵo lasis fali sian ŝinkon sur la krutaĵon kaj poste glitante sekvis, damaĝante per tio kaj al siaj vestoj kaj al sia haŭto. Estis oportuna vojo malsupre de la krutaĵo, sed mankis al ĝi malfacilaĵoj kaj danĝeroj, kiujn pirato tiom ŝatas, tial ĝi estis ekster ĉia konsidero.
Teroro de l’ Maroj kunprenis tutan lardoflankon kaj dum la alportado preskaŭ tute elĉerpiĝis. Finn, nomata Sangomano, ŝtelis paton kaj krome porcion da duone maturita foliotabako kaj kelkajn maizospadikojn, el kiuj oni povas fari pipojn. Krom li neniu el la piratoj fumis aŭ „maĉis“ tabakon. Nigra Venĝulo de la hispana mararmeo diris, ke ne havas sencon komenci la aferon sen fajro. Tio estis saĝa penso, en tiu tempo alumetoj estis preskaŭ tute nekonataj. Sur granda floso troviĝanta laŭflue en distanco de cent metroj, ili vidis glimantan fajron, ili ŝteliris tien kaj havigis ŝtipon. Ili faris el tio impresan aventuron, diris denove kaj denove „Ŝŝ! kaj subite haltis, kun fingro metata sur la buŝon, svingante tien kaj tien imagatan ponardon kaj flustris timigajn ordonojn, ke tiukaze, se la „malamiko“ ekmoviĝos, li sentu ĝin ĝis la tenilo, ĉar mortuloj ne parolas“. Ili sciis tre bone, ke ĉiuj flosistoj estas en la urbeto por aĉeti aŭ drinki ion.
Poste ili depuŝiĝis. Tom komandis ilin. Huck staris je la malantaŭa rudro kaj Joe ĉe la antaŭa rudro. Tom staris en la mezo de la floso, kun grumbla mieno kaj krucitaj brakoj kaj donis kun sevcera flustrotono siajn komandojn:
„Lofu!“
„En ordo, en ordo, Siro!“
„Tenu nun la kurson, te-e-e-nu!“
“Kurso tenate, Siro!“
„Ŝanĝu kurson je unu streketo malpli!“
„Streketo malpli farite, Siro!“
Kiam la knaboj drivigis la floson konstante kaj sekure al la riveromezo, ne estis dubo, ke Tom donis la komandojn nur pro „stilaj kaŭzoj“, kaj ke li ne celis ion specialan.
„Kiuj veloj estas hisitaj?“
„Antaŭ- kaj topvelo kaj la ekstera ĵibo, Siro.“
„Hisu la reĝvelojn. Ek, malrefu ilin supre, ses da viroj – kaj ek al la antaŭtopmastflankveloj, viglu do!“
„En ordo, en ordo, Siro!“
„La grandan bramvelon enventigu, ŝnurojn kaj brasojn! Ek, koramikoj!“
„En ordo, en ordo, Siro!“
„Tenu vin lee, tute baborde! Baborde! Baborde! Kaj atentu, tenu vin bone, se ĝi venos! Baborde!
Baborde! NUN, viroj! Streĉu vin! „Tenu nun la kurson!“
“Kurso tenate, Siro!“
La floso drivis al la mezo de la rivero. La knaboj rektigis la pinton de la floso en la ĝusta direkto kaj poste entiris siajn remilojn. La rivero ne havis altan nivelon, tiel ke la fluo ne estis pli rapida ol du ĝis tri mejloj dumhore. Dum la sekvaj tri kvaronoj de horo apenaŭ vorto estis parolata. Tiam la floso preterdrivis laŭ la sufiĉe fora urbeto. Du aŭ tri glimantaj lumoj montris, kie ĝi troviĝas, pace dormanta, transe de la svaga ondado de la stelornamita akvo, kies enloĝantoj ne sciis ion pri la kolosa afero, kiu okazas. Nigra Venĝulo ankoraŭ tiumomente staris kun krucitaj brakoj, „rigardante lastan fojon“ sur la scenejon de siaj iamaj ĝojoj kaj de la lasttempaj suferoj, kaj li deziris, ke ŝi povus vidi lin tiumomente, eksterlande sur sovaĝa maro fronte de danĝero kaj morto, renkonte irante kun sentima koro kaj sinistra rideto al sia pereo. Estis nur malgranda streĉo por li ŝovi en la imago la Insulon de Jackson ekster la vidddistancon de la urbeto, kaj tial li „rigardis lastan fojon“ malantaŭen kun rompita kaj kontentigita koro. Ankaŭ la aliaj „rigardis lastan fojon“. Kaj ili ĉiuj rigardis tiom longe, ĝis kiam la fluo preskaŭ forpelis ilin el la viddistanco de la insulo.
Sed ili ekkonis la danĝeron ĝustatempe kaj deturniĝis por eviti tion. Je la dua matene la floso albordiĝis sur la sablejo ducent jardojn super la insulopinto, kaj ili vadis tien kaj reen, ĝis kiam ili havis sian frajton sur la insulo. Al la malgranda floso apartenis ankaŭ malnova velo, kaj tiun ili metis super breĉon de arbustoj tiel, ke ili havis tendon por la provizaĵoj. Ili mem volis dum favora vetero dormi sub la libera ĉielo, kiel tio decas por eksterleĝuloj.
Ili ekbruligis fajron apud granda arbotrunko, kiu troviĝis dudek aŭ tridek paŝojn malproksime de la tenebra interno de la arbaro. Kaj ili fritis en pato iom da lardo kaj manĝis duonon de la kunportitaj maizspadikoj, kiujn ili kunportis. Estis granda plezuro tiel sovaĝe kaj libere aranĝi festetan manĝon en la netuŝita arbaro de neesplorita kaj neposedata insulo, malproksime de la trudiĝemo de la homoj, kaj ili diris, ke ili neniam reiros al la civilizita mondo. La alten grimpanta fajro prilumis iliajn vizaĝojn kaj ĵetis sian ruĝan brilegon sur la kolonarbojn de ilia arbartemplo kaj sur la lakece rebrilantan foliaron kaj la festetajn grimpplantajn girlandojn.
Kiam estis manĝitaj la lasta krispa lardopeceto kaj la lasta rostita maizspadiko, ili sternis sin sur la herboj, tute kontentaj. Ili estus povintaj serĉi pli fridetan lokon, sed ili ne volis rezigni pri tia romantika specialaĵo, kia estas bivakfajro.
„Ĉu tio ne estas gaja? diris Joe.
„Tio estas frenezo!“ diris Tom. „Kion la knaboj dirus, se ili povus vidi nin?“
„Diri, ĉu? Nu, ili estus pretaj morti por esti ĉi tie – he, Huckĉjo!“
„Mi konsentas“, diris Huckleberry, „ĉiukaze tio plaĉas al mi. Mi pensas, ke nenio estas pli bona ol tio. Mi neniam ricevas sufiĉe da manĝo, kutime. Kaj ĉi tien neniu povas veni por ĉikani kaj tirani iun.“
„Tiel la vivo plaĉas al mi“, diris Tom. „Matene oni ne devas ellitiĝi, kaj oni ne devas frekventi lernejon kaj lavi sin kaj fari ĉiujn tiujn damnitajn stultaĵojn. Sciu, pirato devas fari NENION AJN, Joe, kiam li estas sur firma tero. Sed tia ermito devas preĝi konsiderinde, kaj krome li tute ne havas iun plezuron, ĉar li ĉiam estas sola laŭ sia maniero.“
„Jes, vi pravas, estas tiel“, diris Joe, sed pri tio mi ne cerbumis multe. Komprenu. Ankaŭ mi multe pli volonte volas esti pirato, nun, kiam mi provis tion.“
„Nu“, diris Tom, „homoj nun ne plu tiom entuziasmas pri ermitoj, kiel ili faris tion en malnovaj tempoj. Sed piraton oni respektas ĉiam. Kaj ermito devas dormi sur la plej dura loko, kiun li povas trovi kaj vesti sin per sako kaj meti cindron sur sian kapon kaj ekstere stari en la pluvo, kaj...“
„Kial li vestas sin per sako kaj metas cindron sur sian kapon?“ pridemandis lin Huck.
„Mi ne scias. Sed ili DEVAS fari tion. Ermitoj faras tion ĉiam tiel. Ankaŭ vi devus fari tion, se vi estus ermito.“
„La diablo forportu min, se mi farus tion!“ diris Huck.
„Nu, kion farus vi?“ „Mi ne scias, sed ne tion...“
„Sed Huck, se vi DEVUS fari tion, kiel vi elturniĝus?“
„Nu, mi simple ne akceptus tion, mi forkurus.“
„Forkuri, ĉu?“ Nu, vi ja eble estus vera fuŝversio de ermito. Vi estus malhonorindulo.“
Sangomano ne respondis, ĉar li havis pli bonan okupon. Li ĵus malplenigis maizspadikon kaj nun adaptis kanotigon al ĝi. Li plenigis ĝin per tabako kaj premis pecon de la bivaka ardaĵo al ĝi kaj elpuŝis aroman fumnubon. Li troviĝis en la kulminopunkto de luksa kontenteco: Ambaŭ aliaj piratoj enviis lin pri tiu majesta malvirto kaj decidis sekrete, baldaŭ mem fumi tiel. Post certa tempo diris Huck:
„Kiujn okupojn havas piratoj?“
Tom respondis:
„Ho, ili havas ĝuste drastan tempon – ili kaperas ŝipojn kaj bruligas ilin kaj alpropriigas monon kaj enfosas ĝin en mornaj lokoj sur sia insulo, kie estas fantomoj, kiuj gardas la trezorejojn, kaj ili pikmortigas ĉiun sur la kaperitaj ŝipoj kaj ŝovas la kadavrojn sur planko maren.“
„Kaj ili kunprenas la inojn al la insulo“, diris Joe, „la inojn ili ne pikmortigas.“
„Ne“, konfirmis Tom, „ ili ne mortigas inojn. Ili estas tro noblaj por io tia. Kaj la inoj estas ĉiam belaj.“
„Kaj kiajn grandiozajn vestojn ili surhavas! Kun amaso da oro kaj arĝento kaj briliantoj“, diris Joe, kun entuziasmo.
„Kiu?“ demandis Huck.
„Nu, la piratoj.“
„Huck raste rigardis kiel desperulo siajn proprajn vestojn.
„Mi supozas, ke mi ne havas decajn vestojn kiel pirato, sed mi havas neniujn aliajn, krom tiuj“, li diris kun bedaŭra patoso.
Sed la aliaj knaboj, rakontis, ke li sufiĉe baldaŭ ricevos la ĝustajn vestojn, post kiam ili estos komenciĝintaj iliajn aventurojn. Ili klarigis al li, ke liaj trivitaj vestoj komence estas sufiĉaj, kvankam estas la kutimo por riĉaj piratoj komenci kun taŭgaj vestoj.
Iom post iom ilia interparolado silentiĝis kaj laco metis sin sur la palpebrojn de la junaj senhejmuloj. La pipo malsuprenglitis de la manoj de Sangomano kaj li dormis la dormon de la senkonsciuloj kaj laculoj. Teroro de la Maroj kaj Nigra Venĝulo de la hispana mararmeo ne tiel facile endormiĝis. Ili diris siajn preĝojn interne kaj kuŝante, ĉar tie estis neniu, kiu aŭtoritate surgenuigis ilin kaj recitigis ilin laŭte. Plej prefere ili tute ne volis preĝi, sed ili tamen timis troigi la aferon, ĉar ilin eble trafus kolera fulmo el la ĉielo. Poste ili subite preskaŭ endormiĝis, sed tiam aperis entrudulo, kiu ne lasis „subigi“ sin. Estis ilia konscienco. Ili eksentis nekonkretan timon, ke ili agis malĝuste, ĉar ili forkuris, kaj poste ili pensis pri la ŝtelita manĝo kaj per tio komenciĝis la efektivaj torturoj. Ili provis argumenti kontraŭ la konscio, ke ili ŝtelis dolĉaĵojn kaj pomojn ofte. Sed la konscio ne estis pacigebla per tiaj pretekstaj elturniĝoj. Fine ŝajnis al ili, ke ne estas eble ĉirkaŭiri la obstinan fakton, ke alpropriigi dolĉajojn estas simple ŝteli ilin. Kaj la kunprenado de lardo kaj ŝinko kaj de similaj valoraĵoj estis tute simple ŝtelado – kaj kontraŭ tio ekzistas ordono de Dio en la Biblio. Tial ili interne decidis, ke tiom longe, kiom ili estos en la negoco, ilia pirata vivo ne estu ankoraŭfoje makulita per krimo de ŝtelado. Poste la konscienco permesis provizoran militpaŭzon, kaj la strange ŝanceliĝemaj piratoj endormiĝis pace.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.