La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 30

Je ekmateniĝo Huck palpis sin supren de la monteto kaj frapis mallaŭte la pordon de la maljuna kimro. La internuloj dormis, sed estis dormo, kiu estis kvazaŭ ligita al hararbutono, pro la okazaĵoj de la nokto. El fenestro eksonis voko:

„Kiu estas tie?“

La timema voĉo de Huck respondis mallaŭte:

„Bonvolu enlasi min! Estas nur Huck Finn!“

„Jen nomo, kiu malfermas tiun ĉi pordon tage kaj nokte, bubo! Kaj estu bonvenigata!“

Jen strangaj vortoj por la oreloj de la vagabonda knabo, kaj la plej plezurigaj, kiujn li iam ajn aŭdis. Li ne povis rememori, ke tiujn laste diritajn vortojn oni uzis iam ajn al li. Oni rapide malfermis la pordon kaj li enpaŝis. Oni prezentis sidlokon al Huck kaj la maljuna viro kaj ambaŭ fortegaj filoj rapide vestis sin.

„Nu, knabo mia, mi esperas, ke vi fartas bone kaj havas grandan apetiton, ĉar tiam, kiam la suno leviĝos, matenmanĝo estos tuj preta, kaj krome kun fajfante varmegaj trinkaĵoj – estu tute malstreĉita pri tio! Mi kaj miaj filoj esperis vian aperon kaj restadon ĉi tie lastnokte.“

„Mi terure timemis“, diris Huck, „kaj tial mi forkuris. Mi malaperis, kiam la pistoloj ekknalis, kaj mi kuris seninterrompe dum distanco de tri mejloj. Mi revenis nun, ĉar mi ja volas scii, kio okazis, sed mi venis antaŭ tagiĝo, ĉar mi ne volis renkonti la diablojn, eĉ ne, se ili estas mortaj.“

„En ordo, kompatinda knabo, vi aspektas kvazaŭ vi travivis duran nokton – sed jen lito por vi, post la matenmanĝo. Nu, ili ne estas mortaj, knabo mia – ni tre tre bedaŭras tion. Ni sciis ja pro via priskribo, kie ni povos kapti ilin. Tial ni ŝtelire proksimiĝis al ili, ĝis kiam ni estis nur kvin metrojn for de ili – la Sumach- pado estis tenebra kiel kelo, kaj ĝuste tiam mi estis ekternonta. Jen la plej stulta malbonŝanco, kiu imageblas! Mi provis reteni tion, sed mi estis sen

Sanco. Estis neeviteble, kaj tial okazis! Mi estis la gvidanto kun jam levita pistolo ĉemane, kaj kiam la ternado ekis, tiuj friponoj susurige forkuris tra la arbustoj por forlasi la padon. Mi kvazaŭ ekpepis: „Pafu, filoj!“ kaj mi pafis en la direkto, kie la susurado aŭdeblis. Tion faris ankaŭ miaj knaboj. Sed ili obskure malaperis, tiuj kanajloj, kaj ni persekutis ilin tra la arbaro. Mi pensas, ke ni neniam trafis ilin. Ĉiu el ili pafis unufoje, kiam ambaŭ ekkuris, sed iliaj kugloj fajfis preter ni kaj ne vundis nin. Kiam ni ne plu aŭdis iliajn paŝojn, ni finis la ĉasadon kaj forlasis la monteton por veki la ĝendarmojn. Ili kolektigis grupon da viroj kaj foriris por gardi la riveran bordon, kaj tiam, kiam fariĝos hele, la ŝerifo kun la viroj rastos la arbaron. Kaj miaj filoj kun ili. Mi dezirus, ke ni havu priskribon de la banditoj – tio farus la entreprenon multe pli simpla. Sed vi ne povis vidi en la tenebro, kiel ili aspektas, ĉu?“

„Tamen, tamen, mi vidis ambaŭ en la urbo – kaj mi sekvis ilin.“

„Grandioze! Priskribu ilin, priskribu ilin, knabo mia!“

Unu el ili estas la surdomuta hispano, kiu vagadis unu-aŭ dufoje en la urbo, kaj la alia estas malice aspektanta ĉifonita... “

„Tio sufiĉas, bubo, ni konas la virojn! Ni renkontis ilin enarbare malantaŭ la tereno de la vidvino, kaj ili rapide skuis la polvon de la piedoj. Ek, filoj, kaj diru tion al la ŝerifo – vian matenmanĝon vi ricevu morgaŭ matene!“

La filoj de la kimro ekiris tuj. Kiam ili elpaŝis el la ĉambro, Huck saltis surpieden kaj ekkriis:

„Ho, bonvolu ne rakonti al iu, ke mi denuncis ilin! Ve, bonvolu!“

„En ordo, ĉar vi diras tion, Huck, sed vi devus ricevi la rekonon por tio, kion vi faris.“

„Ho, ne, ne! Bonvolu ne rakonti tion!“

Kiam la junaj viroj forestis, la maljuna kimro diris:

,Ili ne rakontos tion – kaj ankaŭ ne mi. Sed kial vi ne 

Huck ne volis klarigi pli ol tio, kion la viro laŭ li jam tro multe scias pri unu el la viroj. Je ĉio en la mondo li ne volis, ke la viro ekkonu, ke li scias ion pri tiu ulo – la ulo mortigus lin, se li ekscius ion, certe.

La maljuna viro promesis plian fojon, ke li tenos tion sekreta, kaj diris:

„Kial vi ekhavis la ideon persekuti ilin, bubo? Ĉu ili aspektis suspektaj?“

Huck silentis, dum li formis enkape dece memgardeman respondon. Poste li diris:

„Nu jes, vi scias, ke mi estas speco de ulo, al kiu la sorto ne ridas – almenaŭ ĉiuj asertas tion, kaj kion diri kontraŭ tio? Ili pravas, kaj kelkfoje mi apenaŭ povas dormi, ĉar mi pensas pri tio, kaj iel mi provas kutimiĝi pri nova vivmaniero. Tiel estis en la lasta nokto. Mi ne povis dormi, kaj tial mi promenis sur la strato meze de la nokto kaj rompis la kapon pri ĉio, kaj kiam mi alvenis la konstruvendejon ĉe la aĉa 

Taverno de l’ Abstinenculoj, mi apogis min denove al la muro por plia pripenso. Jes ja, kaj ĝuste en tiu momento tiuj du uloj proksime de mi ŝtelire preterglitis, kun io subbrake; kaj mi supozis, ke ili ŝtelis tion. Unu el ili fumis kaj la alia volis havi ties cigaron por bruligi sian; tial ili haltis ĝuste antaŭ mi kaj la cigaroj eklumigis iliajn vizaĝojn, kaj mi vidis, ke la pli granda viro estas la surdmuta hispano, kaj mi ekkonis lin pro la blanka vangobarbo kaj la okulkovrilo, kaj la alia aspektis kiel ruĝe flava ĉifonita diablo.“

„Ĉu vi povis vidi la kanajlojn dum la eklumo de la cigaroj?“

Tio konsternis Huck-on dum momento. Poste li diris: „Nu, mi ne scias – sed iel mi pensas, ke jes.“

„Poste ili iris plu kaj vi...“

„Sekvis ilin – jes ja. Tiel estis. Mi volis scii pri kio temas – ĉar ili kvazaŭ limakis. Mi sekvis ilin kiel hundo ĝis la murŝtuparo de la vidvino kaj staris en la tenebro kaj aŭdis, kiel la ĉifonito petis indulgi la vidvinon, kaj la hispano ĵuris, ke li ruinigos ŝian belon, tiel, kiel mi rakontis tion al vi kaj al viaj du...“

„Kio?! La SURDMUTULO diris tion, ĉu?“

Huck do plian fojon erare diris ion! Li provis kiel eble plej bone kaŝi al la maljuna viro, kiu estas la hispano, kaj tamen lia lango ŝajne decide intencis puŝi lin en malfacilaĵojn, spite al ĉio ĉi, kion li provis fari kontraŭ tio. Li kelkfoje provis elturniĝi el la dilemo, sed la okuloj de la maljuna viro atente rigardis al li, kaj tial liaj senintencaj diroj plimultiĝis. Baldaŭ la kimro diris:

„Knabo mia, ne timu min. Mi ne kurbigus eĉ kaphareton de vi, ne je ĉio en la mondo. Ne – mi protektus vin – mi protektus vin. La hispano ne estas surdmutulo, tio glitis el vi sen intenco, tion vi ne plu povos kaŝi de nun. Vi scias ion pri la hispano, kion vi volas reteni. Nu, fidu al mi – diru, kio estas tio? Mi ne perfidos vin.“

Huck rigardis dum momento al la honestaj okuloj de la maljunulo, poste li kliniĝis al li kaj flustris orelen al li:

„Li ne estas hispano – estas Indiĝen-Joe!“

La kimro preskaŭ saltis el sia seĝo. Tuj li diris:

„Nun ĉio estas sufiĉe klara. Kiam vi parolis pri tio tranĉi noĉojn en orelojn kaj tratranĉi nazlobojn, mi pensis, ke tio estas viaj propraj plibeligaj troigoj, ĉar blankuloj ne venĝas sin tiel. Sed ja indiĝeno! Tio estas alia afero.“

Dum la matenmanĝo ili daŭrigis la interparoladon, kaj la maljuna viro diris dum tio, ke la lasta, kion li kaj liaj filoj faris antaŭ enlitiĝo, estis havigi lanternon kaj ekzameni la murŝtuparon kaj ties najbarecon pro sangomakuloj, ke ili ne trovis ilin, sed grandan faskon kun....

„KUN KIO?“

Eĉ ne fulmo ne kun pli miregiga rapideco povus salti ol la vortoj de Huck de ties palaj lipoj. Liaj okuloj gapis nun vaste malfermitaj, kaj li retenis la spiron, dum li atendis respondon. La kimro estis alarmita – li komencis retrogapi al Huck – dum tri sekundoj – kvin sekundoj – dek – kaj poste li respondis:

„Rompŝtelista ilaro. Sed pri kio TEMAS je vi?“

Huck refalis en la seĝon, enspiris plifaciligite, sed profunde, neimageble dankema. La kimro rigardis lin serioze kaj scivoleme – kaj baldaŭ li diris:

„Jes, rompŝtelista ilaro. Tio ŝajne konsiderinde bonfartigas vin, ĉu? Sed kio eskcitis vin tiom? Kion atendis VI kiel trovaĵon?

Huck estis embarasita – la esploremaj okuloj estis fiksitaj al li – li donus ĉion por povi respondi ion prudentan – sed nenio tia ofertigis – la inkvizicieca rigardo trapenetris lin pli kaj pli – sensencan respondon li ja ekhavis – kaj ne estis tempo pesi ĝin – tial li riskis diri – kun pepanta voĉo:

Dimanĉajn lernejolibrojn, eventuale.“

La streso de Huck estis tiel granda, ke li eĉ ne povis rideti, sed la maljunulo ridis laŭte kaj ĝoje, kaj pro tio traskuiĝis liaj korpopartoj de la kapo ĝis la piedoj, kaj li diris, ke tia ridado estas fakte mono en la poŝo de viro, ĉar tio malpliigas la kuracistokostojn kiel nenio alia. Poste li aldonis:

„Kompatinda knabo mia, vi estas ja tute pala kaj lacigita – do, ne estas miraklo, ke vi kondutas tiel strange, ke vi perdis la balancon. Sed vi transvivos tion. Ripozo kaj dormo restarigos vin, tute certe, mi esperas tion.“

Huck ĉagreniĝis pri si, ke li kondutis kiel timema ansero, ke li montris tiom suspektigan eksciton. Kvankam li ja mem jam forlasis la penson, ke la pakaĵo portita el la taverno estas la trezoro, tuj kiam li aŭdis la interparoladon sur la murŝtuparo de la vidvino. Sed li ja nur pensis, ke ĝi ne estas la trezoro – li ne sciis tion, kaj tial la mencio pri la trovita fasko estis tro por lia memregado. Sed entute li estis ĝoja, ke okazis la eta epizodo, ĉar li sciis post la tuta pridemandado, ke la fasko ne estis la certa fasko, kaj tial li estis kontenta kaj eksterordinare bonfarta. Fakte ĉio de nun moviĝis en la ĝusta direkto; la trezoro certe estis ankoraŭ en n-ro 2, la virojn oni kaptos ankoraŭ je tiu tago kaj enkarcerigos ilin kaj li kaj Tom povos forpreni ĉinokte la oron sen iu ĝeno aŭ timo aŭ interrompo.

Ĝuste kiam la matenmanĝo estis finita, iu frapis je la pordo. Huck eksaltis por kaŝi sin, ĉar li eĉ nerekte neniel volis esti ligebla al la plej lastaj okazaĵoj. La kimro enlasis kelkajn damojn kaj ĝentlemanojn, inter ili la vidvino Douglas. Huck rimarkis, ke tutaj civitangrupoj grimpis sur la monteton – por rigardi la murŝtuparon. La sciigoj do jam disvastiĝis.

La kimro devis rakonti la okazaĵojn de la lasta nokto al la vizitantoj. La dankemo de la vidvino por sia savo estis vortriĉa.

„Ne valoras paroli pri tio, sinjorino. Ekzistas iu, al kiu vi supozeble devas esti pli dankema ol al mi kaj miaj filoj, sed li ne permesis mencii sian nomon. Sen li ni tute ne estus estintaj tie.“

Kompreneble tio incitis tiom grandan scivolemon, ke la plej grava afero preskaŭ fariĝis duaranga. Kaj la kimro fakte permesis, ke la scivolo penetris profunde en la intestojn de la vizitantoj kaj per tio disvastiĝis en la tuta urbeto, ĉar li rifuzis disdividi sian sekreton.

Kiam ĉio alia estis priparolata, diris la vidvino:

„Mi enlitiĝis kaj endormis dum la legado kaj mi tute ne rimarkis ion pri la bruo, kiam mi dormis. Kial vi ne venis al mi kaj ne vekis min?“

„Ni pensis, ke tio tute ne necesas. Tiuj uloj tute certe ne havis la intencon reveni – ili ne plu havis la ilaron por fari ion, kaj kiun sencon havus vekigi vin kaj terure timigi? Miaj tri negrosklavoj dum la restaĵo de la nokto gardis antaŭ via domo. Ili ĝuste revenis al ni.“

Alvenis ankoraŭ pli da vizitantoj, kaj necesis rerakonti la aferon en la sekvaj horoj denove kaj denove.

Ne estis sabataj lernejaj instruhoroj dum la ferioj, sed ĉiu estis frue matene en la preĝejo. La ekscita okazaĵo estis detale analizita. Pri la friponoj sciiĝis nur, ke ankoraŭ ne aŭdeblis novaĵo pri ili. Post la fino de la prediko, kiam la paroĥanoj iris tra la ĉefa navo eksteren, ŝoviĝis la edzino de la juĝisto Thatcher apud sinjorinon Harper kaj diris:

„Ĉu mia Becky volas dormi dum la tuta tago? Mi ja jam imagis, ke ŝi certe estas tute lacega.“

„Via Becky, ĉu?“

„Jes“, kaj kun timigita vizaĝo ŝi diris: „Ĉu ŝi ne restadis dum la lasta nokto ĉe vi?“

„Kial, ne.“

Sinjorino Thatcher fariĝis pala kaj sinkis sur preĝbenkon, ĝuste kiam preteriris onklino Polly, kiu vigle interparolis kun amikino. Onklino Polly diris:

„Bonan matenon, sinjorino Thatcher. Bonan matenon, sinjorino Harper. Mi havas knabon, kiu ne alvenis hejmen. Mi supozis, ke Tom restadis ĉinokte en iu el viaj domoj. Kaj nun li timas montriĝi en la preĝejo. Mi ĉeokaze devos doni al li predikon pri moroj.“

Sinjorino Thatcher kapneis sen forto kaj fariĝis ankoraŭ pli pala ol kutime.

„Ĉe ni li ne estis“, diris sinjorino Harper, kiu komencis rigardi malkomforte. Profunda aflikteco parolis el la vizaĝo de onklino Polly.

„Joe Harper, ĉu vi vidis hodiaŭ mian Tom-on ĉimatene?“

„Ne, madam’.“

„Kiam vi vidis lin je la lasta fojo?“

Joe provis memori, sed ne certis, kion respondi. La homoj ekstere de la preĝejo haltis. Flustrado vagadis en la vicoj, malbonaŭgura maltrankvilo ekvideblis sur ĉiu vizaĝo. Oni pridemandis timeme la infanojn, kaj la junajn instruistojn. Ili ĉiuj diris, ke ili ne rimarkis, ĉu Tom kaj Becky troviĝis sur la pramŝipo, kiam ĝi estis veturigata hejmen; estis tenebre, neniu pensis pri tio demandi, ĉu iu mankas sur la ŝipo. Juna viro fine timeme elpuŝis la vortojn, ke ili ankoraŭ troviĝas en la kavernsistemo! Sinjorino Thatcher svenis kaj sinkis teren. Onklino Polly eklarmis kaj premadis siajn manojn.

La alarmo disvastiĝis rapide de lipoj al lipoj, de grupoj al grupoj, de strato al strato, kaj dum kvin minutoj la sonoriloj sovaĝe sonoradis kaj la tuta loĝantaro estis sur la piedoj! La Cardiff-monteta epizodo fariĝis subite tute negrava, la rompŝtelistoj estis forgesitaj, oni selis la ĉevalojn, boatoj plenigis sin per viroj, la pramŝipo ricevis komandojn por la ekveturo, kaj antaŭ ol la hororo daŭris tridek minutojn, ducent viroj torentis jam surstrate kaj surrivere al la Douglas- kaverno.

Dum la tuta posttagmezo la urbeto ŝajne estis vaka kaj morta. Multaj inoj vizitis onklinon Polly kaj sinjorinon Thatcher kaj provis konsoli ilin. Ili ankaŭ ploris kun ili, kaj tio estis ankoraŭ pli bona ol vortoj. Dum la tuta senfina nokto la urbo atendis novaĵojn, sed kiam la matena krespusko leviĝis, ĉiuj vortoj, kiuj aŭdeblis, estis nur: „Sendu pliajn kandelojn – kaj sendu manĝon.“ Sinjorino Thatcher preskaŭ freneziĝis, kaj ankaŭ onklino Polly. La juĝisto Thatcher sendis esperigajn mesaĝojn kaj kuraĝigojn de la kaverno, sed ili ne alkondukis aŭtentikan ĝojon.

La maljuna kimro je tagiĝo revenis hejmen, priŝprucata de kandela sebo, kaj priŝmirita per argilo, kaj preskaŭ je la fino de siaj fortoj. Li trovis Huck-on kuŝantan ankoraŭ en la lito, kiu estis disponigita al li, kaj Huck deliris en febra stato. La kuracistoj estis ĉiuj en la kavernsitemo, kaj tial venis vidvino Douglas kaj transprenis la flegadon de la paciento. Ŝi diris, ke ŝi faros la plej bonan por li, ĉar li estas kreitaĵo de Dio, egale, ĉu bona, malbona aŭ indiferenta, kaj ke neniu, kiu estas infano de Dio, estas neglektebla. La kimro diris pri Huck, ke li havas ankaŭ bonajn ecojn, kaj la vidvino diris:

„Pri tio vi povas esti certa. Jen la signo de l’ Sinjoro.

Li forgesis je neniu. Tion li faris neniam. Li kundonis ĝin al ĉiu, kiun li kreis per siaj manoj.“

Frue antaŭtagmeze grupoj de lacigitaj viroj komencis reveni en la urbon, sed la plej fortaj de la civitanoj daŭrigis la serĉadon. Sed ili ne kunportis bonajn sciigojn. Ĉiuj novaĵoj, kiuj gajneblis, estis, ke oni rastis eĉ plej forajn angulojn de la kaverno, kiuj ankoraŭ neniam estis vizititaj antaŭe, ke oni traserĉos ĉiun angulon aŭ fendon detale; ke oni vidis ĉie ajn en la labirinto de la trairejoj forajn lumojn, kiuj hastis tien kaj ĉi tien, kaj ke vokoj kaj pistolaj pafoj sendis siajn vakajn re-eĥojn tra la malhelaj irpasejoj al la oreloj. Je loko, tre malproksime de la tereno, kie turistoj kutime trairas, troviĝis la nomoj de „Becky & TOM“ skribitaj per kandela fulgo sur rokvandon – kaj ĉemane peco de hararbanto priŝmirita per fulgo. Sinjorino Thatcher rekonis la bantopecon kaj eklarmis. Ŝi diris, ke tio estas la lasta memoraĵo, kiun ŝi havas de la infano, kaj ke neniu alia memoraĵo de ŝi povus esti tiel valora, ĉar ĝi kiel la lasta tuŝis la vivantan korpon de Becky antaŭ ol la terura morto transmondigis ŝin. Kelkaj diradis, ke en la kaverno eklumas de tempo al tempo tre malproksime lumpunkto, kaj poste sekvis ĉiufoje jubilo kaj dudek viroj kuris tra la reeĥantaj irejoj – kaj poste sekvis ĉiufoje deprimiga seniluziiĝo; la infanoj ne estis tie, estis nur la lumo de serĉanto.

Dum tri teruraj tagoj kaj noktoj treniĝis la turmentigaj horoj lante antaŭen kaj la urbeto sinkis en senesperan letargion. Neniu plu havis intereson por entrepreni ion ajn. La hazarde ĵus farita malkovro, ke la posedanto de la Taverno de l’ Abstinenculoj havis likvoron en sia stokejo, apenaŭ akcelis la pulson de la publiko, kiel ajn neimagebla estis la fakto. En lucida momento Huck direktigis la temon al tavernoj, ĉar li divenis nebule la plej aĉan, kaj fine li demandis: „Ĉu, de kiam mi estis malsana, oni malkovris ion en la Taverno de l’ Abstinenculoj?“

,Jes“, diris la vidvino.

Huck rektiĝis supren en sia lito, kun sovaĝa rigardo:

„Kaj kion? Kion oni trovis?“

„Likvoron! – kaj la licencon de la taverno oni forprenis. Denove kuŝiĝu! Kial vi tiom timigis min?“

„Rakontu al mi nur tion – nur tion – bonvolu! Ĉu Tom Sawyer estis tiu, kiu malkovris la likvoron?“

La okuloj de la vidvino subite plenigis sin per ploroj.

„Ŝŝ, infano, ŝŝ! Mi ja jam diris al vi, ke vi NE parolu. Vi estas tre tre malsana!“

Huck pensis: „Do, oni trovis nur likvoron, estus nun granda spektaklo, se temus pri la oro. Tial nun la trezoro estas perdita poreterne, perdita dum eterneco! Sed pro kio ŝi larmas? Kuriozas, ke ŝi larmas.“

Tiuj pensoj pene serĉis vojon en la kapo de Huck, kaj pro la laceco, kiun ili kaŭzis al li, li endormiĝis. La vidvino diris al si mem: „Jen li dormas, la kompatinda vrakulo. Ke Tom Sawer trovu ion! Aĥ, se nur iu trovus tiun Tom Sawyer mem! Ne estas plu multaj, kiuj ankoraŭ havas sufiĉe da espero aŭ sufiĉe da forto por serĉi lin plu.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.