La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 2

La sabata mateno venis kaj la tuta somera mondo estis hela kaj freŝa kaj plenplena de vivo. Jen kanto en ĉiu koro, kaj kies koro estis juna, el ties lipoj aŭdeblis muziko. Jen jubilo sur ĉiu vizaĝo kaj printempo en ĉiu paŝo. La robinioj plene floris kaj la odoro de la floroj plenigis la aeron. La Kardifo-monteto, kiu leviĝis je la alia flanko de la vilaĝo, estis verde prikreskata kaj troviĝis sufiĉe malproksime por aspekti kiel la Dolĉa lando, revema, paca kaj invitema.

Tom kun sitelo da kalkfarbo aperis sur la trotuaro kun longstanga farbista peniko. Li rigardis la tabulbarilon kaj ĉiu gajeco forlasis lin. Profunda melankolio metis sin sur lian animon. Dudek kvin metroj da barilo, pli ol du kaj duonon da metroj altaj. La vivo ŝajnis senvalora kaj la ekzisto ŝarĝo. Ĝemante li trempis sian penikon en la farbon kaj strie farbis per ĝi la plej altan parton de la barilo, li ripetis la agon, faris ĝin ankoraŭfoje, komparis la malgrandan farbostrion kun la vasta iranta kontinento de la ankoraŭ ne farbita barilo kaj sidiĝis senkuraĝigite sur arbobenkon. Jim venis saltante kun ladositelo el la ĝardena pordego kaj kantis „Buffalo Gals“. Alporti la akvon de la vilaĝputo estis por Tom ĉiam tre malŝatata laboro, ĝis nun, sed en tiu ĉi momento tio ne ŝajnis tiel al li. Li memoris pri tio, ke tie estis societo ĉe la puto. Blankuloj, mulatoj, negroknaboj kaj knabinoj, ili ĉiuj ĉiam atendis ili estis en la vico, ili ripozis, interŝanĝis ludilojn, kverelis, batalis unuiĝis kontraŭ la alia kaj petoladis. Kaj kvankam la akvopumpilo distancis eĉ ne je cent kaj kvindek metroj, Jim neniam revenis kun sitelo pli frue ol post horo, kaj eĉ tiam kutime iu devis rekonduki lin. Tom diris:

„Aŭdu foje, Jim, mi iros anstataŭ vi kaj alportos la akvon, se vi iomete farbos por mi.“

Jim kapneis kaj diris:

„Ne, mi ne povas, mastro Tom. La maljuna damo diris, ke mi iru kaj prenu akvon kaj ne haltu por fari stultaĵojn kun kiu ajn. Ŝi diris, ke ŝi suspektas, ke mastro Tom persvados min farbi, do tial ŝi diris, ke mi iru tiukaze plu kaj okupiĝu pri l’ afero propra, ŝi opiniis ankaŭ, ke ŝi atentos la farbadon.“ „Ha, estas egale, kion ŝi diris, Jim. Jen la maniero, kiel ŝi ĉiam parolas. Donu la sitelon al mi, mi ne forestos pli longe ol dum minuto. Tion ŝi rimarkos neniam.“

„Ho, mi ne kuraĝas, mastro Tom. La maljuna damo deŝiros mian kapon. Efektive, ŝi faros tion.“

„ŜI, ŝi neniam batas iun – ŝi frapetas nur iom per la fingroĉapeleto sur la kapon – kaj kiun ĝenas? Tion mi volus scii.“ Ŝi ja parolas terure, sed parolo ne vundas. Almenaŭ tiom longe, ĝis kiam ŝi ekploros, Jim. Mi donos al vi vitroglobeton, el blanka vitro.“

Jim komencis ekŝanceliĝi.

„Blanka vitro, Jim, krome ĝi estas luksoglobeto.“

„Ho, tio estas ja grandioza globeto, Tom. Sed aŭdu, mi terure timas la maljunan damon...“

„Kaj krome, se vi volas, mi montros al vi mian vunditan dikfingron.“

Jim estis nur homo, kaj tial tiu tento estis tro por li.

Li demetis sian sitelon, prenis la blankan vitroglobeton kaj kliniĝis kun granda intereso al la dikfingro, dum Tom malvolvis la bandaĝon. Sed en la sekva momento li fuĝis kun sia sitelo kaj doloranta postparto sur la strato malproksimen. Tom farbis la barilon kun fervoro, kaj onklino Polly retiriĝis de la kampo kun pantoflo enmane kaj triumfantaj okuloj.

Sed la energio de Tom ne longe konserviĝis. Li komencis pensi pri la plezuro, kiun li planis por tiu tago, kaj liaj afliktoj multobliĝis. Baldaŭ la knaboj, kiuj havas liberan tempon, preterkuros al ĉiuj specoj da mirindaj ekspedicioj kaj ili superŝutos mondon da moko sur lin, ĉar li devas labori – jam nur la penso bruladis en li kiel fajro. Li elfosis sian surteran posedon el la poŝoj kaj ekzamenis ĝin – tie estis eroj de ludiloj, vitroglobetoj kaj fatrasaĵoj. Eble tio sufiĉis por fari interŝanĝon kontraŭ alia LABORO, sed ne estis duono de tiom, kiom necesus por elaĉeti sin almenaŭ dum tridek minutoj de ĉiu laboro. Tial li remetis siajn limigitajn rimedojn en la poŝojn kaj rezignis pri la ideo dungi la knabojn. En tiu morna kaj senespera momento li ekhavis inspiron! Estis ne malpli ol eksterordinara, glora inspiro.

Li levis sian penikon kaj trankvile iris eklabori. Ben Rogers baldaŭ aperis – el ĉiuj knaboj li estis ĝuste tiu, kies ridindigon li timis plej multe. Ben moviĝis saltetante kaj saltante – jen sufiĉe da pruvo, ke lia koro estas gaja kaj liaj atendoj grandaj. Li manĝis pomon kaj dum longaj intervaloj eligis longan, melodian hupadon sekvatan de bassona din-don-don, din-don-don, ĉar li enkorpigis vaporŝipon kun radoj. Kiam li proksimiĝis, li malrapidigis la veturon, moviĝis al la mezo de la strato, kliniĝis forte al tribordo kaj ĉetrotuariĝis multepeze kun konsiderinda pompo kaj bruo – ĉar ĉimomente li estis la vaporŝipo „Granda Misurio“ kun mergiĝa profundo naŭfuta. Li estis samtempe kombino el vaporŝipo, ŝipestro kaj maŝinsonoriloj, tial li devis imagi sin staranta sur la hurikanferdeko, donanta komandojn kaj plenumanta ilin.

„Stopu ŝipon, Siro! Tin-lin-lin!“ La ŝipo preskaŭ haltis kaj li proksimiĝis iom post iom al la trotuaro.

„Ŝipon duonforte malantaŭen! Tin-lin-lin!“ Li etendis siajn brakojn kaj metis ilin rigide apud si malsupren.

„Tribordrado malantaŭen! Tin-lin-lin! Tŝu-tŝ-tŝu-tŝu!“ Lia dekstra brako dum tio priskribis imponajn cirklojn, ĉar ĝi prezentis vaporŝipradon, kiu estis dek du metrojn granda.

„Stopu baborde! Tin-lin-lin! Tŝu-tŝ-tŝu-tŝu!“ La maldekstra brako komencis cirkli.

„Stopu triborde! Tin-lin-lin! Stopu baborde! Triborde antaŭen!Stopu! Eksteran flankon lante dekstren! Tinlinlin! Tŝu,u, u! Eksteren la antaŭŝnuron! VIGLE, ek! Ŝnuron eksteren! Kial vi pigras?! Ŝnurligu bolardon! Ŝtupareton teni preta! Nun elmetu ĝin! Maŝinojn stopu, Siro! Tin-lin-lin! ŜT! ŜT! ŜT!“ (testo de la vaporkrano).

Tom farbis la barilon plu – li tute ne atentis la vaporŝipon. Ben gapis dum momento kaj poste diris:

„Heho! Vi estas fiksita kiel bolardo, ĉu ne?“

Neniu repondo. Tom kontrolis sian lastan penikstrion per la kritikaj okuloj de artisto, poste li ankoraŭfoje iom viŝadis per la peniko trans ĝin kaj rigardis la rezulton kiel antaŭe. Ben starigis sin apud li. La pomo plenigis la buŝon de Tom per salivo sed li restis ĉe sia laboro. Ben diris:

„Saluton, maljuna knabo, vi devas labori, ĉu?“

Tom surprize turniĝis kaj diris:

„Ha, vi estas, Ben! Mi tute ne rimarkis vin.“

„Aŭdu, mi iros naĝi. Ĉu vi ne pensas, ke vi kunvolus? Sed, kompreneble, vi prefere LABORAS, ĉu ne? Kompreneble.“

Tom rigardis la knabon dum certa tempo kaj diris: „Kion vi nomas laboro?“

„Kial? Ĉu TIO ne estas laboro?“

Tom denove ekfarbis kaj diris indiferente:

„Eble jes, eble ne. Ĉion, kion mi scias, estas, ke ĝi estas precize la ĝusta por Tom Sawyer.“

„He, vi ja eble ne eĉ opinias, ke vi ŜATAS tion?“

La peniko moviĝadis plu.

„Ĉu mi ŝatas? En ordo, mi ne komprenas, kial mi ne ŝatu ĝin. Ĉu knabo havas bonŝancon farbi barilon ĉiutage?“

Tio metis la aferon en novan lumon. Ben finis prironĝi sian pomon. Tom svingis sian penikon artplene antaŭen kaj malantaŭen – tiam li retroiris paŝon por kontroli la efikon – aldonis tuŝplenon tie kaj tie – kritike rigardis la efekton denove – kaj Ben observis ĉiun movon kaj pli kaj pli interesiĝis pri la farbado, pli kaj pli fascinite. Subite li diris:

„He, Tom, lasu iom farbi MIN.“

Tom konsideris la demandon, konsentonte, sed ankoraŭ ŝanĝis la opinion.

„Ne, tute ne, mi pensas, ke tio ne eblas, Ben. Sciu, ke onjo Polly estas tre skrupulema pri la barilo, des pli ĉi tie ĉe la strato, komprenu. Se ĝi estus la malantaŭa barilo, tiukaze tio ne estus problemo, ankaŭ ne por ŜI. Jes ja, ŝi estas terure skrupulema pri tiu ĉi barilo; necesas farbi ĝin tre atenteme. Mi supozas ke inter mil knaboj, eble eĉ inter du mil, ne estas unu knabo, kiu kapablus tion fari tiel, kiel necesas.“

„Ĉu vere? Ho, permesu al mi – lasu min provi, nur iomete. MI permesus al vi, se mi estus vi, Tom.“

„Ben, volonte mi farus, fidu min, sed onjo Polly – ankaŭ Jim ja volis farbi, sed ŝi ne permesis. Sid volis farbi, sed ankaŭ al tiu ŝi ne permesis. Ĉu vi nun povas imagi, en kia kaptilo mi firmsidas? Se vi nun farbos la barilon, kaj io misokazos...“

„Stultaĵo! Mi ja estos atentema! Do, lasu min provi ĝin. Mi eĉ donos al vi mian pomkernon.“

„Nu, en ordo, jen ... Sed ne, Ben, prefere ne. Mi ja tiom timas...“

„Mi donos al vi la tutan pomon!“

Tom transdonis la penikon, kun kontraŭstaremo sur la vizaĝo, kaj kun kontentiĝo en la koro. Kaj dum la iama vaporŝipo „Granda Misurio“ laboris kaj ŝvitis en la suno, sidis la retiriĝinta artisto sur lignobarelo en la ombro proksime, svingetis la gambojn antaŭen kaj malantaŭen, plenbuŝe manĝis sian pomon kaj planis la buĉadon de pliaj senkulpaj viktimoj. Ne mankis materialo; knaboj aperadis post mallongaj momentoj; ili venis por pikmoki, sed restis por farbi. Kiam la fortoj de Ben elĉerpiĝis, Tom komerce vendis la sekvan bonŝancon al Billy Fisher por ties ankoraŭ bone konservata drako. Kaj kiam Billy finis la farbadon, aĉetis Johnny Miller la bonŝancon por morta rato kun la ŝnuro, per kiu ĝi svingeblis – kaj tiel plu kaj tiel plu, horon post horo. Kaj kiam venis la mezo de la posttagmezo, Tom, kiu matene ankoraŭ estis povrulo, kvazaŭ diboĉis en riĉo. Krom la aĵoj jam menciitaj, li havis dek du vitroglobetojn, pecon de judoharpo, eron de blua boteloglaso por trarigardo,bobenokanonon, ŝlosilon ne adapteblan al seruro, kreteron, la vitroŝtopilon de karafo, stanan soldaton, paron da ranidoj, ses petardojn, unuokulan katon, latunan pordopomelon, hundokolbendon sen hundo, la tenilon de tranĉilo, kvar pecojn da oranĝoŝelo kaj kadukan fenestrokradon.

Li pasigis agrablan, bonan tempon sen fari ion dum la tuta tempo, kun multnombra societo – kaj la barilo surhavis tri tavolojn da farbo! Se la farbo ne estus foruzita, li estus bankrotiginta ĉiun knabon en la vilaĝo.

Tom trovis, ke la mondo tamen ne estas tiom trista, post konsidero. Sen scii ĝin, li malkovris gravan leĝon de la homa konduto – ke oni devas fari ion nur tre malfacile atingebla por veki la posedan deziron de viro aŭ de knabo. Se li estus granda kaj saĝa filozofo, kiel la verkisto de tiu ĉi libro, li tiumomente ekkomprenus, ke LABORO estas tio, kio estas DEVIGITA al homo, kaj LUDO tio, kion oni ne devigas al iu. Kaj tio helpus al li kompreni, kial la produktado de artifikaj floroj aŭ la kurado en hamstrorado estas laboroj, kaj kial kontraŭe al tio estas pura plezuro ruligi kuglon al naŭ kegloj aŭ boŭlglobon aŭ grimpi sur Blank-Monton. En Britlando ekzistas riĉaj ĝentlemanoj, kiuj somere ĉiutage veturigas kvarĉevalajn pasaĝerajn kaleŝojn je distanco de dudek aŭ tridek mejloj dum regula trafiko, ĉar tiu privilegio kostas al ili konsiderindajn sumetojn da mono. Sed, se oni ofertus al ili salajrojn por tiu servo, tio transformigus tion al laboro kaj ili rezignus pri ĝi.

La knabo pripensis dum certa tempo la renversigan ŝanĝon, kiu okazis je liaj cirkonstancoj en la mondo kaj poste survojiĝis al la komandocentralo por raporti.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.