La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 7

Ju pli Tom provis koncentriĝi al sia libro des pli vagadis liaj pensoj. Fine li kun suspiro kaj ĝemado rezignis pri tio. Ŝajnis al li, ke la tagmeza paŭzo tute ne venos. La aero estis tute sen freŝo. Neniu bloveto moviĝis. Ĝi estis la plej dormema tago el ĉiuj dormemaj. La monotona murmurado de la dudek kvin lernantoj endormigis la animojn kiel abela zumado. Malproksime la monto Cardiff etendis siajn delikate verdajn deklivojn supren al la flamantaj sunradioj, kovrate de arda varmegovualo, kiu brilis kiel glimo tra la purpura foro. Aro da birdoj ŝvebis pigre alte supre en la ĉielo. Neniu alia vivestaĵo estis videbla krom kelkaj bovinoj, kaj tiuj dormis.

La koro de Tom avidis liberon aŭ havi ion interesan por pasigi la tristan tempon. Nun unu el liaj manoj migris en poŝon kaj lia vizaĝo eklumis pro dankemo kiel en preĝo, eĉ, se li ne sciis tion. Poste kaŝeme aperis la prajmskatoleto. Li liberigis la iksodon el ties prizono kaj metis ĝin sur la vastan glatan skribtablon. La besteto verŝajne same ekardis pro dankemo, kiu similis al preĝo, sed tio estis tro frue, ĉar tiumomente, kiam ĝi startis dankplene por formarŝi, Tom puŝis ĝin flanken per pinglo kaj devigis ĝin iri en nova direkto.

Apud Tom sidis lia koramiko, kiu suferis tiel, kiel Tom, sed nun li observis kun profunda dankemo kaj intereso la prezentadon. Tiu koramiko estis Joe Harper. La du knaboj estis ĵuramikoj dum la tuta semajno kaj nur sabate konfliktaj batalkontraŭuloj. Joe tiris pinglon el sia jakreverso kaj komencis partopreni je la fizika ekzercigo de la kaptita besto. Evidente la intereso pri la sporto pliiĝis. Tom diris baldaŭ, ke ili malhelpas sin reciproke kaj, ke tiel neniu povus tiri la plej grandan ĝuon el la iksodo.

Tial li metis la ardezotabulon de Joe sur la skribtablon kaj desegnis tra ties mezo linion.

„Do, tiom longe, kiom ĝi estos sur via flanko, vi povos ĝeni ĝin, kaj mi lasos vin en paco. Sed, kiam ĝi fuĝos de vi kaj venos sur mian flankon, vi devos lasi ĝin dum tiom da tempo neĝenata, ĝis kiam mi ne plu malhelpos, ke ĝi transiru al vi.“

„En ordo, ek do! Vi komenciĝas.“

La iksodo baldaŭ eskapis de Tom kaj transiris la ekvatoron. Joe mistifikis ĝin dum certa tempo, sed poste ĝi liberiĝis kaj reiris al la transflanko. Tiu tien-kaj-tien-irado okazis ofte. Dum unu el la knaboj turmentis ĝin kun granda intereso, la alia, ne malpli fascinite, observis tion. Ambaŭ kapoj kliniĝis super la tabulo kaj ambaŭ animoj ne plu ekzistis por kio ajn alia. Fine ŝajne la bonŝanco por ĉiam emis setli ĉe Joe. La iksodo provis ĉiujn eblajn vojojn kaj fariĝis tiom ekscitita kaj streĉita kiel la knaboj mem, sed ĉiam denove, se la venko kvazaŭ preskaŭ estis mankaptebla kaj la fingroj de Tom jam komencis etendiĝi, la pinglo de Joe direktigis la iksodon en alia direkto, kaj retenis ĝin en lia posedo. Iam Tom ne plu eltenis tion. La tento estis tro granda. Tial li etendis sian manon kaj subtenis ĝin per pinglo. Joe fariĝis tuj kolera kaj kriis:

„Tom, lasu ĝin en paco.“

„Mi nur volas rapidigi ĝin iomete, Joe.“ „Ne, Siro, tio ne estas honesta.“

„Damne, mi ja apenaŭ tuŝas ĝin.“

„Lasu ĝin en paco, mi diras al vi.“

„Mi ne volas.“

„Vi devas – ĝi estas sur mia flanko.“

„Aŭskultu foje, Joe Harper, kiu posedas tiun ĉi iksodon?

„Tio min ne interesas, kiu estas la posedanto – ĝi estas sur mia flanko de la linio, kaj tial vi ne rajtas tuŝi ĝin.

„En ordo, mi tamen vetus, ke mi faros tion. Ĝi estas mia iksodo, fulmotondro, kaj mi laŭplaĉe faros kun ĝi tion, kion mi volas, aŭ mi mortu!“

Giganta bato kiel fulmo trafis ŝultron de Tom, kaj dua ŝultron de Joe. Dum du minutoj la polvo flugadis sen interrompo de la du knabojakoj, plezurigante la lernantojn. Ambaŭ knaboj estis tro okupitaj por rimarki la kvieton, kiu dum certa tempo kaŝe disvastiĝis en la lernejo, dum la instruisto alŝteliĝis kvazaŭ sur piedfingroj kaj kliniĝis super ilin. Li observis grandan parton de la prezento, antaŭ ol li kontribuis ĝin per iom da variaĵo.

Kiam la lernejo tagmeze finiĝis, Tom fuĝis al Becky Thatcher kaj flustris al ŝi orelen:

„Surmetu vian ĉapelon kaj kondutu tiel, kvazaŭ vi irus hejmen, kaj kiam vi estos preter la angulo, forŝteliĝu kaj revenu tra la alia strateto. Mi foriros sur la alia vojo kaj deskuos ilin sammaniere. Tial unu el ili iris kun unu el la grupoj kaj la alia kun alia. Post certa tempo ambaŭ renkontiĝis je la komenco de la strateto, kaj kiam ili atingis la lernejon, ili havis ĝin tute por si mem. Ili sidiĝis unu apud la alia, kun ardezotabulo antaŭ si kaj Tom donis al Becky la krajonon kaj tenis ŝian desegnomanon per propra mano kaj desegnis plian mirigan domon. Kiam la intereso pri arto komencis malpliiĝi, ambaŭ ekkonversaciis. Tom kvazaŭ naĝis en beateco. Li diris:

„Ĉu vi satas ratojn?“

„Ne! Mi malŝategas ilin!“

„En ordo, ankaŭ mi – sed nur VIVANTAJN. Mi celas la mortajn, kiujn oni povas cirkligi per Snuro ĉirkaŭ sia kapo.“

„Ne, mi ne tre interesiĝas pri ratoj, sciu. Kion Satas mi, tio estas maĉgumo.“

„Ho, tion povus diri ankaŭ mi! Mi dezirus nun havi iun.“

„Ĉu vere? Mi havas maĉgumon. Mi lasos vin maĉi ĝin dum certa tempo, sed poste vi devos redoni ĝin al mi.“

Tio estis konsentebla, tial ili maĉis ĝin dum certe tempo reciproke kaj svingis ekstreme kontente enaeren siajn tibiojn sur la sidbenko.

„Ĉu vi jam iam estis en cirko?“ demandis Tom.

„Jes, kaj mia paĉjco ankoraŭfoje volas kunpreni min al tie, se mi estos bonulino.“

„Mi estis jam en cirko tri- aŭ kvarfoje – tute ofte. Preĝejo estas feko kontraŭ cirko. En la cirko ĉiam io okazas. Mi fariĝos iam cirkoklaŭno, kiam mi estos plenkreskulo.“

„Ho, ĉu vere? Tio estos plezuro. Ili estas tiel dolĉaj kun siaj punktoj sur la tuta korpo.“

„Jes, vi pravas. Kaj ili enspezas plenajn sitelojn da mono – preskaŭ dolaron ĉiutage, diras Ben Rogers. Diru, Becky, ĉu vi jam gefianĉiĝis?

„Kio estas tio?“

„Nu, gefianĉiĝi por geedziĝi.“

„Ne.“ „Ĉu vi ŝatus?

„Mi supozas, ke jes. Mi ne scias. Kiel tio estas?“

„Kiel? Tio tute ne estas iel. Vi simple diras al knabo, ke vi volas havi neniun alian krom li, ĉiam, ĉiam, ĉiam, kaj poste vi kisos lin kaj tio estos ĉio. Tion povas fari ĉiu.“

„Kisi? Por kio kisi reciproke?“

„Nu, tio estas, sciu, estas por, nu, ĉar oni simple faras tion.“

„Ĉiuj, ĉu?

„Jes, ĉiuj, kiuj enamiĝis. Ĉu vi memoras, kion mi skribis sur la tabulon?“

„J...jes.“

„Kion vi skribis?“

„Mi ne diras.“

„Ĉu diru MI tion?

„J...jes, sed alian fojon.“

„Ne, nun.“

„Ne, ne nun, mo-morgaŭ.“

„Ho ne, NUN. Bonvolu, Becky, mi flustros, mi flustros la direndan tute mallaŭte.“

Becky hezitis. Tom rigardis la silenton kiel konsenton, metis brakon ĉirkaŭ ŝian talion kaj flustris al ŝi la direndan tute mallaŭte proksime orelen.

Poste li diris:

„Nun flustru vi tion al mi, tute la saman.“

Dum certa tempo ŝi rezistis al li kaj tiam diris:

„Turnu vian vizaĝon flanken, por ke vi ne vidu min, kaj tiam mi faros. Sed vi ne rajtas diri tion al iu alia. Ĉu vi PROMESOS tion, Tom? Vi ne diros tion al alia, ĈU?“

„Kompreneble ne. Tute ne. Do, Becky?“

Li tenis sian vizaĝon flanken. Ŝi kliniĝis timeme al li, ĝis kiam ŝia spiro movis liajn buklojn, kaj ŝi flustris: „Mi-amas – vin!“

Poste ŝi forsaltis kaj kuradis ĉirkaŭ la tablojn kaj benkojn kaj Tom ĉiam postkuris ŝin. Fine ŝi fuĝis al angulo kaj tenis sian blankan antaŭtuketon antaŭ la vizaĝo. Tom ĉirkaŭbrakis ŝian nukon kaj petegis:

„Nun ĉio estas farita – ĉio krom la kiso. Ne timu, tio estas fakte nenio. Bonvolu, Becky.“ Kaj li tiradis ŝian antaŭtuketon kaj ŝiajn manojn.

Iom post iom ŝi rezignis pri rezisto kaj mallevis la manojn; ŝia vizaĝo, de la luktado tute ruĝa, aperis kaj ŝi cedis. Tom kisis ŝiajn ruĝajn lipojn kaj diris: „Nun ĉio estas farita, Becky. Kaj de nun, sciu, vi ne rajtas ami iun alian krom mi, kaj vi ne rajtas edziĝi al iu alia, neniam, neniam, dum eterneco. Ĉu vi faros tion?“

„Jes. Mi neniam iun alian amos krom vi, kaj mi neniam edziniĝos al iu alia ol al vi. – Kaj ankaŭ vi ne rajtas edziĝi al iu alia krom mi.“

„Certe, kompreneble. Tio estas parto de la afero. Kaj, kiam ni iros al la lernejo aŭ hejmen, vi iros kun mi, se neniu alia vidas tion. Kaj vi elektos min kaj mi vin, ĉe festetoj, ĉar oni kutime faras tion tiel, se oni gefianĉiĝis.“

„Tio estas ja superba. Pri tio mi ankoraŭ neniam aŭdis ion.“

„Ha, estas ĉiam tiel gaje. Kiam mi kaj Amy Lawrence...“

La grandaj okuloj montris al Tom lian miskonduton, konfuzite li ĉesis paroli.

„Ve, Tom, tiukaze mi do ne estas la unua knabino, kun kiu vi gefianĉiĝis!“

La infano komencis plori. Tom diris: „He, ne ploru, Becky, mi ja tute ne plu interesiĝas pri ŝi.“

„Vi tamen faras tion – vi scias, ke vi faras, Tom.“

Tom provis brakumi ŝin, sed ŝi forpuŝis lin kaj turnis la vizaĝon al la muro kaj ploris plu. Tom provis denove kaj per seninterrompaj kvietigaj vortoj, sed ŝi forpuŝis lin denove. Jen leviĝis lia fiero kaj li trotis eksteren. Li staradis dum iom da tempo maltrankvile kaj senkomforte. Dum certa tempo, foje foje rigardante al la pordo, li esperis, ke ŝi pentos kaj elvenos por serĉi lin. Sed ŝi ne faris tion. Jen li komencis senti sin aĉa kaj timis, ke li agis malĝuste. Li devis dure lukti kun si por ankoraŭfoje proksimiĝi al ŝi. Fine li superis sian fieron kaj denove enpaŝis. Ŝi staris ankoraŭ malantaŭe en la angulo, plorsingultis, kun la vizaĝo turnita al la muro.

La koro de Tom frapis. Li iris al ŝi kaj haltis dum momento, ne precize sciante kiel agi plu. Poste li diris heziteme:

„Becky, mi interesiĝas pri neniu krom vi.“

Neniu respondo, nur plorsingulto.

„Becky“, li petegis: „Becky, ĉu vi diros ion?“

Pli da plorsingultado.

Tom elprenis sian plej valoran trezoron, latunan tenilon de kamena fajrohundo, tiun li montris de malantaŭe antaŭ ŝia vizaĝo, tiel, ke ŝi povis vidi ĝin, kaj li diris:

„Bonvolu, Becky, ĉu vi volas havi ĝin?“

Ŝi batis la tenilon planken. Jen Tom iris el la domo trans la montetojn malproksimen por ne plu reveni je tiu tago al la lernejo. Baldaŭ Becky ekhavis suspekton. Ŝi kuris al la pordo, sed li ne videblis, ŝi kuris ĉirkaŭ la domon al la ludejo; sed li ne estis tie. Tiam ŝi vokis:

„Tom! Revenu, Tom!“

Ŝi aŭskultis streĉe, sed ne estis respondo. Ŝia ununura akompano estis kvieto kaj soleco. Tial ŝi sidiĝis denove por plori kaj riproĉis sin mem. Sed jen la lernantoj denove kunvenis, kaj ŝi devis nun kaŝi sian doloron kaj trankviligi sian rompitan koron kaj surmeti denove la krucon de turmentoplena longa posttagmezo, kaj neniu troviĝis inter la fremduloj, kiu povus partopreni ŝian malĝojon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.