|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
TOM aliĝis al la nova ordeno de la Kadetoj de l’ Sobreco, logita de la pompo de iliaj uniformoj. Li promesis deteni sin de tabako, de tabakmaĉado kaj de senpia sakrado, tiom longe kiom li estos membro. Nun li faris novan sperton – nome, se oni promesas deteni sin de io, tio estas la plej certa vojo en la mondo por instigi homon tamen fari ĝuste tion. Tom baldaŭ sopiris drinki kaj sakri. La sopiro pri tio fariĝis tiel intensa, ke nur la espero povi montri sin kun sia ruĝa skarpo, malhelpis lian eksiĝon de la ordeno. La kvara de julio proksimiĝis, sed baldaŭ li havis pli bonan ideon, tiun pli bonan ideon li havis antaŭ ol li portis la katenojn de l’ sobreco dum pli ol kvardek ok horoj kaj li turnis nun sian esperon al la maljuna juĝisto Frazer, juĝisto de la paco, kiu evidente kuŝis sur la mortolito kaj certe ricevos grandan publikan entombigon, ĉar li estas grava altrangulo. Dum tri tagoj Tom estis tre scivola pri la stato de la juĝisto kaj avidis ĉiujn novaĵojn pri ĝi. Kelkfoje li havis tre grandajn esperojn, tiom grandajn, ke li elprenis sian uniformon kaj elprovis ĝin antaŭ la spegulo. Sed la ŝanĝiĝema stato de la juĝisto estis tre malkuraĝiga. Laste oni anoncis, ke lia stato reboniĝis, kaj poste, ke li saniĝos. Tom ne estimis tion kaj ankaŭ sentis sin kvazaŭ vundita. Li tuj transdonis sian eksiĝdeklaron – kaj en tiu nokto la juĝisto remalsaniĝis kaj mortis. Tom decidis neniam denove fidi al tia viro.
La funebraĵoj estis pompaj. La kadetoj de la ordeno paradis laŭ stilo, kiu peris la impreson, kvazaŭ ili volus mortigi la ĵus eksiĝintan membron per ties propra envio. Tamen Tom estis denove libera knabo – ankaŭ tio havas sian valoron. Li nun povis drinki kaj sakri – sed li estis suprizita, ke li ne plu emis fari tion. La simpla fakto, ke li aktuale rajtas fari tion, prenis de li la deziron kaj la ĉarmon de la afero.
Tom baldaŭ miris, ke la sopiritaj ferioj komencis enuigi lin.
Li provi verki taglibron – sed dum tri tagoj okazis nenio, kaj tial li rezignis pri tio.
La unua el ĉiuj negrokantistaj prezentadoj enurbe okazantaj en la urbeto kaŭzis sensacion. Tom kaj Joe Harper kunkolektis la teamon de prezentistoj kaj ili estis feliĉaj dum du tagoj.
Eĉ la glora kvara julio estis en certa senco fiasko; tial, ĉar tre pluvis, ne okazis procesio, kaj la plej granda viro de l’ mondo (kiel Tom supozis) sinjoroBenton, aŭtentika senatano de Usono, montriĝis grandega seniluziiĝo – ĉar li ne estis sep metrojn kaj duonon alta, kaj eĉ ne iomete simile alta.
Cirko venis en la urbon. La knaboj poste dum tri tagoj ludis cirkon en tendo el kunflikitaj ĉifontapiŝoj – enirkosto: tri pingloj por knaboj kaj du por knabinoj, kaj tiam oni rezignis ankaŭ pri la cirkludado.
Aperis frenologo kaj hipnotisto – kaj ili foriĝis, ili postlasis la urbeton pli monotona kaj pli trista ol iam ajn antaŭe.
Okazis kelkaj knab- kaj knabinfestetoj, sed ili estis tiom raraj kaj tiel ravaj, ke ili faris la dolorigajn breĉojn inter ili eĉ pli dolorigaj.
Becky Thatcher veturis al Konstaninopolo por pasigi la feriojn kun siaj gepatroj – tial nenie ajn ekzistis ĝoja flanko de la vivo.
La terura sekreto pri la murdo estis kronika mizero. Estis kvazaŭ daŭra kancero kun dolorgarantio.
Poste Tom malsaniĝis je morbilo.
Dum du semajnoj Tom kuŝis kiel kaptito, kvazaŭ morta por la mondo kaj ties okazoj. Li estis tre malsana kaj interesiĝis pri nenio. Kiam li fine povis surpiedigi sin denove kaj ankoraŭ malforta entreprenis iradon en la urbo, jam metis sin neatendita melankolia ŝanĝo sur ĉion kaj ĉiun estulon. „Reviviĝo“ okazis, kaj ĉiuj iel „fariĝis religiaj“, ne nur la plenkreskuloj, ankaŭ la knaboj kaj knabinoj. Tom iradis kaj esperis spite al ĉiu atendo ie renkonti benatan pekulvizaĝon, sed ĉie li spertis seniluziiĝon. Li trovis la amikon Joe Harper, kiam li studis la Novan Testamenton, kaj tial li deturnis sin de la deprimiga spektaklo. Li serĉis Ben Rogers-on, sed li trovis lin, dum Ben vizitis la povrulojn kun korbo da traktaĵoj. Li elspionis Jim Hollis-on, kiu atentigis lin pri tio, kia kara beno estas la morbilo, ĉar li komprenu ĝin kiel averton. Ĉiu knabo, kiun li renkontis, ŝarĝis plian depriman tunon sur lin, kaj kiam li nun jam despere fuĝis por trovi konsolon ĉe la brusto de Huckleberry Finn kaj estis salutata de li per biblia citaĵo, rompis lia koro kaj li kvazaŭ rampis hejmen kaj en la liton, ekkonante, ke nur li en la tuta urbeto estas perdita, kaj tion ĉiam kaj eterne.
En tiu nokto komenciĝis terura ŝtormo, kun vipanta pluvo, terura tondrado kaj blindige akraj fulmatakoj. Li kaŝis sian kapon sub la littuko kaj atendis la pereon tremegante pro timo kaj necerto; ĉar li eĉ ne iomete dubis pri tio, ke la tuta tohuvabohuo celis lin mem. Li supozis, ke li tro provokis la toleremon de la potencoj ĝis transe de la limo de la eltenebleco, kaj ke tio sekve estis la rezulto. Certe ŝajnus al li disipo de pompo kaj de municio murdi cimon per trupo da artilerio, sed tute ne ŝajnis al li bizara meriti tian multekostan fulmotondron kiel la aktualan por forŝiri la torfan grundon sub insekto tia, kia estas li.
Iom post iom la ŝtormo trankviliĝis kaj perdiĝis sen atingi sian celon. La unua impulso de la knabo estis dankemo kaj li volis plibonigi sin mem. Lia dua estis atendi – ĉar povus esti, ke tute ne plu estos ŝtormoj.
Je la sekva tago revenis la kuracisto, ĉar Tom havis refalon. La tri semajnojn, kiujn li ĉifoje pasigis, ŝajnis al li tuta homa aĝo. Kiam li fine denove povis iri eksteren, li apenaŭ estis dankema pri tio, ke la puno ne trafis lin, ĉar li memoris, kiom soleca estas lia stato, kiom senkamarada kaj perdita li estas. Sen energio li trotis surstrate kaj trovis Jim Hollis-on, kiu agis kiel juĝisto de junulura tribunalo, kiu akuzas katon pro murdo dum ĉeesto de ĝia viktimo, birdo. Li trovis Joe-Harper-on kaj Huck Finn-on, kiuj en la fino de strateto manĝis ŝtelitan melonon. Kompatindaj knaboj! Ili – kiel Tom – suferis refalon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.