La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 29

La unuan aferon, kiun Tom aŭdis vendrede matene, estis bona sciigo: La familio de juĝisto Thatcher revenis en la urbon en la antaŭa nokto. Kaj Indiĝen- Joe kaj la trezoro fariĝis momente duarangaj, ĉar Becky ekokupis la ĉeflokon en la intereso de la knabo. Li renkontis ŝin kaj ili havis kun aro de la kunlernantoj elĉerpige bonan tempon ĉe kaŝ- kaj kaptludo. La tago estis kompletigita kaj kronita je maniero, kiu estis precipe kontentiga: Becky ĉe sia patrino tiom longe almozpetadis fiksi la longe prokrastitan piknikon je la sekva tago, ĝis kiam ŝi konsentis. La beateco de la infano estis senfina; kaj tiu de Tom ne malpli. La invitoj estis forsenditaj antaŭ sunsubiro, kaj tuj la junularo de la urbeto estis ĵetita en febron de preparado kaj de plezuriga anticipo. Pro ekscitiĝo Tom kapablis ĝis malfrua horo resti vekiĝinta kaj li esperis rajtigite aŭdi la miaŭon de Huck, kaj havante la trezoron li volis mirigi la knabinon Becky kaj la aliajn piknikulojn per ĝi, je la sekva tago, sed li seniluziĝis. Neniu siĝnalo eksonis tiunokte.

Mateniĝis, lastfine, kaj inter la deka kaj la dekunua gaja kaj petola societo kolektiĝis ĉe la domo de juĝisto Thatcher kaj ĉiu estis preta por starti. Ne estis la kutimo, ke pli aĝaj homoj ĝenu la piknikon per sia ĉeesto. Oni konsideris, ke la infanoj estas sufiĉe protektataj sub la flugiloj de kelkaj dekokjaraj junulinoj kaj kelkaj ĝentlemanoj, kiuj havas dudek tri jarojn aŭ proksimumajn aĝojn. La malnova vaporŝipo estis luita por la evento; kaj baldaŭ gaja aro laŭvice iris antaŭen sur la ĉefstrato ŝarĝita kun proviantkorboj. Sid estis malsana kaj devis malĉeesti la eventon, Maria restis hejme por subteni lin. La laste diritaj vortoj de sinjorino Thatcher al Beck estis:

„Vi revenos malfrue. Eble estos pli bone, se vi restos dumnokte ĉe unu el la knabinoj, kiuj loĝas ĉe la prama surteriĝejo, infano.“

„Tiukaze mi restos ĉe Susinjo Harper, panjo.“

„Tre bone, kaj ne forgesu konduti bone kaj ne kaŭzu iun ĉagrenon.“

Apenaŭ ili survojis, Tom diris al Becky:

„Aŭskultu – mi diros al vi, kion ni faros. Anstataŭ iri al la hejmo de Joe Harper, ni grimpu rekte sur la monteton kaj haltu ĉe la vidvino Douglas. Ŝi havas glaciaĵon! Ŝi havas ĝin preskaŭ ĉiutage – amasajn kvantojn! Kaj ŝi tre tre ĝojus havi nin ĉe si.“

„Ha, tio fariĝos plezuro!“

Poste Becky iom pripensis la aferon kaj diris:

„Sed kion diros panjo?“

„Kiel ŝi eksciu tion?“

La knabino ankoraŭfoje cerbumis pri la ideo kaj diris heziteme:

„Mi pensas, ke tio estas malĝusta – sed...“

„Sensencaĵo! Via patrino ne ekscios, kaj kiun do damaĝus? Ĉio, kion ŝi volas, estas tio, ke vi estu sekura, kaj mi vetas, ke ŝi dirus, ke vi iru tien, se ŝi estus pensinta pri tio. Mi scias, ke ŝi dirus tion!“

La fama gastamikeco de la vidvino Douglas estis tenta allogaĵo. Tiu kaj la persvadoj de Tom baldaŭ gvidis la tagon. Tiel estis decidite diri al neniu ion pri la nokta programo. Sed baldaŭ Tom rememoris, ke Huck povus veni ĝuste en tiu nokto kaj doni la signalon. La penso konsiderinde obtuzigis lian antaŭĝoĵon. Tamen li ne kapablis rezigni pri la plezuro ĉe vidvino Douglas. Kaj kial li rezignu pri tio, li meditis, la signalo ne eksonis tagon antaŭe, kial ĝi eksonu do ĝuste tiunokte? La certigita plezuro pesis pli ol necerta trezoro, kaj tute laŭ knaba maniero li decidis cedi al la pli forta inklino kaj ne permesi al si pensi plian fojon pri la monokesto.

Tri mejlojn sude de la urbo haltis la pramŝipo ĉe la komenco de arboriĉa golfeto kaj albordiĝis. La aro svarmis sur la firman teron, kaj baldaŭ la krutaj altoj reeĥis proksime kaj malproksime de vokoj kaj ridado. Ĉiuj diversaj manieroj varmegiĝi kaj laciĝi estis ekzercitaj, kaj poste iom post iom la migrantoj vagis reen al la kampadejo kun plifortigita laŭorda apetito kaj poste komenciĝis la neniigo de la bonaĵoj.

Post la festmanĝo sekvis refreŝiga paŭzo kaj babilado en la ombro de vaste etendiĝantaj kverkoj. Iom post iom kelkaj vokis:

„Kiu estas preta por la Douglas-kaverno?“

Ĉiu estis preta. Oni havis faskojn da kandeloj kaj baldaŭ komenciĝis trotado sur la monteton. La eniro de la kavernosistemo estis alte sur la montetflanko – la aperturo aspektis kiel A. Ĝia malfermita masiva kverka pordo ne estis barita. Malantaŭe troviĝis malgranda ĉambro, frida kiel glacidomo kaj de la naturo ekipita per solidaj kalkŝtonaj muroj, kiujn kovris malseka roso, kiu aspektis kiel frida ŝvito.

Estis romantike kaj mistere stari tie kaj rigardi eksteren sur la verdan valon, kiu brilas en la suno. Sed la fascino baldaŭ triviĝis kaj la brua petolado komenciĝis denove. Tuj kiam kandelo ekflamis, ĉiuj urĝis la posedanton; sekvis batalo kaj brava defendo, sed la kandelo baldaŭ estis batita teren aŭ estingita. Kaj poste sekvis ĝoja bruo de ridado kaj nova ĉasado. Sed ĉiuj aferoj havas finon; Iom post iom la procesio marŝis antaŭen sur la krute malsupreniĝanta ĉefa irejo kaj la flagranta lumo malkovris nebule la altege leviĝantajn rokvandojn preskaŭ ĝis la alto de dekok metroj, kie ili kunpuŝiĝis. La ĉefa irejo estis nur du aŭ tri metrojn larĝa. Ĉiufoje post kelkaj paŝoj debranĉiĝis alia altega kaj ankoraŭ pli mallarĝa fendaĵo je ambaŭ flankoj – ĉar la McDougal- kaverno estis grandega labirinto de kurbigitaj koridoroj, kiuj estis ligitaj reciproke, kaj kiu havis elirejojn kondukantajn nenien. Oni diris, ke oni povas kune migri dum tagoj kaj noktoj tra komplika implikaĵo el fendoj kaj ravinoj, kaj ke oni neniam atingos la finon de la kavernsistemo, kaj ke oni povas iri pli kaj pli profunden en la teron, kaj ke estas tamen ĉiam simile – labirinto sub labirinto, kaj neniu finaĵo en unu el ili. Neniu „konis“ la kavernsistemon. Tio tute ne estis ebla. La plej multaj el la junaj viroj konis parton de ĝi, kaj estis nekutime aŭdaci esplori la terenon multe ekstere de la konata parto. Tom Sawyer konis tiom la kavernsistemon kiel iu ajn.

La procesio moviĝis laŭ la ĉefa irejo ĉirkaŭ tri kvaronojn de mejlo, kaj poste la grupoj kaj paroj komencis moviĝi en flankvojojn, ili rapidis tra la malagrablaj koridoroj kaj reciproke timigite kaptis manojn, se la koridoroj denove kuniĝis je certa punkto. Tiel unuopaj partoj povis eviti sin reciproke survoje dum duono de horo sen iri en la „nekonatan“ regionon.

Iom post iom unu grupo post la alia vagante revenis al la enirejo de la kaverno, anhelanta, kaŭzanta grandan ĝojon kaj ridadon, ŝmirita de la kapo ĝis la piedoj per sebogutaĵo, kovrita de argilo, kaj entute ravita pri la sukcesa tago. Ili tre miris, ke ili tute forgesis la tempon, kaj ke la vespero estis komenciĝonta. La ŝipsonorilo sonoradis jam dum duono de horo. Tamen tiu speco de la tagfino estis romantika kaj tial kontentiga. Kiam la pramŝipo kun sia sovaĝa kargo depuŝiĝis en la riveron, neniu eĉ iomete afliktiĝis pri la disipita malfruigita tempo krom la ŝipkapitano mem.

Huck jam gardostaris, kiam la pramŝipo preterglitis la haltejon kun mallonga lumsignalo. Li aŭdis neniun bruon sur la ŝipo, ĉar la junuloj estis tiel elĉerpitaj kaj kvietaj, kiel kutime estas homoj, kiuj estas tute lacigitaj. Li miris, kia ŝipo tio estas, kaj kial ili ne haltas ĉe la surteriĝejo – kaj poste li forigis ĝin el sia kapo kaj koncentriĝis pri afero sia. La nokto fariĝis pli kaj pli nuba kaj malhela. La dudekdua komenciĝis kaj la bruo de la veturiloj finiĝis, distritaj lumoj estingiĝis, ĉiuj vagantaj piedirantoj malaperis, la urbeto endormiĝis kaj postlasis la malgrandan gardanton sola kun la kvieto kaj la fantomoj. La dudektria komenciĝis kaj oni estingis la lumojn en la taverno. Ĉie estis nun tenebro. Huck atendis, kiel ŝajnis al li, dum lacige longa tempo, sed okazis nenio. Lia optimismo malpliiĝis. Ĉu tio havas iun sencon?

Ĉu tio entute havas sencon? Kial ne rezigni kaj reiri al la dormejo?

Bruo penetris al liaj oreloj. Per unu fojo li estis atentega. La pordo al la strateto estis fermita mole. Li saltis malantaŭ la angulon de la konstruvendejo. En la sekva momento preterrapidis du viroj, unu el ili ŝajne portis ion subbrake. Tio certe estis la kesto! Ili do translokigas la trezoron. Kial voki nun Tom-on? Tio estus absurda – la viroj eskapus kun la kesto kaj oni neniam trovus ilin denove. Ne, li persekutos ilian spuron kaj sekvos ilin; li fidos al la tenebro, tiel, ke li sekuros kontraŭ malkovro. Tiel komunikante kun si mem, Huck ekpaŝis kaj ŝteliris post ili kiel kato, kun nudaj piedoj, li permesis al ili antaŭe esti guŝte tiom malproksime, ke ili ankoraŭ ne ekmalaperas el lia viddistanco. Ili iris sur la strato, kiu kondukis al la rivero, laŭ tri domblokoj kaj post ili turniĝis maldekstren sur flankstraton, sur ĝi ili iris rekte antaŭen, ĝis ili venis al la vojo, kiu kondukas al Cardiff-monteto. Tiun ili ekuzis. Kiam ili preteriris la domon de la maljuna kimro, meze de la vojo supren, ili ne hezitis, sed daŭrigis sian marŝon al la supro. Okej, pensis Huck, ili volas enfosigi la trezoron en la malnova ŝtonrompejo. Sed ili ankaŭ ne haltis ĉe la malnova ŝtonrompejo. Ili iris plu ĝis la montetokapo. Poste ili iris en la malvastan padon inter la altaj

Sumach-arbustoj kaj subite malaperis en la malhelo. Huck proksimiĝis kaj malpliigis la distancon, ĉar nun tute ne plu eblis vidi lin. Li trotis ankoraŭ iom antaŭen, poste li hezitigis sian paŝadon, timante, ke li tro proksimiĝos al la viroj, li moviĝis ankoraŭ iomete antaŭen kaj poste haltis por unu fojo, li aŭskultis, neniu sono aŭdeblis, eĉ ne iu, se oni ne konsideras, ke li opiniis aŭskulti la batadon de sia propra koro.

La ululado de strigo aŭdiĝis de la transa flanko de la monteto – malbonsignaj sonoj! Sed neniuj paŝoj. Damne, ĉu ĉio estis vane! Li jam volis eksalti kun flugilitaj paŝoj, kiam proksimume metron malproksime de li ternis viro! La koro de Huck kvazaŭ saltis en lian gorĝon, sed li glutis ĝin malsupren, poste li staris tie, kvazaŭ li subite estus skuata samtempe de ses febroj. Li sentis sin tiom malforta, ke li pensis, ke li falos kun certeco sur la tersurfacon. Li sciis, kie li estas. Li sciis, ke li estas kvin paŝojn proksime de la murŝtuparo, kiu kondukas en la terposedon de vidvino Douglas. Tre bone, ili enfosu la keston tie, ne estos malfacile trovi ĝin tie.

Nun eksonis voĉo – tre mallaŭta voĉo -tiu de Indiĝen-Joe:

„Ŝi estu damnita, povas esti, ke ŝi havas gastojn – jen   „Mi ne povas vidi iun.“

Tio estis la voĉo de la fremdulo – la strangulo de la hantata domo. Frosta frido ekkaptis la koron de Huck – tio do estis la „venĝo“-entrepreno! Lia unua penso estis fuĝi. Poste li memoris, ke la vidvino Douglas estis pli ol unufoje afabla al li, kaj tiuj viroj eble estas mortigonta ŝin. Li deziris havi la kuraĝon averti la vidvinon, sed li sciis, ke li ne havus la kuraĝon – ili povus veni kaj kapti lin. Ĉio tio venis en lian kapon, dum la momento, kiu pasis inter la rimarko de la fremdulo kaj la sekva rimarko de Indiĝen-Joe, kiu estis jena:

„Ĉar la arbusto kovras ĝin antaŭ vi. Jen – transiĝu tien – nun vi povas vidi ĝin, ĉu?“

„Jes. Konsentite, ŝi devas havi gastojn, mi supozas. Prefere rezignu pri la venĝo!“

„Rezigni pri la venĝo, ĉu? Kiam mi tuj forlasos la landon unufoje por ĉiam, ĉu! Mi rezignu kaj eble   neniam plu havu plian bonŝancon, ĉu? Mi diras al vi ankoraŭfoje, kiel mi diris tion jam antaŭe al vi, mi ne interesiĝas pri ŝia rabakiro – ĝi estu via. Sed ŝia edzo estis kruda al mi – multfoje li estis kruda al mi. Sed antaŭ ĉio li estis la paciga juĝisto, kiu enkarcerigis min pro vagisteco. Kaj tio ne estas ĉio. Tio estas eĉ ne milion-ono de la tuto! Li SKURĜIS min! Li skurĝis min kiel negron fronte de la karcero, kiel negron! – Kaj la tuta urbo observis tion! Li SKURĜIS min, ĉu vi komprenas? Li rapidis pli ol mi, ĉar li mortis. Sed ŝian vivon mi prenos.“

„Ho, ne mortigu ŝin! Ne faru tion!“

„Mortigi, kiu diris ion pri mortigi? Mi mortigus LIN, se li estus ĉi tie, sed ne ŝin. Se vi volas venĝi vin je ino, vi ne mortigu ŝin – feko! Vi ataku ŝian belon. Vi tratranĉu ŝiajn nazlobojn – vi tranĉu noĉojn en ŝiajn orelojn, kiel ĉe porkino!“

„Dio mia, tio estas...“

„Retenu vian opinion por vi mem! Tio estos por vi la plej sekura. Mi firmligos ŝin al la lito. Se ŝi elsangus, ĉu tio estus mia kulpo? Mi ne larmus, se ŝi farus tion.

Amiko mia, vi helpos al mi ĉe la afero – por plaĉo mia – tial vi estas ĉi tie – sola mi eble ne sukcesus. Sed, se vi retroevitos, mi transmondigos vin. Ĉu vi komprenas tion? Kaj, se mi devos mortigi vin, mi mortigos ankaŭ ŝin – kaj poste, mi supozas, ke neniu plu scios ion pri tio, kiu faris tiun buĉadon.“

„En ordo, se necesas fari tion, ni faru tion tuj. Ju pli rapide des pli bone – mi jam tute tremas.“

„Fari ĝin NUN? Dum ĉeesto de la gastoj tie?

Aŭskultu – mi komencas suspekti vin, tion sciu unue. Ne – ni atendos, ĝis kiam la lumoj ne plu lumos – ni ja ne devas rapidi.“

Huck divenis, ke sekvos tuj silento – jen afero, kiu estis eĉ pli terura ol ĉiu longega interparolado pri murdo; tial li ĉesis spiri kaj faris tre delikatan retropaŝon. Li metis la piedon atenteme, sed firme, surteren, post ŝanceliga balancado sur unu piedo preskaŭ falinte al unu flanko kaj posta al la alia. Li retropaŝis plian fojon, kun la sama zorgemo kaj en la sama danĝero – jen kraketis branĉeto sub piedo! Li ĉesis spiri kaj aŭskultis. Neniu sono aŭdeblis, estis absolute kviete. Lia dankemo ne konis limojn. Nun li turniĝis en sia spuro, inter la baraĵo el Sumach- arbustoj, li turnis sin tiel zorgeme kvazaŭ li estus ŝipo – kaj poste li paŝis rapide antaŭen, sed atenteme. Alveninte ĉe la ŝtonrompejo, li sentis sin sekura kaj tial li kvazaŭ ekflugis sur siaj rapidaj facilmovaj piedoj. Pli malsupren kaj pli malsupren li rapidegis, ĝis kiam li atingis la domon de la kimro. Li frapis laŭte la pordon kaj baldaŭ montriĝis la kapoj de la maljuna viro kaj de liaj fortegaj filoj en la fenestroj.

„Kial la bruo tie? Kiu frapegas? Kion vi celas?“

„Enlasus min – rapide! Mi rakontos ĉion al vi.“

„Kiu vi estas?“

„Huckleberry Finn — rapide enlasu min!“

„Huckleberry Finn, efektive! Tio ne estas la nomo, kiu malfermigas multajn pordojn, mi pensas! Sed enlasu lin, filoj miaj, por ekscii, pri kio temas!“

„Mi petas, vin, ne diru al iu, ke estas sciigo de mi“, tio estis la unuaj vortoj, kiujn Huck diris, kiam li enpaŝis. „Bonvolu, ne faru – ili mortigus min, certe – sed la vidvino estis kelkajn fojojn afabla al mi, kaj mi rakontu tion al vi, mi VOLAS rakonti tion, se vi promesos al mi, ke vi vi neniam mencios, ke estas de mi.“

„Ĉe Georgo, li efektive HAVAS ion por rakonti aŭ li ne agus tiel!“ klarigis la maljuna viro: „Ekparolu kaj neniu ĉi tie perfidos vin, knabo.“

Post tri minutoj la maljuna viro kaj liaj filoj kuris jam armite sur la vojo supren al la monteto, kaj ĝuste ili iris ŝtelire en la Sumach-padon, kun la pistoloj ĉemane. Huck ne akompanis ilin plu. Li kaŝiĝis malantaŭ granda roko kaj ekaŭskultis. Sekvis longa timiga kvieto, kaj poste subite ekknalis armiloj kaj aŭdeblis krio.

Huck ne plu atendis la detalojn, li forsaltis kaj kuregis malsupren de la monteto, tiel rapide, kiel liaj piedoj portis lin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.