La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 26

Je la sekva tago tagmeze la knaboj alvenis la mortan arbon, por preni sian ilaron. Tom estis senpacienca, ĉar li volis iri al la hantata domo. Ankaŭ Huck, sed malpli senpacienca – kaj subite li diris:

„Aŭskultu, Tom, ĉu vi scias, kiu tago estas hodiaŭ?“

Tom enpense trairis la semajnajn tagojn kaj subite rigardis ektimigite supren:

„Fulmotondro! Mi tute ne pensis pri tio, Huck!“

„Ankaŭ mi ne, sed subite frapis min, ke estas vendredo!“

„Damne, homo ne povas estis sufiĉe atentema, Huck. Ni povus fali en mi-ne-scias-kiom grandan kaptilon, se ni provus fosi je vendredo.“

„POVUS, ĉu? Prefere diru, ke ni falus en la kaptilon! Ekzistas kelkaj bonŝancaj tagoj, eble, sed vendredo ne apartenas al ili.“

„Tion scias ĉiu stultulo. Mi pensas, ke VI ne estis la unua, kiu eksciis tion, Huck. “

„Konsentite, mi ne asertis, ke mi estis la unua, ĉu ne? Kaj vendredo ankoraŭ ne estas ĉio. Mi havis terure aĉan sonĝon lastnokte. Mi sonĝis pri ratoj.“

„Ĉu vere?! Jen signo pri fatalaĵo.Ĉu ili interbatalis?“ „Ne.“

„En ordo, tio estas bonega, Huck. Se ili ne batalas, estas nur signo pri tio, ke atendeblas ĉagreno, sciu tion. Tiukaze ni devos nur esti damne atentemaj kaj memgardaj. Ni lasu la aferon hodiaŭ kaj ludu. Ĉu vi scias, kiu estas Robin Hood?“

„Ne. Kiu li estas?“

„Jen unu el la plej grandaj viroj, kiuj iam ajn ekzistis en Anglujo – kaj la plej bona el ili. Li estis rabisto.“

„Freneze, mi volonte estus mem rabisto. Kion li rabis?“

„Li prirabis nur la ŝerifojn kaj episkopojn kaj riĉulojn kaj reĝojn, kaj tiajn plu. Sed li neniam molestis la povrulojn. Li amis ilin. Li ĉiam disdividis la predon perfekte egalparte kun ili.“

„Nu, li certe estis admirinda ulo.“

„Mi vetas, ke li estis, Huck. Ho, li estis la plej nobla viro, kiu iam ajn ekzistis. Nun tiaj uloj ne plu ekzistas, tion mi diras al vi. Li povis venki ĉiun ulon en Anglujo, kun unu mano ligite surdorse; kaj li povis preni sian taksusan arkon kaj trafi dekcendan moneron el distanco de unu kaj duono de mejloj.“

„Kio estas TAKSUSA arko?“

„Mi ne scias. Estas speco de arko, kompreneble. Kaj, se li trafus la moneron nur je la rando, li sidiĝus, larmus – kaj sakrus. Ek, ni ludu Robin-Hood-on. Estos pimpa plezuro. Mi instruos vin pri la ludo.“

„Mi konsentas.“

Tial ili ludis Robin-Hood-on dum la tuta posttagmezo. De tempo al tempo ili rigardis sopire al la hantata domo kaj interŝanĝis rimarkojn pri tio, kio tie atendos ilin, kiajn eblojn ili tie havos. Kiam la suno komencis subiri okcidente, ili iris hejmen transe de la ombroj de la arboj kaj baldaŭ malaperis nevideble en la arbaro de Cardiff-monteto.

Je sabato, mallongan tempon post tagmezo, la knaboj denove estis ĉe la morta arbo. Ili fumis kaj babilis iom en la ombro kaj poste iom fosis plu en la lasta truo, ne kun granda espero, sed tial, ĉar Tom menciis, ke ekzistas tiom da okazaĵoj, kiam homoj rezignis fosi trezoron, kiam ili jam ĝis dek kvin centimetroj proksimis al ĝi, kaj poste alvenis tien iu alia ulo kaj aperigis la trezoron per la levado de unu ŝovelilpleno. Ĉifoje ili tamen ne sukcesis, tial la knaboj surŝultrigis la ilojn kaj foriris kun la konvinko, ke ili ne disipis facilanime sian bonŝancon, sed plenumis ĉiujn postulojn, kiuj apartenas al la negoco de la oroserĉado.

Kiam ili alvenis la hantatan domon, embuskis tie io tiom stranga kaj harhirtiga en la absoluta silento, reganta tie sub la bakforne ardanta suno, ke la loko estis tiom deprimiga, soleca kaj morna, ke ili timis dum momento eniri la domon. Poste ili ŝteliris al la pordo kaj enrigardis tremante timeme. Ili vidis ejon prikreskatan de fiherboj, sen plankoj kaj sen stuko sur la muroj, pramalnovan kamenon, fenestrojn sen framoj, rompiĝeman ŝtuparon, tie kaj tie, kaj ĉie   pendis disŝiritaj forlasitaj araneaj retoj. Baldaŭ ili ŝtelire eniris, kun plirapidigitaj pulsoj, flustrantaj kaj kun atentegaj oreloj por aŭdi la plej mallaŭtan sonon kaj pretaj kun streĉitaj muskoloj tuj retiriĝi.

Post certa tempo ili kutimiĝis pri la loko, kio malpliigis iliajn timojn, kaj ili kritikeme kaj kun intereso ekzamenis la ejon, ili ekadmiris sian propran aŭdacon kaj ankaŭ miris pri la aŭdaco mem. Poste ili volis iri supren sur la ŝtuparo. Tio estis fakte la sama kiel la malhelpo de ebla retiriĝo, sed ili reciproke defiis sin, kaj kompreneble estis nur unu rezulto ebla – ili forĵetis siajn ilojn en angulon kaj iris supren. Supre estis la samaj signoj de ruiniĝo. En angulo ili trovis ŝrankon, kiu kvazaŭ promesis misteron, sed la promeso estis trompo – ĉar estis en ĝi nenio. Intertempe ili fariĝis jam denove kuraĝaj. Ili intencis ĝuste iri malsupren kaj komenci sian laboron, kiam...

„Ŝŝ!“ siblis Tom.

„Kio estas?“ flustris Huck kaj paliĝis pro timo.

„Ŝŝ!“... Jen! ... Ĉu vi aŭdas tion?“ „Silentu. Tute ne moviĝu! Ili rekte venas al la pordo.“

La knaboj sternis sin rekte sur la plankoj kaj rigardis tra la lignotruoj en la planko kaj atendis kuŝante en terura timo.

„Ili haltis.... Ne – proksimiĝas... Ili estas ĉi tie. Ne flustru eĉ vorton, Huck. Dio mia, mi dezirus, ke mi estus for de ĉi tie!“

Du viroj envenis. Ambaŭ knaboj diris al si mem: „Estas la maljuna muta hispano, kiu antaŭ nelonge estis unu- aŭ dufoje proksime de la urbo – la alian mi vidis ankoraŭ neniam.“

La alia estis ĉifonita, nekombita ulo sen afableco en la vizaĝo. La hispano estis kovrita de ponĉo kaj havis densan blankan vangobarbon; longa hararo fluis el lia sombrero, li surhavis verdajn okulvitrojn. Kiam ili envenis, „la alia“ parolis kun mallaŭta voĉo; ili sidiĝis sur la teron; kun la vizaĝoj al la pordo kaj la dorsoj al la muro.

Kaj la parolanto parolis plu. Lia konduto fariĝis malpli memgardema kaj liaj vortoj estis pli bone kompreneblaj, kiam li daŭrigis paroli:

„Ne“, li diris, „mi pripensis la aferon kaj ĝi ne plaĉas al mi. Ĝi estas danĝera.“

„Danĝera, ĉu?!“ kvazaŭ gruntis la „surdmuta“ hispano – kiu tiel tute surprizis la knabojn. „Timemulo!“

La voĉo prenis la spiron de ili kaj tremigis ilin. Estis tiu de Indiĝen-Joe! Sekvis silentado dum momento. Poste diris Joe:

„Kio povus esti pli danĝera ol tio, kion ni faris tie transe – sed konatiĝis rilate tion nenio.“

„Tio estas alia temo. Tio estis rilate la riveron longa distanco pli norde kaj neniu domo estis proksime. Tion ĉiukaze neniu iam ekscios, ke ni provis, kvankam ni eĉ malsukcesis.“   „Nu, kaj kio estis pli danĝera ol veni ĉi tien je la hela tago?! – tio estas ja por ĉiu suspekta, kiu vidas nin.“

„Tion mi scias. Sed simple ne estis pli bona loko post tiu katastrofo. Mi volas forlasi tiun domaĉon, tion mi volis fari jam hieraŭ, sed ja ne havis sencon foriĝi de ĉi tie, dum tiuj inferaj buboj ludis tie supre sur la monteto, en plena viddistanco.“

„La inferaj buboj“ tremis denove pro la instigo de tiu rimarko, kaj ili memoris kiel bonŝancaj ili estis, ĉar ili memoris, ke estis vendredo, kaj ke ili konkludis atendi ĝis la sekva tago. Ili deziris elkore, ke ili atendu tutan jaron.“

Ambaŭ viroj elprenis iom da nutraĵoj kaj ekmanĝis. Post longa pensoplena paŭzo diris Indiĝen-Joe:

„Aŭskultu, kamarado – vi reiru riveren, kaj laŭflue antaŭen, tien, kien vi apartenas. Atendu tie, ĝis vi aŭdos ion pri mi. Mi uzos la okazon kaj iros en la urbeton, ankoraŭ plian fojon, por observi, kiel ĝi statas tie. Kiam mi iom estos spioninta, kaj se la cirkonstancoj estos favoraj, ni plenumos la danĝeran

Tio estis akceptebla. Ambaŭ viroj ekoscedis kaj Indiĝen-Joe diris:

„Mi estas lacega! Estas via vico gardi.“

Li kunruliĝis sur la fiherboj kaj nun komencis ronki. Lia kamarado skuis lin dufoje kaj kvietiĝis. Baldaŭ la gardisto komencis klini la kapon; ĝi kliniĝis pli kaj pli, kaj nun ambaŭ viroj komencis ronki.

La knaboj enspiregis dankeme. Tom flustris:

„Jen nia bonŝanco – ek do!“

Huck diris:

„Mi mortus pro timo, se ili vekiĝus.“

Tom urĝis lin. Huck hezitis. Fine Tom leviĝis mallaŭte kaj startis sola. Sed la unua paŝo, kiun li   faris, estigis tiom laŭtan teruran knaradon de oblikva planko, ke li sternis sin mortotime. Duan fojon li ne provis tion. La knaboj kuŝis tie kaj nombris la treniĝantajn minutojn, ĝis ili havis la impreson, ke la tempo estis je la fino kaj la eterneco pli kaj pli griza; kaj poste ili estis dankemaj, kiam ili rimarkis, ke almenaŭ subiris la suno.

Nun unu el la ronkbruoj ĉesis. Indiĝen-Joe sidiĝis, ĉirkaŭrigardis -ridetis inside al sia kamarado, kies kapo jam sinkis sur la genuojn – li vekis lin perpiede kaj diris:

„He! Vi estas ja bonega gardisto! Nu, en ordo – okazis ja nenio malbona.“

„Ĉe l’ diablo, ĉu mi ekdormis?“

„Nur parte, parte. Venis la tempo skui la polvon de la piedoj, kunulo. Kion ni faru kun la restaĵeto de la predo?“

„Mi ne scias – ni lasu ĝin ĉi tie, tiel, kiel ni ĉiam faris, supozeble. Ne havus sencon forporti ĝin antaŭ ol ni startos en la suda direkto. Sescent kaj kvindek kiel arĝento, tio estas konsiderinda ŝarĝo, se oni devas porti tion.“

„Nu, en ordo, okej – tio ne estos malfacila ankoraŭfoje veni ĉi tien.“

„Ne, sed mi diru, ke nokte, kiel kutime – tio preferindas.“

„Jes, sed pripensu, ke povus pasi sufiĉe da tempo, ĝis ni bonŝancos plenumi la taskon, io tia, kia akcidento povus okazi ĉiam, kaj ĝi ne kuŝas je tre taŭga loko; prefere ni enfosu ĝin, kaj ni enfosu ĝin profunde.“

„Bona ideo“, diris la kamarado. Li iris tra la ejo, surgenuiĝis, levis certan el la malantaŭaj kamenŝtonoj kaj elprenis saketon, kiu agrable tintadis. Li elprenis dudek aŭ tridek dolarojn por si mem kaj same tiom por Indiĝen-Joe, kiu jam surgenuis en angulo kaj fosis truon per sia Bowie- tranĉilo.

Tuj la knaboj forgesis la timon, sian tutan ĝistiaman misŝancecon. Per ardantaj okuloj ili rigardis ĉiun momenton. Kia bonŝanco! La grandioza momento superatutis ĉiun imagon! Sescent dolaroj estis sumo, kiu sufiĉus riĉigi dekon da knaboj. Jen trezorserĉado kun la plej promesplena perspektivo – ne estos eĉ la plej eta necerteco, kie oni devos fosi. Ili interpuŝiĝis reciproke ĉiam denove – estis elokventaj puŝetoj kaj facila komprenebleco, ĉar ili simple signifis: ’Ĉu vi estas feliĉa, ke ni NUN estas ĉi tie?’“

La tranĉilo de Joe kunpuŝiĝis kun io.

„Hoho!“ li diris.

„Kio estas tie?“ demandis lia kamarado.

„Kaduka planko – ne, estas kesto, mi supozas. Helpu al mi, por ke ni vidu, por kio ĝi estas ĉi tie. Ne afliktiĝu, mi jam elrompis pecon.“

Li ŝovis manon en la truon kaj eltiris ĝin...

„Viro, tio estas mono!“

Ambaŭ viroj rigardis la manplenon da moneroj. Ili estis el oro. La knaboj supre estis same tiel ekcititaj kaj ravitaj, kiel la viroj.

La kamarado de Joe diris:

„Tiun laboron ni finos baldaŭ. Tie transe sur la alia flanko de la kameno estas malnova rusta pioĉo en la angulo, meze de la fiherboj – mi vidis ĝin antaŭ minuto.“

Li kuris tien kaj prenis la pioĉon kaj ŝovelilon de la knaboj. Indiĝen-Joe rigardis ilin kritikeme, kapneis, murmuris ion al si mem kaj poste li komencis uzi ilin. La kesto estis baldaŭ sen tero sur si. Ĝi ne estis tre larĝa, kuntenita per feraj bendoj kaj tre stabila antaŭ ol la dentoj de la jaroj damaĝis ĝin. La viroj beate kontemple rigardis la trezoron en silento.

„Partnero, tio ĉi tie estas ja miloj da dolaroj“, diris Indiĝen-Joe.

„Oni diris ĉiam, ke la bando de Murray dum somero vagadis en la regiono“, rimarkis la fremdulo.

„Mi scias tion“, diris Indiĝen-Joe, „kaj tio ĉi tie aspektas precize laŭ tio, mi foje diru.“

„Nun vi ne plu bezonos plenumi la taskon.“

La bastardo kuntiris la brovojn. Li diris:

„Vi ne konas min. Almenaŭ vi ne scias sufiĉe pri la afero. Tio entute ne estos rabatako – sed VENĜO“. Lia okulo ekflamis malice. „Mi bezonas vian kunhelpon. Se estos finite la far’ – sekvos Teksaso. Iru hejmen al via Nance kaj al viaj infanoj kaj tenu vin preta, ĝis kiam vi aŭdos ion de mi.“

„En ordo, se vi diras tion; kion ni do faru kun ĉio tio ĉi tie? Ĉu enfosi ĝin?“

„Jes.“ (Ravita ĝojo supre.) „Ne, ĉe la granda tribestro Sachem, ne!“ (Profunda seniluziiĝo supre.) „Preskaŭ mi forgesis ĝin, tiu pioĉo surhavis freŝan teron!“ (La knaboj sentis sin per unu fojo vomemaj pro timo.) „Kiun utilon havas pioĉo kaj ŝovelilo ĉi tie? Kiu portis ilin ĉi tien? – Kaj kien ili iris? Ĉu vi aŭdis iun, ĉu vi vidis iun? Mi do enfosu tion ĉi tie, ĉu vere? Kaj poste ili revenu kaj vidu la freŝe trafositan grundon, ĉu? Mi ne konsentas, ne konsentas! Ni portos ĝin en mian kavernon.“

„Nu, kompreneble! Kial mi ne pripensis tion jam antaŭe? Vi celas numeron unu, ĉu?“

„Ne – numeron du sub la kruco. La alia loko estas tro aĉa – tro frekventata.“

„En ordo. Estas preskaŭ sufiĉe malhele por komenci la laboron.“

Indiĝen-Joe ekstaris kaj iris de fenestro al fenestro, atenteme rigardante eksteren. Baldaŭ li diris:

„Kiu portis tiujn ilojn ĉi tien? Ĉu vi pensas, ke ili iris supren sur la ŝtuparo?“

La spirado de la knaboj ĉesis funkcii. Indiĝen-Joe metis manon sur sian tranĉilon, li haltis dum momento, sendecidite, kaj poste li turniĝis al la ŝtuparo. La knaboj pensis pri la ŝranko, sed la kuraĝo jam forlasis ilin. La paŝoj proksimiĝis sur la ŝtuparo – la netolerebla streso de la situacio revekis la interrompitan decidecon de la knaboj – ili estis pretaj salti al la ŝranko – kiam subite krakis io kiel rompita trabo kaj Indiĝen-Joe falis sur la plankon enmeze de la ŝtuparaj rompitaĵoj. Li leviĝis barakte kaj sakris, kaj lia kamarado diris:

„Nu, kiun avantaĝon ni havu pro ĉio ĉi? Se tie efektive iuj estas, tiukaze simple lasu ilin tie – ja kiun interesu? Se ili nun intencus salti malsupren kaj volus havi ĉagrenon – kiu obĵetus ion kontraŭ tio? Post dek kvin minutoj estos tenebro, kaj tiam lasu ilin foje sekvi nin, se ili volas, estas egale al mi. Sed mi opinias, ke tiu, egale kiu ajn, kiu alportis tiujn ilojn, vidis nin kaj pensas, ke ni estas fantomoj aŭ diabloj aŭ io tia. Mi vetas, ke ili eĉ nun ankoraŭ forkuras pro ni.“

Joe ankoraŭ grumblis certan tempon, kaj poste li konsentis kun sia amiko, ke ili devos uzi la lastan havigeblan tagan lumon por prepari la forlason. Mallongan tempon poste, kiam fariĝis tenebre, ili elŝteliĝis de la domo kaj moviĝis kun sia rara trezoro al la rivero.

Tom kaj Huck ekstaris lacigite, sed tre malŝarĝite, kaj ili postgapis la virojn tra la fendoj de la traboj. Ĉu persekuti ilin? Ne ili. Ili estis kontentaj, ke ili reatingis la tersurfacon sen rompitaj nukoj, ke ili povis iri sur la vojo al la urbo trans la monteton. Ili ne parolis multe. Ili estis tro okupitaj hati sin mem kaj sian misfortunon, kiu instigis ilin demeti la pioĉon kaj la ŝovelilon tie. Aliokaze Indiĝen-Joe neniam suspektus ion. Li lasus la tutan arĝenton kaj oron tie en la kaŝejo, ĝis kiam lia venĝo estus kontentigita, kaj poste li malbonŝance malkovrus, ke la tuta mono mankas. Estis amara, tre amara misfortuno, ke ili alportis la ilaron al tiu loko!

Ili decidis oberservi la hispanon, kiam li venos en la urbon, por spioni bonŝancojn rilate al la entrepreno de venĝo, kaj por ŝtelire postiri lin al „numero du“, kie ajn tio povus esti. Poste Tom havis abomenan penson.

„Venĝo, ĉu? Kion fari, se li celas NIN. Huck!“

Ho ne!“ Huck preskaŭ svenis.

Ili priparolis tion detale, kaj kiam ili venis en la urbon, ili jam interkonsentiĝis, ke li eble celis iun alian, ke li celis almenaŭ nur Tom-on.

Estis tre eta konsolo por Tom, ke nur li troviĝas en danĝero! Esti tiurilate en komuneco kun alia homo, estus konsiderinda avantaĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.