|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Dum kelkaj minutoj la novaĵo jam disvastiĝis kaj dekdu boatetoj ŝarĝitaj per viroj estis sur la vojo al la Douglas-kaverno, kaj baldaŭ sekvis la pramŝipo plenigita per multaj pasaĝeroj. Tom Sawyer estis en la boato, kiu veturigis ankaŭ la juĝiston Thatcher.
Kiam la pordo de la kaverno estis malŝlosita, prezentiĝis en la malhela duonlumo de la loko mizera vidaĵo. Indiĝen-Joe kuŝis sur la roka grundo, morta, kun la vizaĝo proksime de la pordofendo, kvazaŭ liaj sopiremaj okuloj estus fiksitaj ĝis la lasta momento al la lumo kaj jubilo de la libera mondo ekstere. Tom estis tuŝita, ĉar li sciis pro propra sperto, kiel suferis tiu krimulo. Spite al tiu kompatema tuŝiteco, li tamen sentis nun senliman plifaciligon kaj sekurecon, kio malkaŝiĝis al li tiom konscie, kiom li antaŭe ne komprenis tion, kia peza ŝarĝo de timego metiĝis sur lin ekde la tago, kiam li levis sian voĉon kontraŭ la sangosoifa pario.
La Bowie-tranĉilo de Indiĝen-Joe kuŝis apud li, la klingo estis rompita en du pecojn. La granda suba trabo de la pordo estis traborita kaj trahakita en monotona laboro; cetere estis senutila laboro, ĉar la natura roko ekstere formis sojlon, kaj kontraŭ tiu dura materialo la tranĉilo ne havis efikon. Damaĝo, kiu ekestis, estis nur tiu de la tranĉilo mem. Sed eĉ, se ne estus estinta ŝtona baro, la laboro tamen estus vana. Eĉ se Indiĝen-Joe estus foriginta la trabon tute, li ne povis ŝovi sian korpon sub la pordon, kaj li sciis tion. Tial li hakadis la trabolignon nur por fari ion – por tiel pasigi la lacigan tempon – kaj por okupi siajn torturatajn sencojn. Kutime en la rokofendoj de tiu antaŭĉambro troviĝis kelkaj kandelaj sebopecoj postlasitaj de turistoj, sed tie estis tiam neniu plu. La enfermito kunkolektis kaj manĝis ilin. Krome li sukcesis kapti kelkajn vespertojn, kaj ankaŭ ilin li manĝis kaj postlasis nur ties ungojn. La kompatinda malbonŝanculo mortis pro malsato. Je proksima loko dum eraoj lante kreskis supren de la grundo stalagmito formita per gutantaj akvogutoj de la supra stalaktito. La enfermito disrompis la stalagmiton kaj sur la stumpo li metis ŝtonon, en kiun li skrapis malprofundan kavon, por tie kapti la rarajn gutojn, kiuj falis ĉiun trian minuton kun la malgaja akurateco de tiktakanta horloĝo – proksimume kuleretpleno dum dudek kvar horoj. La gutoj falis jam, kiam la piramidoj estis ankoraŭ novaj; kiam falis Trojo; kiam oni metis la fundamentojn de Romo, kiam oni najlis Jesuon Kriston al kruco; kiam Vilhelmo la Konkerulo kreis la britlandan imperion; kiam velis Kolombo; kiam la masakro de Leksingtono estis „novaĵo“. Ili falas ankoraŭ nun; ili falos plu tiam, kiam estos ĉiuj tiuj okazaĵoj sinkintaj en la posttagmezon kaj la vesperan krepuskon de l’ tradicio kaj voritaj de la tenebra nokto de l’ forgeso. Ĉu ĉio havas intencon kaj celon? Ĉu la gutoj pacience falis dum kvinmil jaroj por esti pretaj por la bezono de tiu flirtanta homa insekto? Kaj ĉu ili devos plenumi en la sekvaj dekmil jaroj plian gravan taskon? Ne gravas. Pasis jam tre multaj jaroj, de kiam la malfeliĉa bastardo skrapis kavon el la ŝtono por kapti la netakseble valoregajn gutojn, sed ĝis tiu ĉi aktuala tago la turistoj gapas plej longe al tiu kortuŝa ŝtono kaj la lante gutanta akvo, se ili vizitas la miraklojn de la Douglas-kaverno. „La kaliko de Indiĝen-Joe“ estas la unuaranga el la listo de mirakloj; eĉ „Palaco de Aladino“ ne povas superatuti ĝin.
Oni entombigis Indiĝen-Joe-on proksime de la enirejo de la kaverno. La homoj venis gregope per boatoj kaj ĉevalĉaroj el la urboj kaj el ĉiuj bienoj kaj vilaĝetoj de la regiono, el radiuso de sep mejloj; ili havis siajn infanojn ĉe si kaj ĉiujn specojn de provizaĵoj; kaj ili konfesis, ke ili havis preskaŭ tiel kontentigan tempon dum la funebro, kiel ili estus havintaj dum pendumado.
Tiu entombigo finigis la pluan kreskon de alia okazaĵo – la petskribadon pri indulgo por Indiĝen- Joe. La petskribon subskribis multaj personoj; oni aranĝis multajn larmriĉajn kaj elokventajn kunvenojn. Komitato de eksterordinare dolĉaj inoj estis elektita iri al la guberniestro por veplendadi antaŭ li kaj por petegi lin esti kompatema azeno kaj trakti sian devon per piedoj. Pri Indiĝen-Joe oni diris, ke li murdis kvin civitanojn de la urbeto, sed, ĉu gravas? Se li estus Satano persone, tamen troviĝus sufiĉe da senfortuloj pretaj por subskribi per sia nomo indulgo-petskribon kaj verŝi sur ĝin ploron el siaj eterne difektaj kaj likantaj akvodistribuejoj.
Je la mateno post la funebro Tom kaj Huck retiriĝis al privata loko por havi gravan interparoladon. Huck intertempe eksciis de la kimro ĉion pri la aventuro de Tom kaj la vidvino Douglas, sed Tom diris, ke li pensas, ke estas unu afero, kiun ili ne rakontis al li, kaj ke li nun kun li intencas interparoli tiun aferon. La vizaĝo de Huck morniĝis. Li diris:
„Mi jam scias, kio estas. Vi iris al n-ro 2 kaj trovis nenion krom la viskio. Neniu diris al mi, ke estis vi, sed mi tuj divenis, ke nur vi povas esti tiu, tuj kiam mi aŭdis pri la viskinegoco; kaj mi sciis ankaŭ, ke vi ne havas la monon, ĉar vi tion al mi iel estus sciiginta, kaj vi rakontus tion al mi, eĉ se vi silentus pri tio al ĉiu alia. Tom, io supozigis min ĉiam, ke ni neniam povos firmteni la predon.“
„Kial, Huck? Mi ja neniam fajfis ion pri la tavernposedanto. Vi ja scias, ke lia taverno estis en ordo je tiu sabato, kiam mi iris al la pikniko. Ĉu vi ne memoras, ke vi tie devis gardostari en tiu nokto?“
„Ho, jes! Ŝajnas nur tiel, kvazaŭ tio okazis jam antaŭ jaro. Estis ĝuste en tiu nokto, kiam mi sekvis Indiĝen-Joe-on al la vidvino.“
„VI sekvis lin?“
„Jes – sed silentu pri tio! Mi supozas, ke Indiĝen-Joe postlasis ĉi tie ankoraŭ kelkajn amikojn, kaj mi ne volas, ke ili fariĝu koleraj pri mi kaj traktu min per fiaj trukoj. Sen mi li nun estus tute sen difekto en Teksaso.“
Poste Huck rakontis sian tutan aventuron konfide al Tom, kiu antaŭe aŭskultis nur la parton pri la kimro.
„En ordo“, diris Huck, baldaŭ reveninte al la ĉeftemo, „kiu ajn pinĉprenis la viskion en n-ro 2, tiu pinĉprenis ankaŭ la monon, mi supozas – ĉiukaze ĝi estas perdita por ni.“
„Huck, la mono neniam estis en n-ro 2!“
„Kio?“ Huck esploris fervore la vizaĝon de la kamarado. „Ĉu vi denove trovis la spuron al la mono, Tom?“
La okuloj de Huck ekflamegis.
„Diru tion denove, Tom.“
„La mono estas en la kaverno!“
„Tom – diru kiel honesta indiĝeno – ĉu vi ŝercas? Ĉu vi parolas serioze?“
„Mi seriozas, Huck – mi tiom seriozas, kiom ankoraŭ neniam dum mia tuta antaŭa vivo. Ĉu vi eniros tien kun mi kaj helpos eligi ĝin?“
„Mi vetas, ke mi volas! Mi volus, se ni povus lumigi la vojon tien kaj ne povus perdiĝi.“
„Huck, ni povos fari tion sen la plej eta ĉagreneto en la mondo.“
Ege bonege! Kio instigas vin pensi, ke la mono...“
„Huck, atendu, ĝis kiam ni enestos tie. Se ni ne trovos ĝin, mi konsentos, ke vi ricevos mian tamburon aŭ ĉiun alian aĵon, kiun mi havas en la mondo. Mi ĵuras!“
„En ordo — jen suprizo. Kiam ni ekiros?“
„Tuj nun, se vi volas, ĉu vi estas sufiĉe forta?“
„Ĉu la kavernvojo tien estas longa? Mi denove surpiedas, sed dum mallonga tempo, du aŭ tri tagojn, sed mejlon mi povus migri, Tom — almenaŭ mi pensas, ke mi povus.“
„Estas ĉirkaŭ kvin mejloj laŭ la vojo, kiun ĉiuj iras, krom mi, Huck, ĉar nur mi konas vojon, kiu estas multe malpli longa. Huck, mi veturigos vin rekte tien sur boateto. Mi drivigos la boateton al tie kaj mi retrovoje remos tute sola. Vi eĉ ne devos kurbigi manon.“
„Ni tuj startu, Tom.“
„En ordo. Ni bezonas iom da pano kaj viando, kaj niajn pipojn kaj unu aŭ du saketojn, kaj unu aŭ du drakoŝnuretojn kaj kelkajn el tiuj dentvicaj aĵoj, kiujn oni nomas Lucifer-alumetojn. Mi diras al vi, multfoje mi deziris, ke mi havu kelkajn, kiam mi enestis tie antaŭe.“
Iom post tagmezo la knaboj prunteprenis boateton de iu, kiu ĝuste ne ĉeestis, kaj tuj survojiĝis. Kelkajn mejlojn sude de la kaverno diris Tom:
Jen la truko, la tuta vojo malsupren de la kaverno aspektas simile – neniuj domoj, neniuj lignejoj, ĉie la sama vepro. Sed, ĉu vi vidas tie supre la blankan loketon, kie okazis terglito? Jen unu el miaj memorigaj signoj. Ni albordiĝu nun.“
Ili albordigis la boateton.
„Nu, Huck, tie, kie ni staras, ni povus tuŝi la truon per fiŝkapta vergo. Provu trovi ĝin.“
Huck serĉadis ĉie, sed trovis nenion. Tom marŝis fiere en densan vepran areton el Sumaĥ-arbustoj kaj diris:
„Jen ĝi! Rigardu al ĝi, estas la plej fajna truo en la tuta lando. Sed silentu pri tio. Jam delonge mi volas esti rabisto, sed mi sciis, ke mi bezonas por tio lokon kiel ĉi tiun. Sed kie trovi tian? Jen la problemo. Nun ni havas ĝin, kaj ni tenos ĝin sekreta. Nur Joe Harper kaj Ben Rogers rajtos eniri – ĉar, kompreneble, ni devos havi bandon, alikaze ĉio estus tute sen stilo. Tom Sawyer-bando – tio sonas grandioza, ĉu ne, Huck?“
„Okej, sonas bone, Tom. Kaj kiun ni prirabos?“
„Ho, preskaŭ ĉiun. Ni embuskos homojn – jen la plej ofta metodo.“
„Kaj mortigos ilin, ĉu?“
„Ne, ne ĉiam. Ni metos ilin en la kavernon, ĝis kiam ili kunhavos la elaĉetsumon.“ „Mono. Oni devigas ilin, ke ili kunskrapu ĉiun monon, kiun ili havas, de amikoj ktp. Kaj se oni estos reteninta ilin dum jaro ĉe si kaj la mono ne estos kunskrapita, oni murdos ilin. Jen la kutima vojo. Nur inojn oni ne mortigas. Oni enkarcerigas ilin, sed ne murdas. Ili estas ĉiam lindaj kaj riĉaj kaj terure timigitaj. Oni forprenas iliajn horloĝojn kaj aliajn aĵojn, sed oni ĉiam demetas la ĉapelon antaŭ ili kaj parolas ĝentile al ili. Neniu estas tiel ĝentila, kiel rabisto – tion vi povas legi en libroj. Nu, kaj iam la inoj enamiĝos en onin, kaj kiam ili estis en kaverno dum semajno aŭ du semajnoj ili ĉesos plori, kaj poste oni tute ne plu povos eligi ilin. Se vi ilin elpelus, ili turniĝus sur kalkanumo kaj revenus. Tiel legeblas en ĉiuj ĉi libroj.“
„Ha, tio estas mojosa, Tom. Mi pensas, ke tio estas pli bona ol esti pirato.“
„Jes, kelkmaniere estas pli bone, ĉar oni estas pli proksime al la hejmo kaj al la cirko ktp.“
Intertempe ĉio estis preta kaj la knaboj grimpis en la truon, Tom kiel la unua. Ili pene moviĝis ĝis la fino de la trairejo, poste ili fiksis siajn drakoŝnurojn interligitajn per nodoj, kaj moviĝis plu. Post kelkaj paŝoj ili atingis la fonton, kaj Tom sentis kiel iras tremado tra lia tuta korpo. Li montris al Huck la restaĵon de la kandela peco, kiu estis fiksita per argila bulo sur la roka vando, kaj li rakontis, kiel Becky kaj li kune observis la flameton dum ties lasta flagrado kaj estingiĝo.
La knaboj nun komencis interparoli flustrante, ĉar la kvieto kaj la malhelo de la loko ŝarĝis iliajn spiritojn. Ili daŭrigis sian iradon, kaj baldaŭ atingis kaj eniris la alian trapasejon, ĝis kiam ili alvenis la „abismon“. En la kandelolumo ili vidis, ke ĝi ne estas efektiva abismo, sed nur kruta argiladeklivo, kiu kondukas ok aŭ dek metrojn pli profunden. Tom flustris:
„Nun mi montros al vi la sekvan, Huck.“
Li tenis sian kandelon super si kaj diris:
„Rigardu foje ĉirkaŭ la angulon, tiom malproksime, kiom vi povas. Ĉu vi vidas ion? Tie transe sur la granda roko – pentrita per kandela fumo?
„Nu, kaj kie estas nun via numero 2? Sub la kruco, ĉu ne? Ĝuste tie mi vidis Indiĝen-Joe-on, kiel li tenis alte sian kandelon, Huck!“
Huck gapis dum certa tempo al la mistika signo kaj poste li diris kun tremanta voĉo:
„Tom, ni foriĝu de ĉi tie!“
„Kio! Kaj la trezoron ni lasu ĉi tie, ĉu?“
„Jes, ni lasu ĝin. La spirito de Indiĝen-Joe fantomadas ĉi tie, certe.“
„Ne, ĝi ne farus tion, Huck, ĝi ne farus. Ĝi hantus la lokon, kie Indiĝen-Joe mortis – do, malproksime, ĉe la elirejo de la kaverno – kvin mejlojn for de ĉi tie.“
„Ne, Tom, tio ne estas ĝusta. Ĝi hantas la lokon ĉirkaŭ la mono. Mi scias kiel fantomoj kondutas, kaj ankaŭ vi.“
Tom ektimis, ke Huck pravas. Duboj kolektiĝis en lia menso. Sed baldaŭ li ekhavis ideon:
„He, Huck, kiaj stultuloj ni estas! La spirito de Indiĝen-Joe ja ne hantas lokon, kie estas kruco!“
La argumento estis konvinka kaj efikis senpere.
„Tion mi ne pripensis, Tom. Sed tiel estas. Jen nia bonŝanco, la kruco. Mi pensas, ke ni nun tie grimpu malsupren kaj serĉu la keston.“
Tom ekiris kiel unua kaj postlasis krudajn ŝtupojn en la argila deklivo, kiam li descendis. Huck sekvis lin. Kvar larĝaj irejoj debranĉiĝis de la malvasta kaverno, en kiu troviĝis la granda roko. La knaboj esploris tri el ili sen sukceso. En tiu, kiu estis plej proksima al la bazo de la roko, ili trovis niĉon malsupre kovritan de littukoj kaj malnovan ŝelkon, dikan haŭton de lardo kaj la zorgeme prironĝitajn ostojn de du aŭ tri kortbirdoj. Sed monokesto tie ne estis. La buboj rastis kaj denove rastis la lokon, sed vane. Tom obĵetis:
„Li diris, ke SUB la kruco. Jen tio, kio estas plej simila al io, kio estas sub la kruco. Sub la roko mem ĝi ja ne povas esti, ĉar la roko troviĝas firme sur la grundo.“
Ili ankoraŭfoje traserĉis ĉion kaj poste sidiĝis senkuraĝigite. Huck ne plu havis ideon. Post certa tempo diris Tom:
„Rigardu foje, Huck, tie estas piedpremaĵoj kaj iom da kandela sebo sur la argilo, sur unu flanko de la roko, sed ne sur la aliaj flankoj. Nu, kial? Mi vetas, ke la mono ESTAS sub la roko. Mi foje subfosos ĝin argile.“
„Tio ne estas malbona ideo, Tom!“ diris Huck vigle.
Tom subite eltiris sian „aŭtentikan Barlow-tranĉilon“ kaj li ne fosis profunde eĉ dek centimetrojn, kiam li jam puŝis sur lignon.
„He, Huck, ĉu vi aŭdas tion?“
Huck ekkomencis fosi kaj skrapi la argilon. Baldaŭ ili malkovris kaj forigis kelkajn tabulojn. Ili malkovris naturan fendon, kiu kondukis sub la rokon. Tom engrimpis kaj lumis per sia kandelo tiel sub la rokon, kiel li povis, sed li diris, ke li ne povas vidi la finon de la fendo. Li proponis esplori ĝin. Li kliniĝis kaj iris plu; la malvasta irejo iom post iom kondukis pli malsupren. Li sekvis la vojkurbiĝojn, unue dekstren, poste maldekstren, kun Huck je ties kalkanoj. Tom turniĝis heziteme al mallonga vojkurbiĝo kaj vokis:
„Dio mia! Huck, rigardu!“
Estis la trezorkesto, tute certe, okupanta komfortan malgrandan groton, kune kun malgranda pulvora bareleto, paro da fusiloj en ledaj ingoj, du aŭ tri mokasenparoj, ledozono kaj kelkaj diversaj forĵetindaĵoj, kiuj estis tute malsekigitaj de falintaj akvogutoj.
„Nun ni havas ĝin lastfine!“ diris Huck, trafosante per siaj manoj la malheliĝintajn monerojn. „Ho, nun ni estas riĉaj, Tom!“ „Huck, mi ĉiam supozis, ke ni posedos ĝin. Tio estas preskaŭ tro neimagebla, sed nun ni havas ĝin, tute certe! Tamen, ni ĉi tie ne kondutu kiel frenezuloj. Ni eltrenu ĝin de ĉi tie. Lasu min foje provi levi la keston.“
La kesto pezis ĉirkaŭ kvindek pundojn. Tom tre pene kapablis levi ĝin, sed ne povis ĝin porti oportune.
„Tion mi jam supozis“, li diris; ILI portis ĝin tiel, kvazaŭ ĝi estus peza, je tiu certa tago en la hantata domo. Mi rimarkis tion. Mi pensas, ke estis ĝuste kunpreni la malgrandajn saketojn.“
La mono estis baldaŭ pakita en la saketojn kaj la knaboj portis ilin al la krucroko.
„Nun ni ankoraŭ elprenu la fusilojn kaj la aliajn aĵojn“, diris Huck.
„Ne, Huck – lasu ilin tie, tiuj estos la decida truko, kiam ni estos rabistoj. Ni konservos ilin tie dum la tuta tempo, kaj ni ankaŭ tie festos niajn orgiojn. Estas tre komforta loko por orgioj.“ „Mi ne scias. Sed rabistoj ĉiam festas orgiojn, kaj kompreneble ankaŭ ni devos fari tion. Ek do, Huck, ni estas ĉi tie jam dum longa tempo. Fariĝis jam malfrue, mi supozas. Krome mi estas malsata. Ni manĝos kaj fumos, kiam ni estos ĉe la boateto.“
Baldaŭ ili aperis en la Sumaĥ-vepro kaj ĉirkaŭrigardis memgarde, ili konstatis, ke ne ekzistas danĝero je la bordo, kaj baldaŭ ili manĝis kaj fumis en la boateto. Kiam la suno kliniĝis al la horizonto, ili depuŝiĝis kaj survojiĝis hejmen. Tom remis laŭ la bordo dum la longa krepusko kaj gaje interparolis kun Huck, kaj kiam jam malhelis, li albordigis la boateton.
„Atentu foje, Huck“, diris Tom, „ni kaŝos la monon en la subtegmento de la vidvina lignoremizo, kaj mi venos morgaŭ matene kaj ni kalkulos kaj disdividos ĝin, kaj poste ni serĉos lokon en la arbaro, kie ĝi estos sekura. Vi kuŝiĝos ĉi tie kaj gardos, ĝis mi estos alveturinta la malgrandan manĉareton de Benny Taylor. Dum malpli ol minuto mi estos for.“
Li malaperis kaj baldaŭ revenis kun la ĉareto, metis la du saketojn en ĝin, ĵetis kelkajn trivitajn vestĉifonojn sur ilin kaj ekiris, tirante sian ŝarĝon post si. Kiam la knaboj venis al la domo de la kimro, la knaboj haltis por ripozo. Ĝuste kiam ili volis moviĝi plu, la kimro elpaŝis kaj diris:
„Halo, kiu tie estas?“
„Huck kaj Tom Sawyer.“
„Bone! Akompanu min, knaboj, ĉiuj atendas vin. Jen tien! – Kaj moviĝu, rapide! – Mi tiros vian ĉareton. Hehe, ĝi ne estas tiel rapide kiel ĝi devus esti. Ĉu vi enhavas brikojn? Aŭ metalon?“
„Malnovan metalon“, diris Tom.
„Tion mi jam imagis tiel, la knaboj en tiu ĉi urbeto prefere emas ŝarĝi pli da ĉagreno sur sin kaj disipi pli da tempo por kolekti malnovan feron, kiun ili vendas al fandejo por sespencmonero ol enspezi la duoblon de mono per regula laboro. Sed tia estas la homa naturo – moviĝu rapide, moviĝu rapide!“
La knaboj volis scii, kial ili devas rapidi.
„Ne tro cerbumu, vi ekscios tion, se vi estos ĉe vidvino Douglas!“
Huck diris kun iom da timo – ĉar li delonge kutimis esti suspektata erare:
„Sinjoro Jones, ni ne faris ion nedecan.“
La kimro ridis.
„Nu, mi scias nenion pri tio, Huck, knabo mia. Mi scias nenion pri tio. Ĉu vi kaj la vidvino ne estas bonaj geamikoj?“
„Jes. Certe. Almenaŭ ŝi estis ĉiam amikema al mi.“ „Do, en ordo. Kial vi do timas?“
Tiu demando ankoraŭ ne estis tute respondita en la malrapide laboranta kapo de Huck, kiam li estis ŝovata kun Tom en la loĝoĉambron de sinjorino Douglas. Sinjoro Jones postlasis la ĉareton proksime de la pordo kaj sekvis la knabojn.
La ĉambro estis hele lumigata, kaj ĉiuj, kiuj estis aŭtoritatuloj en la urbeto, ĉeestis tie: la geedzoj Thatcher, familio Harper, familio Rogers, onklino Polly, Sid, Maria, la pastro, la gazetredaktisto kaj multaj aliaj, kaj ĉiuj en dimanĉaj vestoj. La vidvino salutis ilin kun tia afableco, kian oni povas apliki en la plej favora kazo al du personoj, kiuj aspektas tiaj, kiaj ili. Ili estis kovritaj per argilo kaj kandela sebo. Onklino Polly fariĝis profunde ruĝega pro honto, sulkigis la frunton kaj kapneis kun rigardo al Tom. Sed neniu suferis eĉ je duono tiom, kiom la du knaboj. Sinjoro Jones diris:
„Tom ankoraŭ ne estis hejme, tial mi rezignis pri tio serĉi lin, sed tiam mi kvazaŭ stumblis pro li kaj pro Huck, rekte antaŭ mia pordo, kaj tial mi kondukis ilin rapide ĉi tien.“
„Kaj tion vi faris ĝuste“, diris la vidvino. Sekvu min, knaboj.“
Ŝi kondukis ilin al la dormoĉambro kaj diris:
„Do, nun lavu kaj transvestigu vin. Jen du novaj kostumoj – ĉemizoj, Strumpetoj, ili ĉiuj estas kompletaj. Ili apartenas al Huck – la duonon de la vestoj aĉetis sinjorino Jones, kaj mi la alian. Sed ili taŭgas por vi ambaŭ. Ekvestu vin. Ni atendos, ĝis kiam vi estos laŭorde vestitaj.“
Poste ŝi foriris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.