La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 23

Fine la dormema atmosfero estis ĝenata – kaj tre vigle: la murdoproceso estis ektraktata de la tribunalo. Ĝi tuj fariĝis la plej fascina temo de la urbetaj interparoloj. Tom ne povis eviti tion. Dum ĉiu mencio de la murdo kuntiriĝis lia koro, ĉar liaj konsciencaj riproĉoj kaj timoj persvadis lin, ke tiuj rimarkoj estas lanĉitaj nur por aŭskulti, kiel li reagas laŭsente; li ne povis imagi, kiel li povus esti suspektata scii ion pri la murdo, sed tamen li ne sentis sin komforta en la mezo de tiu klaĉo. Li ĉiam denove sentis frostotremojn dum la tuta tempo. Li instigis, ke Huck kaj li iru al soleca loko por interparoli pri tio. Tio iom plifaciligus lin povi interparoli dum iom da tempo malkaŝe kun amiko kaj disdividi la animan ŝarĝon kun alia suferanto. Krome li volis certigi al si, ke Huck ne perfidis ion.

„Huck, ĉu vi iam ajn interparolis kun iu – pri tio?“

„Pri kio?“

„Vi scias pri kio.“

„Aha, kompreneble mi ne faris.“

„Eĉ ne vorton, ĉu?“

„Eĉ ne unusolan vorton, sed diru al mi, kial vi demandas?“   „Sed, Tom Sawyer, ni eĉ ne du tagojn vivus plu, se tio fariĝus konata. VI scias tion.“

Tom sentis sin pli komforta. Post paŭzo li diris:

„Huck, vin neniu ajn povus paroligi, ĉu ne? Ĉu ili povus?“

„Paroligi min, ĉu? Kial? Se mi volus, ke la satana bastardo dronigu min, ili min povus paroligi. Alimaniere tio ne eblus.“

„Nu, tiukaze estas ĉio en ordo. Mi pensas, ke tiom longe, kiom ni tenos la buŝojn fermitaj, ni estos sekuraj. Sed ni prefere ĵuru tion ankoraŭfoje. Tiukaze ĝi estos pli sekura!“

„Mi konsentas.“

Tial ili ĵuris denove, kun timplena seriozeco.  „Pri kio oni interparolas en la urbeto, Huck? Mi aŭdis multege pri tio.“

„Interparolas, ĉu? En ordo, estas ĉiam Muff Potter, Muff Potter, Muff Potter dum la tuta tempo. Tio ŝvitigas min, seninterrompe, tiom, ke mi plej prefere kaŝiĝus ie ajn.“

„Mi sentas la saman, se ili estas ĉirkaŭ mi. Mi pensas, ke li estas forironto. Ĉu vi ne kompatas lin de tempo al tempo?“

„Plej ofte – plej ofte. Li ne estas elstara; sed li neniam agis malbone al alia. Li nur iom fiŝkaptas, por ke li havu monon por ebriigi sin kaj ofte li vagadas; sed, Lordo mia, ni ĉiuj faras tion – almenaŭ la plej multaj el ni – ankaŭ la pastroj kaj similaj uloj. Sed li estas speco de bonulo – li donis al mi iam duonon de fiŝo, kiam la fiŝo ne sufiĉis por du manĝoj; kaj multajn fojojn li estis tiel afabla resti ĉe mia flanko, se mi malbonŝancis.“

„Nu, kaj al mi li riparis kajtojn, Huck, kaj fiksis hokojn al mia ŝnuro. Mi dezirus, ke ni povus tiri lin el la kaĉo.“

„Sinjoro mia! Ni ne povus eltiri lin, Tom. Kaj krome, tio ne havus sencon, ili kaptus lin denove.“

„Jes ja – ili farus tion. Sed mi hatas aŭdi, kiam ili tiom akuzas lin, kvazaŭ li estus la diablo mem, kvankam li ne faris ... tion.“

„Mi sentas la saman, Tom, Lordo mia, mi aŭdis diri ilin, ke li estas la plej sangosoife aspektanta kanajlo en tiu ĉi distrikto, kaj ke ili miras, kial oni ne pendumis lin jam antaŭe.“

„Jes, ili paroladas tiel, seninterrompe. Mi aŭdis, ke ili diris, ke tiukaze, se oni enliberigus lin, ili lin linĉus.“

„Kaj tion ili ankaŭ farus.“

La knaboj interparolis dum longa tempo, sed ili sentis sin apenaŭ pli komfortaj. Kiam la krespusko komenciĝis, ili troviĝis en la najbareco de la malgranda izolita prizono, eble kun la necerta espero, ke io povus okazi, kio forigus iliajn malfacilaĵojn. Sed nenio okazis; ŝajne neniuj anĝeloj aŭ feinoj interesiĝis pri la malbonŝanca kaptito.

La knaboj faris tion, kion ili jam ofte faris antaŭe – ili iris al la fenestra kradaĵo de la ĉelo kaj donis al Potter iom da tabako kaj alumetojn. Li troviĝis en la teretaĝo kaj en la prizono ne estis gardistoj.

Lia dankemo por la donacoj jam pli frue frapis iliajn konsciojn, sed nun ĝi vundis ilin pli profunde ol iam ajn antaŭe. Ili sentis sin tute malkuraĝaj kaj perfidaj, kiam Potter diris:

„Vi estas ege bonkoraj al mi, buboj – multe pli ol iu alia en la urbo. Mi ne forgesos tion, neniam. Ofte mi diris al mi, nu, mi diris: ’Mi ofte riparis la drakojn kaj aliajn aĵojn de la knaboj, kaj mi montris al ili, kie estas bonaj fiŝkaptistaj lokoj, kaj mi estis ilia amiko, ĉiam, kiam tio eblis, kaj nun ili ĉiuj forgesis la maljunan Muff, kiam li estas en la kaĉo. Sed ne Huck kaj ne Tom – ILI ne forgesas min, jen tio, kion mi diras, kaj tial mi ne forgesos ilin. Nu, buboj, mi faris teruran aferon – ebrie kaj freneze je tiu tempo – nur tiel mi povas klarigi tion al mi, kaj nun mi devos svinge pendi sub la pendumilo pro tio, kaj estas tio en ordo, justa kaj LA PLEJ BONA, almenaŭ mi supozas kaj esperas tion. Nu, ni prefere ne parolu pri tio. Mi ne volas, ke vi malbonfartu pro mi. Vi estas miaj amikoj. Sed tion, kion mi volas diri, tio estas, ke VI neniam ebriigu vin, tiukaze vi ankaŭ ne venos ĉi tien. Starigu vin foje iom pli maldekstren – tiel, ĝuste tiel, estas granda konsolo vidi tiajn afablajn vizaĝojn, kiam oni sidas tiom en la koto, kaj ĉi tien venas ja neniu krom vi. Bonaj karaj vizaĝoj – karaj kaj bonaj vizaĝoj. Grimpu foje reciproke unu sur la alian kaj lasu min tuŝi viajn vizaĝojn. Jes, tiel. Etendu viajn manojn, viaj eniros tra la stangoj, sed miaj estas tro grandaj por tio. Jen malgrandaj manoj, kaj malfortaj, sed ili helpus al Muff Potter eĉ pli, se ili povus.“

Tom iris mizere afliktite hejmen, kaj liaj sonĝoj en tiu nokto estis plenaj de hororoj. La sekvajn du tagojn li ŝtelire vagadis ĉirkaŭ la juĝejo. Preskaŭ nerezistebla impulso provis tiri lin internen, sed li devigis sin resti ekstere. Huck spertis la samon. Ili zorgeme evitis sin reciproke. De tempo al tempo ĉiu foriris, sed ĉiufoje baldaŭ la sama malagrabla fascino retroirigis ilin. Tom atente aŭskultis, kiam sentaŭguloj malrapide eltrotis de la juĝejo, sed li aŭskultis seninterrompe nur suferigajn sciigojn; la maŝo kuntiriĝis pli kaj pli rigore ĉirkaŭ la kolo de la kompatinda Potter. Je la fino de la dua tago la urbeta klaĉo temis pri tio, ke la atesto de Indiĝen-Joe estas firma kaj neskuebla, kaj ke ne estas eĉ la plej eta dubo pri tio, kion verdiktos la ĵurio.

Tom tiuvespere ankoraŭ tre malfrue estis ekstere kaj tial li iris al la lito tra la fenestro. Li estis treege ekscitita. Li bezonis horojn, ĝis kiam li ekdormis. Je la sekva mateno la tuta urbeto amase venis al la juĝejo – ĉar tio estu la granda tago. Ambaŭ genroj prezentiĝis preskaŭ samkvante en la spektantaro. Post longa tempo la ĵurio envenis laŭvice kaj sidiĝis. Mallonge poste ankaŭ Potter, estante pala, maltrankvila, timema kaj senespera, li estis alkondukita katenite kaj metita sur sidlokon, kie ĉiuj scivolemaj okuloj povas gapi al li. Ne malpli okulfrapa estis Indiĝen-Joe, kiu, kiel ĉiam estis flegma. Sekvis plia paŭzo kaj poste alvenis la juĝisto kaj la ŝerifo deklaris la procesdebaton malfermita. Sekvis la kutima flustrado kaj la papera susurado de la advokatoj. Tiuj detaloj kaj la akompanantaj hezitigoj kreis preparan atmosferon, kiu estis kaj impresa kaj fascina.

Nun estis vokata atestanto, kiu atestis, ke li vdis la viron Muff Potter je rojo frue je tiu mateno, kiam la murdo estis malkovrita, kaj poste rapide ŝtelire foriĝis. Post kelkaj pliaj demandoj la prokuroro diris:

„Pridemandu la atestanton.“

La prizonulo levis la okulojn dum momento, sed denove mallevis ilin, kiam lia propra advokato diris:

„Mi ne havas demandojn al li.“

La sekva atestanto konfirmis, ke li trovis la tranĉilon proksime de la kadavro. La prokuroro diris:

„Pridemandu la atestanton.“

„Mi ne havas demandojn al li“, respondis la advokato de Potter.

Tria atestanto ĵuris, ke li ofte vidis la tranĉilon en la posedo de Potter.

Pridemandu la atestanton.“

La advokato de Potter rifuzis pridemandi lin. La vizaĝoj en la publiko baldaŭ montris ĉagrenon. Ĉu la advokato opinias, ke li rajtas forĵeti la vivon de sia kliento sen rezisto? Kelkaj atestantoj parolis pir kulpkonscia konduto de Potter, kiu estis kondukita al la delikta loko. Ili ricevis la permeson foriri de la atestanta benko sen pridemando fare de la prokuroro kaj la advokato.

Ĉiuj detaloj de la akuzaj cirkonstancoj, kiuj okazis en la tombejo je tiu mateno, pri kiuj ĉiuj memoris tiel bone, estis ankoraŭfoje prezentataj de fidindaj atestantoj, sed neniu el ili estis pridemandata fare de la advokato de Potter. La perpleksiĝo kaj la malkontentiĝo de la publiko esprimis sin per laŭta murmurado kaj provokis riproĉon de la prokurora benko. La prokuroro diris nun:

„Pro la ĵure certigitaj eldiroj de la kuncivitanoj, kies klaraj vortoj estas ekster ĉiu dubo, ni konviktis la malfeliĉan prizonulon sur la benko kiel deliktinton de la terura krimo. Ni nun finas tiun kazon.“

Ĝemo eskapis de la kompatinda Potter, kaj li metis siajn manojn al la vizaĝo, kaj malrapide iom movadis sian korpon antaŭen kaj malantaŭen – dum en la juĝejo regis embarasa silento. Multaj viroj estis anime tuŝitaj, kaj multaj inoj montris sian animan tuŝitecon per larmoj. La advokato de Potter leviĝis kaj diris:

„Via moŝto, en niaj rimarkoj dum la malfermado de la proceso, ni esprimis nian intencon pruvi, ke nia kliento faris tiun timigan agon, dum li estis en stato de blindeco kaj tute influata de nerespondeca deliro kaŭzata de drinkado. Ni ŝanĝis nian opinion. Ni ne pledas por tio.“ [Poste al la juĝeja pedelo:] „Voku la atestanton Thomas Sawyer!“

Konfuzita mirego montriĝis en ĉiuj vizaĝoj, eĉ en tiu de Potter. Ĉiu okulo fiksiĝis kun scivolo al Tom, kiam li leviĝis kaj sidiĝis sur la atestanta benko. La knabo rigardis sufiĉe sovaĝe, ĉar li estis ege timigita. Li estis ligita per ĵuro.

„Thomas Sawyer, kie vi estis je la deksepa de junio noktomeze?“

Tom rigardis al la vizaĝo de Indiĝen-Joe kaj lia lango malobeis servi. La publiko aŭskultis senspire, sed la vortoj rifuzis aperi. Post kelkaj momentoj la knabo tamen reakiris parton de siaj fortoj, kaj li sukcesis meti sufiĉe da ĝi en sian voĉon, tiel, ke parto de la domo aŭdis ĝin:

„En la tombejo!“

„Bonvolu, iom pli laŭte. Ne timu. Vi estis en...“

„En la tombejo.“

Malestima rikano hastis trans la vizaĝon de Indiĝen- Joe.

„Ĉu vi estis ie proksime de la Horse Wiliams- tombejo?“

„Jes, Sir.“

„Parolu pli laŭte – nur iomete pli laŭte. Kiom proksime vi estis?“

„Tiel proksime, kiom mi distancas de vi.“

„Ĉu vi kaŝiĝis aŭ ne?“

„Mi kaŝiĝis.“

„Kie?“

„Post la ulmo, kiu troviĝas ĉe la rando de la tombo.“ Indiĝen-Joe apenaŭ rimarkeble moviĝis.

„Ĉu iu estis kun vi?

„Jes, Siro. Mi iris tien kun...“

„Atendu, atendu momenton. Ne gravas mencii la nomon de via akompaninto. Ni vokos lin je la ĝusta tempo. Ĉu vi ion kunprenis tien?“

Tom hezitis kaj rigardis konfuzite.

„Parolu, knabo mia – ne estu pudora. La vero estas ĉiam honorinda. Kion vi kunprenis tien?““

„Nur ka-ka-katon mortan.“

Komenciĝis subridado, kiun la prokuroro tuj finis.

„Ni prezentos la skeleton de la kato. Nu, knabo mia, rakontu al ni tion, kio okazis – rakontu ĝin laŭ via maniero, ne lasu ion, kaj ne timu.“

Tom komencis paroli – unue heziteme, sed poste li fariĝis intima al la temo kaj liaj vortoj fluis pli kaj pli facile; post certa tempo silentiĝis ĉiuj sonoj krom voĉo lia. Ĉiuj rigardoj estis fiksitaj al li, kun malfermitaj buŝoj la publiko kroĉiĝis al liaj lipoj, neniu plu rimarkis la fluon de la tempo, tute kaptita de la fantomeca fascino de la rakonto. La streĉiĝo de la emocioj atingis la kulminon, kiam la knabo diris:

„- kaj kiam la kuracisto kaptis la proksiman tabulon kaj Muff Potter falis, Indiĝen-Joe saltis kun la tranĉilo kaj... “ „Krak!“ Rapide kiel fulmo Indiĝen-Joe, la bastardo, saltis por atingi la fenestron, li ŝovis ĉiujn flanken, kiuj volis reteni lin, kaj foriĝis!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.