La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 6

Lunde matene Tom sentis sin mizere. Lunde matene li sentis sin ĉiam tiel, ĉar denove komenciĝis semajno da sufero en la lernejo. Kutime li komencis tiun tagon per tio, ke li deziris, ke ne okazu la interrompo per tiu ĉi semajnfino. Ĉar ĝi faris la revenon de kaptiteco kaj kateniteco eĉ pli abomena.

Tom kuŝis enlite kaj enpensiĝis. Subite li ekhavis la ideon, ke li plej prefere estu malsana. Tiukaze li povus resti hejme. Tio estus delikata radieto de espero. Li ekzamenis sian korpon de supre ĝis malsupre. Neniu sufero troviĝis kaj li esploris denove. Ĉifoje ŝajnis al li, ke eblus senti aludon de kolikaj simptomoj, kaj li komencis subteni ilin, kun konsiderinda espero. Sed ili baldaŭ fariĝis apenaŭ plu senteblaj kaj malaperis fine tute. Li pripensis la aferon plu. Jen li malkovris ion novan. Unu el liaj tranĉodentoj malfirmiĝis. Kia feliĉo! Li ĵus volis komenci ĝemi, por ensentiĝo, kiel li nomis tion, kiam venis kapen al li, ke lia onklino, se li rakontus tion al ŝi, simple elŝirus la denton kaj tio estus doloriga. Li do decidis teni la denton en rezervo kaj serĉis plu. Dum certa tempo ofertiĝis nenio, sed poste li memoris, ke la kuracisto rakontis pri certa afero, kiu iun el liaj klientoj katenis du aŭ tri semajnojn al lito, io, kio malbonŝance kostus eĉ fingron. Tial li fervore aperigis sian vunditan piedfingron el la litkovrilo kaj tenis ĝin alte por inspekti ĝin. Bedaŭrinde li ne konis la necesajn simptomojn, sed provo ja indis la penon, kaj li komencis ĝemi kun sindonemo.

Sed Sid dormis neimpresite plu.

Tom ĝemis pli laŭte kaj imagis jam senti doloron en la piedfingro.

Neniu reago de Sid.

Tom baldaŭ laŭte elspiris pro streĉiĝo. Li paŭzis, kolektis ĉiujn siajn fortojn kaj eligis tutan serion da admirindaj dolorsonoj.

Sid ronkis plu.

Tom indigniĝis. Li diris: „Sid, Sid!“ kaj skuis lin. Tio funkciis pli bone kaj Tom komencis ĝemi denove. Sid oscedis, etendis la membrojn, poste li leviĝis spirblove per apogo sur la kubutoj kaj komencis gapi al Tom. Tom daŭrigis la ĝemadon. Sid diris:

„Tom! Diru, Tom!“ (Neniu respondo.) „He, Tom! To-hom! Pri kio temas, Tom?!“ Li skuis lin kaj rigardis zorgeme lian vizaĝon.

Tom eligis pene:

„Ne, Sid, lasu nur. Ne tiom skuu min.“

„Pri kio temas, Tom? Mi devos voki Onjon.“

„Ne, ne zorgu vin. Eble ĝi pasos iom post iom. Ne voku iun.“

„Sed mi devas, ne ĝemu tiom, Tom, estas terure. Kiom longe vi tion jam havas?“

„Horojn, ve! Ne tiom skuu min, vi min ja mortigos.“

„Tom, kial vi ne jam pli frue vekis min? Ho, Tom, NE FARU TION! Fariĝas tute strange en mi, se mi aŭskultas ĝemi vin tiel. Kion vi havas, Tom?“

„Mi pardonas al vi ĉion, Sid, (Ĝemado.) Ĉion, kion vi iam ajn faris al mi. Se mi ne plu vivos....“

„Ve, Tom, vi eble eĉ ne mortos, ĉu? Aŭskultu, Tom – ho, finu tion. Eble....“

„Mi pardonas al ĉiuj, Sid. (Ĝemado.) Diru tion al ili. Kaj Sid, donu mian fenestrokradon kaj mian katon kun unu okulo al la nova knabino, kiu transloĝiĝis en la urbon, kaj diru al ŝi...“

Sed Sid prenis siajn vestojn kaj tuj foriĝis. Tom nun suferis efektive, tiom konvinke laboris lia imagoforto, kaj tial lia ĝemado sonis mirige aŭtentike.

Sid kvazaŭ flugis malsupren sur la ŝtuparo kaj vokis:

„Ho ve, onjo Polly, venu rapide, Tom mortas!“

„Mortas, ĉu?“

„Jes, venu, venu rapide!“

„Stultaĵo! Tion mi ne povas imagi.“

Tamen ŝi kuris sur la ŝtuparo supren, kun Sid kaj Maria ĉe siaj kalkanoj. Ŝia vizaĝo paliĝis kaj ŝiaj lipoj tremis. Kiam ŝi atingis la liton, ŝi spirkraĉis:

„Tom! Tom, kion vi havas?“

„Ho, onjo, mi...“

„Kion vi havas? Kion vi havas? Tom?“

„Ve, onjo, mia vundita piedfingro mortiĝis.“

La maljuna damo sidiĝis plifaciligite sur seĝon, ridis iom, poste iom ploris, kaj poste ŝi ridis kaj ploris samtempe. Tio rebalancigis ŝin kaj ŝi diris:

„Tom, kiom vi timigis min. Sed nun lasu tiun sensencaĵon kaj ellitiĝu.“

La ĝemado ĉesis kaj la doloro retiriĝis el la piedfingro. La knabo sentis sin iom kiel ŝtipkapulo, kaj li diris:

„Onjo Polly, la piedfingro SENTIĜIS tiel, kvazaŭ li estus morta, kaj ĝi tiom doloris, ke mi tute forgesis la denton.“

„Ankaŭ via dento, ĉu? Pri kio temas rilate la denton?“

„Unu el ili malfirmiĝis, kaj ĝi doloras terure.“

„Nu, estas ja en ordo, sed ne ekĝemu denove. Malfermu foje la buŝon. Jes, efektive, la dento moviĝas tien kaj tien. Sed vi ne mortos pro tio. Maria, ekiru kaj alportu silkofadenon kaj ardantan ŝtipon el la kuirejo.“

Tom diris:

„Aĥ, mi petas, onjo ne elŝiru ĝin. Mi jam ne plu havas dentdoloron. Mi volas fali morta planken, se mi plu havas dentdoloron, onjo, mi ja tute ne volas preterlasi la lernejon.“

„Tiel do, tion vi ne volas! La tuta tumulto sekve temis nur pri tio, ke vi pensis, ke vi povus preterlasi la lernejon por fiŝhokado! Tom, Tom, mi vere amas vin, sed vi ŝajne lasas nenion nefarita por rompi mian maljunan koron per viaj sovaĝaj friponaĵoj.“

Intertempe la dentkuracista ilaro estis je dispono. La maljuna damo faris je finaĵo de la silkofadeno nodon kaj firmtiris ĝin ĉirkaŭ la dento de Tom, kaj la alian finaĵon ŝi fiksis al litfosto. Poste ŝi prenis la ardantan ŝtipon kaj subite moviĝis tiel, kvazaŭ ŝi volus ĵeti ĝin al la vizaĝo de Tom. Poste la dento pendis pendole svingiĝante je la litfosto.

Sed ĉiu ekzameno havas ankaŭ sian rekompencon. Kiam Tom post la matenmanĝo survojiĝis por iri al la lernejo, ĉiuj knaboj, kiuj renkontis lin, enviis lin pro la dentobreĉo, ĉar ĝi permesis al li kraĉi per tute nekonata kaj admirinda metodo. Li kolektigis ĉe si konsiderindan sekvantaron el knaboj, kiuj interesiĝis pri prezentado. Kaj unu el ili, kiu tranĉis iun el siaj fingroj, kaj tial ĝis tiam troviĝis en la mezpunkto de fascino kaj omaĝo, retroviĝis nun sen adeptoj kaj prirabata de sia gloro. Li estis deprimita, kaj tial li diris kun malŝato, kiun li mem ne sentis, ke estas fakte nenio kraĉi kiel Tom. Sed alia diris nur: „La vinberoj tro acidas, ĉu?“ Kaj tiel li foriris kiel forgesita heroo.

Mallonge poste Tom renkontis la junulan parion de la urbeto, Huckleberry Finn, la filon de urbe konata drinkulo. Huckleberry elkore estis malamata kaj timata de ĉiuj patrinoj, ĉar li estis kaj pigra kaj senleĝa kaj vulgara kaj malica – kaj ĉar iliaj infanoj lin admiris kaj avidis lian malpermesitan societon kaj deziris, ke ili estu tiel kuraĝaj, kiel li. Tom pri tio similis al la aliaj bonkondutaj knaboj, li enviis tiun Huckleberry pro ties aventurema vivo kiel eksterulo. Li havis rigoran malpermeson ludi kun li. Tial li ludis kun li tiom ofte, kiom li havis bonŝancon. Huckleberry ĉiam estis vestita per trivitaj vestoj de plenkreskuloj, kaj la vestoj estis en eterna florstato de flirtantaj vestaĉoj. Lia ĉapelo estis vasta ruino kun lunarka truo en ties larĝa rando. Lia jako, se li vestis sin per ĝi, pendis preskaŭ ĝis la kalkanoj, kaj la lastaj malsupraj butonoj troviĝis sub la dorsofinaĵo. Nur unu ŝelko portis lian pantalonon, la postaĵparto de la pantalono havis du ŝveltuberojn, kiuj estis vakaj. Kaj la fibriĝintaj gambopartoj de la pantalono treniĝis en la koto, se li ne suprenfaldis ilin.

Huckleberry venis kaj foriris, kiel plaĉis al li. Dum plaĉa vetero li dormis en domenirejoj kaj dum aĉa vetero en vakaj bareloj. Li ne devis frekventi lernejon aŭ preĝejon, neniu povis komandi lin kaj li devis obei neniun. Li povis fiŝhoki, kiam kaj kie li volis kaj tiom longe restadi, kiel plaĉis al li. Neniu al li malpermesis lukti kun iu. Vespere li povis enlitiĝi tiom malfrue, kiom li ŝatis. Li estis ĉiam la unua knabo, kiu iris nudpiede printempe, kaj la lasta, kiu aŭtune surhavis ŝuojn. Li nek devis lavi sin nek vesti sin per puraj vestoj. Li povis sakri mirinde. Per unu frazo, ĉio, kion la vivon faras vivinda, havis tiu knabo. Tion sentis ĉiu plagata, limigata, honorinda knabo en Sankt-Peterburgo.

Tom salutis la romantikan eksterulon:

„Saluton, Huckleberry!“

„Saluton mem, kaj rigardu, kiel ĝi plaĉas al vi.“

„Kion vi havas?“

„Mortan katon.“

„Montru foje al mi, Huck. Hehe, ĝi ja estas tute rigida. De kie vi havas ĝin?“

„Aĉetite de knabo.“

„Kiom vi pagis?“

„Bluan bileton kaj vezikon de porko el buĉejo.“

„Kaj de kie vi havis la bluan bileton?“

„Mi aĉetis ĝin antaŭ du semajnoj de Ben Rogers por bastono por rulringo.“

„Cetere, diru, por kio taŭgas mortaj katoj, Huck?“ „Por kio? Por forigo de verukoj.“

„Ĉu vere? Jen mi scias ion pli bonan.“

„Mi vetas, ke vi ne scias. Kio estu tio?“

„Nu, pluvakvo en trunko.“

„Kial pluvakvo?! Mi donus eĉ ne duoncendon por pluvakvo.“

„Ĉu efektive ne? Ĉu vi jam foje provis?

„Ne mi, sed Bob Tanner.“

„Kiu rakontis tion al vi?“

„Nu, li rakontis tion al Jeff Thatcher, kaj Jeff rakontis al Johnny Baker, kaj Johnny rakontis al Jim Hollis, kaj Jim rakontis al Ben Rodger, kaj Ben al negro, kaj tiu rakontis tion al mi. Tiel do!“

„Nu, kaj kion pruvas tio? Ili ĉiuj mensogas. Almenaŭ ĉiu krom la negro. Mi ne konas LIN. Sed mi neniam vidis negron, kiu NE mensogas. Feko. Nun foje rakontu al mi, kiel Bob Tanner faris tion, Huck.“

„Nu. Li levis sian manon kaj metis ĝin en putran arbrotrunkon, kie enestis pluvakvo.“

„Ĉu dum la hela tago?“

„Kompreneble.“

„Kun sia vizaĝo al arbotrunko, ĉu?“

„Jes, almenaŭ mi supozas tion.“

„Ĉu li diris ion?“

„Mi supozas, ke ne. Mi ne scias tion.“

„Aha! Diri, ke oni provas forigi verukojn per trunkakvo tiel, estas tute damnita idiota maniero. Kiel tio havu kontentigan rezulton? Vi devas iri tute sola en la mezon de arbaro, kie vi konas arbotrunkon kun pluvakvo, se estas noktomeze, vi devas iri kun la dorso antaŭen al la arbotrunko, enmeti vian manon kaj diri:

Hordeograjn’, hordegrajn’, indiĝenmanĝet’, trunkakvo, trunkakvo, glutu la verukon laŭ pet’!

Kaj tiam rapide retiriĝu, dek du paŝojn kun fermitaj okuloj, poste turniĝu trifoje plencirkle ĉirkaŭ vi mem, iru hejmen kaj kun neniu parolu pri tio. Ĉar tiukaze, se vi parolus, la sorĉo estus fuŝita.“

„Vi pravas, tio sonas kiel ĝusta vojo. Sed tiel Bob Tanner ne faris tion.“

„No, Siro, vi povas veti pri tio, ĉar li estas la knabo kun la plej multaj verukoj en la tuta urbo; kaj li havus ja eĉ ne unu verukon, se li scius, kiel tio funkcias kun la akvo en trunko. Mi forigis tiel milojn da verukoj de miaj manoj, Huck. Mi ludas tiom ofte kun ranoj, ke mi havas ĉiam konsiderindan kvanton da verukoj. Kelkfoje mi forigas ilin ankaŭ per fazeolo.“

„Jes, fazeoloj estas bonaj. Tion ankaŭ mi jam faris tiel.“

„Ĉu vere? Kiel vi faras?“

„Mi prenas fazeolon, tratranĉas ĝin kaj tranĉas en la verukon, ĝis kiam elvenos iom da sango, poste mi metas la sanĝon sur la pecon de la fazeolo, kaj tiun mi enfosas en tenebro sub luno en truo sur vojdisvojiĝo, kaj la alian pecon mi forbruligas. Jen la peco kun sango komencas tiri kaj tiri, ĝi volas havi la alian pecon, kaj tio helpas al la sango fortiri la verukon, kaj poste ĝi baldaŭ deiĝas.“

„Jes ja, Huck, tute precize. Tamen, se vi enfosas ĝin kaj diras:

'Fazeol' malsupren, veruk’ estu for, min ne plu ĝenu, je kiu ajn hor'.'

Tiukaze ĝi estas ankoraŭ pli bona. Tiel faris tion Joe Harper, kaj li jam iam estis preskaŭ en Coonville kaj preskaŭ ĉie. Sed diru foje, kiel oni kuracas ilin per mortaj katoj?“

„Nu, oni kaptas katon kaj iras kun ĝi sur tombejon ĉirkaŭ noktomezo, se iu, kiu estis fisorĉita, estas entombigita, kaj se estas noktomeze venos diablo, aŭ eĉ du aŭ tri, sed oni ne povas vidi ilin, oni nur povas aŭdi ion kiel venton aŭ ion similan, aŭ eble povas aŭskulti ilin, kiel ili interparolas. Kaj se ili forportas la ulon de tie, oni levas sian katon al ili kaj diras: Diablo, sekvu la kadavron, kato sekvu la diablon, verukoj sekvu la katon, kaj tiel forlasu min. Tio forigas ĉiun verukon.“

„Tio sonas konvinka. Ĉu vi jam foje provis tion, Huck?“

„Tute ne, sed la maljuna patrino Hopkins rakontis tion al mi.“

„Nu, en tiu okazo, mi supozas, ke ĝi estas ĝusta. Ĉar la homoj ja diras, ke ŝi estas sorĉistino.“

„Oni diras, ĉu? He, Tom, mi SCIAS, ke ŝi estas sorĉistino. Ŝi ensorĉis paĉjon. Paĉjo mem diris tion. Li foje preteriris ŝin kaj vidis, ke ŝi volas ensorĉi lin, sekve li prenis ŝtonon, kaj se ŝi ne estus kliniĝinta, li estus trafinta ŝin. Kaj ĝuste je tiu vespero li ruliĝis malsupren de ŝedo, kie li volis fordormi sian ebrion, kaj rompis brakon.“

„Ho, tio estas ja terura. Kaj kiel li rimarkis, ke ŝi ensorĉas lin?

„Lordo mia, paĉjo povas, facile. Paĉjo diras, ke tiukaze, se ili longe kaj fikse rigardas vin, ili vin ensorĉas. Speciale en tiu okazo, se ili dum tio ion grumble murmuras. Ĉar, se ili grumblas, ili diras la „Patronia-n“ de malantaŭe antaŭen.“

„Diru foje, Huck-ĉjo, kiam vi volas provi tion kun la kato?“

„Ĉinokte. Mi supozas, ke ili hodiaŭ nokte forportos la ulon Hoss Williams.“

„Sed ili entombis lin jam je sabato, Huck. Ĉu ili ne forportis lin jam sabate?“

„He, kiel vi parolas! Kiel ili sorĉu jam antaŭ noktomezo? – Kaj tiam estos ja dimanĉo. Diabloj ne tiom ofte vagadas je dimanĉo, mi foje supozas.“

„Tion mi ne pripensis, vi pravas. Lasu min kuniri.“

„Kompreneble, se vi ne timas.“

„Timi, ĉu? Tio ne estas verŝajna. Ĉu vi miaŭos?“

„Jes – kaj vi responde miaŭos, se vi povos. Ĉe la lasta fojo mi miaŭis, ĝis kiam la maljuna Hays ĵetis ŝtonojn al mi kaj kriegis 'fibesto'. Kaj tial mi ĵetis brikon tra la fenestro – sed ne diru tion al iu.“

„Ne, kompreneble. Tiam mi ne povis miaŭi, ĉar mia onjo observis min. Sed ĉifoje mi povas. Diru foje, Huck, kio estas tio?“

„Estas nur iksodo.“

„De kie vi havas ĝin?“

„El la arbaro.“

„Kion vi volus havi por ĝi?“

„Mi ne scias. Mi ne volas vendi ĝin.“

„En ordo, cetere, ĝi estas tre malgranda.“

„Ĉiu povas parolmalbonigi iksodon, kiu ne apartenas al li. Mi estas pri ĝi kontenta. Laŭ mi ĝi estas sufiĉe granda.“

„Nu, ekzistas amaso da iksodoj. Mi povus havi mil da ili, se mi emus tion.“

„En ordo, kaj kial vi ne emas? Ĉar vi damne bone scias, ke vi ne povus havigi ĝin. Mi supozas, ke ĝi estas sufiĉe frutempa iksodo. Jen la unua, kiun mi vidis ĉijare.“

„Atentu, Huck, mi donos al vi denton por ĝi.“ „Montru ĝin.“

Tom eligis pecon da papero kaj zorgeme elvolvis la iksodon. Huck taksis ĝin pripenseme. La tento estis tre granda. Laste li diris:

„Ĉu ĝi estas aŭdendika?“

Tom tiris la supran lipon supren kaj montris la dentobreĉon.

„Bone, en ordo“, diris Huckleberry. „Mi konsentas la komercon.“

Tom metis la iksodon en la prajmskatoleton, kiu laste estis la prizonĉelo de la pinĉskarabo. La knaboj disiĝis, ambaŭ kun la sento esti pli riĉaj ol antaŭe.

Atinginte la malgrandan izolitan lernejon, Tom enpaŝis rapide kaj tiel, kiel iu, kiu rapidas honeste. Li pendigis sian ĉapelon al vestohoko kaj ĵetiĝis kun negocema entuziasmo sur sian sidlokon. La instruisto, kiu tronis sur sia alta kanseĝo kun brakapogiloj, dormetis en la endormiga murmurado de la lernantaj knaboj. La interrompo rektigis lin:

„Tomaso Sawyer!“

Tom sciis, ke tiukaze, se lia nomo estas dirita komplete, minacas ĉagreno.  „Venu al mi. Nun, Tomaso Sawyer, kial vi denove venis tro malfrue, kiel kutime?“

Tom ĝuste volis elturniĝi per mensogo, kiam li ekvidis du blondajn pendantajn hararplektaĵojn sur knabina dorso, kiun li rekonis kun la elektriga simpatio de amanto, kaj ĉe tiu figuro estis la unura vaka sidloko de knabina flanko en la lernejo. Li diris tuj:

„MI RENKONTIĜIS POR INTERPAROLO KUN HUCKLEBERRY FINN!“

La pulso de la instruisto haltis kaj li gapis senhelpe. La murmurado de la lernantaro ĉesiĝis. La lernantoj demandis sin, ĉu tiu aŭdacega bubo perdis sian prudenton.La instruisto diris:

„Vi diris – kion?“

„Mi haltis por interparoli kun Huckleberry Finn.“ 

Ne eblis miskompreni la vortojn.

„Tomaso Sawyer, tio estas la plej perpleksiga konfeso, kiun mi iam ajn aŭskultis. Por tiu impertinenteco liniilo ne sufiĉos. Demetu vian jakon.“

La instruista brako agadis tiom longe, ĝis kiam la brako laciĝis kaj la provizo je virgoj malpliiĝis konsiderinde. Poste sekvis la komando:

„Do, kaj nun sidiĝu al la knabinoj! Kaj komprenu tion kiel averton.“

La subridado, kiu plenigis la ejon, ŝajne embarasigis la knabon, sed efektive la rezulto estis unuavice sekvo de la adorplena timemo, kiun li sentis antaŭ sia nekonata idolo kaj la necerta ĝojo, kiun lia neimageble granda beato nun havigis al li. Li sidiĝis sur finaĵon de la lignobenko, kaj la knabino kun rapida kapmovo transsidigis sin kiel eble plej malproksime de li. Kubutpuŝoj, palpebrumoj kaj flustrado zigzagadis en la lernejo, sed Tom sidis senmove, li sidis kviete kun siaj brakoj sur la longa malalta skribtablo antaŭ si, kaj ŝajne enprofundiĝinte en la libron.

Iom post iom la atento malproksimiĝis de li kaj la kutima lerneja murmurado leviĝis denove en la nefreŝa aero. Baldaŭ la knabo ĵetis sekretajn rigardojn al la knabino. Ŝi rimarkis tion, tordis la buŝon kaj montris al li dum minuto sian malantaŭan kapoparton. Kiam ŝi zorgeme turnis sian vizaĝon denove al li, kuŝis persiko antaŭ ŝi. Ŝi forpuŝis ĝin. Tom kun softa animo ŝovis ĝin reen. Ŝi forpuŝis ĝin denove, sed ĉifoje malpli malvoleme. Tom pacience reŝovis ĝin al la antaŭa loko. Ĉifoje ŝi lasis ĝin tie. Tom skribaĉis sur sian ardezotabulon: „Bonvolu preni ĝin – mi havas ankoraŭ pli multe da ili.“ La knabino ĵetis rigardon sur ĝin, sed ne reagis. Nun la knabo desegnis ion sur la tabulon, kovrante sian verkon kun la maldekstra mano. Dum certa tempo la knabino ne atentis tion, sed poste en ŝi la homa scivolo komencis efiki kun apenaŭ rimarkeblaj signoj. La knabo desegnis plu, evidente profundiĝinte en sian verkon. La knabino provis vidi ion sen kompromiti sin, sed la knabo ne evidentigis, ke li rimarkis tion. Fine ŝi rezignis pri rezisto kaj flustris heziteme:

„Nu, foje montru ĝin.“

Tom parte senkovrigis neestetikan karikaturon pri domo kun du gabloj je la finaĵoj kaj fumkolono, kiu leviĝis kiel korktirilo el kamentubo.

Jen la knabino de la verko fariĝis tiom fascinita, ke ŝi forgesis ĉion alian. Kiam ĝi estis pretigita, ŝi rigardis dum momento sur ĝin kaj diris mallaŭte:

„Tio estas bela – desegnu viron.“

La artisto starigis en la antaŭĝardeno grandegan viron, kiu aspektis kiel naftoturo. Li kapablus grimpi super la domon. Sed la knabino ne estis tro kritikema. Ŝi estis kontenta pri la monstro kaj flustris:

„Li estas tre bela viro – kaj nun desegnu min preteriranta.“

Tom desegnis sablohorloĝon kun plenluna vizaĝo sur ĝi kaj kun pajlotigaj membroj, kies etenditaj fingroj estis armitaj kun malbonaŭgura ventumilo.

„Tre bele! Mi dezirus, ke ankaŭ mi povus desegni.“ „Tio estas simpla“, flustris Tom, „mi instruos tion al „Ĉu efektive? Kiam?“

„Tagmeze. Ĉu vi iros hejmen por manĝi?“

„Mi restados ĉi tie, se vi volas.“

„Bone, tute konsentite. Kiel vi nomiĝas?“

„Becky Thatcher. Kaj vi? Ha, mi scias: Tomaso Sawyer.“

„Tiel oni nomas min nur, se mi ricevos batojn. Mi nomiĝas Tom, se mi estas bonulo. Vi nomos min Tom, ĉu?“

„Jes.“

Nun Tom komencis ion skribaĉi sur la tabulon, kovrante la vortojn kontraŭ la knabino. Sed ĉifoje ŝi ne hezitis. Ŝi petis vidi ĝin. Tom diris:

„Ho, tio estas nenio.“

„Io ĝi estas.“

„Ne, estas nenio, tio vin certe ne interesos.“

„Tamen, kaj nun eĉ pli. Bonvolu, lasu min vidi ĝin.“

„Vi rakontos tion al aliaj.“

Ne, tion mi ne faros, mi ĵuras.“

„Vi diros tion efektive al neniu, ĉu? Ne dum via tuta vivo, ĉu?“

„Ne, mi diros tion al neniu. Nun montru ĝin al mi.“ „Ho, tio ja tute ne interesas VIN.“ „Ĉar vi traktas min tiel, mi nepre volas vidi ĝin.“ Kaj ŝi metis malgrandan manon sur lian kovran, sekvis bataleto inter ili. Tom kondutis tiel, kvazaŭ li serioze pretendus defendi sin, sed li lasis iom post iom forŝovi sian kovromanon ĝis kiam aperis la vortoj: „MI AMAS VIN.“

„Ho, aĉa kanajlo!“ Ŝi batis emfaze sur lian kovromanon, sed ruĝiĝis kaj tamen aspektis ĝojigite.

Ĝuste en tiu konekta momento la knabo sentis konstantan fatalan pinĉadon je orelo, kaj daŭran neeviteblan moviĝon supren. Tiel li estis tirata de la instruisto antaŭen – akompanate de fi-ridado fare de ĉiuj lernantoj – al sia propra sidloko, kie la instruisto deŝarĝis lin. Poste la instruisto dum kelkaj teruraj momentoj alte kliniĝis super li antaŭ ol li lastfine formoviĝis senvorte al sia trono. Sed kvankam la orelo de Tom doloris, lia koro estis plena de jubilo.

Kiam revenis kvieto al la lernejo, Tom honeste provis lerni, sed la tumulto en li estis tro granda. Kiam li estis en la vico por laŭtlegi ion, li denove kaj denove mislegis, kaj en la instruhoro pri geografio li faris el lagoj montojn, el montoj riverojn kaj el riveroj kontinentojn, ĝis ĉielo, akvo kaj tero reestigis la kaoson. Ĉe la literumado li devis rezigni pri sia supra rango en la listo pro tute simplaj vortoj, ĝis kiam li fariĝis la lasta en ĝi kaj perdis la stanmedalon, kiun li portis fanfarone dum monatoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.