|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
AMBAŬ KNABOJ kuris kaj kuris al la vilaĝo, pro teruriĝo tute senparolaj. De tempo al tempo ili rigardis malantaŭen trans siajn ŝultrojn, maltrankvile, kvazaŭ ili timus persekuton. Ĉiu pli granda trunkrestaĵo, kiu aperis ĉe la vojrando, ŝajne estis viro kaj malamiko, kaj retenigis ilian spiradon. Kaj kiam ili rapidis ĉe kelkaj dometoj troviĝantaj ekstere de la vilaĝo, la levata bojado de la protektaj hundoj flugiligis iliajn piedojn.
„Se ni nur venus ĝis la malnova tinkturejo antaŭ ol ni renversiĝos!“ flustris Tom inter mallongaj enspiroj. „Mi ne povos pli longe elteni tion.“
Huckleberry respondis nur per laŭta anhelado. Kaj la knaboj fikse rigardis la celon de siaj esperoj kaj streĉis siajn fortojn por atingi la celon. Ili pli kaj pli proksimiĝis al ĝi kaj fine enĵetiĝis tra la malfermita pordo kaj falis dankeme kaj lacigite en la protektantajn ombrojn malantaŭ ĝi. Iom post iom trankviliĝis iliaj pulsobatoj kaj Tom flustris:
„Huckleberry, kion vi supozas, sekvos el tio?“
„Se d-ro Robinson mortos, sekvos iu pendumito je galgo el tio, mi pensas.“
„Ĉu vi imagas tion efektive?“
„Mi scias tion, Tom.“
Tom pripensis la aferon dum iom da tempo kaj poste diris:
„Kaj kiu rakontos pri tio, ĉu ni?“
„Pri kio vi parolas? Imagu, ke io okazos kaj Indiĝen-Joe ne estos pendumita. Tiukaze li iam transmondigos nin, tio estas tiel certa, kiel ni kuŝadas ĉi tie.“
„Tio estas ĝuste tio, kion pensas ankaŭ mi, Huck.“
Se iu dirus, ke Muff Potter rakontu tion, li estus sufiĉe stulta por tio. Li estas ankaŭ plej ofte sufiĉe ebria.“
Tom diris nenion, li pripensis la aferon plu. Poste li flustris:
„Huck, Muff Potter ne scias ion. Do, kiel li povus rakonti pri tio?“
„Kial li ne scias ion?“
„Ĉar li ĵus ricevis baton sur la kranion, kiam Indiĝen-Joe faris tion. Ĉu vi supozas, ke li povis vidi ion? Ĉu vi pensas, ke li scias ion?“
Neverŝajne, vi pravas, Tom!“
„Kaj krome, rigardu ĉi tie, eble la bato ankaŭ LIN finigis.“
„Tio ne verŝajnas, Tom. Li havis fortan alkoholon en si. Tion mi vidis, kaj krome li estas ĉiam ebria. Se paĉjo drinkis tro, oni povus preni zonon kun preĝejo ligita al ĝi, kaj draŝi tiun sur lian melonkapon kaj oni tamen ne povus mortbati lin. Tiel li diris tion mem. Sekve estas la sama afero pri Muff Potter. Sed, se iu viro estas tute sobra, mi supozas, povus esti, ke tio transmondigus lin. Mi ne scias.“
Post plia pripensado kaj plia silento, diris Tom:
„Huckĉjo, ĉu vi estas certa, ke vi povus teni vian langon en la buŝo?“
„Tom, ni ja DEVOS teni ĝin tie. Vi ja scias. Tiu diablo Indiĝen-Joe, dronigus nin ambaŭ kiel du katojn, se ni nur pepus ion pri tio, kaj se ili ne estus pendumintaj lin. Nu, atentu, Tom, ni ĵuru reciproke – tion ni devos fari – ni devas ĵuri, ke ĉiu el ni tenos sian langon en la buŝo.“
„Mi konsentas, tio estas la plej bona. Ĉu vi etendus manon al mi – kaj ĵurus, ke ni...“
„Ho ne, tio en tiu okazo ne sufiĉus. Tio estas sufiĉe bona pri bagatelaj kutimaj aferoj, speciale pri inoj, kiuj perfidas vin en ĉiu okazo kaj ekklaĉas, se iu ofendis ilin. Sed ĉe tia granda afero tio devas esti skribita. Kaj per sango.“
La animo de Tom tute aplaŭdis tiun ideon. La propono estis profunda, mistera kaj terura. La horo, la cirkonstancoj kaj la loko akordis kun ili. Li prenis puran pinoŝindon, kuŝintan en la lunlumo, elprenis fragmenton da ruĝa briko elpoŝe, serĉis lunlumon por sia laboro kaj pene skribaĉis la sekvajn liniojn, emfazante ĉiun malleviĝantan linioparton per tio, ke li ŝovis la langopinton tra la dentoj kaj li malpliigis la langopremon ĉe ĉiu leviĝanta linioparto.
„Huck Finn kaj Tom Sawyer ĵuras, ke ili tenos la langojn pri tio enbuŝe, kaj ke ILI deziras tuj fali mortaj en SIAJ SPUROJ, tiukaze, se ILI iam ion PERFIDOS, kaj putriĝu.“
Huckleberry estis plena de admiro pri la skribarto de Tom kaj pri lia nobla esprimmaniero. Li tuj tiris pinglon el jakoreverso kaj volis piki sin en la karnon, sed Tom diris:
„Haltu! Ne faru tion. Pingloj ja estas el latuno, povus estis verdigro sur ĝi.“ „Veneno. Jen tio, kio ĝi estas. Vi devas nur foje iom gluti de ĝi, tiam vi vidos – kio okazos.“
Dirinte tion, Tom malvolvis fadenon de unu el siaj pingloj kaj ĉiu el la knaboj pikis en sian dikfingran supraĵon kaj elpremis guton da sango. Iom post iom kaj post sufiĉe da premado Tom kapablis skribi siajn inicialojn, kion li faris per tio, ke li uzis la pinton de malgranda fingro kiel krajonon. Poste li montris al Huckleberry, kiel oni skribas la literojn F kaj H. Kaj nun la ĵuro estis kompleta. Ili entombigis la Sindon proksime de la muro, kun kelkaj mornaj ceremonioj kaj sorĉkantoj, kaj la katenoj, kiuj ligis iliajn langoĵn, estis rigardataj fermitaj ĉiam kaj la ŝlosilo forĵetita.
Tra fendo en la alia finaĵo de la ruinigita konstruaĵo enŝteligis figuro, sed ili ne rimarkis tion.
„Tom“, flustris Huckleberry, „ĉu la ĵuro detenos nin paroli pri tio ETERNE, do ĈIAM.“
„Kompreneble, egale, kio okazos, ni devos teni la langon en la buŝo. Aliokaze ni morte renversiĝus, tion VI ja scias, ĉu ne?“
„Jes, tiel certe estas.“
Ili ankoraŭ flustris dum certa tempo. Poste ekstere hundo komencis mizere hurleti, ne pli ol kvin paŝojn proksime de ili. La knaboj subite firmtenis sin recipoke permane, pro mortotimo.
„Kiun el ni ĝi celas?“
„Mi ne scias, rigardu foje tra la fendo, rapide!“
„Ne, Tom, rigardu mem!“
„Mi ne povas, ne kapablas FARI tion, Huck!“ „Bonvolu, Tom! Jen tie, denove.“
Lordo mia, mi estas dankema, Tom. Mi konas la „Ha, kia feliĉo!“ flustris Tom. Mi jam mortotimis. Mi estus vetinta, ke tio estas vaganta hundo.“
La hundo bojis denove. La kuraĝo de la knaboj plian fojon.
„Ho Jesuo! Tio ne estas Bull Harbison!“ flustris Huck. „RIGARDU DO“, Tom!“
Tom, kiu tremis pro timo, cedis, kaj metis okulon al la fendo. Lia flustrado apenaŭ aŭdeblis, kiam li diris:
„Oh, Huck, estas vaganta hundo!“
„Rapide, Tom, rapide! Kiun ĝi celas?“
„Huck, ĝi certe celas nin ambaŭ – ni estas ja ambaŭ tute proksimaj unu al la alia.“
„Oh, Tom, mi pensas, ke ni estas finitaj. Mi supozas, ke ne eblas erari pri tio, kien mi iros. Mi estis tiom fia.“
„Tio klarigas ĝin! Tio venas de tio, se oni intence forestas de la lernejo kaj faras ĉiujn tiujn fiaĵojn, pri kiuj oni instruas la ulojn, ke oni NE faru ilin. Mi povus esti tiel brava kiel Sid, se mi estus provinta tion – sed, kompreneble mi ne volis esti kiel li. Sed, se mi iam efektive povus elturniĝi el ĉio ĉi kun sana haŭto, mi certas, ke mi VOLONTE frekventos la dimanĉan lernejon!“ Kaj Tom emociigite komencis snufi.
„Vi estas fia, ĉu?“ Kaj nun eksnufis ankaŭ Huckleberry. „Damne, Tom, vi estas senkulpa orfo en komparo al tio, kio estas mi. Ho, Lordo, Lordo, Lordo, mi dezirus, ke mi havus nur duonon de la bonŝanco, kiun havis vi.“
La gorĝo de Tom kunpremiĝis kaj li flustris:
„He, Huck, li turnas la dorson al ni!“
Huck rigardis ĝojigite.
„En ordo, aha! Ĉu ankaŭ jam antaŭe?“
„Jes, certe, sed mi kiel stultulo, tute ne pensis pri tio. Ho, tio estas ja bonŝancego. Sed kiun ĝi celas?“
La hurlado ĉesis. Tom akrigis la orelojn.
„Ŝŝ! Kio estas tio? Ĝi sonas kiel la gruntado de porko. Ne, tie iu ronkas, Tom.“
„ESTAS tiel! De kie tio venas, Huck?“
„Mi supozas, ke ĝi venas de transe, de la alia finaĵo. Almenaŭ ĝi sonas tiel. Paĉjo dormis tie de tempo al tempo, kun la porkoj, sed la leĝo benu vin, la aĵoj eĉ leviĝas, se ronkas li. Krome, mi supozas, ke li revenus en tiu ĉi urbon neniam.“
En la animoj de la knaboj moviĝis denove aventuremo.
Huck, ĉu vi havus la kuraĝon iri kun mi, se mi estus la gvidanto?“
„Prefere ne, Tom, imagu, ke li tie estas Indiĝen-Joe?“
Tom tremis. Sed baldaŭ la tento fariĝis denove forta kaj la knaboj interkonsentiĝis provi ĝin, sed ankaŭ, ke ili eskapus, se la ronkado finiĝus. Tiel ili ŝteliris sur siaj piedfingroj antaŭen, unu post la alia. Kiam ili proksimiĝis ĝis kvin paŝoj al la ronkanto, Tom tretis sur bastonon kaj ĝi disrompiĝis kun akra laŭta sono. La viro ĝemis, turniĝis iom flanken kaj lia vizaĝo aperis en la lunlumo. Estis Muff Potter. La koroj de la knaboj haltis kaj ankaŭ iliaj esperoj, kiam la viro ekmoviĝis, sed iliaj timoj foriĝis nun. Ili glitis eksteren tra la fendo de rompita lignoŝelaĵo kaj haltis en iom pli granda distanco de la garbejo por interŝanĝi adiaŭajn vortojn. Jen leviĝis denove la longe sonanta malgaja hurlado en la nokta aero! Ili turniĝis malantaŭen kaj ekvidis nur malmultajn futojn de tie, kie kuŝas Potter, la fremdan hundon, kiu RIGARDIS al Potter, kun nazo, kiun ĝi metis ĉielen.
„Sankta bovino! LIN ĝi opiniis“, klarigis ambaŭ knaboj samtempe.
„Aŭskultu foje, Tom – ili diras, ke antaŭ du semajnoj hurladis vaganta hundo antaŭ la domo de Johnny Miller, noktomeze. Kaprimulgo alflugis, sidiĝis sur la verandan balustradon kaj kantis je la sama vespero, sed ankoraŭ neniu estas morta tie.“
„Jes, mi scias tion. Kaj eĉ, se ne. Ĉu Gracie Miller ne je la sekva tago, je sabato, falis en la kuirejan fajron kaj terure brulvundigis sin?“
„Jes, sed ŝi ne estas MORTA. Kaj krome, Si eĉ fartas jam pli bone.“
„Atendu ankoraŭ, vi ja vidos, kio okazos. Ŝi estas forironto, same tiel certe, kiel Muff Potter estas forironto. Jen tio, kion diras la negroj, kaj tiuj scias ĉion pri tiaj aferoj, Huck.“
Poste ili disiĝis pripenseme. Kiam Tom grimpis en sian dormĉambran fenestron, la nokto preskaŭ pasis. Li senvestigis sin kun eksterordinara atentemo kaj endormiĝis, gratulante sin, ke neniu ion eksciis pri lia eskapado. Li ne rimarkis, ke la softe ronkanta Sid vekiĝis, kaj tio jam antaŭ horo.
Kiam Tom vekiĝis, Sid estis jam vestita kaj foririnta. La lumo aspektis malfrutempa kaj sentiĝis malfrueco ankaŭ en la aero. Li estis perpleksa. Kial neniu vokis lin – persekutite, ĝis kiam li vekiĝas, kiel kutime? La penso plenigis lin per malicaj antaŭdivenoj. Interne de kvin minutoj li estis vestinta sin, kaj malsuprenirinta sur la ŝtuparo, ankoraŭ plena de doloro kaj dormemo. La familio estis ankoraŭ ĉe la tablo, sed la matenmanĝo estis finita. Neniu diris riproĉvorton, sed la okuloj forturniĝis de li. Jen tia silento kaj tia soleneco, ke frido atakis la koron de la sentaŭgulo. Li sidiĝis kaj provis aspekti gaja, sed tio estis tre peniga, ĝi ne levis rideton, respondon, kaj tial li eksilentis kaj lia koro sinkis profunden.
Post la matenmanĝo lia onklino tiris lin flanken, kaj Tom, preskaŭ faciligite, esperis, ke li ricevos batojn. Sed ne estis tiel. Lia onklino ploris ĉe li kaj demandis lin, kiel li kapablas tiel rompis ŝian maljunan koron. Fine ŝi diris, ke li trankvile agu plu tiel, ke li ruinigu sin mem, kaj ŝarĝu ŝian grizan hararon per zorgoj kaj entombigu ŝin, ĉar por ŝi ne plu havas sencon pli longe provi ion pri li. Tio estis pli terurua ol mil batoj per vergo. La koro de Tom nun pli doloris ol lia korpo. Li ploris, li petis pri pardono, promesis, ke li plibonigos sin pli kaj pli. Sed ŝi forsendis lin. Kaj li havis la senton, ke li ricevis ne pli ol neperfektan pardonon kaj regajnis nur tre limigitan konfidon.
Li forlasis tro mizere la pridemandadon por senti eĉ venĝemon al Sid, kaj tial la retiriĝo de tiu tra la malantaŭa pordo ne estis necesa.
Morne kaj malgaje trotis Tom al la lernejo kaj – kun Joe Harper – akceptis apatie la batojn por la hieraŭa intenca foresto en la lernejo, kiel iu, kies koro estas tro ŝarĝata de multe pli dolorigaj veoj, kaj kiu tial estas tute dikhaŭta pri bagateloj. Poste li riskis iri al sia sidloko, apogis la kubutojn sur la skribtablon kaj sian mentonon en la manojn kaj rigardis al la muro kun la ŝtona vizaĝo de suferanto, kiu atingis la kulminon de sia sufero kaj tial ne povas suferi eĉ pli. Unu el liaj kubutoj puŝis kontraŭ iu malmola substanco. Post certa tempo li ŝanĝis lante kaj malgaje sian pozicion kaj levis la objekton kun suspiro. Ĝi estis kaŝita en paperon. Li elvolvis ĝin. Longedaŭra kolosa suspiro sekvis, kaj lia kroo rompiĝis. Estis lia latuna tenilo de la fajrohundo.
Tio lastfine estis tro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.