La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 14

Kiam Tom vekiĝis matene, li miris, kie li estas. Li sidiĝis, frotis la okulojn kaj ĉirkaŭrigardis. Poste li ekkomprenis. Estis frida griza sunleviĝo. Kaj en la naturo troviĝis delikata sorĉo pri ripozo kaj paco, kiu penetris tra la kvieto kaj la silento de la arbaro.

Neniu folieto moviĝis, neniu sono ĝenis la grandan meditadon de la naturo. Je la folioj kaj herboj pendis rosogutoj. Blanka cindrotavolo kovris la fajron kaj svelta blueca fumfadeno leviĝis rekte en la aeron. Joe kaj Huck ankoraŭ dormis.

Tiumomente malproksime en la arboj vokis birdo, alia respondis. Baldaŭ aŭdeblis la frapado de pego. Iom post iom heliĝis la frida profunda grizo de la mateno, kaj simile multiĝis la sonoj kaj vivo prezentis sin. La mirinda naturo deskuis la dormon kaj komencis disfaldi sin mem al la kontempla knabo. Malgranda raŭpo proksimiĝis rampante sur rosfolio, levis de tempo al tempo sian korpon je du trionoj kaj „flaradis“. Poste ĝi moviĝis plu, ĉar ĝi mezuris ion, kiel trovis Tom. Kiam la raŭpo proksimiĝis propravole, Tom sidis senmove, kiel ŝtono. Lia espero alterne pliiĝis aŭ malpliiĝis, kiam la besto aŭ proksimiĝis al li aŭ ŝajne iris ien ajn. Sed kiam laste la besto cerbumis pri la afero, pendante per kurbiĝanta korpo en la aero, dum dolorplena momento, kaj poste rampis decidite sur gambon de Tom kaj komencis vojaĝon sur ĝi, la tuta animo de Tom estis beata – ĉar tio signifis, ke li ricevos novan veston – tute sendube – luksan piratan uniformon. Jen aperis de ie procesio de formikoj kaj okupiĝis pri sia laboro. Unu el ili trenis per siaj brakoj kuraĝe mortan araneon, kiu estis kvinoble pli granda ol ĝi mem kaj tiris ĝin sur arbotrunkon. Brune makulita kokcinelo grimpis sur la kapturnigan alton de tranĉe akra rando de herbo, kaj Tom kliniĝis al ĝi kaj diris:

„Kokcinel’, kokcinel’, flugu ĝis hejme, via domo brulas, infanoj solas ene.“

Kaj la insekto ekflugis por certigi sin pri tio, kio ne estis suprizo por la knabo, ĉar li sciis, ke kokcinelo facile fidas al onidiroj pri incendioj. Kaj li uzis tiun simplanimecon pli ol nur unufoje. Sterkoskarabo venis poste, kuraĝe ĝi levadis sian kuglon. Tom tuŝis la beston por vidi kiel ĝi almetos la krurojn kaj pretendas esti morta. La birdoj bruadis tiumomente jam sufiĉe laŭte. Mokturdo sidiĝis en arbo super la kapo de Tom kaj imite triladis entuziasme ebrie siajn najbarojn. Poste kun kriĉa krio ĵetiĝis garolo malsupren, kiel blua fulmo, kaj haltis en branĉo en kaptodistanco de la knabo, turnis sian kapon flanken kaj rigardis la fremdulojn kun grandega scivolo. Alkuris griza sciuro kaj ties granda sciurkamarado, kiu estis ruĝa kiel vulpo, sed ili ĉiam denove haltis por inspekti la knabojn kaj por paroli al ili, ĉar la sovaĝaj bestoj ŝajne neniam vidis homon kaj apenaŭ sciis, ĉu oni timu aŭ ne timu ilin. La tuta naturo estis tiam tute vekiĝinta; proksime kaj malproksime longaj lancoj el sunlumo penetris tra la densa foliaro kaj alflirtis kelkaj papilioj.

Tom vekis la aliajn piratojn kaj kun brua kriado forkuris, kaj post unu aŭ du minutoj ili estis nudaj kaj petoladis reciproke stumbligante sin en la malprofunda klara akvo sur la sablejo. Ili ne sopiris la malgrandan urbeton, kiu dormis transe de la majesta vasto de akvo. Neregula fluo aŭ facila leviĝo de la akvo fordrivigis ilian floson, sed tio kontentigis ilin, ĉar per tio la lasta ponto inter ili kaj la civilizita mondo estis kvazaŭ forbruligita.

Ili revenis mirinde refreŝigitaj kaj manĝegemaj al la kampadejo; kaj baldaŭ la fajro denove ekflamiĝis. Huck trovis fonton kun klara frida akvo. La knaboj faris el kverkaj kaj hikoriaj folioj trinkujojn, kaj la akvo dolĉigita de la sorĉo de la arbara sovaĝo, ŝajnis al ili sufiĉe bona anstataŭaĵo por kafo. Kiam Joe detranĉis lardopecojn, Tom kaj Huck petis lin atendi dum minuto, ili iris al multpromesa niĉo ĉe la bordo kaj elĵetis siajn fiŝhokajn ŝnurojn. Preskaŭ tuj ili ricevis siajn rekompencojn. Joe ne havis tempon fariĝi senpacienca, ĉar ili jam revenis kun kelkaj laŭordaj riveroperkoj kaj malgranda katfiŝo – sufiĉe da manĝo por tuta familio. Ili fritis la fiŝojn kun lardo kaj miris, ĉar neniam antaŭe iu fiŝo gustis tiom delikatege. Ili ne sciis, ke fiŝoj el dolĉa akvo gustas ju pli bone, des pli rapide ili retroviĝas post kaptiĝo sur fajro; kaj ili pensis apenaŭ pri tio, kian spicon donas – dormado sub libera aero –petolado enaere, naĝado kaj ankaŭ granda ingredienco da malsato.

Post la matenmanĝo ili sternis sin en la ombro, dum Huck fumis pipon, kaj poste ili foriris en la arbaron por entrepreni esploran ekspedicion. Ili trotis gaje antaŭen, trans putrajn arbojn, tra interkroĉita subarbaraĵo, preter gravmienaj monarkaj arboj de la arbaro, kiuj estis pripendataj de la kronoj ĝis la tero per insignaro el vitoj. Tie kaj tie ili ekvidis komfortajn niĉojn kovritajn de herbotapiŝoj kaj ornamitajn per juveloj el blankaj floroj.

Ili trovis multajn aĵojn, kiuj ĝojigis ilin, sed nenion, kio ilin miregigis. Ili malkovris, ke la insulo estas ĉirkaŭ tri mejlojn longa kaj kvaronon de mejlo larĝa, kaj, ke ĝi estas disigita de la pli proksime situanta bordo nur per malvasta kanalo, kiu apenaŭ ducent jardojn larĝas. Ili naĝis unufoje ĉiuhore, kaj tial ili revenis al la kampadejo nur posttagmeze. Ili estis tro lacaj por kapti fiŝojn, sed ĝuis luksan festetomanĝon el frida ŝinko kaj sidiĝis enombre por interparoli. Baldaŭ la interparolado fariĝis pli kaj pli tenaca, kaj fine ĝi tute haltis. La kvieto, la soleno, kiuj ŝarĝis la arbaron, kaj la sento pri soleco, komencis influi la animojn de la knaboj. Ili fariĝis pripensemaj. Necerta sopiro ekokupis ilin kaj baldaŭ alprenis ombrecan formon – estis komenciĝanta hejmsopiro. Eĉ Finn, Sangomano, ekrevis pri domenirejoj kaj vakaj bareloj. Sed ili ĉiuj hontis pri siaj malfortecoj, kaj neniu el ili estis sufiĉe kuraĝa paroli pri siaj pensoj.

Jam dum certa tempo la knaboj nur parte konscie perceptis bizarajn sonojn en la foro, ĝuste tiel, kiel oni aŭdas de tempo al tempo la tiktakon de horloĝo, kiun oni apenaŭ rimarkas. Sed iom post iom la misteraj sonoj fariĝis pli kaj pli laŭtaj kaj devigis ilian rekonon. La knaboj leviĝis, rigardis sin reciproke, kaj tiam ĉiu ekaŭskultis, kio montriĝis je pozoj. Sekvis longa neinterrompita silento kaj poste aŭdeblis obtuza tondrobato veninta el la foro, kiu iris trans la akvon.

„Kio estas tio?“ Joe vokis nelaŭte.

„Ankaŭ mi scivolas“, flustris Tom.

„Tio ne estas tondro“, Huckleberry diris timeme, ĉar tondro... “

„Aŭskultu!“ diris Tom. „Aŭskultu, ne parolu!“

Ili atendis dum tempo, kiu ŝajne estis vivolonga, kaj tiam la sama obtuzigita tondrobato ripetiĝis kaj denove ĝenis la solenan kvieton.

„Kunvenu, por rigardi tion.“

Ili saltis sur la piedojn kaj rapide kuris al la bordo ĉe la urbetoflanko. Ili disŝovis la arbustojn kaj fikse rigardis trans la akvon. La malgranda vaporpramŝipo drivis ĉirkaŭ mejlon antaŭ la urbeto kun la fluo. Ĝia larĝa ferdeko ŝajne plenis de homoj.

Proksime de la pramŝipo estis multaj remboatetoj sur la rivero kaj drivis kun la fluo en la najbareco de la pramŝipo, sed la knaboj ne povis ekkoni, kion la viroj faras en ĝi. Subite pafiĝis blanka fumkolono el flanko de la pramŝipo, kaj kiam ĝi disvastiĝis kaj grimpis en pigreca nubo lante supren, penetris denove la sama obtuza tondrobato al iliaj oreloj.

„Nun mi scias, pri kio temas!“ ekkriis Tom. „Iu dronis.“ „Vi pravas!“ diris Huck. „Tion ili faris ankaŭ en la lasta somero, kiam Bill Turner dronis; ili pafis kanonon trans la akvon kaj tio kondukis lin al la akvosurfaco. Jes, kaj ili prenis panojn kaj enmetis hidrargon kaj drivigis ilin. Kaj kie estis droninto, tien ili moviĝis kaj haltis ĉe tiu loko.“

„Jes, mi aŭdis pri tio“, diris Joe. „Mi demandas min kiel la panoj trovas ion tian.“

„Nu, mi pensas, ke ne estas tiom la pano“, diris Tom, „mi supozas, ke estas antaŭ ĉio tio, kion ili DIRIS al la pano, antaŭ ol ili ekdrivigis ĝin.“

„Sed ili diris nenion al la pano“, diris Huck, „mi vidis ilin, ili diris nenion.“

„Tio estas ja gaja“, diris Tom. „Sed eble ili murmuris mallaŭte ion al si mem. KOMPRENEBLE ili faris tion. Tion scias ja ĉiu.“

La aliaj knaboj konsentis, ke la argumento de Tom estas konvinka, ĉar nescianta peco da pano sen gvidado de sorĉdiro apenaŭ sufiĉe inteligentas por plenumi tian gravan taskon.

„Ho, mi volonte estus tie“, diris Joe.

„Ankaŭ mi“, konsentis Huck. „Mi donus multon por ekscii, kiu estas la droninto.“

La knaboj aŭskultis kaj observis plu. Subite Tom havis kaplumigan ideon kaj vokis:

„Kamaradoj, mi scias, kiu dronis...ni!“

Per unu fojo ili sentis sin kvazaŭ herooj. Kia mirinda triumfo! Oni sentas ilian foreston; oni funebras pro ilia foresto, koroj rompiĝas pro ili, ploroj estas verŝitaj, leviĝas akuzantaj riproĉaj memoroj pri la malafableco al tiuj kompatindaj perditaj buboj, kaj oni sindonis al vanaj bedaŭroj kaj pentoj; sed la plej bona el ĉio estis, ke la foririntoj estis la temo de la interparoladoj en la tuta urbo, kaj ĉiuj knaboj enviis ilin, kiam la temo estis ties rava renomo. Tio estis bonega. Indis do tamen la penon esti pirato.

Kiam la krepusko proksimiĝis pli kaj pli, la pramŝipo denove komencis sian kutiman negocon kaj la remboatetoj malaperis. La piratoj reiris al la kampadejo. Ili jubilis vante pri sia nova moŝteco kaj la enormajn klopodojn, kiujn ili kaŭzis. Ili kaptis fiŝojn, kuiris la vespermanĝon kaj manĝis. Poste ili sindonis al supozoj, pri kio pensas la urbetaj loĝantoj, kaj kion ili diras; la bildoj pri la ĝenerala aflikteco pro ili, kiujn ili pentris en siaj imagoj, estis kontentigaj – laŭ iliaj vidpunktoj. Sed kiam la noktaj ombroj ekkovris ilin, iom post iom silentiĝis ilia interparolado. Ili sidis ĉe la bivakfajro kaj fikse rigardis la flamojn. Sed iliaj pensoj evidente migris en ĉiuj direktoj. La ekscito estis pasinta, kaj Tom kaj Joe devis pensi pri certaj personoj hejme, al kiuj la grandega petola plezuro ne tiom plaĉas, kiom al ili. Duboj leviĝis, ili fariĝis afliktitaj kaj malfeliĉaj; ĝemo aŭ du eskapis ilin, sed ili ne rimarkis tion. Post iom da tempo riskis Joe timeme etendi „la palpilojn“, kion la aliaj pensus pri eventuala reveno en la civilizitan mondon – kompreneble ne tuj, sed...

Tom kvazaŭ ŝrumpigis lin per mokokaskado! Huck, kiu ĝis tiu momento ankoraŭ ne decidiĝis, aliĝis la partion de Tom. Kaj la ŝanceliĝemulo rapide donis „klarigojn“, li ĝojis, ke li povas elturniĝi sen tio, ke tro kroĉos sin la manko de kokidkora hejmsopirulo al liaj vestoj.

La ribelo efektive estis subigita momente.

Kiam la vespero fariĝis malhela, Huck ekdormis kaj baldaŭ ronkis. Joe sekvis lin. Tom senmove kuŝis apogite sur la kubutoj dum certa tempo, observante intense la du aliajn. Laste li leviĝis atenteme sur la genuojn kaj komencis serĉi ion ĉe la flagranta lumo de la bivakfajro. Li levis supren kaj inspektis kelkajn duoncilindrojn el la svelta blanka ŝelo de platano kaj elektis du, kiuj ŝajnis taŭgaj. Poste li surgenuigis sin ĉe la fajro kaj pene skribis per sia „ruĝa plumo“, do per sia fragmento de briko sur ĝi. Iun el la ŝelopecoj li kunruligis kaj metis ĝin en sian jakopoŝon, kaj la alian li metis en la ĉapon de Joe kaj forŝovis ĝin iom de ĝia posedanto. Kaj krome li metis al ĝi ankoraŭ kelkajn lernejknabajn trezoraĵojn, kies valoroj preskaŭ estis tro karaj por povi taksi ilin — inter ili peco da kreto, barata kaŭĉukpilko, tri fiŝhokoj, kaj unu el tiaj virtrokugletoj, kiaj preskaŭ tute certe estas el „aŭtentika kristalo“. Poste li atenteme forŝteliĝis inter la arboj, ĝis kiam li sentis sin ekster aŭdodistanco, kaj ekkuris al la sablejo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.