|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En ĉiu laŭorda knaba vivo venos iam la tempo, kiam li ekhavas la furiozan deziron iri ien por elfosi kaŝitan trezoron. Tiun deziron iutage subite ekhavis Tom. Li ekpaŝis por trovi la amikon Joe Harper, sed li ne sukcesis. Poste li serĉis la kamaradon Ben Rogers, sed li foriris por fiŝkapti. Jen li renkontis hazarde Sangomanon – Huck Finn. Ankaŭ Huck estus la ĝusta. Tom tiris lin al sekreta loko kaj inicis lin konfidente. Huck pretis partopreni. Huck ĉiam estis preta partopreni je iu ajn entrepreno, kiu ne necesigis kapitalon, ĉar li havis molestan tro- abundon je tiu speco de tempo, kiu NE estas mono.
„Kie ni ekfosos?“ demandis Huck.
„Ha, preskaŭ ĉie.“
„Kial? Ĉu ĝi estas kaŝita ĉie ĉirkaŭe?“
„Ne, tiel tio ne estas. Ĝi estas kaŝita en tute apartaj lokoj, Huck – kelkfoje sur insuloj, kelkfoje en kadukaj kestoj sub la finaĵo de branĉo de maljuna morta arbo, ĝuste tie, kien nokte falas la ombro, sed plej ofte sub teretaĝa planko de hantata domo.“
„Kiu kaŝas ĝin?“
„Nu, rabistoj, kompreneble – kion pensas vi, he? Ĉu eble dimanĉaj lernejestroj?“
„Mi ne scias. Se estus trezoro mia, mi ne kaŝus ĝin, sed elspezus ĝin kaj ĝuus la vivon.“
„Tion ankaŭ mi farus. Sed rabistoj tion ne faras tiel. Ili ĉiam ie kaŝas trezoron kaj lasas ĝin tie.“
„Ĉu ili ne revenos al ĝi kaj ne kunprenos ĝin?“
„Ne, ili pensas, ke ili faros tion, sed plej ofte ili forgesas la signojn aŭ ili mortas antaŭe. Ĉiukaze la trezoro tie dum longa tempo estas kaŝita kaj rustiĝas, kaj iom post iom iu trovas malnovan flaviĝintan paperon, kiu sciigas, kiel oni povas trovi la signojn – sed la paperon oni devas deĉifri dum tuta semajno, ĉar plej ofte estas signoj, hiroklifoj.“
„Hiro...Kio?“
„Hiroklifoj —bildoj kaj io simila, kiuj, sciu tion, aspektas kvazaŭ ili signifus nenion.“
„Ĉu vi havas iun el la paperoj, Tom?“
„Ne.“ „Kiel vi trovu en tiu kazo la signojn?“
„Mi ne bezonas signojn. Ili ĉiam enfosigas la trezoron sub hantata domo aŭ sur insulo, aŭ sub morta arbo, kiu havas elstaran branĉon. Nu, vi jam iomete provis la serĉadon sur la Insulo de Jackson, kaj ni povos rekomenci tion iam ankoraŭfoje; kaj jen ankoraŭ la malnova distilfabrikdomo, tie ĉe la riverbranĉo, kaj tie estas abunde da mortaj arbobranĉoj, granda amaso da ili.“
„Ĉu estas trezoro sub ĉiu el ili?“
„Kiel vi parolas! Ne!“
„Kial vi diras, ke ne?“
„Kiel vi tiukaze povas scii, al kiu ni iru?“
„Ni iros al ĉiuj!“
Lordo mia, Tom, por tio ni bezonos la tutan „En ordo, kaj kial ne? Imagu, ke vi trovos latunan poton kun cent dolaroj en ĝi, ĉiuj rustigitaj kaj grizaj, aŭ kadukan keston kun diamantoj. Kion vi pensus pri tio?“
La okuloj de Huck eklumis.
„Tio estus grandioza, tiom grandioza, ke estus sufiĉe por mi. Donu al mi nur la cent dolarojn kaj mi ne plu volus havi la diamantojn.“
„Okej, sed mi vetas, ke mi ne estus tiel freneza forĵeti la brilŝtonojn. Kelkaj el ili valoras dudek dolarojn – nur tre malmultaj el ili valoras sespencan moneron aŭ dolaron.“
„Ĉu vere?
„Certe – tion diros ĉiu al vi. Ĉu vi ankoraŭ neniam iun vidis, Huck?“
,Ne, laŭ mia memoro.“
„Ho, reĝoj havas montojn da ili.“
„Nu, mi ne konas reĝojn, Tom.“
„Mi scias kun certo, ke vi ne konas ilin. Sed, se vi irus al Eŭropo, vi vidus tutan gregon da ili, kiel ili petole hopadas tie.“
„Ĉu ili hopadas?“
„Hopi, ĉu? – ĉe via avino! Ne, kompreneble!“
„Sed kial vi tamen diris tion?“
„Fek! Mi ja opiniis nur, ke vi vidus ilin – ne hopantaj, kompreneble ne – kial ili hopadu? – Mi nur volis diri – ke vi simple vidus ilin apartigitaj sur la tuta tereno, sciu tion, kvazaŭ ĝenerale dirite. Kiel la maljuna Richard kun la ĝibo.“ „Richard, ĉu? Kiun postnomon li havis?“
„Li ne havis alian nomon. Reĝoj havas nur antaŭnomojn.“
„Tio ja ne eblas, ĉu?“
„Tamen tiel estas.“
„Nu, pro mi, se ili ŝatas tion, Tom, en ordo, sed mi ne volus esti reĝo kaj havi nur antaŭnomon, kiel negro. Sed diru – kie vi volas fosi unue?“
„Nu, mi ne scias. Sed mi supozas, ke ni marŝu unue al la maljuna arbo kun la morta branĉo sur la monteto, je la alia flanko malantaŭ la riverbranĉo ĉe la distilfabrika domo, ĉu?“
„Mi konsentas.“
Tial ili havigis kurbigitan pioĉon kaj ŝovelilon, kaj komencis iri sur sia tri mejlojn longa marŝvojo. Ili alvenis ŝvitante kaj anhelante kaj ĵetiĝis en la ombron de najbara ulmo por ripozi kaj fumi pipon. „Tio plaĉas al mi“, diris Tom.
„Ankaŭ al mi.“
„Diru foje, Huck, se ni trovus trezoron ĉi tie, kion vi farus kun via parto?“
„Nu jes, mi manĝus ĉiutage kukon kaj trinkus sodakvon, kaj mi vizitus ĉiun cirkon, kiu venas en la urbeton. Mi vetas, ke mi tre plezuriĝus.“
„Nu, ĉu vi ne volus konservi iom de ĝi?“
„Konservi, ĉu? Por kio?“
„Nu, por ke vi havu ion, de kio vi povus vivi iam.“
„Aĥ, tio ne havas sencon. Paĉjo ja iutage revenos en la urbeton kaj metus siajn ungegojn sur mian parton, se mi ne estus sufiĉe rapida, kaj li disipus ĝin sufiĉe haste. Kion vi intencas fari per via mono, Tom?“
„Mi aĉetus al mi novan tamburon kaj glavon, kiu aspektas sufiĉe aŭtentika, kaj ruĝan kravaton kaj buldogan idon, kaj mi geedziĝus.“
„Vi geedziĝus! Ĉu? “
„Jes ja.“
„Tom – vi ne estas tute normala.“
„Atendu – vi vidos ĝin.“
„He, tio estus la plej stulta afero, kiun vi povus fari. Rigardu paĉjon kaj mian patrinon. Kverelado! Jes, ili kutime kverelis sen interrompo. Mi memoras tion tre bone.“
„Tio ne havas signifon. La knabino, kiun mi geedzinigos, ne kverelos.“ „Tom, mi supozas, ke ili ĉiuj estas similaj. Ili ĉiuj tiros la monon el via poŝo. Prefere ankoraŭfoje pripensu tion. Mi diras al vi, ke estus pli bone. Kiun nomon havas la damo?
„Ŝi tute ne estas damo – sed knabino.“
„Mi supozas, ke tio estas la sama, kelkaj diras damo, kelkaj knabino, ambaŭ vortoj estas ĝustaj, sufiĉe similaj. Egale, kiun nomon ŝi havas, Tom?“
„Iam mi rakontos tion al vi – sed ne nun.“
„Okej, estu tiel. Sed, se vi geeziĝus, mi estus eĉ pli soleca ol jam nun.“
„Ne, vi ne estus. Tiukaze vi transloĝiĝus al mi. Sed nun trankviliĝu pri tio, ni ekfosu.“
Ili laboris kaj ŝvitis dum duono de horo. Sen rezulto. Ili laboraĉis duan duonon de horo. Ankoraŭ tiam sen rezulto. Huck diris:
„Ĉu ili ĉiam enfosas la aĵojn tiom profunde, kiom ĉi tie?“
„Kelkfoje- sed ne ĉiam. Kutime ne. Mi pensas, ke ni ne elektis la ĝustan lokon.“
Tial ili serĉis novan lokon kaj komencis fosi denove. La laboro estis iom tenaca, sed ili tamen progresis.
Kelkan tempon ili laboris streĉe kaj silente plu. Fine Huck apogis sin je la ŝovelilo, viŝis per la manikoj la ŝvitogutojn de la brovoj kaj diris:
„Kie vi volas fosi la sekvan fojon, kiam ni pretos ĉi tie?“
„Mi pensas, ke ni traktos la maljunan arbon, kiu estas transe sur la Cardiff-monteto, malantaŭ la domo de la vidvino.“
„Mi pensas, ke ĝi estas bona elekto. Sed, ĉu la vidvino ne forprenos la trezoron de ni, Tom? La monteto „Forprenu ĝin ŝi, ĉu?! Povus esti, ke ŝi provos tion iam. Sed kiu ajn trovas iun el tiuj kaŝitaj trezoroj, estas la posedanto. Tio estas egala, al kiu apartenas la terposedo.“
Tio estis kontentiga. Ili laboris plu. Post iom da tempo diris Huck:
„Damne, ni certe estas denove sur netaŭga loko. Kion vi pensas?“
„Tio estas tre kurioza, Huck. Mi ne komprenas tion. De tempo al tempo enmiksiĝas sorĉistinoj. Mi pensas, ke tio povus esti la tubero en la afero.“
„Stultaĵo! Sorĉistinoj ne havas potencon, kiam la tago estas hela.“
„Vi pravas, estas tiel. Mi ne pripensis tion. Aĥ, nun mi scias pri kiu tubero temas! Kia damnita grego de stultuloj ni estas! Oni devas eltrovi, kien falas la ombro je noktmezo, kaj tie oni devas fosi!“ „Kia surprizo, tiukaze ni, ŝtipkapuloj, faris ja la tutan laboron vane. Ekzekutisto, helpu nin! Ni devos reveni en la nokto. Ĝi estas terure longa vojo. Ĉu vi povos forŝteliĝi nokte?“
„Mi vetas, ke jes. Ni devos fari tion nokte, ĉar tiukaze, se iu vidos la truojn, ili scios jam post minuto, pri kio temas kaj tiukaze ili mem ekagos.“
„En ordo, mi revenos nokte kaj tiam mi miaŭos.“
„Okej, ni kaŝu la ilaron ĉi tie en la vepro.“
La knaboj revenis en la nokto, je la interkonsentita tempo. Ili sidis en la ombro kaj atendis. Estis soleca loko, kaj la horo faris ĝin eksterordinara, pro malnova tradicio. Fantomoj flustris en la susurantaj folioj, spiritoj kaŭris en tenebraj anguloj, obtuza bojado de hundo alŝvebis el la foro kaj strigo respondis kun eltomba voĉo. La knaboj estis embarasitaj de tiu seriozeco kaj interparolis malofte. Post certa tempo ili decidis, ke estas noktomezo. Ili signis la lokon, kien falis la ombro kaj komencis fosi. Ilia espero kreskis. La intereso fariĝis pli forta, kaj ilia laborfervoro kreskis samgrade. La truo fariĝis pli profunda kaj ankoraŭ pli, sed ĉiufoje, kiam iliaj koroj eksaltis, post kiam ili aŭdis, ke la pioĉo puŝiĝis sur ion duran, ili trasuferis nur plian seniluziiĝon. Estis nur ŝtono aŭ radiko. Laste diris Tom:
„Tio ne plu havas sencon, Huck, ni eraris denove.“
„Sed ni ne POVAS erari. Ni markis la loketon precize ĝispunkte.“
„Mi scias, sed jen ankoraŭ alia cirkonstanco.“
„Kiu do?“
„Nu, ni nur konjektis la tempon. Tre verŝajne estis tro frue aŭ tro malfrue.“
Huck lasis fali la ŝovelilon.
„Vi pravas“, li diris. „Jen la vera problemo. Ni devos rezigni pri tiu ĉi loko. Ni neniam scias la precizan tempon, kaj krome tiu afero ĉi tie estas tro abomeninda, ĉitempe nokte kun sorĉistinoj kaj fantomoj flirtantaj ĉirkaŭe. Mi havas la senton kvazaŭ io estus ĉirkaŭe dum la tuta tempo, kaj mi timas turniĝi malantaŭen, ĉar povas esti, ke aliaj estas fronte de mi kaj atendas nur la bonŝancon. Dum la tuta tempo io harhirtigas min, de kiam mi estas ĉi tie.“
„Jes, ankaŭ mi sentas ion tre similan, Huck. Plej ofte ili aldonas mortan viron, kiam ili enfosas trezoron sub arbo, por ke li gardu la trezoron.“
„Lordo mia!“
„Jes, ili faras tion. Tion mi aŭdis ĉiufoje.“
„Tom, mi ne vagadas volonte tie, kie estas mortintoj. Oni neeviteble havas ĉagrenon pro ili, certe.“
„Ankaŭ mi ne emas veki ilin. Imagu nur foje, ke la kadavro ĉi tie elmetos sian kranion kaj diros ion!“
„Ĉesigu tion, Tom! Estas terure.“
„Jes, tiel estas. Huck, mi ne sentas min eĉ iomete komforta.“
„Tom, aŭskultu, ni forlasu tiun ĉi lokon kaj provu la aferon aliloke.“
„En ordo, mi supozas, ke tio estas preferinda.“
„Kaj kie?“
Tom konsideris la aferon dum iom da tempo; kaj poste li diris:
„En la hantata domo. Ĝi taŭgas!“
„Damne, mi ne ŝatas hantatajn domojn, Tom. Ili estas ankoraŭ multe pli aĉaj ol mortintoj. Mortaj homoj eble parolas, povas esti, sed neniu el ili aperas kaj glitadas ĉirkaŭe en mortkitelo, kiam vi tute ne rimarkas ĝin, kaj neniu gapas subite trans ŝultrojn de vi kaj neniu grincigas la dentojn tiel, kiel faras tion fantomo. Mi ne povus elteni ion tian, Tom – neniu „Jes, sed, Huck, fantomoj survojas nur nokte. Ili ne malhelpus nin fosi tie dum la tago helas.“
„Jes, vi pravas. Sed vi scias tre bone, ke homoj iras tien nek dum hela tago nek nokte.“
„Nu, estas tiel antaŭ ĉio pro tio, ĉar ili ne ŝatas iri tien, kie oni murdis homon. Sed tie oni vidis ankoraŭ neniam ion, krom nokte bluajn pasemajn lumojn – sed ne ĝustajn fantomojn.“
„Nu, Tom, kiam vi povas vidi iun el tiuj bluaj flagrantaj lumoj, vi povas veti, ke malantaŭ la lumo estas fantomo. Tio estas ja evidenta. Tion vi ja scias tute certe, ke neniu uzas ilin krom fantomoj.“
„Jes, tio estas ĝusta, sed neniukaze ili aperas, kiam tago helas, do, kiun sencon havu via timo?“
„Nu, en ordo, ni provu la hantatan domon, se vi diras tion – sed mi pensas, ke ĝi estas risko.“
Intertempe ili jam komencis descendi de la monteto. Jen malsupren de ili en la mezo de la valo prilumata de la luno, staris la „hantata“ domo, tute izolita, ĝiaj latbariloj jam delonge foriĝis, la sojloj de la pordoj estis prikreskataj de trudherboj, la kamentubo ruiniĝis, disfalinta en pecetojn, la fenestraj truoj estis vakaj, angulo de la tegmento enrompiĝis.
La knaboj rigardis momenton, preskaŭ ili atendis vidi flagrantan bluan lumon malantaŭ fenestro. Ili parolis mallaŭte, kiel necesigis tion la tempo kaj la cirkonstancoj, kiam ili iris dekstren por preteriri la hantatan domon en granda arko sur la vojo hejmen tra la arbaro, kiu ornamis la malantaŭan flankon de la Cardiff-monteto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.