La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 8

Tom vagis eviteme tien kaj tien tra stratetojn, ĝis kiam li ne plu povis renkonti revenantajn lernantojn kaj poste li ektrotis mishumore plu. Li transiris du- aŭ trifoje malgrandan rojon, pro la junula superstiĉo, ke la krucado de fluanta akvo eble konfuzigos persekutantojn. Duonon de horo poste li malaperis malantaŭ la mastra domo de vidvino Douglas supre sur la monteto Cardiff kaj la lerneja konstruaĵo apenaŭ plu videblis en la malproksimo de la valo malantaŭ li. Li paŝis en densan arbaron kaj sen iu pado trabaraktiĝis ĝis ties mezo, kie li sidiĝis sur muska maldensejo sub vaste branĉa kverko. Tie moviĝis eĉ ne zefiro. La sufokiga posttagmeza varmego eĉ silentigis la kantadon de la birdoj. La naturo troviĝis kvazaŭ en tranco, ne interrompata de sono, krom ĉeokaza frapado de pego, kiu ŝajne eĉ emfazis la trudiĝeman silenton kaj la senton de soleco. La animo de la knabo estis plenigita per sentimentaleco. Liaj perceptoj tute akordis kun la ĉirkaŭo. Dum longa tempo li sidis tie kun la kubutoj sur la genuoj kaj la mentono apogita sur la manoj kaj meditis. Ŝajnis al li, ke la vivo estas nenio alia krom plago, en la plej bona okazo, kaj li enviis tiun Jimmy Hodges, kiu antaŭ mallonga tempo estis liberigita de la vivo. Devas esti tre pace, li pensis, por ĉiam kuŝi kaj dormi kaj revi eterne, kiam la vento flustras en la arboj kaj delikate karesas la herbojn kaj la florojn sur la tombo, kaj oni ne devas plu ĉagreniĝi kaj afliktiĝi pri io ajn. Se li havus nur bonajn rezultojn en la dimanĉa lernejo, li eble estus preta iri en la transmondon kaj ĉion lasi post si. Sed tio, kio koncernis la knabinon, kion li deliktis? Nenion. Li celis la plej bonan en la mondo kaj estis traktata kiel hundo – kiel efektiva hundo. Iutage ŝi pentus tion – eble, kiam estus tro malfrue. Ve, se li povus morti foje DUM LIMIGITA TEMPO!

Sed la elasta koro de la junularo ne permesas dum longa tempo esti kaptita en ĉagreno kaj aflikteco. Baldaŭ Tom, sen rimarki tion, reglitis en la bezonojn de ĉi-tiea vivo. Kio estus, se li nun turnus al ĉiuj sian dorson kaj malaperus mistere? Kio estus, se li forirus en la vastan mondon, en nekonatajn landojn transe de la maroj kaj neniam plu revenus? Kiel ŝi sentus sin en tiu okazo? La ideo fariĝi klaŭno revenis nun al li, sed nur por plenigi lin per naŭzo. Ĉar supraĵa gajeco kaj ŝercoj, kaj vestaj punktoj estis ofendo por spirito, kiu diboĉas en la svaga majesto de romantikaj aventuroj. Ne, li fariĝus soldato kaj revenus post multaj jaroj, lacigita de militoj kaj kiel famulo. Ne, ankoraŭ pli bone estus aliĝi al la indiĝenoj kaj ĉasi bizonojn, iri sur militpadoj en la montaraj intervaloj kaj la grandaj ebenaĵoj de la fora sovaĝa okcidento, poste reveni en la estonteco kiel granda tribestro kun giganta hirta plumriĉa ornamaĵo kaj terure militkolorita en la dimanĉan lernejon, dum dormetiga somera mateno, kun sangon ŝokiga milithurlado, brogante la okulojn de siaj kamaradoj pro nekontentigebla envio. Sed ne, jen io, kio estus ankoraŭ pli grandioza. Li fariĝus pirato! Jen la definitiva solvo! NUN la estonteco troviĝis tute klare antaŭ liaj okuloj kaj ekradiis en neimagebla pompo. Kiel lia nomo plenigos la mondon kaj ektremigos la homojn pro respekto. Kiel sago li traplugos glorriĉe sur sia longa, malalta, nigre Sela velboato „Spirito de l’ Ŝtormoj“ la dancantajn marojn, kun harstiriga flago sur la pruo! Kaj sur la kulmina punkto de sia famo, li subite kaj surprize aperos en la malnova urbo kaj paŝos en la kuirejon, brunhaŭta de la suno kaj veterbatita, en nigre velura kamizolo kaj kuloto, kun altaj botoj, malhele ruĝa skarpo, zono ekipita per grandegaj pistoloj, kun sangokovrita ataktranĉilo je la flanko kaj kun mola ĉapelo kun flirtantaj plumoj kaj lia malruligita nigra flago kun la kranio de mortinto kaj la krucitaj ostoj, kaj lia brusto ŝvelos, se li aŭdos la flustradon: „Tio estas Tom Sawyer, la pirato! – La nigra venĝinto de la hispana militŝiparo!“

Tiel ĉio estis decidita, lia speco de kariero estis difinita. Li forkuros de hejme kaj dediĉos al sia kariero. Jam je la sekva mateno ĉi tio komenciĝos. Tial li devis komenci la antaŭpreparojn kaj kungrati sian posedon. Li iris al proksima falinta arbotrunko kaj komencis fosi sub unu el ĝiaj finaĵoj per sia Barlow-tranĉilo. Baldaŭ li puŝis kontraŭ vake sonantan pecon da ligno. Li etendis manon al ĝi kaj parolis insistan ĵurformulon:

„Kio ĉi tie ne estis, tio aperu! Kio estas ĉi tie, tio restu!“

Poste li deskrapis la koton kaj ekvideblis ligna ŝindo. Li levis ĝin kaj ekmontriĝis belaspekta malgranda trezorkesteto, kies planko kaj flankoj same konsistis el ŝindoj. En ĝi kuŝis vitroglobeto. La mirego de Tom ne havis limojn! Poste li gratis perpleksigite sian kapon kaj diris: „Tio superas ĉion je strangeco!“

Poste li forĵetis fihumure la vitroglobeton, kaj starante cerbumis dum certa tempo. La vero estis, ke ne funkciis lia superstiĉo, kiun li kaj liaj kamaradoj ĉiam rigardis kiel absolute sekuran aferon. Se oni enfosis certan vitroglobeton kun la necesa sorĉformulo kaj poste lasis ĝin dum du semajnoj sentuŝita kaj elfosis ĝin kun la ĵus uzita sorĉformulo, tiukaze ĉiufoje intertempe kolektiĝis ĉiu vitroglobeto, kiun oni perdis iam ajn, egale, kiom granddistance ĝi malproksimis. Sed la tuto ĉifoje efektive kaj nepridubeble misfunkciis. La tuta konstruaĵo de superstiĉa fido de Tom en tiu momento detruiĝis ĝis la fundamentoj. Multajn fojojn antaŭe li aŭdis, ke la afero funkciis bonorde, sed neniam, ke ĝi iam missukcesis. Li forgesis en tiu momento, ke li kelkfoje mem jam provis tion, sed poste ne plu trovis la kaŝejojn. Kelkfoje li ankoraŭ cerbumis pri la sorĉo kaj fine konkludis, ke iu sorĉistino enmiksiĝis la aferon kaj fuŝis la sorĉon. Li volis havi kontentigan pruvon pri tio, kaj tial li serĉis tiom longe, ĝis kiam li trovis malgrandan sablomakulon, kiu havis tunelforman truon. Li surgenuiĝis, metis sian buŝon al la truo kaj diris laŭte:

„Mirmeleono, mirmeleono, diru tion, kion devas scii mi, mirmeleono, mirmeleono, diru tion, kion devas scii mi!“

La sablo moviĝis, kaj dum sekundo aperis malgranda nigra skarabo, kiu tuj foriĝis timeme.

„Ĝi ne kuraĝas diri ion! Sekve estis fisorĉistino, kiu faris tion, kion mi jam supozis.“

Li sciis tre bone, ke estas vane defii sorĉistinon, tial li cedis senkuraĝigite. Sed venis en lian kapon, ke li almenaŭ serĉu la vitroglobeton, kiun li ĵus forĵetis, kaj tial li ekiris kaj pacience serĉis ĝin. Sed li ne povis trovi la globeton. Tial li reiris al sia trezorkesteto kaj zorgeme starigis sin tie, kie li staris antaŭe, kiam li estis forĵetinta la vitroglobeton. Poste li prenis alian vitroglobeton el poŝo kaj forĵetis ĝin sammaniere, dirante:

„Frato, ekiru, trovu vian fraton!“

Li observis, kie ĝi haltas kaj iris tien kaj rigardis. Sed la alia globeto aŭ falis en tro malgranda aŭ tro granda distanco. Tial li provis tion je dua fojo, kaj laste li sukcesis. Ambaŭ vitroglobetoj kuŝis nur en futlonga distanco.

En tiu momento eksonis mallaŭte la bloveto de stana infantrumpeto tra la verdaj koridoroj de la arbaro. Tom rapide liberigis sin de sia jako kaj pantalono kaj faris el pantalona tenilo zonon, rastis la vepron malantaŭ la putra arbotrunko, malkovris krudan arkon kaj sagon, latan glavon kaj stanan trumpeton kaj apenaŭ li estis levinta la aĵojn, li jam forsaltis, nude piede, kun flirtanta ĉemizo. Baldaŭ li haltis sub granda ulmo, blovis respondan sonon sur la trumpeto, kaj poste li ŝteliris antaŭen kaj ĉirkaŭrigardis memgarde. Li diris atente al imagata akompanaro:

„Haltu, gajaj viroj miaj, tenu vin kaŝitaj, ĝis kiam mi donos la signalon.“

Tiumomente aperis Joe Harper same facile vestite kaj amplekse armite kiel Tom. Tom vokis: „Haltu, kiu venas ĉi tie en la Sherwood-arbaron sen mia permeso?“

„Guy de Gisborne ne bezonas la permeson de iu viro. Kiu vi estas, ke vi, ke...“

„...vi eĉ nun kuraĝas paroli tiel al mi?“ diris Tom tuj – „ĉar ili parolis ’laŭ la libro’, laŭ memoro.“

„Kiu vi estas, ke vi kuraĝas paroli tiel al mi?“

„Mi estas efektive Robin Hood, kiel via senlavita kadavro baldaŭ ekscios.“

„Tiukaze vi do estas la fama eksterleĝulo. Kun granda plezuro mi volas disputi kun vi pri la vojorajto de tiu bela arbaro. Estu atentema!“

Ili prenis siajn latajn glavojn, ĵetis siajn aliajn aĵojn surteren, starigis sin en la maniero de skermistoj, piedo ĉe piedo kaj komencis seriozan, atenteman batalon, „du supre, du malsupre“, laŭ ĉiuj reguloj de la skerma arto. Baldaŭ diris Tom:

„Nu, se vi ekdormemas, provu esti iom pli vigla!“

Tiel ili 'provis ĝin kiel eble plej vigle’, ili forte elspiradis kaj ŝvitis. Ripete Tom vokis:

„Falu, falu! Kial vi ne falas?“

„Kial? Falu mem! Vi ricevis la plej aĉajn vundojn.“

„Tiuj grataĵetoj estas nenio. Mi ne povas fali, ĉar tio ne estas skribita en la libro. En la libro legeblas: 'Poste li mortigis per unu mandorsa bato la kompatindan Guy de Gisborne.’ Vi devas turniĝi, por ke mi povu trafi vin en la dorson.“

Ne eblis ĉirkaŭiri la aŭtoritatojn, tial Joe turniĝis, ricevis sian baton kaj mortis.

„Nun“, Joe diris leviĝante, nun devas vi permesi, ke mi mortigos vin, tio estas honesta.“

„He, mi ne povas fari tion, tio ne legeblas en la libro.“

„Nu, tio estas damne malica – jen ĉio.“

„Bone do, Joe, vi povos esti frato Tuck aŭ Much, la filo de la muelisto, kaj traktadi min per bastono aŭ mi estos dum certa tempo la ŝerifo de Nottingham kaj vi estos Robin Hood dum certa tempo kaj mortigos min.“

Tio estis kontentiga. Kaj tiel ili enscenigis tiujn aventurojn. Poste Tom denove estis Robin Hood, kaj la insida monaĥino, anstataŭ helpi al li, pro ties vundo, ne malhelpis, ke lia sango malfortige elfluis, ĝis kiam li estis morta. Kaj laste Joe, kiu prezentis tutan bandon da plorantaj eksterleĝuloj, fortrenis lin malĝoje, metis la arkon en ties malfortajn manojn kaj Tom diris: „“Kie tiu ĉi sago falos teren, tie sub la verda arbara arbo, vi entombigu la kompatindan Robin Hood.“

Poste li pafis la sagon kaj sternis sin malantaŭen kaj estus mortinta, sed li falis sur urtikon kaj kiel kadavro li saltis tro vigle supren.

La knaboj surmetis siajn vestojn, kaŝis siajn rekvizitojn kaj foriris en la doloriga konscio, ke ne plu ekzistas eksterleĝuloj. Kion povas oferti la moderna civilizacio kiel rekompenco por ilia perdo? Ili interkonsentiĝis, ke ili prefere dum unu jaro volus vivi kiel eksterleĝuloj en la arbaro de Sherwood anstaŭ esti dum tuta vivo la prezidento de Usono.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.