La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 12

Unu el la kaŭzoj, kial la pensoj de Tom iom post iom deturniĝis de lia sekreta aflikto, estis, ke okupis lin nova grava temo, kiu interesis lin. Becky Thatcher ne plu frekventis la lernejon. Tom batalis kontraŭ sia fiero dum kelkaj tagoj kaj provis forigi la temon el sia kapo, sed sen sukceso. Tom rimarkis, ke li komencis vagadi sencele ĉirkaŭ ŝia patra domo vespere, kaj li sentis sin tre malfeliĉa. Ŝi estis malsana. Kio, se ŝi mortus? La penso fariĝis obsedo. Li ne plu interesiĝis pri milito aŭ pirata vivo. La ĉarmo de la vivo estis perdita, kaj restis nenio plu krom tristo. La rulringon kun la bastono li metis flanken, ili tute ne plu ĝojigis lin. Lia onklino maltrankviliĝis pro li. Ŝi provis ĉiujn eblajn rimedojn je la knabo. Ŝi apartenis al la homoj, kiuj admiras kuracmetodojn por sanigo kaj senkritikeme mendas patentmedicinojn. Pri tiaj aferoj ŝi estis obstina provanto. Se io nova pri io tia estis je dispono, Si tuj devis provi ĝin, ne je si mem, ĉar ŝi ĉiam estis tre sana, sed je iu ajn, kiu hazarde troviĝis. Ŝi estis abonanto de ĉiaj ajn sanecrevuoj kaj frenelogiaj trompgazetoj. Kaj la solena ŝtipkapuleco, kiu tie estis celebrata, estis ŝia viveliksiro. La tuta galimatio, kiun ili entenas, ekzemple pri tio, kiel oni ĝuste aerumu, kiel oni ĝuste en- kaj ellitiĝu, kion oni manĝu kaj kion oni trinku, kiom da korpekzercoj estas helpemaj al oni, kaj en kia stato oni tenu sian menson, kaj per kio oni vestu sin, ĉio tio estis kvazaŭ evangelio por ŝi. Kaj ŝi ne rimarkis, ke la sanecĵurnaloj de la aktuala monato, kutime neas ĉion tion, kion ili rekomendis en la antaŭa periodaĵo. Ŝi estis simplanima kaj honesta tiom, kiom la tago estis longa, kaj tial facile kaptebla viktimo. Ŝi kolektis fervore fuŝkuracistajn gazetojn kaj fuŝmedicinojn, kaj tiel armite per la morto, rajdadis sur sia pala ĉevalo, metafore dirite, kun „la infero, kiu sekvas ŝin“. Sed ŝi neniam ekhavis la suspekton, ke ŝi povus esti por siaj suferantaj kunhomoj io alia krom anĝelo pri saneco aŭ enkorpigo de la Balzamo de Gileado.

La traktado per akvo estis nova kuracmetodo, kaj la malbona sanstato de Tom estis kvazaŭ vokita por ŝi. Ŝi ellitigis lin ĉiumatene dum sunleviĝo, metis lin en la lignoŝedon kaj preskaŭ dronigis lin per torentoj da frida akvo, poste ŝi frotetis lin per mantuko, kiu sentiĝis kiel kruda fajlilo kaj tiel rekonsciigis lin, poste ŝi lin volvis en malsekan littukon kaj metis lin sub litkovrilon, ĝis kiam li elŝvitis la animon el sia korpo, „kiu flavmakule penetris el liaj poroj“ – kiel li diris mem.

Sed sendepende de ĉio ĉi la knabo fariĝis pli kaj pli melankolia kaj pala kaj depremita kore. Onklino Polly provis je li aldone varmegajn banojn kaj sidbanojn, duŝojn kaj banojn per trempado. La knabo restis tiel morna kiel ĉerkĉareto. Ŝi komencis subteni la akvokuracadon per dietmanĝo el avenflokoj kaj per haŭtvezikaj plastroj. Ŝi kalkuladis lian kapaciton, kiel tiun de kruĉo kaj ŝi plenigis lin ĉiutage tute per fi-kuracistaj rimedoj sanigantaj ĉion.

Tom fariĝis indiferenta pri ĉiu tortura traktado. Tio plenigis la koron de la maljuna damo per zorgoj. Tiu indiferenteco nepre, egale, kiom tio kostos, devos malaperi. Tiutempe ŝi aŭdis je la unua fojo ion pri „dolorforigilo“. Ŝi mendis grandan kvanton je unu fojo. Ŝi gustumis la rimedon kaj tuj estis konvinkita. Estis fakte fajro en likva formo. Ŝi rezignis pri la traktado per akvo kaj ĉio alia kaj metis sian tutan konfidon en la dolorforigilon. Ŝi donis al Tom kulereton da ĝi kaj atendis kun tre granda timema atendo la rezulton. Ĉiuj duboj tuj per unu fojo forlasis ŝin, kaj ŝia animtrankvilo ĉeestis denove, ĉar la indiferento de Tom foriĝis subite. La knabo ne povis montri pli sovaĝan, viglan reagon ol en tiu okazo, se ŝi bruligus fajron sub li.

Tom trovis, ke venis la tempo forlasi la liton. Tiu maniero vivi dum lia mizera stato eble estis sufiĉe romantika, sed ĝi fariĝis baldaŭ apenaŭ sentebla kaj tro devojiga. Tial li cerbumis pri diversaj planoj por distro. Kaj fine li ekhavis la ideon ŝajnigi sin entuziasma adepto de la dolorforigilo. Li demandis tiom ofte pro ĝi, ke li fariĝis molesta. Kaj fine lia onklino diris, ke li priservu sin mem kaj lasu ŝin en paco. Se estus Sid, neniu suspekto retenus ŝian ravitecon, sed, ĉar estis Tom, Si kaŝe kontrolis la botelon. Ŝi vidis, ke la medicino efektive malpliiĝis, sed ŝi ne divenis, ke li verŝadis la medicinon en fendon de la loĝoĉambro, por sanigi ĝin per tio.

Iutage Tom okupiĝis per tio verŝi certan dozon de la medicino en la fendon, kiam proksimiĝis la flava iktera virkato de onklino Polly, ĝi ronronis, avide rigardis la kulerplenon de Tom kaj petis gusti ĝin. Tom diris:

„Ne petu pri ĝi, se vi ne vere deziras ĝin, Peter.“

Sed Peter gestis, ke ĝi volas gusti ĝin.

„Prefere montru, ke vi certas.“

Peter montris certon.

„Nu, en ordo, se vi nepre volas havi ĝin, mi donos ĝin al vi, ĉar mi tute ne estas fia, sed se ĝi ne gustos al vi, riproĉu neniun alian ol vin mem.“

Peter konsentis. Tial Tom malfermis ĝian buŝon kaj enverŝis la dolor-forigan likvaĵon. Peter saltis du metrojn alten, poste elpuŝis militkrion kaj rapidegis kelkfoje cirkle en la ĉambro, puŝiĝis je mebloj, renversigis florpotojn kaj kaŭzis ĝeneralan kaoson. Poste ĝi starigis sin sur la malantaŭajn krurojn kaj dancadis pro ĝoja ekfreneziĝo, kun la kapo surŝultre kaj ĝia voĉo sciigis ne preteraŭskulteble ĝian nesatigeblan vivoĝojon. Poste ĝi kuregis ĉirkaŭ la domon kaj ĉie survoje kaŭzis kaoson kaj detruon. Onklino Polly venis ankoraŭ ĝustatempe por vidi kiel ĝi duoble cirklosaltis kaj kun forta lasta hurao ŝvebis tra la malfermita fenestro kaj kunprenis la florpotojn, kiuj ankoraŭ ne estis rompitaj. La maljuna damo staris kvazaŭ ŝtonigita pro mirego kaj rigardis super siajn okulvitrojn. Tom kuŝis sur la planko kaj brue ridadis.

„Tom, je Dio en la ĉielo, pro kio suferas la virkato?“

„Mi ne scias, onjo“, diris Tom ĝeme elspirante.

„Ĉe Dio, ion tian mi ankoraŭ neniam vidis. Kio kaŭzis ĝin agi tiel?“

„Tion mi efektive ne scias, onjo Polly, katoj ĉiam tiel agas, se ili ĝojas pri io.“

„Ili agas tiel, ĉu vere?“ Io estis en la voĉo de Polly, kio faris lin timema.

„Jes, onjo, tio estas, mi supozas, ke ili agas tiel.“

„Vi SUPOZAS tion?“

„Jes, onjo.“

La maljuna damo kliniĝis. Tom rigardis ŝin kun intereso, kiun emfazis timemo. Tro malfrue li antaŭdivenis ŝian intencon. La tenilo de la perfidema kulero videblis ĉe la rando de la litkurteno. Onklino Polly tenis ĝin alte kaj rigardis ĝin. Tom ekskuiĝis timeme kaj rigardis malsupren. Onklino tiris lin je lia kutima „prenilo“ – je orelo supren – kaj klake frapetis lian kapon per sia fingroĉapeleto.

„Nu, siro, kial vi traktis la mutan kompatindan beston tiel fie?“

„Mi faris tion pro kompato – ĉar ĝi ne havas onklinon.“

„Ne havas onklinon! – Ŝtipkapulo. Kiun rilaton ĝi havu al tio?“

„Multajn. Se ĝi havus onklinon, Si mem bruligus liajn intestojn! Ŝi rostus lian stomakon kaj dum tio ne havus pli da kunsento ol tiukaze, se ĝi estus homo!“

Onklino Polly subite havis konsciencriproĉojn. Tio montris la aferon en alia lumo. Kio estis kruela al kato, tio POVUS esti kruela ankaŭ al knabo. Ŝi fariĝis pli milda kaj ekhavis kompaton. Ŝiaj okuloj fariĝis iom malsekaj. Ŝi metis manon sur lian kapon kaj diris mole:

„Mi celis ja nur la plej bonan, Tom. Kaj, Tom, ĝi bonfartigis vin.“

Tom vidis supren al ŝia vizaĝo, kun apenaŭ rimarkebla okulumo, kiu hastis tra lia seriozeco.

„Mi vidas, ke vi celis la plej bonan, onjo, kaj tute tiel estis pri mi kaj la virkato. Ankaŭ ĜIN ĝi bonfartigis. Mi ankoraŭ neniam vidis ĝin tiel kuregi, kiel nun...“

„Nu, foriĝu nun, antaŭ ol vi indignigos min denove. Kaj provu, ĉu vi povos esti bona knabo, almenaŭ unufoje, kaj vi ne devos preni denove iun medicinon.“

Tom antaŭ la komenco de la instruhoroj alvenis en la lernejo. Tiu stranga konduto de tiam estis observebla ĉiutage. Kaj simile de tiam li havis la kutimon vagadi ĉe la pordego de la lerneja korto anstataŭ ludi kun siaj kamaradoj. Li diris, ke li estas malsana, kaj li ankaŭ tiel aspektis. Li provis aspekti, kvazaŭ li rigardas ĉien, sed kien li efektive rigardis estis – la strato. Jen ekaperis Jeff Thatcher, kaj la vizaĝo de Tom heliĝis. Li rigardis momenton al li, sed poste li deturniĝis kun zorgoplena mieno. Kiam Jeff alvenis, Tom salutis lin kaj spione interparolis kun li pri aferoj, kiuj havas ligon al Becky, sed la rigida knabo, ŝajne tute ne rimarkis la prezentitan logaĵon. Tom observis plu la straton, ĉiufoje kun espero, kiam ekaperis kapriola jupo kaj li ekmalamegis ĉiun jupinon, kiam li ekvidis, ke ŝi ne estas la ĝusta. Fine la lastaj jupoj jam aperis kaj Tom trotis en la malplenan lernejon kaj sidiĝis sur sia loko por suferi tie. Sed tiam ankoraŭ aperis plia jupo kaj la depremita koro de Tom laŭte ekfrapis. En la sekva momento li denove estis ekstere kaj kondutis kiel sovaĝa indiĝeno, li kriis, ridis, ĉasis knabojn, saltis trans la latbarilon, riskis siajn membrojn kaj la vivon, li transkape saltis, staris surkape – li do faris ĉiujn artifikaĵojn konatajn al li, kaj dum tio li kaŝeme rigardis perokule, ĉu Becky Thatcher rimarkas lian agadon. Sed ŝi ŝajne tute ne rimarkis ion, ŝi ne rigardis al li. Ĉu povas esti, ke ŝi tute ne rimarkas, ke li ĉeestas? Li translokigis siajn heroaĵojn en ŝian proksimecon, militkrie ĉirkaŭis ŝin, kaptis la ĉapon de knabo, ĵetegis ĝin sur la tegmenton de la lernejo, li baraktiĝis tra grupo de knaboj, tiel, ke ili preskaŭ renversiĝis dekstre kaj maldekstre kaj li falis antaŭ ŝi rekte sur sian nazon, tiel, ke li preskaŭ renversigis ŝin. Sed ŝi deturniĝis malŝate, kun la nazo supren, kaj li aŭdis, kiel ŝi diris: „Fi, kelkaj homoj supozas sin neimageble superaj – tial ili ĉiam devas fanfaroni!“

La vangoj de Tom ruĝigite ekbrulis. Li leviĝis pene kaj ŝtelire foriĝis, tute detruita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.