|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La aventuro de la tago tre turmentis Tom-on dum la sonĝoj en la nokto. Kvarfoje li havis la manojn sur tiu riĉa trezoro kaj kvarfoje ĝi malaperis en liaj fingroj, kiam li vekiĝis timigite el sia sonĝo kaj estis rekondukata en la krudan realecon de sia misfortuno. Kiam li kuŝis tie frue matene kaj memoris la okazaĵon de sia granda aventuro, li rimarkis, ke la sonĝoj ŝajne estis kurioze obtuzaj kaj foraj – iel tiel, kvazaŭ ili okazus en transa mondo aŭ en longe pasinta tempo. Tiam ŝajnis al li, ke la granda aventuro mem devas esti songo! Ekzistis tre konvinka argumento favore al tiu ideo – la kvanto de la moneroj ŝajnis tro granda por esti reala. Li vidis neniam antaŭe pli ol kvindek dolarojn kunigitaj, kaj kiel ĉiuj aliaj knaboj en tiu aĝo, tempo kaj deveno, li imagis, ke ĉiuj referencoj al „centoj“ kaj „miloj“ estas nur puraj fantaziaj formoj de parolado, kaj ke tiaj sumoj reale ekzistas nenie en la mondo. Li eĉ ne dum momento fidis pri tio, ke tia sumo kiel cent dolaroj estas troveblaj kiel efektiva mono en ies ajn posedo. Se oni analizus liajn opiniojn pri trezoroj, oni trovus, ke ili konsistas el manpleno da realaj dekcendaj moneroj kaj el fasko da ne pli bone difineblaj nekapteblaj dolaroj.
Sed la detaloj de lia aventuro fariĝis pli kaj pli konturitaj kaj pli bone videblaj per streĉa cerbumado. Kaj baldaŭ li mem klinis sin al la impreso, ke la afero, se oni konsideras ĉion, supozeble ne estis sonĝo. Tiun necertecon li devis forbalai. Li kaptis al si ion por manĝi kaj foriris por trovi Huck-on. Huck sidis sur la rando de ŝarĝboato, senemocie moviĝante siajn gambojn antaŭen- malantaŭen kaj aspektis tre melankolia. Tom decidis atendi, ĝis kiam Huck parolos pri la temo. Se li ne farus tion, tiukaze estus la pruvo, ke la aventuro estis nur sonĝo.
Saluton, Huck!“
Silento dum minuto.
„Tom, se ni estus lasintaj la damnitan ilaron ĉe la morta arbo, tiukaze ni estus ricevintaj la monon. Oni povus freneziĝi pro tio!“
„Tiukaze ĝi do ne estis sonĝo. Iel mi preskaŭ deziras, ke ĝi estu sonĝo. Mi estu hundo, se tio ne pravas, Huck.“
„Kio ne estu sonĝo?“
„Ho, la afero hieraŭ. Parte mi jam pensis, ke ĝi estis sonĝo.“
„Sonĝo, ĉu? Se la ŝtuparo ne estus rompita, vi estus spertinta, kiom da sonĝo ĝi estis! Mi havis sufiĉe da sonĝoj nokte – kun tiu hispana unuokula diablo, kiu persekutas min – li putriĝu!“ „Ne, ne putrigu lin. TROVU lin! Kaj trovu la vojon al la mono!“
„Tom, ni trovos lin neniam. Homo havas nur unufoje bonŝancon por tia monmonteto – kaj tiu estas fuŝita. Krome mi ekŝanceliĝus sveneme, se mi vidus lin denove.“
„Ankaŭ mi; sed mi volus vidi lin, ĉiukaze – por trovi la vojon al la trezoro – al lia numero du.“
„Numero du – jes, tio estus granda. Mi jam pripensis la aferon. Sed mi ne povas ekkoni ion el tio. Kion supozas vi?“
„Ankaŭ ne mi. Estas tro enigme. Diru, Huck, ĉu eble ĝi estas la numero de domo?!“
„Freneze! Ne, Tom, tio ĝi ne estas. Kaj se estas tiel, tiukaze ne en tiu vilaĝeto kun unu ĉevalo! Ili ne havas domnumerojn ĉi tie.“
„Vi pravas, lasu min pripensi tion dum momento.
Jen – ĝi estas la numero de ĉambro – en taverno, „Ho, jen la truko! Estas nur du tavernoj en la urbeto. Tiun ni trovos rapide.“
„Vi restu ĉi tie, ĝis kiam mi revenos.“
Tom foriĝis tuj. Li ne avidis esti rigardata kun Huck en publikejoj. Duonon de horo li forestis. Li trovis, ke en la pli bona taverno la ĉambro kun la n-ro 2 longe estis okupata de juna advokato. En la malpli alloga domo la ĉambro kun la n-ro 2 estis mistero. La juna filo de la tavernestro diris, ke ĝi estas ĉiam fermita. Kaj, ke li vidis neniam iun eniri aŭ eliri tie, escepte de nokte; ke li ne scias, ĉu ekzistas iu speciala kaŭzo por la stato de la afero, ke li estis iom scivola, sed ne tre, ke li faris la plej bonan el la mistero per tio, ke li kontentigis sin per la ideo, ke la ĉambro estas hantata, ĉar li rimarkis, ke tie nokte estis lumo.
„Jen tio, kion mi trovis, Huck. Mi pensas, ke tio estas la vera numero du, kiun ni serĉas. “
„Mi supozas, ke vi pravas, Tom. Kion vi nun volas
Tom cerbumis dum longa tempo. Poste li diris: fari?
„Jen mia opinio. La malantaŭa pordo de tiu n-ro 2 estas la pordo, kiu kondukas eksteren al la malgranda strateto inter la taverno kaj la malnova fatrasa konstruvendejo. Nun kaptu al vi ĉiujn pordoŝlosilojn, kiujn vi povas trovi, kaj mi pren- pinĉos ĉiujn de la onklino, kaj en la unua nokto, kiam estos tute tenebre, ni iros tien kaj provos ilin. Kaj neniam forgesu IndiĝenJoe-on, ĉar li diris, ke li ankoraŭfoje frekventos la urbeton kaj spionados pro bonŝanco por sia venĝo. Se vi lin vidos, simple sekvu lin; kaj se li ne iros al la ĉambro n-ro 2, ĝi ne estas la loko.“
„Lordo mia, mi mem ne volas sekvi lin!“
„Kial? Estos nokto, certe. Li ja tute ne vidus vin – kaj se jes, li tute ne pensus ion pro tio.“ „En ordo, se estos vere tenebre, mi supozas, ke mi sekvos lian spuron. Mi ne scias – mi ne scias. Mi provos.“
„Vi povas veti pri tio, ke mi sekvus lin, se estus tenebre, Huck. Nu, li ja povus trovi, ke li tute ne havas bonŝancon por sia venĝo kaj rekte iros al sia mono.“
„Estas tiel, Tom. Mi sekvos lin; mi volas, damne!“
„Nun vi denove parolas PRUDENTE! Sed neniam fariĝu malkuraĝa, Huck, tiukaze ankaŭ mi ne estos.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.