La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 28

Tiunokte Tom kaj Huck estis pretaj por sia aventuro. Ili vagadis ĝis post la dudekunua proksime de la taverno, unu el ili observis el granda distanco la strateton kaj la alia la pordon de la taverno. Neniu eniris la tavernon aŭ forlasis ĝin; neniu similis al la hispano, neniu eniris aŭ forlasis la tavernpordon. La nokto fariĝis hela. Tial Tom iris hejmen laŭ la interkonsento, ke tiukaze, se estos sufiĉe tenebre, Huck venu kaj „miaŭu“. Post tio Tom elŝteliĝu kaj provu la ŝlosilojn. Sed la nokto restis klara, kaj Huck finis sian gardadon kaj retiriĝis ĉirkaŭ noktomezo al la dormloko en vaka sukerbarelo.

Marde la knaboj same malbonŝancis. Ankaŭ merkrede. Sed la ĵaŭda nokto estis pli promesplena. Tom ĝustatempe ŝtelire foriris de la domo, kun la malnova ladolanterno de la onklino kaj kun mantuko por kovri ĝin. Li kaŝis la lanternon en la sukerbarelo de Huck kaj la gardoservo komenciĝis. Horon antaŭ noktomezo la taverno estis fermita kaj la lumoj estingitaj (estis la ununuraj ĉirkaŭe). Hispanon ili ne vidis. Neniu iris sur la strateton kaj neniu eliris de la tavernpordo. Ĉio estis promesplena. Nigra tenebro regis, la perfektan silentadon interrompis nur ĉeokaza murmurado de fora tondrado.

Tom prenis sian lanternon, ekbruligis ĝin en la barelo, ĉirkaŭvualis ĝin zorgeme per la mantuko, kaj ambaŭ aventuristoj ŝteliris en la malhelo al la taverno. Huck estis la gardostaranto, dum Tom palpis sin tra la strateto. Poste sekvis tempo de timplena atendado, kiu ŝarĝis la spiriton de Huck kiel montaro. Li komencis deziri, ke li povu vidi radion de la lanterno – tio timigus lin, sed ĝi almenaŭ sciigus, ke Tom ankoraŭ vivas. Ŝajne pasis horoj, de kiam Tom malaperis. Certe li svenis; eble li estas morta; eble lia koro krevis pro la ekscito kaj teruriĝo. Pro sia malkomforto Huck iris pli kaj pli proksime al la strateto; timante ĉiujn specojn de teruraj aĵoj kaj ĉiumomente li atendis, ke okazos iu katastrofo, kiu prenos lian spiron. Sed multe de ĝi ne plu estis je dispono, ĉar li jam sen tio enspiretis kvazaŭ nur fingringajn dozojn. Kaj lia koro baldaŭ per si mem ne plu funkcius, ĉar ĝi batadas tiom tumulte. Subite tie aperis lumradio kaj Tom tiris lin kun si:

„Ekkuru!“ li diris, „kuru por via vivo!“

Li ne devis diri tion ripete, unu fojo sufiĉis; Huck kuris po tridek aŭ kvardek mejlon en horo antaŭ ol la ripeto eblis. La knaboj ne haltis, ĝis kiam ili atingis la remizon de forlasita brutbuĉejo en la suda rando de la urbeto. Nur kiam ili jam atingis ties protekton, la ŝtormo komenciĝis kaj pluvis abunde. Kiam Tom kapablis spiri denove, li diris:

„Huck, estis abomene! Mi provis du ŝlosilojn, tiel mallaŭte, kiel tio eblis, sed ili estigis tiom da bruo, ke mi apenaŭ plu povis enspiri, ĉar mi estis tiom timigita. Ili ne turniĝis en la seruro. Nu, kaj sen rimarki tion, kion mi faras, mi tuŝis la tenilon, kaj la pordo malfermiĝis! Ĝi ne estis fermita! Mi ensaltis kaj forprenis la mantukon de la lanterno, kaj, GRANDA SPIRITO DE CEZARO!“

„Kion! – kion vi vidis, Tom?“

„Huck, mi preskaŭ tretis sur manon de Indiĝen-Joe!“ „Ne!“

„Jes! Li kuŝis tie, ronkante dormante sur la koridoro, kun sia malnova okulkovro kaj kun etenditaj brakoj.“

„Ho, Lordo, kion vi faris? Ĉu li vekiĝis?“

„Ne, li ne moviĝis, li ebriis, mi supozas. „Mi simple prenis la mantukon kaj forkuris.“

Pri la mantuko mi tute ne pensus, mi vetas tion!“

„Nu, sed ja mi. Mia onklino farus mian vivon neeltenebla, se mi perdus ĝin.“

„Tom, ĉu vi vidis la keston?“

„Huck, mi tie ne staradis por ĉirkaŭrigardi. Mi ne vidis la keston, mi ne vidis la krucon. Mi vidis nenion krom botelo kaj latunan trinkujon sur la planko apud Indiĝen-Joe, jes, mi vidis du barelojn kaj amason da boteloj en la ĉambro. Ĉu vi komprenas nun, pri kio temas rilate la hantatan ĉambron?“

„Kial?“

„Nu, ĝi estas hantata pro la viskio! Eble ĈIUJ abstinencaj tavernoj havas tian ĉambron, he, Huck, ĉu?“

„En ordo, supozeble estas tiel. Tia aĵo apenaŭ imageblas, ĉu? Sed diru, Tom, nun estas damne bona momento por ricevi la keston, dum Indiĝen-Joe estas ebria.“

,Nepre! Do, provu foje!“

Huck hirtiĝis.

„Aĥ, ne – prefere ne.“

„Ankaŭ mi supozas, ke ne, Huck. Nur unu botelo apud Indiĝen-Joe ne sufiĉas. Se estus tri, li estus sufiĉe ebria kaj mi farus.“

Sekvis longa penspaŭzo, kaj tiam diris Tom:

„Aŭskultu foje, Huck, ni ne provu tion ankoraŭfoje, ĝis kiam ni scios, ke Indiĝen-Joe ne estas tie. Tio estos tro timiga. Se ni nun gardostaros ĉiunokte, ni tute certe iam vidos lin eliri, aŭ tiam aŭ tiam, kaj tiam ni kaptos fulmrapide la keston.“

„Jes, konsentite. Mi gardostaros dum la tuta nokto, kaj mi ankaŭ faros tion ĉiunokte, se vi transprenos la alian parton de la entrepreno.“

„Okej, tion mi faros. Vi nur venu al la Hooper-strato kaj miaŭu – kaj, se mi dormos, ĵetu simple kelkajn

Stonetojn kontraŭ la fenestro, tiukaze mi vekiĝos.“ „Konsentite, kaj ege bonege!“

„Nun la ŝtormo finiĝis, Huck, kaj mi iros hejmen.

Post kelkaj horoj mateniĝos. Vi reiru kaj gardu tiom longe, ĉu en ordo tiel?“

„Mi diris, ke jes, Tom, kaj mi faros tion. Se necesos, mi hantos la tavernon dum tuta jaro! Mi dormos dumtage kaj gardostaros nokte.“

„Estas en ordo. Kaj kie vi dormos?“

„En la fojnejo de Ben Roger. Li konsentas, kaj tion akceptas ankaŭ onklo Jack, la negro de lia paĉjo. Mi ĉiam portas la akvon por onklo Jack, ĉiufoje, kiam li postulas tion de mi, kaj ĉiufoje, kiam mi petas lin, li donos al mi iom da manĝo, se li povas permesi tion al si. Jen damne bona negro, Tom. Li ŝatas min, ĉar mi neniam kondutas tiel, kvazaŭ mi estus io pli altranga ol li. Kelkfoje mi rekte sidiĝas kaj manĝas KUN li.

Sed rakontu tion al neniu. Foje oni faras ion, kion oni ne farus ĉiam, se oni ne tiom malsatus.“

„En ordo, se mi ne bezonos vin dumtage, Huck, mi lasos vin dormi. Mi ne ĝenos vin. Kaj tiukaze, se nokte io nekutima okazos, vi simple venu al mi kaj miaŭu.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.