|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La plej multaj aventuroj raportitaj en tiu ĉi libro okazis efektive. Unu aŭ du el ili mi mem travivis, la aliaj okazis al miaj lernejaj amikoj. La knabon Huck Finn mi priskribis laŭ la vivo, ankaŭ la knabon Tom Sawyer, sed ne laŭ individua modelo – Tom estas kombino el la ecoj de tri knaboj, kiujn mi konis, do kvazaŭ arkitektura kunmetaĵo.
La strangaj menciitaj superstiĉaj imagoj estis ĝenerale kutimaj en la okcidento je la tempo de tiu ĉi romano – do antaŭ tridek aŭ kvardek jaroj – inter infanoj kaj sklavoj.
Kvankam mi unuavice verkis mian libron por distri knabojn kaj knabinojn, mi esperas, ke viroj kaj inoj ne evitos ĝin, ĉar ĝi estas parto de mia plano provi afable memorigi plenkreskintojn pri tio, kiel ili estis iam mem, kaj kiel ili sentis kaj pensis kaj parolis, en kiajn strangajn entreprenojn ili implikiĝis.
La aŭtoro
Hartford, 1876
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.