La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 15

KELKAJN minutojn poste Tom estis en la neprofunda akvo de la sablobenko kaj vadis en la direkto de la Ilinojo-bordo. Antaŭ ol la akvo pro la profundo atingis liajn koksojn, li jam estis irinta duonon de la distanco. La fluo tiam komencis malebligi la vadadon, kaj tial li mergiĝis konfide en la fluon por naĝi la restintajn sepdek kvin metrojn. Li naĝis kontraŭ la fluo, sed la fluo drivigis lin je pli da distanco ol li atendis. Fine li atingis la bordon kaj lasis kunpreni sin de la fluo, ĝis kiam li trovis neprofundan lokon, kie li tiris sin sur la bordon. Li pripalpis sian jakopoŝon, la ŝelopeco ankoraŭ enestis sekure. Poste li marŝis tra la arbaro, sekvante la bordon, kun malsekaj gutantaj vestoj. Iom antaŭ la dudekdua li venis al senarbejo kontraŭe al la urbeto kaj ekvidis la pramŝipon troviĝantan en la ombroj de la arboj kaj enombre de la alta riverbordo. Ĉio estis kvieta sub la brilaj steloj. Li rampis malsupren de la bordo, ĉirkaŭrigardis atenteme, glitis en la akvon, naĝis tri aŭ kvar brakmovojn kaj grimpis pobe de la pramŝipo en la fiksitan remboateton, kiu estis uzata por „jolo“-servo. Li sternis sin sub remista benko kaj atendis, senspire.

Baldaŭ klake ekfrapetis la fendohava sonorilo, voĉo donis la komandon: „Debordiĝu!“ Unu aŭ du minutojn poste la pruo de la remboateto kvazaŭ baŭmis kontraŭ la poba ondego kaj la vojaĝo komenciĝis. Tom ĝojis pri sia sukceso, ĉar li sciis, ke tio estas la lasta ŝipveturo je tiu vespero. Post longaj dek du aŭ dek kvin minutoj la ŝovelilradoj haltis, kaj Tom glitis el la boateto kaj naĝis en la malhelo al la bordo. Li surbordiĝis laŭflue kvindek jardojn pli poste, ekster la danĝero renkonti eventuale iujn eblajn postrestintojn.

Li kvazaŭ flugis tra senhomaj ŝoseoj kaj baldaŭ retroviĝis antaŭ la latbarilo malantaŭ la domo de sia onklino. Li transgrimpis ĝin kaj proksimiĝis al la L-forma angulo de la domo kaj la alkonstruaĵo kaj rigardis internen al la loĝoĉambra fenestro, ĉar tie lumis lumo. Tie kunsidis onklino Polly, Sid, Maria kaj la patrino de Joe Harper kaj interparolis. Ili sidis ĉe la lito kaj tiu estis inter ili kaj la pordo. Tom iris al tiu pordo kaj levis atenteme la riglon. Poste li premis softe la pordon ĝis kiam ĝi malfermiĝis je fendeto, li daŭrigis softe puŝi la pordon kaj tremis dum ĉiu knarado, ĝis kiam li pensis, ke li povas trarampi surgenue. Li ŝovis sian kapon internen kaj rampis atenteme malrapide antaŭen.

„Kial la kandelo tiom flagras?“ demandis onklino Polly.

Tom rapidis. „Nu, la pordo ŝajne malfermiĝis. Jes, kompreneble. La strangaj aferoj ne finiĝas momente. Ekiru kaj fermu ĝin, Sid.“

Tom malaperis sub la lito ankoraŭ ĝustatempe. Li kuŝis tie dum certa tempo kaj „aerumis“ sin mem per spirado, kaj poste li rampis tiom proksime al onklino Polly, ke li preskaŭ povis tuŝi ŝiajn piedojn.

„Sed, kiel mi diris“, diris onklino Polly, „li ne estis MALBONA, por diri tion foje tiel, nur pet—O—la. Nur frivola, kaj plena de stultaĵoj enkape, li ne havis pli da komprenemo ol ĉevalido. Li neniam celis ion malican, kaj li estis la plej bonkora knabo, kiu iam ajn ekzistis.“ — ŝi komencis plori.

„Estis simile pri mia Joe – li estis ĉiam plena de diablaĵoj, kaj preta por ĉiu petolaĵo, sed li estis tiom neegoisma kaj karega, kiom povis esti nur li – kaj, dio mia, jen mi iris al li, ĉar li prenis la kremon, kaj vangofrapis lin, tute ne rememorante, ke mi mem forĵetis ĝin, ĉar ĝi estis acida, kaj nun mi neniam denove revidos lin en tiu ĉi mondo, neniam, neniam, neniam, mi ne revidos mian kompatindan fi-traktitan knabon!“ Kaj sinjorino Harper tiom plorsingultis kvazaŭ ŝia koro disrompiĝus.

„Mi esperas, ke Tom fartas pli bone tie, kie li estas nun“, diris Sid, „sed, se li iel estus estinta iom pli bona... “

„SID!“ Tom fakte sentis la brilegon en la okuloj de la maljuna damo tiel, kvazaŭ li vidus ĝin. „Neniu vorto kontraŭ Tom, nun, kiam li estas forpasinta! Dio zorgos pri LI, pri tio ne afliktiĝu, SIRO! Ve, sinjorino Harper, mi ne scias, kiel mi povus rezigni pri li! Li tiom konsolis min, kvankam li tiom ofte turmentis mian maljunan koron.“

„La Eternulo donas, kaj la Eternulo prenas, la nomo de la Eternulo estu benata! Sed ĝi estas tiel malfacile eltenebla – ve, estas tiel malfacile! Nur je la lasta sabato mia Joe diskrevigis petardon rekte sub mia nazo, kaj mi vangofrapis lin tiel, ke li tuj sternis sin. Mi apenaŭ povis scii, kiel rapide – Aĥ, se li farus tion ankoraŭfoje, mi brakumus kaj benus lin pro tio.“ „Jes, jes, jes, mi pensas tiel, kiel vi sentas tion, sinjorino Harper. Mi scias tute precize, kion vi sentas. Nur hieraŭ tagmeze Tom tute plenigis la virkaton per dolorforigilo, kaj mi pensis, ke la besto detruos la tutan domon. Dio, pardonu al mi, mi frapetis la kapon de Tom per fingroĉapeleto, kompatinda knabo, kompatinda morta knabo. Sed nun li estas trans ĉiuj turmentoj, sed la lastajn vortojn, kiujn mi aŭdis de li, estis lia riproĉo...“

Sed tiu memoro estis tro multe por la maljuna damo, kaj ŝi kvazaŭ kunrompiĝis. Tom tiumomente mem devis plorĝemi – eĉ pli pro kompato pri si mem ol pri iu alia. Li povis aŭdi kiel Maria ploras kaj de tempo al tempo diras ion favoran pri li. Tial li ekhavis pli noblan opinion pri si ol li iam havis antaŭe. Tamen li estis sufiĉe tuŝita pri la malĝojo de la onklino, ke li plej prefere saltus kiel sago el sub la lito kaj superŝutus ĝin per ĝojo – la teatreca grandiozeco de la afero estis pro lia karaktero forta defio por li, sed li rezistis kaj kuŝis senmove.

Li aŭskultis plu kaj kunigis el probablecoj kaj faktoj, ke oni komence konjektis, ke la knaboj dronis dum ili naĝis. Poste oni trovis, ke la floseto mankas. Poste diris kelkaj knaboj, ke la perditoj promesis, ke la urbo sufiĉe baldaŭ „ekaŭdos ion“. La ruzuloj „kunmetis tion kaj tion“ kaj decidis, ke la knaboj foriris sur tiu floso kaj baldaŭ aperos en la sekva posta urbo. Sed ĉirkaŭ tagmezo oni trovis la floson, ĝi firmpinĉiĝis je la Misurio-bordo, kvin aŭ ses mejlon sude de la urbeto – kaj poste la espero mortis; ili devis esti dronintaj, aliokaze la malsato estus pelinta ilin hejmen plej malfrue ĉe la komenco de la malhelo, se ne eĉ pli frue.

Oni supozis, ke ili malsukcesis pri la serĉado de la knaboj nur tial, ĉar ilia dronado okazis en la mezfluo de la rivero, ĉar la knaboj kiel bonaj naĝantoj aliokaze certe estus eskapintaj borden. Tio estis la aktuala situacio merkrede matene. Se la kadavroj ne troviĝus ĝis dimanĉo, oni rezignus pri ĉiu espero, kaj la funebraj ceremonioj inklude de la preĝoj okazos je tiu mateno. Tom ektremis. Sinjorino Harper diris plorĝeme: „Bonan nokton“ kaj turnis sin por foriri. Ambaŭ senknabigitaj damoj je komuna impulso ankoraŭfoje brakumis sin reciproke kaj elkore plorante konsolis sin reciproke, kaj poste ili dispartiĝis. Onklino Polly diris al Sid kaj Maria pli tenere ol ŝi intencis: „Bonan nokton.“ Sid iom snufis kaj Maria foriris elkore plorante.

Onklino Polly surgenuiĝis kaj preĝis tiel kortuŝe por Tom, tiom petegante kaj kun tioma senmezura amo en siaj vortoj kaj per maljuna tremanta voĉo, ke li banis sin denove en larmoj, longe antaŭ ol ŝi finis sian preĝadon.

Li devis esti kvieta ankoraŭ dum certa tempo, post kiam ŝi enlitiĝis, ĉar ŝi ĉiam denove eligis elkorajn ĝemojn kaj maltrankvile turniĝadis tien kaj tien. Sed laste ŝi estis kvieta, nur iom ĝemanta dum la dormado. Nun la knabo elrampis el sub la lito, leviĝis iom post iom ĉe la litorando, kovris la kandelan lumon permane, kaj starante rigardis ŝin. Lia koro estis plena de kompato pri ŝi. Li eltiris sian platanan kunrulaĵon kaj lokigis ĝin ĉe la kandelo. Sed venis ideo al li, tial li prokrastiĝis dum konsidero. Lia vizaĝo pli heliĝis, kiam li trovis bonan solvon en sia penso, li metis la kunrulitan ŝelopecon rapide en la poŝon. Poste li kliniĝis antaŭen kaj kisis ŝiajn palajn lipojn kaj rekte, sen pli heziti, li ŝteliris eksteren kaj riglis la pordon post si.

Li kuris al la albordiĝejo de la pramo, kaj ĉar li trovis tie neniun, li grimpis aŭdace sur la remboateton, ĉar li sciis, ke la pramo estas neokupita escepte de la gardisto, kiu ĉiam enlitiĝas surŝipe kaj dormas kiel skulptura figuro. Li malligis la boaton je la pobo, glitis en ĝin kaj baldaŭ remis atenteme kontraŭ la fluo. Mejlon supre de la urbeto, li komencis transiri la riveron kaj okupiĝis intense pri tiu laboro. Li precize trafis la albordiĝejon sur la alia flanko, ĉar tio estis por li laboro tre intima. Li volonte volis kaperi la boateton, kun la argumento, ke oni povas rigardi ĝin ŝipo kaj tial kiel legitiman predon por pirato, sed li sciis, ke oni zorgeme serĉus ĝin, kaj tio povus konduki al neagrablaj malkovroj. Tial li albordiĝis kaj iris en la arbaron.

Li sidiĝis tie kaj ripozis dum longa tempo, li preskaŭ torturis sin por resti vekiĝinta, kaj poste li surpadiĝis memgardeme kampadejen. La nokto estis preskaŭ pasinta. Estis jam hela tago, kiam li retroviĝis preskaŭ flanko ĉe flanko kun la sablobenko. Li ripozis denove, ĝis kiam la suno staris sufiĉe alte kaj origis la torenton per sia brilego. Poste li saltis en la fluon. Iom pli poste li haltis, gutante je la sojlo de la kampadejo kaj aŭdis, kiel Joe diris:

„Ne, Tom estas tute fidela, Huck, li revenos. Li ne dizertos. Li scias, ke tio estas malhonoriga por pirato, kaj Tom estas tro fiera por tia speco de fiago. Li forestas pro io alia. Mi scivolas nur, pro kio?“

„Sed la aĵoj apartenas al ni, ĉiuokaze, ĉu ne?“

„Preskaŭ, sed ankoraŭ ne tute, Huck. La skribaĵo diras, ke ili estas niaj, se li ne revenos ĝis la matenmanĝo.“

„Kio nun okazas!“ ekkriis Tom, paŝante kun fajna drameca efiko grandsinjore en la kampadejon.

Abunda matenmanĝo konsistanta el lardo kaj fiŝoj estis rapide havigita, kaj kiam la knaboj okupiĝis pri la preparado, Tom rakontis (kaj ornamis) siajn aventurojn. Ili fariĝis vanta fanfaronema societo el herooj, tuj kiam la rakonto estis finita. Poste Tom kaŝis sin en ombra niĉo kaj dormis ĝis tagmezo, kaj la aliaj piratoj pretigis sin por fiŝkapti kaj esplori plu la regionon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.