La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 24

Tom estis denove brilega heroo – dorlotata de la maljunuloj kaj enviata de la junularo. Lia nomo aperis eĉ eternigite en presita formo, ĉar ankaŭ la urbeta gazeto pligrandigis lian nomon. Jen troviĝis kelkaj, kiuj supozis, ke li fariĝos prezidento, se li ne finiĝos antaŭe kiel pendumito.

Kiel kutime, la nefidinda, nepripensema mondo premis la viron Muff Potter al la brusto kaj dorlotis lin tiel troigite, kiel ĝi antaŭe kondamnis lin. Sed tiu speco de konduto honorigas la mondon, tial ne estas en ordo trovi tion erara konduto.

La tagoj de Tom estis plenigitaj per honoro kaj ĝojego, sed liaj noktoj estis sezonoj de hororo. Indiĝen-Joe invadis kvazaŭ svarme liajn sonĝojn, kaj ĉiam trembrilis pereo en ties okulo. Apenaŭ iu tento kapablis logi la knabon forlasi la domon, kiam komenciĝis la nokto. La kompatinda Huck estis en la samaj mizera stato kaj hororo, ĉar Tom nokton antaŭe rakontis la tutan aferon al la advokato je la vespero antaŭ la granda juĝeja procestago kaj Huck terure timis, ke lia partopreno en la afero povus fariĝi publika, kvankam la fuĝo de Indiĝen-Joe savis lin devi trasuferi lian atestadon antaŭ la tribunalo. La kompatinda knabo atingis, ke la advokato devis promesi, ke li ne mencios lian nomon, sed kiom certa estas tia devigo? De kiam Tom vespere estis pelita de konsciencriproĉoj al la advokato kaj tie timplene, kvazaŭ tra la dentoj elbalbutis la teruran rakonton, kvankam liaj lipoj estis sigelitaj per plej morna kaj plej eksterordinara ĵuro, la konfido de Huck pri la homaro estis preskaŭ – se ne tute detruita. Dumtage la dankemo de Muff Potter feliĉigis Tom-on pri tio, ke li rakontis ĉion, sed nokte li deziris, ke li neniam estu malsigelinta la langon.

Dum duono de la tempo timis Tom, ke oni neniam kaptos la ulon Indiĝen-Joe kaj dum la alia duono de la tempo, ke oni tamen kaptos lin. Li estis firme konvinkita, ke li neniam denove libere povos enspiri aeron, ĝis kiam la viro estos morta kaj li estos vidinta lian kadavron.

Rekompencoj estis ofertitaj kaj la distrikto estis rastita komplete, sed Indiĝen-Joe-on oni ne trovis. Unu el tiuj ĉiosciantaj kaj respekton postulantaj mirakluloj, detektivo, venis el Sankta Luiso en la urbeton, li spionadis la terenon, kapneis, rigardis saĝe, kaj mirige sukcesis tiel, kiel la membroj de tiu metio kutime sukcesas. Tio estas, li „trovis promesplenan spuron“. Sed promesplenan spuron oni ne povas pendumi pro murdo, kaj post kiam la detektivo estis persekutinta ĉiun indicon kaj poste veturinta hejmen, Tom sentis sin same tiel nesekura kiel antaŭe.

Senhaste la tagoj drivis plu, kaj post ĉiu pasinta tago fariĝis la ŝarĝo de la timo iom pli facila.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.