|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Io en la konduto de Polly, kiam ŝi kisis lin, balais flanken lian mishumuron kaj faris lin facilanima kaj feliĉa denove. Li ekiris al la lernejo kaj bonŝancis renkonti la knabinon Becky je la fino de la Herbejo-strateto. Kiel ĉiam decidis lia animstato pri lia konduto. Sen heziti dum momento, li kuris al ŝi kaj diris: „Mi agis tre malice hodiaŭ, Becky, kaj mi tre bedaŭras tion. Mi faros tion neniam, neniam denove — tiom longe, kiom mi vivos, bonvolu, ĉu ni repaciĝu?“
La knabino haltis kaj rigardis arogante al lia vizaĝo:
„Mi estus dankema al vi, se vi ne molestus min, sinjoro Thomas Sawyer. Kun vi min neniam denove interparolos.“
Ŝi ĵetis la kapon malantaŭen kaj preterpasis lin.
Tom estis tiom surprizita, ke li eĉ ne havis sufiĉe da spiritpreteco por diri: 'Kiun tio interesas, sinjorino Superruz'?' Ĝis la ĝusta momento estis pasinta. Tial li diris nenion. Sed li estis sufiĉe kolera, tamen. Li treniĝis en la lernejan korton, dezirante, ke ŝi estu knabo, kaj li imagis kiel li bategus ŝin, se ŝi estus knabo. Baldaŭ li atingis ŝin kaj preterirante kvazaŭ pinĉis per ofendiga rimarko. Ŝi hurlis ion alian kiel respondon, kaj tiel la kolerrompo estis kompleta. Pro sia indigno, ŝi apenaŭ povis atendi, ke la lerneja pordo malfermiĝu, ŝi estis tute avida vidi, kiel oni vergis lin por la difektita instrulibro. Se ŝi iam eventuale havis la prokrastitan ideon perfidi la knabon Alfred Temple, tion tute forigis la atakema rimarko de Tom.
Kompatinda knabino. Kiel rapide ŝi mem estos en embarasa ĉagreno. La lernejestro sinjoro Dobbins, fariĝis jam mezaĝa kaj estis nekontenta rilate siajn profesiajn ambiciojn. Lia plej granda deziro estis fariĝi kuracisto, sed lia malriĉo kaŭzis, ke li ne fariĝis pli ol altranga lernejestro en urbeto. Ĉiutage li tiris misteran libron el sia pupitro kaj profundigis sin en ĝin, kiam ĉiuj klasaj niveloj ne recitis ion. Tiun libron li konservis serure fermita kaj la ŝlosilon li havis ĉe si. Ne estis eĉ unu bubo en la lernejo, kiu ne pretus morti por rigardi en ĝin, sed la bonŝanco ofertiĝis neniam. Ĉiu knabo kaj ĉiu knabino havis sian propran teorion pri tio, kion ĝi entenas, sed eĉ ne du teorioj estis samaj kaj faktoj en tiu afero ne estis je dispono. Kiam Becky preteriris la pupitron, kiu staris proksime de la pordo, ŝi rimarkis, ke la ŝlosilo estas en la seruro. Tio estis rara momento! Ŝi rigardis ĉirkaŭe kaj konstatis, ke ŝi estas sola, kaj en la sekva momento ŝi havis jam la libron enmane. La titola paĝo, „La anatomio de Profesoro Kaj-Tiel Plu“ – signifis nenion por ŝia menso; tial ŝi komencis foliumi la paĝojn kaj ekvidis bele gravuritan kaj koloritan frontispicon – personon, tute nudan. En tiu momento falis ombro sur la paĝon kaj Tom Sawyer enpaŝis tra la pordo kaj kaptis vidaĵon de la bildo. Becky kaptis la libron por fermi ĝin, sed dum tio tute malbonŝancis, ĉar ŝi disŝiris la bildon vertikale ĝis la mezo. Ŝi ĵetis la volumon en la tirkeston de la pupitro kaj eklarmis pro honto kaj kolero.
„Tom Sawyer, vi estas ja malica tiom, kiom nur eblas, vi ŝtele proksimiĝas al persono kaj rigardas, kion rigardas tiu.“
„Kiel mi povis scii, ke vi rigardas ion?“
„Vi devus honti pri vi mem, Tom Sawyer, nun vi kompreneble tuj perfidos min, ho ve, kion mi do faru?! Kion mi do faru?! La instruisto vergos min, kaj oni neniam vergis min en la lernejo.“
Poste ŝi stamfis la plankon per malgranda piedo kaj diris:
„Estu tiel fia, se vi celas tion! Sed mi scias ion, kio poste okazos, atendu nur iom, kaj vi spertos ĝin! Mi hatas vin, mi hatas vin, mi hatas vin!“ – kaj ŝi kuris el la domo, kun nova eksplodo de larmoj.
Tom staris silente, tute konfuzita pri tiu impeta kolero. Sed baldaŭ li diris al si mem:
„Kia stranga speco de stultulino povas esti knabino! Neniam oni vergis ŝin en lernejo! Feko! Kiom bagatela estas traktado per vergo! Sed tio estas tute laŭknabina – tiom ofendiĝema kaj kokidtimema. Kompreneble mi ne ekiros por elbabili tion ĉe la olda Dobbins, ĉar ekzistas aliaj ebloj por glatigi la aferon kun ŝi, kio ne estas tiom malica, sed kiu el ili? Oldulo Dobbins demandos, kiu disŝiris la libron. Neniu respondos. Tiam li faros tion, kion li ĉiam faras en tia situacio – li demandos ĉiujn laŭvice, kaj kiam li venos al la ĝusta knabino, li scios tion, sen iu elbabilado. La vizaĝoj de la knabinoj ĉiam parolas al li. Ili ne havas kuraĝon. Ŝi ricevos vergobatojn. Nu, jen Becky Thatcher estos en la kaĉo, ĉar ne estos savelirejo por ŝi. Tom ankoraŭ iom pli longe meditis pri tio kaj aldonis:
„En ordo, Si volonte vidus min en simila kaĉo – Si do eltenu tion!“
Tom aliĝis al la lernantoj, kiuj ludadis ekstere de la lernejo. Iom poste aperis la instruisto kaj la lernejo komenciĝis. Tom ne interesiĝis tre pri instruado. Ĉiam, kiam li rigardis al la knabina flanko, la vizaĝo de Becky maltrankviligis lin. Konsiderante ĉion entute, li ne volis kompati ŝin, sed tamen tio estis ĉio, kion li povis fari. Li ne povis estigi malican ĝojon en si, kiu meritus la priskribon. Baldaŭ okazis la malkovro pri la difektigo de la lego-libro, kaj poste dum certa tempo Tom estis okupata nur pri si mem. Becky leviĝis el sia letargio kaj montris grandan intereson pri la proceduro. Ŝi ne supozis, ke Tom povus eviti sian punon, se li kontestus, ke li verŝis inkon sur la libron; kaj ŝi pravis. La kontestado ŝajne faris la aferon nur pli malbona por Tom. Becky supozis, ke ŝi ĝojos pri tio, kaj ŝi provis akcepti, ke ŝi estas feliĉa pri tio, sed ŝi trovis, ke ŝi ne estas certa. Kiam la plej aĉa atingis sian kulminon, ŝi havis la impulson ekstari kaj rakonti pri Alfred Temple, sed ŝi subigis la impulson kaj devigis sin silenti – „ĉar“, ŝi diris al si mem, „li tute certe perfidos, ke la bildon disŝiris mi. Mi eĉ ne dirus vorton, se mi povus savi lian vivon!“
Tom akceptis la vergadon kaj reiris al sia sidloko, sed ne tute deprimita, ĉar li pensis, ke eblas, ke li senkonscie renversis la inkon sur la legolibron dum petolado, li neis tion nur pro formo kaj ĉar tio estis la kutimo, kaj li daŭrigis sian neadon pro principo.
Tuta horo pasis treniĝe. La lernejestro sidis kun klinita kapo dormeme sur sia trono, la aero estis plenigita de la lernanta murmurado.
De tempo al tempo sinjoro Dobbins rektiĝis, oscedis, tiam li malfermis la tirkeston de la pupitro kaj etendis manon al sia libro, sed ŝajnis, kvazaŭ li estus sendecida ĉu preni aŭ lasi ĝin. La plej multaj lernantoj rigardis apatie, sed estis inter ili du lernantoj, kiuj observis liajn movojn atente. Sinjoro Dobbins dum kelke da tempo palpadis malĉeeste, poste li elprenis la libron kaj apogis sin dorse sur la seĝo por legi! Tom rigardis rapide al Becky. Li iam vidis ĉasitan kaj senhelpan kuniklon, kun fusilo metita al ties kapo. La kuniklo aspektis kiel Becky.
Tuj li forgesis la kverelon kun ŝi. Urĝis! Ion li devis entrepreni, kaj rapide kiel fulmo! Sed la tuj ekanta okazo paralizis lian eltroveman spiriton. Bone! – Li havis ideon! Li intencis ekkuri kaj kapti la libron, salti tra la pordo kaj fuĝi. Sed lia decidemo ŝanceliĝis dum momento, kaj tiel la bonŝanco estis perdita. La instruisto malfermis la libron. Se Tom nur ekhavus la bonŝancon denove! Tro malfrue. Ke helpo por Becky nun ne plu eblis, li murmuris al si. En la sekva momento la estro komencis observi la klason. Ĉiuj okuloj kliniĝis fronte de tiu rigardo. Estis io en ĝi, kiu eĉ frapis senkulpulojn per ektimo. Jen silento, dum kiu oni povus kalkuli ĝis dek. La instruisto bridis lian koleron kaj poste diris: „Kiu disŝiris tiun libropaĝon?“
Aŭdeblis nenio. Oni povus aŭdi la falon de pinglo. La kvieto estis daŭrigata, la estro rastis vizaĝon post vizaĝo pri signo de kulpo.
„Benjamin Rogers, ĉu vi disŝiris tiun libropaĝon?“
Sekvis neado, poste plia paŭzo.
„Josefo Harper, ĉu faris tion vi?“
Denova neado. La malbonfarto de Tom pli kaj pli fortiĝis sub la malrapida turmento de tiu proceduro.
La estro rastis la vicojn de la knaboj – iom konsideris la aferon kaj poste turniĝis al la knabinoj:
„Amy Lawrence, ĉu?“
Kapneado.
„Gracie Miller, ĉu?“
La sama gesto.
„Susana Harper, ĉu tion faris vi?“
Denova neado. La sekva knabino estis Becky Thatcher. Tom tremis de la kapo ĝis la piedoj pro ekscitiĝo kaj pro sento de despero pri la situacio.
„Rebeka Thatcher“ (Tom rigardis ŝian vizaĝon— ĝi estis pala pro teruriĝo) „ĉu vi disŝiris — ne, rigardu al mia vizaĝo“ (ŝiaj manoj leviĝis petegante) — „Ĉu vi disŝiris la paĝon?“
Penso kiel fulmo eklumis en la cerbo de Tom. Li saltis sur la piedojn kaj vokis:
Faris tion mi!“
La lernantoj reciproke gapis sin perpleksigite de tiu frenezaĵo. Tom restis staranta dum momento por kolekti fortojn, kaj kiam li paŝis antaŭen por ricevi la punon, la surprizo, la dankemo kaj adoro, kiuj radiis al li el la okuloj de la kompatinda Becky, Sajne estis sufiĉe da pago por cent vergadoj. Inspirite de la grandiozeco de sia propra ago, li akceptis eĉ sen unu ekkrio la plej senpardoneman vergadon, kiun sinjoro Dobbins mem iam ajn disdonis. Kaj li ankaŭ akceptis indiferente la aldonitan kruelecon de la ordono devi areste restadi ankoraŭ du horojn en la lernejo, ĉar li sciis, kiu ekstere atendos lin, ĝis lia aresto estos finita, kaj kiu tiun enuan tempon same ne rigardus perdo.
Kiam Tom ĉivespere enlitiĝis, li planis venĝon al Alfred Temple, ĉar Becky plena de honto kaj pento ĉion rakontis al li, kaj ĉe tio ankaŭ ne prisilentigis sian propran malfidelecon. Sed eĉ la venĝovoluptoj baldaŭ devis cedi lokon al pli amuza kontemplado, kaj li ekdormis fine kun la lastaj vortoj de Becky, kiuj sonĝece restadis en liaj oreloj:
„Tom, kiel vi povis esti tiel nobla?!“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.