|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La suno leviĝis super kvieta mondo kaj sendis siajn radiojn sur la vilaĝon kiel ĉiela beno. Post la matenmanĝo onklino Polly ordonis familan diservon. Ĝi komenciĝis per preĝo, kiu ripozis sur solida fundamento de citaĵoj el la Skribo, kuntenitaj de mortero el maldika tavolo de originalaj pensoj. De la pinto de tiu konstruaĵo ŝi portis kvazaŭ de la Sinaj-Montaro severan alineon el la Leĝo de Moseo malsupren.
Poste Tom surmetis zonon ĉirkaŭ la lumboj, por diri tiel, kaj foriris por „enkapigi la bibliajn tekstojn“. Sid lernis siajn jam antaŭ kelkaj tagoj. Tom uzis sian tutan energion por parkerigi kvin tekstojn. Li elektis parton el la Prediko sur la monto, ĉar li ne povis trovi pli mallongajn liniojn. Post duono de horo Tom havis svagan ĝeneralan divenon pri sia biblia teksto, sed ne pli, ĉar lia menso traplugis la tutan kampon de la homara pensado, dum liaj manoj okupiĝis pri diversaj deflankiĝantaj distroj. Mia prenis lian libron por aŭskulti liajn recitaĵojn kaj li provis trovi sian vojon tra la nebulo:
„Feliĉaj estas la ... do... “
„... malriĉaj...“
„Jes... la malriĉaj... feliĉaj estas la malriĉaj... do ... “
„... en spirito...“
„... en spirito... Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ili... ili... “
„ILIA...“
„... ĉar ILIA. Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas la plorantaj... ĉar ili ... ili...“
„Fe... “
„Ĉar ili... do ...“
„H...L... T...“
„Ĉar ili H...L...T, mi ne scias, kio tio estas!“ „HEREDOS...!“
„Ho, HEREDOS! Ĉar ili – ĉar ili ... do ... estas plorantaj , kiuj ... kiuj ... plorantaj... ĉar ili ... do ... kio? Kial vi ne diras tion al mi, Maria? Kial vi estas tiel malica!“
„Ve, Tom, kompatinda ŝtipkapuleto, mi ne ĉagrenas vin, mi ne farus tion. Vi devas foriri kaj parkerigi la tekstojn denove. Ne malkuraĝiĝu! Tom, vi atingos la celon en gloro – kaj se vi estos atinginta la celon, mi donacos mirindaĵon al vi. Foriru, estu bona knabo!“
„Konsentite, sed kio ĝi estas? Maria, diru tion al mi.“
„Ne afliktiĝu pri tio, Tom. Vi scias, se mi diras, ke ĝi estas bela, ĝi efektive belas.“
„Pri tio mi vetus! Maria. En ordo, mi ankoraŭfoje provos ĝin.“
Kaj li „provis ĝin denove“ – kaj sub la duoblaj streĉiĝoj de scivolo kaj la atendebla gajno, li faris tion kun tia spirito, ke li glore sukcesis. Maria donacis al li tute novan „Barlow“-tranĉilon, ĝi certe valoris dekdu kaj duonon da cendoj. Lin kaptis ĝoja ekstazo, kiu traskuis lin ĝis la ostoj. Kvankam la tranĉilo ne taŭgis por tranĉi ion per ĝi, ĝi ja estis „aŭtentika“ Barlow, kaj tio estis neimageble grandioza – sed de kie la okcidentaj knaboj iam havis la ideon, ke tia armilo iam ajn povus esti falsigita je ies domaĝo, estas unu el la misteraj, eble neniam solveblaj enigmoj de la homaro. Tom iel sukcesis tranĉi grateton en la bufedan ŝrankon kaj ĝuste volis eklabori je la ŝranko kun la faldebla skribtablo, kiam li estis forvokita por vesti sin por la dimanĉa lernejo.
Maria donis al li la ladan lavopelvon plenan de akvo kaj pecon da sapo, kaj li iris tra la pordo eksteren kaj metis la pelvon sur benketon, poste li trempis la sapon en la akvon kaj metis ĝin flanken, kuspis la manikojn, elverŝis la akvon iom post iom sur la teron kaj reiris en la kuirejon, tie li frotsekigis sian vizaĝon diligente per la mantuko super la pordo. Sed Maria forprenis lian mantukon kaj diris:
„He, ĉu vi ne hontas? Tom. Vi ne devas esti tiom malbonkonduta. Akvo ne damaĝos al vi!“
Tom estis iom embarasita. Ŝi plenigis la lavpelvon denove, kaj ĉifoje li staris dum certa tempo kliniĝinte super ĝi kaj decidiĝis ekagi, li unufoje forte enspiris kaj komencis lavi sin. Kiam li poste enpaŝis la kuirejon, kun firmpinĉitaj okuloj kaj palpis por trovi la mantukon, gutis sapa akvo de lia vizaĝo – honorinda atesto de lia aŭdaco. Sed kiam li aperis el post la mantuko, li ankoraŭ tiam ne aspektis sufiĉe kontentiga, ĉar la pura regiono finiĝis rekte ĉe lia mentono kaj liaj makzeloj, kiel ĉe masko. Sub kaj post tiu linio estis malhela arealo de neakvumita tereno, kiu etendiĝis malsupren en la fronto kaj malantaŭe ĉirkaŭ lia kolo. Tial Maria metis siajn manojn al li, kaj kiam ŝi estis preta, li estis „viro kaj frato“ sen diferenco de la haŭtkoloro, kaj lia saturita hararo estis bonorde brosita. Liaj mallongaj bukloj estis briditaj belaspekte simetriaj. (Li sekrete glatigadis siajn buklojn kun granda peno kaj kvazaŭ gladis ilin al sia kapo, ĉar li trovis buklojn ineca, tial amarigis liaj propraj lian vivon.) Poste Maria kunserĉis por li vestojn, kiujn li uzadis nur la du lastajn jarojn dum dimanĉoj – oni simple nomis ilin „liajn aliajn vestojn“ – kaj per tio ni jam scias la amplekson de lia vestaro. La knabino donis al li „la lastan fasonon“. Post kiam li vestis sin, ŝi kunbutonumis lian belaspektan jakon ĝis la mentono, faldis la grandegan blankan ĉemizokolumon super liajn ŝultrojn malsupren, brosis kaj kronis lin per lia punktita pajloĉapelo. Li aspektis nun tute ĉirkaŭe treege beligita kaj rigida. Li aspektis tute tiel malkomforta kiel li sentis sin, ĉar liaj nedifektitaj vestoj kaj ties pureco estis ligitaj kun limigo, kiu ekscitigis lian galon. Li esperis, ke Maria almenaŭ forgesos liajn ŝuojn, sed tiu espero estis seniluziigita, ŝi priŝmiris la ŝuojn detale per sebo, kiel kutime, kaj portis ilin al li. Li ne plu povis regi sin mem kaj diris, ke li ĉiam estas devigita fari multajn aferojn, kiujn li tute ne volas fari. Sed Maria konvinkis lin:
„Bonvolu Tom – estu bonkonduta, Tom.“
Tial li li grumble surmetis la ŝuojn. Maria baldaŭ estis preta kaj la tri infanoj ekiris al la dimanĉa lernejo – loko, kiun Tom malamegis per sia tuta koro, dum Sid kaj Maria tute volonte frekventis ĝin.
La dimanĉa lerneja instruado daŭris de la naŭa ĝis la deka kaj tridek. Kaj poste ili iris en la preĝejon. Du el la infanoj restis ĉiam libervole por la prediko en la preĝejo, la alia same restis, sed pro pli fortaj motivoj. Sur la sidbenkoj kun altaj apogiloj sen remburaĵo povis sidi pli ol tricent personoj. La konstruaĵo mem estis nur malgranda simpla preĝejo kun speco de pinarba skatolo el tabuloj sur ĝi, kiel tureto. Antaŭ la pordo Tom postrestis paŝon kaj alparolis same dimanĉveste plibeligitan kamaradon:
„Diru foje, Bill, ĉu vi havas flavan notfolion?“
„Jes.“
„Kion vi volus havi por li?“
„Kion vi ofertas?“
„Pecon da glicirizo kaj fiŝhokon.“
„Montru ilin.“
„Tom montris la aĵojn. Ili estis kontentigaj kaj ŝanĝis la posedanton. Poste Tom komercis du blankajn vitroglobetojn kontraŭ tri ruĝaj biletoj kaj tiun aŭ tiun bagatelon kontraŭ kelkajn bluajn. Li embuskis ankoraŭ dum dek aŭ dek kvin minutoj aliajn alvenintajn knabojn kaj aĉetis pliajn biletojn en diversaj koloroj. Poste li enpaŝis la preĝejon kun svarmo da bruantaj knaboj kaj knabinoj, iris al sia loko kaj tuj komencis kverelon kun la unua knabo, kiu proksimis. La instruisto, digna, ne plu juna viro, intervenis, poste li turnis la dorson kaj Tom tiris la hararon de knabo en la antaŭa benko, sed kiam la knabo turniĝis malantaŭen, li sidis mediteme enprofundiĝinta en sian libron, kaj tuj poste li pikis alian knabon per pinglo por baldaŭ aŭdi la dolorkrion „aj!“ Tial li ricevis plian riproĉon de la instruisto. La tuta klaso de Tom estis de simila speco: maltrankvila, laŭta, apenaŭ bridebla. Kiam ili devis deklamii siajn tekstojn, neniu el ili sciis perfekte la tekstojn, sed oni devis seninterrompe suflori ilin. Tamen ili trabaraktiĝis iel, kaj ĉiu ricevis sian rekompencon en formo de malgrandaj bluaj biletoj, sur kiuj legeblis bibliaj diroj. Blua bileto estis pagita por du recititaj tekstoj. Dek bluaj biletoj estis samvaloraj al unu ruĝa kaj estis ŝanĝeblaj por ĝi. Dek ruĝaj biletoj estis samaj al flava. Por dek flavaj biletoj ricevis lernanto de la lernejestro tre simple binditan biblion (kiu valoris ne pli ol kvardek cendojn en tiuj feliĉaj tempoj). Kiom el miaj legantoj povus havigi la diligenton kaj sindonemon por parkerigi du mil tekstojn, eĉ por Dore-biblio? Kaj Maria akiris eĉ du bibliojn tielmaniere – tio estis la pacienca laboro de du jaroj, kaj knabo kun germanaj parencoj gajnis kvar aŭ kvin da ili. Iam li deklamis tri mil tekstojn sen interrompo, sed tio estis tro por lia mensa forto, kaj li ne estis multe pli ol idioto ekde tiu tago – tio estis doloriga malfeliĉo por la lernejo, ĉar je grandaj eventoj kun fremdaj gastoj la lernejestro vokis ĉiam lin antaŭen (por ke li, kiel Tom tion priskribis) povis fanfaroni per li. Nur la pli maljunaj lernantoj kapablis kunteni siajn biletojn kaj sufiĉe longe elteni la enuan penon por ricevi biblion. Tial la transdono de tia premio estis rara kaj memorinda okazaĵo. La sukcesa lernanto ĝojis je tia tago pri tiom da respekto kaj gloro, ke tuj en la brusto de ĉiu alia lernanto ekflamis nova gloravido, kiu ne malofte daŭris kelkajn semajnojn. Povas esti, ke la spirita stomako de Tom neniam malsatis atingi tian premion, sed sendube sia tuta estado jam ne malmultajn tagojn konsumiĝis pri la honoro kaj la spektaklo, kiuj estis ligitaj al tia ricevo de premio.
Je la laŭa tempo la lernejestro starigis sin antaŭ la pupitro kun fermita kantolibro ĉemane, kun montrofingro inter la paĝoj kaj komandis atentemon.
Kiam lernejestro en dimanĉa lernejo parolas sian nemalhaveblan parolon, estas kantolibro ĉemane same tiom nemalhavebla kiel la neevitebla notfolio enmane de kantisto, kiu staras antaŭe sur la scenejo kaj kantas sola en koncerto, tial ĝi estas por neniu mistero, ke nek la kantolibro nek la notfolio estas iam honorataj per rigardo. La lernejestro estis svelta figuro, tridek kvin jarojn maljuna, kun sablokolora kapreca pintbarbo kaj mallonga sabla hararo. Li surhavis rigidan altan kolumon, kies supra rando preskaŭ atingis la orelojn, kaj kies pintoj en la alto de liaj buŝanguloj kurbiĝis antaŭen – jen barilo, kiu eldevigis rigidan rigardon antaŭen kaj turniĝon de la tuta korpo, kiam rigardo antaŭen fariĝis necesa. Lia mentono apogis sin sur bantkravato, kiu estis tiom longa kaj larĝa kiel monbileto kaj havis torditajn finaĵojn. Liaj botopintoj laŭ la modo de la tempo estis krute kurbigitaj supren, kiel la glitiloj de sledo – efekto, kiun la junaj viroj produktis kun pacienco kaj diligento per tio, ke ili premis dum horoj siajn piedfingrojn kontraŭ muro. Sinjoro Valters rigarde mienis tre serioze kaj estis honesta kaj sincera viro. Sanktajn aĵojn kaj lokojn li honorigis tiom kaj tenis ilin tiel for de ĉiuj profane mondaj aferoj, ke, nekonscie al li mem, lia dimanĉa lerneja voĉo alprenis strangan paroltonon, kiu tute mankis al li dum semajnaj tagoj. Li komencis la parolon tiel: „Nu, infanoj, mi volas, ke vi ĉiuj tiel sincere, rekte kaj plaĉe sidiĝu, kiel vi povas, kaj ke vi turnu dum unu aŭ du minutoj vian tutan atentemon al mi. Jes – tiel estas bone. Ĝuste tiel bonaj malgrandaj geknaboj faru tion. Mi vidas malgrandan knabinon, kiu rigardas el la fenestro – mi timas, ke ŝi supozas, ke mi estas tie ekstere, eble supre sur iu arbo – kaj faras parolon al la birdoj. (Aplaŭda subridado.) Mi volas diri al vi, kian bonan senton donas vidi kolektiĝintaj tiom da helaj, puraj, malgrandaj vizaĝoj sur unu loko, kiel ĉi tiun, kie ili lernas fari la ĝustan kaj esti bonaj.“ Kaj tiel plu kaj plu tiel. Ne necesas meti la restaĵon de tiu prediko. Li sekvis modelon, kiu ŝanĝiĝas neniam, kaj kiun ni tial ĉiuj konas sufiĉe.
La lasta triono de la parolado estis ĝenata per tio, ke certaj malbonaj knaboj rekomencis sian kvereladojn kaj aliajn plezurojn, krome ili baraktis kaj interflustradis, tio etendiĝis tre vaste, kaj tial tio eĉ tuŝis tiajn solecajn kaj nemoveblajn rokojn kiel Sid kaj Maria. Sed subite, kiam sinjoro Valters mallevis sian voĉon, silentiĝis ĉiu sono kaj la fino de la parolado estis akceptata kun esprimo de profunda dankemo.
Grandan parton de la flustrado incitis malofta okazaĵo – la enpaŝo de vizitantoj: advokato Thatcher akompanata de vere malforte aspektanta, mezaĝa, korpulenta kaj nobla ĝentlemano kun ferogriza hararo kaj eleganta damo, kiu kondukis infanon ĉemane, sendube la edzino de la viro. Tom antaŭe estis maltrankvila, plena de enuo kaj plendemo. Ankaŭ konsciencriproĉoj turmentis lin. Li ne povis rigardi al la okuloj de Amy Lawrence, kaj elteni ŝiajn karesemajn rigardojn. Sed kiam li nun vidis enveni la malgrandan novalvenintan Amy, lia koro ekflamiĝis pro beateco. Kaj tuj li komencis paradi per sia tuta forto – li disdonis ripopuŝojn al knaboj, tiris hararojn, montris grimacojn, koncize dirate, li ne lasis nefarita iun artifikaĵon, kiu povus eksciti la admiron de knabino kaj ŝian aplaŭdon. Lia ekstazo estis iom obtuzigita eble nur per la humiligo en la ĝardeno de la anĝelo, sed tio solviĝis rapide en nenion kiel skribaĵo en sablo, kiu estas forinundita de ondoj de beateco.
La vizitantoj ricevis la plej bonajn honorsidlokojn, kaj kiam sinjoro Valters finis sian paroladon, li prezentis ilin al la lernejo. La mezaĝa viro montriĝis kiel tute elstara persono – li estis neniu malpli grava ol la gubernia juĝisto mem – entute la plej eminenta figuro, kiun tiuj infanoj iam ajn rigardis – kaj ili demandis sin, el kiu materialo li estas farita – kaj parte ili deziris, ke li foje tondre kriu, kaj parte ili ankaŭ timis tion. Li venis el Konstantinopolo, dek du mejlojn malproksime – per tio li granddistance vojaĝis kaj vidis la mondon – liaj okuloj tute mem vidis la gubernian domon de la distrikta juĝejo, kiu, kiel oni diris, havas ladotegmenton. La respektegon, kiun inspiris tiaj pripensoj, atestis la impresa silento en la vicoj de miregantaj okuloj. Jen la granda juĝisto Thatcher, frato de la samnoma advokato de la loko. Jeff Thatcher tuj iris antaŭen por montri sian intimecon kun la granda viro kaj por enviigi la lernejon. Ĝi estus muziko por li, se li povus aŭdi la flustradon.
„Rigardu lin foje, Jim! Li grimpas tie supren. Diru foje – rigardu! Li estas komenconta skui liajn manojn – li SKUAS liajn manojn! Fulmotondro, ĉu vi ne deziras esti Jeff?“
Sinjoro Valters paradis kun ĉiuj specoj de oficiala movopleneco kaj aktiveco, seninterrompe disdonante riproĉojn kaj instrukciojn, tie kaj tie kaj ĉie, kie li trovis bonŝancon. La librodisdonanto paradis – li kuradis kun la libroj subbrake tien kaj tien kaj estigis tiun imponan bruon kaj kirloŝtormon, kiu tiom beatigas subrangajn oficistojn. La junaj instruistinoj paradis per tio, ke ili kareseme kliniĝis al siaj gelernantoj, kiujn ili mallonge antaŭe ankoraŭ kapfrapetis, dum ili levis averte montrofingrojn al malicaj knaboj kaj karese frapetis la bonajn. La junaj ĝentlemano-instruistoj paradis per riproĉetoj kaj aliaj pruvoj de sia aŭtoritateco kaj atenta kontrolo de la disciplino – kaj la plej multaj el la instruistoj el ambaŭ genroj seninterrompe okupiĝis supre ĉe la predika pupitro pri libroj, kaj tiu farado estis du- aŭ trifoje ripetenda (ŝajne tre malvoleme). La malgrandaj knabinoj paradis diversmaniere kaj la malgrandaj knaboj tiom fervore paradis, ke la aero estis plena de paperbuloj kaj la murmurado de interbataletoj. Kaj super ĉio tronis la eminenta viro kaj elradiis majeste juĝistan rideton al la tuta preĝejo kaj varmigis sin mem en la brilo de sia propra grando – ĉar ankaŭ li „paradis“.
Por la perfektigo de la beateco de sinjoro Valters mankis nun nur unu afero: kaj tio estis la eblo transdoni bibliopremion kaj prezenti miraklo-infanon. Kelkaj lernantoj havis flavan bileton, sed neniu havis sufiĉan kvanton – sinjoro Valters jam informis sin pri tio ĉe siaj modelaj lernantoj. Li estus doninta ĉion en la mondo, se la germana knabo denove havus sian klaran menson je dispono.
Sed nun, en tiu momento, kiam ĉiu espero perdiĝis, Tom Sawyer venis antaŭen. Li havis naŭ flavajn biletojn, naŭ ruĝajn kaj dek bluajn kaj pretendis Biblion. Por sinjoro Valters tio estis fulmotondro el blua ĉielo. De tiu flanko la instruisto ne atendis pretendon dum la estontecaj dek jaroj. Sed elturniĝo de tiu afero ne eblis – jen la atestigaj biletoj, ili aspektis aŭtentikaj. Sekve tion la juĝisto kaj la aliaj honorinduloj vokis la knabon Tom supren, kaj la granda novaĵo estis sciigata de la plej alta instanco. Estis la plej grandega perpleksiga surprizo de la lasta jardeko, kaj estis tia surprizo, ke ĝi levis la novan heroon sur la saman ebenon kiel la juĝiston, pro kio la lernejaj personoj nun povis gapi al du mirakloj anstataŭ al unu. La knaboj preskaŭ krevis pro envio, sed tiuj, kiuj suferis plej dolore, estis tiuj, kiuj ekkonis tro malfrue, ke ili mem kontribuis al tiu malamata honoriga pompo, ĉar ili komercis kun Tom per biletoj, por la riĉoj, kiujn li suramasigis pro la vendo de privilegioj pri la kalkfarbado de la barilo. Ili malestimis sin mem, ke ili estis la ŝtipkapulaj viktimoj de ruza trompo, de insida serpentulo surherbeje.
La premion Tom transdonis al Tom la lernejestro kun tiom da entuziasmo, kiom li povis veki en si sub tiaj cirkonstancoj. Sed la vera entuziasmo ja mankis, ĉar la instinkto diris al la kompatinda homo, ke tiurilate temas pri mistero, kiu bone ne povus elteni la lumon de hela tago. Estis simple neimageble, ke ĝuste tiu knabo povis stokigi du mil bibliajn faskaĵojn de la Skribo kaj enkapigi ilin. Jam dek du sendube estus tro por li.
Amy Lawrence estis fiera kaj feliĉa, kaj ŝi provis montri tion al Tom per sia vizaĝesprimo – sed li ne rigardis al ŝi. Ŝi miris, ĉar ŝi ĝuste estis iom afliktita, poste ŝi ekhavis supekteton, kiu venis kaj foriris – kaj revenis. Ŝi observis lin atenteme. Kaŝema rigardo malkaŝis al ŝi mondojn – kaj poste rompiĝis ŝia koro, kaj ŝi estis ĵaluza kaj kolera, kaj ekploris kaj malamegis ĉiujn, kaj plej multe la knabon Tom (tion ŝi pensis).
Tom estis prezentata al la juĝisto, sed la knabo eĉ ne kapablis eligi vorton, li apenaŭ povis spiri, lia koro tremis – parte pro la timiga grandeco de la viro, sed antaŭ ĉio pro tio, ĉar li estis patro ŝia. Plej prefere li surgenuiĝus kaj glorus lin, se estus malhele. La juĝisto metis manon sur la kapon de Tom kaj nomis lin fajna malgranda viro, kaj demandis, kiel li nomiĝas. La knabo, haste enspiris, balbutis kaj eligis:
„Tom.“
„Ho ne, ne Tom, sed...“
„Tomaso.“
„Tiel estas en ordo. Mi ja jam pensis, ke pri la antaŭnomo ankoraŭ io mankis. Tio estas tre bona. Sed vi havas ja ankoraŭ plian nomon, mi permesas al mi diri, kaj vi diros ĝin al mi, ĉu?“
„Diru al la ĝentlemano vian familian nomon, Tomaso“, diris sinjoro Valters, kaj bonvolu diri Siro. Ne forgesu vian bonan konduton.“
„Tom Sawyer, Siro.“
„Tiel estas, bona knabo. Grandioza knabo, grandioza malgranda viro. Du mil tekstojn, tio estas granda kvanto – tre tre granda. Kaj vi neniam bedaŭros, ke vi ŝarĝis vin per la peno lerni ilin, ĉar scioj valoras pli ol io alia en la mondo. Estas tio, kio faras virojn grandajn kaj virojn bonajn, vi iam estos mem viro granda kaj bona, Tomaso. Kaj tiam vi rerigardos kaj povos diri: Ĉion tion mi dankas al la mirinda dimanĉa lernejo, kiun viziti mi havis la privilegion – tion mi dankas al miaj karaj instruistoj, kiuj instigis min diligente lerni. Mi dankas tion al mia bona lernejestro, kiu kuraĝigis min kaj gardis min kaj donacis mirindan biblion al mi, eksterordinare luksan biblion, kiun mi rajtas posedi dum la tuta vivo – ĉion tion mi dankas al ĝusta edukado! Tio estas, kion vi diros, Tomaso. Kaj por neniu mono en la mondo vi fordonus tiujn du mil tekstojn – vere ne, tute ne! Kaj nun vi certe ne havas ion kontraŭ tio deklami al mi kaj al tiu ĉi damo ĉi tie kelkajn tekstojn, kiujn vi lernis – jes, mi scias, ke vi ne havas ion kontraŭ tio, ĉar ni estas fieraj pri malgrandaj knaboj, kiuj lernas diligente. Nu, sen dubo vi scias la nomojn de la dek du apostoloj. Bonvolu diri al ni la nomojn de la du unue menciitaj.“
Tom tordadis sian jakan butonon kaj mienis stultvizaĝe. Poste li ruĝiĝis kaj turnis la rigardon supren. La animo de sinjoro Valters sinkis pro malkuraĝiĝo en la pantalonon. Li diris al si, estas tute ne eble, ke tiu knabo povas respondi eĉ la plej simplan demandon. Kial la juĝisto demandis lin? Kaj tamen li sentis sin devigita diri:
„Respondu al la ĝentlemano, Tomaso – ne timu.“
Tom ankoraŭ nun kvazaŭ sidis sur pingloj.
„Nu, al mi vi ja diros tion, ĉu ne?“ diris la damo. „La nomoj de la du unuaj apostoloj estas ...“
„DAVIDO KAJ GOLJATO“
Ni sternu la vualon de l’ kompatemo pri la restaĵo de la scenaro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.