La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 19

TOM alvenis hejme en malĝoja stato, kaj la unua, kion diris lia onklino, montris al li, ke li portis siajn zorgojn al nepromesanta foirplaceto:

"Tom, mi emus detiri vian haŭton, dum vi ankoraŭ vivas!“

„Onjo, kion mi faris?“

„Nu, vi faris sufiĉe. Jen mi iras al Sereny Harper, kiel naiva olda ŝafo, atendante, ke mi povas konvinki ŝin pri la tuta sensencaĵo rilate la sonĝon, sed jen vidu, ŝi jam eksciis de Joe, ke vi estis ĉe ni kaj aŭdis la tutan interparoladon el tiu nokto. Tom, mi ne scias, kio fariĝu el knabo, kiu agas tiel, kiel vi faris tion. Ĝi faras min tiom malbonfarta, ke vi lasis iri min al

Sereny Harper kaj tiel ridindigis min kaj tute ne diris eĉ unu veran vorton al mi.“

Tio estis nova aspekto de la afero. Lia matena ruzeco antaŭe ŝajnis al Tom bona ŝerco kaj vere genia. Sed nun ĝi montriĝis nur malica kaj sensprita. Li klinis sian kapon kaj en tiu momento eĉ ne povis pripensi, kion diri. Poste li diris:

„Onjo, mi dezirus, ke mi ne estus farinta tion — sed mi ne pripensis la aferon.“

„Ho, infano, vi pripensas neniam ion. Vi pensas nur pri via avantaĝo. Kvankam vi povis pensi pri tio, kiel transiri la longan vojon de la Insulo de Jackson en la nokto por ridi pri nia korpremitecoj, kaj kvankam vi povis elpensi, kiel mistifiki min per mensogo pri sonĝo; vi neniel kapablis pensi pri tio kompati nin kaj savi nin el tiu situacio.

„Onklino, mi scias nun, ke mi estis malica, sed mi ne celis esti malica. Mi ne faris, tute honeste. Kaj krome, mi ne venis transen al vi por ridi pri vi en tiu nokto.“

Kial vi do venis?

„Por rakonti al vi, ke vi ne devas senti vin malkomforta pro ni, ĉar ni ne dronis.“

„Tom, Tom, mi estus la plej dankema homo en la mondo, se vi iam ajn havus tian penson, sed vi ja scias, ke vi tion pensis neniam, — kaj tion scias mi, Tom.“

„Tute male, tute male — mi tuj rigidiĝu kiel salkolono, se mi NE pensis tion.“

„Ho, Tom, ne mensogu— ne faru tion. Ĝi nur malbonigus la aferon centfoje.

„Tio ne estas mensogo, onjo; jen la vero. Mi volis deteni vin de suferado — jen ĉio, kio instigis min veni al vi.“

„Mi donus la tutan mondon por povi akcepti tion — tio kompensus tutan aron da pekoj, Tom. Mi estus eĉ feliĉa pri tio, ke vi forkuris kaj agis tiel fie. Sed tio ne estus prudenta; ĉar tio ne klarigus, kial vi ne diris tion al mi, infano.“

„Nu, komprenu, kiam vi komencis paroli pri la funebro, tuj plenigis min la ideo pri nia reveno kaj nia antaŭa kaŝado en la preĝejo, kaj iel mi ne povis elteni la penson fuŝi la tutan aferon per miaj sciigoj. Tial mi remetis la ŝelon en mian poŝon kaj tenis mian buŝon fermita.“

„Kiun ŝelon?“

„La arboŝelo, sur kiun mi skribis, ke ni foriris por fariĝi piratoj. Mi dezirus, nun, ke vi estus vekiĝinta tiam, kiam mi kisis vin – mi faris tion, tute honeste.“

La severaj konturoj en la vizaĝo de la onklino malstreĉiĝis kaj subite vualigis tenero ŝiajn okulojn.

„Ĉu vi kisis min, Tom?

„ Jes ja, mi faris.“

„Ĉu vi certas, ke vi faris tion, Tom?“ „Jes, certe, mi kisis vin, onjo — centprocente.“

„Kaj kial vi donis al mi kison, Tom?“

„Ĉar mi volis esti karesema al vi, kaj vi kuŝis tie tiom ĝemanta kaj mi estis tiom malĝoja.“

La vortoj sonis fidinde. La maljuna damo, ne povis kaŝi tremadon en sia voĉo kaj diris:

„Kisu min denove, Tom! — kaj nun, ek al la lernejo, kaj neniam plu ĉagrenu min.“

Tuj, kiam li forestis, ŝi kuris al la necesejo kaj elprenis la trivitan jakon, per kiu Tom sin vestis kiel pirato. Poste ŝi haltis, kun la jako enmane, kaj ŝi diris al si mem:

„Ne, tion mi ne risku. Kompatinda knabo, mi supozas, ke li mensogis pri tio – sed estas benata mensogo, tre benata, tiom da konsolo estas en ĝi. Mi esperas, ke la Sinjoro – MI SCIAS, ke la Sinjoro pardonos al li, ĉar ĝi estis tiel bonkora de Tom diri tion. Mi prefere ne eltrovu, ĉu ĝi estas mensogo, ĉu ne. Mi ne rigardos.“

Ŝi metis la jakon flanken, kaj staris mediteme dum minuto. Je dua fojo ŝi etendis la manon por elpreni la jakon denove, kaj dufoje ŝi sin detenis. Ŝi faris la saman ankoraŭfoje, kaj ĉifoje ŝi subtenis sin per la penso: „Estas bonkora mensogo – estas bonkora mensogo – mi ne permesos ĉagreni min pri ĝi.“ Tial ŝi serĉis la jakopoŝon. Momenton poste ŝi legis la pecon da ŝelo tra larmoj kaj diris: „Mi povus pardoni al la knabo nun, eĉ tiukaze, se li estus pekinta eĉ milionope!“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.