La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 34

HUCK diris: „Tom, ni forkuru senspure, se troviĝos ŝnuro. La fenestro ne estas tro alta de la grundo.“

„Feko! Kial foriĝi per ŝnuro?“

„Nu, mi ne kutimiĝis pri tiom da homoj. Mi ne eltenas tion. Mi ne iros malsupren al ili, Tom.“ „Ho, ne sentu vin ĝenata pri tio. Tio estas nenio. Min tio tute ne ĝenas. Mi protektos vin.“

Sid aperis.

„Tom“, li diris, „la onklino atendis vin jam dum la tuta posttagmezo. Maria pretigis viajn dimanĉajn vestojn, kaj ĉiuj estas nervozaj pro vi. Diru foje – tio estas ja sebo kaj argilo sur viaj vestoj, ĉu ne?“

„Nu, sinjoro Sidĉjo, okupiĝu pri viaj propraj aferoj. Cetere, kia spektaklo estas ĉi tie?“

„Estas unu el la festetoj de la vidvino, kiujn ŝi faras ofte. Ĉifoje estas por la kimro kaj ties filoj, ĉar ili tiris ŝin el la kaĉo en tiu certa nokto. Kaj ĉu vi scivolas? – Mi povus flustri ion al vi, se vi volas scii tion.“

„Aha, kaj kion?“

„Nu, la olda sinjoro Jones havas la intencon surprizi la homojn ĉivespere ĉi tie, sed mi subaŭskultis, kiel li rakontis hodiaŭ al la onklino pri la sekreto. Ĉiuj eksciis ĝin – ankaŭ la vidvino, kvankam ŝi provas ĉion por ŝajnigi, ke ŝi ne scias ion. Sinjoro Jones nepre volis, ke Huck estu tie. Sen Huck tio ne funkcius rilate la sekreton, ĉu vi komprenas?“

„Sid, sekreto pri ĉio, ĉu?“

„Ke Huck persekutis la rompŝtelistojn ĝis la vidvino. Mi supozas, ke sinjoro Jones volas fari el tiu sekreto grandan aferon, sed mi vetas, ke tio fariĝos pli-malpli fiasko.“

Sid subridis tre kontente kaj aplombe.

„Sid, ĉu estis vi tiu, kiu perfidis tion?“

„Ha, ne cerbumu pri tio, kiu estis. IU rakontis ĝin – tio certas.“

„Sid, ekzistas nur unu persono en la tuta urbeto, kiu tiom malicus fari tion, kaj tiu estas vi. Se vi tie estus anstataŭ Huck, vi forŝtelus vin malsupren de la monteto kaj rakontus pri la rompŝteluloj al neniu. Vi kapablas fari nenion krom malicaĵoj, kaj vi ne povas elteni, se iu ricevas laŭdon tial, ĉar li faris ion bonan. Jen prenu do – sen danko, kiel diras la vidvino – kaj Tom frapis permane la orelojn de Sid kaj akompanis lin per kelkaj piedbatoj al la pordo. „Nun iru al la onklino kaj rakontu tion al Si, se vi havas la kuraĝon – sed morgaŭ mi repagus tion al vi!“

Kelkajn minutojn poste sidis la gastoj ĉe la manĝotablo kaj pli ol dek infanojn oni sidigis ĉe malgrandaj flanktabloj, tiel, kiel tio estis kutima dum tiu tempo je tia tago. Ĝustatempe sinjoro Jones faris mallongan paroladon, en kiu li dankis al la vidvino por la honoro, kiun ŝi prezentas al li kaj la filoj, sed li diris ankaŭ, ke estas alia persono, kies modesto ...

Kaj tiel plu kaj plu tiel. Li levis la vualon de la sekreto pri la partopreno de Huck en la aventuro kiel eble plej lerte dramece, sed la surprizon, kiun ĝi kaŭzis, estis grandparte nur ŝajna, kaj ne tiom brua kaj entuziasmegiga, kiel ĝi estus sub pli bonŝancaj cirkonstancoj. Ĉiukaze la vidvino ŝajnigis sin tamen tre mirigite kaj ŝutis tiom da komplimentoj kaj dankvortoj sur Huck-on, ke li preskaŭ tute forgesis la apenaŭ elteneblan rigidecon de siaj novaj vestoj – sendepende de la tute netolerebla malkomforto esti elmetita kiel celtabulo al ĉies rigardaĉoj kaj laŭdegoj.

La vidvino diris, ke ŝi havas la intencon doni al Huck hejmon sub sia tegmento kaj volas zorgi pri lia edukiteco, kaj ke tiukaze, kiam ŝi estos ŝparinta sufiĉe da mono, ŝi ebligos iun modestan negocon al li. Jen la bonŝanco por Tom. Li diris:

„Huck ne bezonas tion. Huck estas riĉa!“

Nenio krom grandega peno resti ĝentila retenis la societon dece kaj kamaradece ekridi pri tiu plezura ŝerco. Sed la silentado estis iom embarasa. Tom finis ĝin:

„Huck havas monon. Eble vi ne povas imagi tion, sed li havas amason da ĝi. Ho, vi ne devas rideti – mi povas montri tion al vi. Atendu minuton.“

Tom kuris eksteren. La societanoj perplekse rigardis sin reciproke kaj pridemandeme al Huck, kiu ne kapablis diri ion.

„Sid, kio perturbas Tom-on?“ demandis onklino Polly. „Li... nu..., oni neniam scias, kion la knabo efektive celas. Mi neniam...“

Tom enpaŝis denove, batalis kun la pezo de la saketoj kaj onklino Polly ne finis sian frazon. Tom ŝutis la amason de la flavaj moneroj sur la tablon kaj diris:

„Jen – kion mi diris al vi? La duono de ĝi estas la posedo de Huck, kaj la alia duono mia!“

La vidaĵo prenis de ĉiuj la spiron. Ĉiuj gapis, neniu diris ion dum momento. Poste aŭdeblis la unuanima voko pri klarigo. Tom diris, ke li povas liveri ĝin, kaj li faris. La rakonto estis longa, sed plenŝtopita per interesaĵoj. Okazis preskaŭ neniu interrompo, kiu ĝenus la sorĉon de ties fluo. Post la fino de la rakontado diris sinjoro Jones:

„Mi pensis, ke mi surhokigis surprizeton por tiu ĉi renkonto, sed ĝi impresas nun neniun plu. Tio ĉi metas ĉion en la ombron, kiel mi devas koncedi.“

Oni kalkulis la monon. La finsumo estis iom pli ol dekdu mil dolaroj. Tio estis pli ol iu ajn de la ĉeestantoj iam ajn antaŭe vidis per unu fojo, kvankam tie estis diversaj homoj, kiuj havis konsiderinde pli da posedo ol la monon surtable.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.