La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 32

La MARDA posttagmezo venis kaj cedis al la krepusko. La urbeto Sankt-Peterburgo ankoraŭ funebris. La perditaj infanoj ne estis trovitaj.

Publikaj predikoj okazis por ili kaj estis parolataj tre multaj privataj preĝoj, kiuj enhavis la tutan koron de la petantoj; sed ankoraŭ ne venis ĝojigaj mesaĝoj el la kaverno. La plimulto de la serĉantoj rezignis pri plua serĉado kaj reiris al siaj ĉiutagaj okupoj, dirante, ke estas tute klare, ke la infanoj estos troveblaj neniam. Sinjoro Thatcher tre malsanis, kaj dum la plej ofta tempo deliris pro febro. La homoj diris, ke rompigas la koron, kiam ŝi vokas sian infanon kaj levas la kapon kaj aŭskultas dum tuta minuto kaj poste rekuŝiĝas lacigite kaj kun ĝemo. Onklino Polly sinkis en daŭran melankolion, kaj ŝia griza hararo fariĝis preskaŭ blanka. La urbeto marde nokte enlitiĝis malgaje kaj kvazaŭ forlasita.

Sed meze de la nokto ektintis sovaĝa sonorado de la urbetaj sonoriloj, kaj tuj plenigis sin la stratoj per svarmoj de furiozaj homoj duone vestitaj, kiuj vokis: „Elvenu! Elvenu! Ili estas trovitaj! Ili estas trovitaj!“ Patoj kaj kornoj aldoniĝis al la bruego, la loĝantaro amasiĝis kaj moviĝis al la rivero, ili renkontis la infanojn, kiuj troviĝis en ĉaro tirata de vokantaj viroj, kiun ĉirkaŭis la homoj, kiuj akompanis la tutan festprocesion hejmen, impone marŝantaj sur la ĉefstrato kun tondra jubilo kaj huraoj!

La urbeto estis hele iluminata; neniu denove iris en la liton; estis la plej grandioza nokto, kiun vidis iam ajn la urbeto. Dum la unua duono de horo – la procesio de la urbetaj loĝantoj iris laŭvice tra la domo de juĝisto Thatcher, brakumis la savitojn kaj kisis ilin, ili premis la salutmanon de sinjorino Thatcher, provis paroli al ŝi, sed ne povis -kaj drivis kun larmopluvo el la domo.

La beateco de onklino Polly estis perfekta, kaj preskaŭ same tiu de sinjorino Thatcher, sed tute perfekta ĝi estus tamen nur en tiu momento, kiam la heroldo estus transdoninta la grandan novaĵon al ŝia edzo en la kaverno. Tom kuŝis sur sofo ĉirkaŭata de scivolema aŭskultantaro kaj rakontis la historion pri la mirinda aventuro. Li aldonis ankoraŭ abunde frapajn ornamajn detalojn; kaj finis sian historion per tio, ke li rakontis, kiel li postlasis Becky-on kaj ekpaŝis por esplora ekspedicio, ke li sekvis du trapasejojn tiom longe, kiom lia drakoŝnuro estis longa, ke li sekvis poste trian ĝis la tuta etendiĝo de la drakoŝnuro kaj jam volis turniĝi dorsen por retroiri – kiam li ekvidis malproksiman lumpunkton, kiu aspektis kiel taglumo, ke li lasis fali la ŝnuron kaj palpis sin al la lumo, ke li puŝis sian kapon kaj la ŝultrojn tra la malgranda truo kaj vidis, kiel la larĝa Misisipo pretertorentas! Ke tiukaze, se tio estus okazinta nokte, li tute ne estus vidinta la taglumon kaj neniam esplorinta tiun trapasejon! Li rakontis, ke li reiris al Becky kaj sciigis al ŝi la bonan novaĵon, ke ŝi diris al li, ke li ne malkvietigu ŝin per tia afero, ĉar ŝi estas lacigita kaj ĉar ŝi scias, ke ŝi baldaŭ mortos, kaj ke ŝi ankaŭ deziras tion. Li rakontis, ke li penis konvinki ŝin, kaj ke ŝi poste preskaŭ mortis pro ĝojo, kiam ŝi palpis sin al la loko, kie ŝi ekvidis la bluan taglumon en la truo. Ke li puŝiĝis tra la aperturo eksteren kaj poste helpis ŝin elrampi, ke poste ili sidis tie kaj ploris pro ĝojo, kaj ke tiam preterveturis kelkaj viroj en boateto, ke li vokegis al ili kaj rakontis al la viroj pri la situacio kaj pri la propra elmalsatigita stato, ke ili unue ne volis akcepti la sovaĝan rakonton, ĉar ambaŭ, kiel ili diris „estas kvin mejlojn sude de la apudrivera valo, en kiu troviĝas la kaverno“ — poste ili surboatigis la infanojn, remis al domo, donis al ili vespermanĝon, restigadis ilin ĝis du aŭ tri horoj post ekmalheliĝo kaj tiam akompanis ilin hejmen.

Ankoraŭ antaŭ la matena krepusko oni trovis en la kaverno juĝiston Thatcher kaj la lastajn malmultajn serĉantojn pere de la fadenbuloj, kiujn ili alfiksis malantaŭ si. Kaj oni informis ilin pri la gravaj novaĵoj.

Tri tagoj kaj noktoj da laborego kaj malsato ne estis deskueblaj per unu fojo, kiel Tom kaj Becky baldaŭ spertis. De merkredo ĝis ĵaŭdo ili kuŝis lite kvazaŭ malsanuloj, kaj ŝajnis, ke ili fariĝis pli kaj pli lacaj kaj pli elĉerpitaj dum la tuta tempo. Tom jaŭde ellitiĝis dum iom da tempo, vendrede li estis ekstere en la urbeto kaj preskaŭ dum la tuta sabato; sed Becky ne iris el sia ĉambro ĝis dimanĉo, kaj tiam ŝi aspektis kvazaŭ ŝi postvivis gravan malsanon.

Tom eksciis pri la malsaniĝo de Huck kaj iris al li por vidi lin je vendredo, sed tiutage oni ne lasis lin en la litĉambron de la malsanulo, nek sabate nek dimanĉe. Poste oni enlasis lin ĉiutage al li, sed la vidvino avertis lin, ke li ankoraŭ tenu la buŝon fermita pri sia aventuro kaj ankaŭ ne parolu pri alia ekscita temo. Ŝi staris ĉe ili, por kontroli, ke li obeas. Tom eksciis hejme pri la okazaĵoj sur la Cardiff-monteto; krome ankaŭ, ke oni eventuale trovis la kadavron de la „ĉifonita viro“ en la rivero proksime de la prama albordiĝejo. Li eble dronis, kiam li provis eskapi.

Ĉirkaŭ du semajnojn post sia savo el la kaverno li ekiris por viziti la amikon Huck, kiu jam akiris sufiĉe da forto por elteni ankaŭ ekscitajn sciigojn. Kaj Tom sciis ion, kio interesos lin, li pensis. La domo de juĝisto Thatcher troviĝis survoje de Tom, kaj tial li haltis por viziti la amikinon Becky. La juĝisto kaj kelkaj el ties amikoj implikis Tom-on en interparoladon, kaj iu ironie demandis lin, ĉu li denove estus preta iri en la kavernon. Tom diris, ke jes, kaj ke li ne havus ion kontraŭ tio. La juĝisto diris:

„Nu, vi certe ne estas la ununura, Tom. Mi ne dubas pri tio, eĉ ne iomete. Sed kontraŭ tio ni antaŭzorgis. Neniu iam ajn denove perdiĝos en la kaverno.“

„Kial?“

„Ĉar antaŭ du semajnoj mi ordonis garni la grandan pordon per kaldronfero, krome mi ordonis sekurigi ĝin per tri seruroj – kaj la ŝlosilojn havas mi.“

Tom fariĝis pala kiel littuko.

„Kio okazis, knabo?! Iu ekkuru! Alportu glason da akvo!“

La akvon oni alportis kaj verŝis ĝin sur la vizaĝon de Tom.

„Ha, nun vi denove estas en ordo. Pri kio ĵus temis, Tom?

„Ve, sinjoro juĝisto, Indiĝen-Joe estas en la kaverno!“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.