La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 9

Je la oka kaj tridek vespere Tom kaj Sid estis senditaj en la liton, kiel ĉiam. Ili diris siajn preĝvortojn, kaj baldaŭ Sid endormiĝis. Tom kuŝis maldormeme kaj atendis plena de senpacienco. Kiam ŝajnis al li, ke la taglumo baldaŭ komenciĝos, li aŭskultis, kiel la horloĝo sonoris la dudekduan! Tio estis desperiga. Li volonte baraktiĝus tien kaj tien enlite, kiel postulis tion lia nervoza streĉiteco, sed li timis, ke Sid vekiĝos per tio. Tial li kuŝis senmove kaj gapis en la tenebron. Estis malagrable kviete. Iom post iom en la kvieto ekaŭdeblis apenaŭ aŭskulteblaj sonoj. La tiktako de la murhorloĝo komencis atentigi pri si. La malnova trabaro komencis kraketi mistere. La ŝtupoj knaris mallaŭte. Evidente fantomoj estis survoje.

Regula obtuza ronkado penetris el la ĉambro de onklino Polly. Kaj nun ekaŭdeblis la monotona ĉirpado de grilo, kiun neniu homa estaĵo povus lokigi. Poste la terura frapado de lignovermo en la muro malantaŭ Tom timtremigis lin – tio signifis, ke ies lastaj tagoj surtere estas venintaj. Tiam leviĝis la fora hurlado de hundo en la nokta aero, kiu trovis respondon de ankoraŭ pli mallaŭta hurlado el eĉ pli granda distanco. Tom suferis mortotimon. Laste li estis kontenta, ke la tempo ĉesis ekzisti, kaj ke komenciĝis la eterneco. Kontraŭ sia volo li endormiĝis. La murhorloĝo sonoris la dudektrian, sed li ne aŭdis tion. Kaj poste miksiĝis en liajn parte formitajn sonĝojn, tute melankolia katmiaŭado. La suprensaltado de fenestro en la najbara domo ĝenis lian dormeton. Krio – „Damnita katdiablo!“ kaj la knalo de malplena botelo post la kunpuŝiĝo kun la malantaŭa flanko de la ligna ŝedo de Polly vekis lin tute. Nur minuton poste li estis tute vestita, iris eksteren tra la fenestro, rampis per kubutoj kaj genuoj trans la apudan alkonstruaĵan tegmenton. Dum tio li unu- aŭ dufoje mallaŭte miaŭis. Poste li saltis sur la tegmenton de la ŝedo kaj de tie surteren. Huckleberry Finn jam atendis tie kun sia morta kato. La knaboj moviĝis malproksimen kaj malaperis en la tenebro. Post duono de horo ili kvazaŭ vadis tra la altaj herboj de la tombejo.

Estis tombejo laŭ la malnova speco de la okcidento. Ĝi troviĝis sur monteto en proksimuma distanco, unu kaj duonon da mejloj malproksime de la urbeto. La tombejo estis ĉirkaŭata de freneze aspektanta latbarilo, kiu je certaj lokoj etendiĝis oblikve internen, kaj je aliaj lokoj eksteren, sed sur neniu loko ĝi staris vertikale. La tuta tombejo estis prikreskata per herboj kaj fiherboj. Ĉiuj malnovaj tomboj sinkis en la teron. Estis videbla eĉ ne unu tombŝtono, nur ronde tegmentitaj vermboritaj lignokrucoj kvazaŭ ŝanceliĝis super la tomboj kaj vane provis trovi ie apogon. „Konsekrite je la memoro de tiu aŭ tiu...“ oni pentris iam sur ilin, sed tio plu ne estis legebla sur la plej multaj el ili, eĉ dum taglumo.

Zefiro ĝemis en la arboj kaj Tom timis, ke tio povus esti la spiritoj de la mortintoj, kiuj plendis pri la ĝenoj. La knaboj parolis malofte, kaj nur kun retenita spirado, ĉar la tempo, loko kaj morna soleno ŝarĝis iliajn animojn. Ili trovis la freŝe surŝutitan termonteton, kiun ili serĉis kaj kaŝiĝis kelkajn paŝojn for de la tombo en la protekto de tri grandaj ulmoj, kiuj kreskis tie dense kunstarante.

Poste ili atendis, kiel ŝajnis dum tre longa tempo. La fora ululado de strigo estis la solaj sonoj, kiuj interrompis la absolutan kvieton. La pensoj de Tom pli kaj pli morniĝis. Li devis interparoli kun Huck. Tial li flustris:

„Huckĉjo, ĉu vi pensas, ke la mortintoj konsentas, ke ni troviĝas ĉi tie?“

Huckleberry respondis flustrante:

„Tion mi volonte scius mem, estas damne timige ĉi tie, ĉu?“

„Tute certe.“

Sekvis pli longa silentado, dum la knaboj interne provis digesti la aferon. Poste flustris Tom:

„Huckĉjo – ĉu vi supozas, ke Hoss Williams povas aŭdi, kiel ni interparolas?“

Kompreneble li povas tion. Almenaŭ lia spirito.“

Tom post paŭzo:

„Se mi nur estus dirinta sinjoro Williams. Sed mi tute ne volis ofendi lin. Ĉiuj vokas lin Hoss.“

„Kadavro povas esti tre tikla pri la afero, kiel oni parolu al mortinto, Tom.“

Tio obtuzigis ilin, la konversacio denove finiĝis.

Subite Tom tuŝis lian kamaradon je brako kaj diris:

„Ŝŝ!“

„Kio estas tio, Tom?“ Kun frapantaj koroj ili kroĉiĝis unu al la alia.

„Ŝŝ! Jen ĝi denove! Ĉu vi ne aŭdas tion?“

„Mi... “

„Jen, nun vi devas aŭdi tion.“

„Lordo mia, Tom! Ili venas ĉi tien! Ili venas ĉi tien, tute certe. Kion ni faru nun?“

„Mi ne scias. Ĉu ili vidos nin?“

„Ve, Tom, ili povas rigardi en la tenebro, kiel katoj. Mi dezirus, ke mi ne estus veninta ĉi tien.“

„Ho, ne timu. Mi supozas, ke ili ne ĝenos nin. Ni ja ne faras ion malican. Se ni tute silentos, povas esti, ke ili tute ne rimarkos nin.“

„Mi provos, Tom, sed mi tremas je la tuta korpo.“ „Aŭskultu!“

La knaboj kunklinigis siajn kapojn kaj apenaŭ spiris. Murmurado de voĉoj penetris de la alia finaĵo de la tombejo al ili.

„Rigardu tien!“ flustris Tom. „Kio tio estas?“ „Tio estas inferfajro. Ve, Tom, tio estas terura.“

Kelkaj svagaj konturoj proksimiĝis tra la tenebro kaj svingis antikvan ladolanternon, kiu reflektis nenombreble multajn lumpunktojn sur la grundon. Tuj Huckleberry flustris tremante:

„Tio estas aŭtentikaj diabloj, triopo, Jesuĉjo kaj Marinjo! Tom! Ni estas perditaj. Ĉu vi povas preĝi?“

„Mi provos noktopreĝon, sed ne timu. Ili ne volas fari ion malican al ni.“ 'Lacas mi je l’ taga fin’, la okuloj fermas sin...’“

„Ŝŝ!“

„Kio estas, Huck?“

„Tio estas HOMOJ! Unu el ili certe, unu el la voĉoj estas tiu de Muff Potter.“

„Tion vi ne diras serioze, ĉu?“

„Mi vetas, ke mi konas la voĉon. Nek moviĝu nek retiriĝu. Li ne rimarkos, ke ni estas ĉi tie, li certe estas ebria, kiel ĉiam – damnita kanajlo!“

„En ordo, mi diros nenion. Nun ili haltas, ili ne povas trovi ion. Nun ili denove pli proksimiĝas. Nun ili proksimas, nun multe malpli proksimas. Proksimas denove. Tute proksimas! Ĉifoje la direkto ĝustas. He, Huck, mi rekonas voĉon, estas tiu de Indiĝen-Joe.“

„Vi pravas – estas la murdista bastardo! En tiu okazo mi eĉ preferus la diablojn. Kion malbonan ili intencas?“

La flustrado nun tute ĉesis, ĉar la tri viroj venis al la tombo kaj staris nur kelkajn paŝojn malproksime de la kaŝejo de la knaboj.

„Ĉi tie ĝi estas“, diris la tria voĉo. Ĝia posedanto tenis alte la lanternon kaj malkaŝis la vizaĝon de D-ro Robinson.

Potter kaj Indiĝen-Joe portis brankardon, sur kiu kuŝis ŝnuro kaj du ŝpatoj. Ili demetis sian ŝarĝon kaj komencis malfermi la tombon. La kuracisto metis la lanternon al la kapoflanka finaĵo de la tombo, proksimiĝis al la ulmoj, sidiĝis kaj apogis sin per la dorso al unu el la arboj. Li estis tiom proksima al la knaboj, ke ili povus tuŝi lin.

„Rapide fosu, viroj!“ li diris per mallaŭta voĉo, „la luno ĉiumomente povas ekmontriĝi.“

Ili grumble murmuris respondon kaj fosis plu. Dum certa tempo tie estis aŭdebla nur la grincado de la ŝpatoj kaj la forigado de la ŝarĝo konsistanta el tero kaj gravelo. La afero estis tre monotona. Fine ŝpato puŝis kun obtuza ligneca sono kontraŭ la ĉerko, kaj dum unu aŭ du minutoj la viroj levis ĝin supren. Ili disrompis per ŝpato la kovrilon, elprenis la kadavron kaj krude ĵetis ĝin sur la teron. La luno venis el la nuboj kaj montris sian palan vizaĝon. La brankardo estis pretigita kaj la kadravro metita sur ĝin, kovrita per litkovrilo kaj firmligita per ŝnuro. Potter aperigis klaktranĉilon, fortranĉis la tro longan finaĵon de la ŝnuro kaj diris:

Do, nun la blasfema aĵo estas pretigita, ostosegulo, kaj nun ankoraŭ donu kvin pliajn dolarojn aŭ ĝi restos ĉi tie.“

„Tiel estas!“ diris Indiĝen-Joe.

„Hehe, aŭskultu, kion tio signifu?“ diris la kuracisto. „Vi jam antaŭe postulis vian pagon kaj mi pagis ĝin al „Jes, kaj vi faris eĉ pli ol tion“, diris Indiĝen-Joe, proksimiĝante al la kuracisto. „Antaŭ kvin jaroj vi forpelis min iunokte el la kuirejo de via patro, kiam mi venis tien kaj petis pri iom da manĝo, kaj vi diris, ke mi estas tie ne por fari ion bonan, kaj kiam mi ĵuris al vi, ke mi rekompencos tion iam al vi, eĉ, se tio estus post cent jaroj, via patro zorgis, ke oni poste enprizonigis min pro vagabondeco. Ĉu vi pensas, ke mi forgesis tion? Por nenio ne fluas indiĝensango en mi. Kaj nun mi HAVAS vin je dispono, kaj vi PAGOS por tio, ĉu vi komprenas tion?“

Li minacis la kuraciston per pugno antaŭ ties vizaĝo. La kuracisto subite elsagis pugnon al li, kaj sternigis la mestizon. Potter lasis fali sian tranĉilon kaj vokis:

„He, lasu mian partneron!“ Kaj en la sekva momento li ĵetiĝis al la kuracisto kaj ambaŭ kune batalis obstine. Ili distretis la herbojn kaj plugis kun siaj kalkanumoj la grundon. Indiĝen-Joe saltis supren, lia okulo flamis pasie. Li prenis la tranĉilon de Potter de la tero, Steliris kiel kato kelkfoje ĉirkaŭ la du batalantojn kaj embuskis por havi favoran okazon. Per unu movo la kuracisto liberigis sin, prenis la pezan kapotabulon de la tombo de Williams kaj batis teren Potter-on. Kaj en la sama momento la mestizo vidis sian bonŝancon kaj puŝis la tranĉilon ĝis la tenilo en la bruston de la juna viro. Tiu ekŝanceliĝis, falis sur Potter-on kaj makuligis lin per sia sango. En tiu ĉi momento kaŝis la nuboj la teruran okazaĵon, kaj la du knaboj forkuris rapidege en la tenebron.

Kiam la luno denove montriĝis, Indiĝen-Joe staris super la du korpoj, kaj inspekte rigardis ilin. La kuracisto murmuris nekompreneblajn vortojn, longe elspiris unu- aŭ dufoje kaj poste eksilentis. La mestizo murmuris:

„Nun ni estas kvitaj, damnita hundo!“

Li prirabis la kadavron, poste metis la fatalan murdilon en la malfermitan dekstran manon de

Potter kaj sidiĝis sur la kaputan ĉerkkovrilon. Tri – kvar – kvin minutoj pasis kaj Potter komencis moviĝi kaj ĝemi. Lia dekstra mano ĉirkaŭprenis la tranĉilon, li levis ĝin, rigardis ĝin kaj tremante lasis ĝin fali. Poste li sidiĝis, puŝis la kadavron for de si, gapis al ĝi kaj poste ĉirkaŭrigardis konfuzite. Lia rigardo trafis tiun de Joe.

„Lordo, kion signifas tio, Joe?“

„Estas fia afero“, diris Joe senemocie. „Kial vi faris tion?“

„Mi, mi tion ne faris!“

„Jen, rigardu! Via babilaĉo ne forlavos tion.“

Potter tremis kaj paliĝis.

„Mi pensis, ke mi estas sobra, mi ja ne drinkis ion hodiaŭ nokte. Sed en mia kapo ĝi ankoraŭ estas. Eĉ pli terure ol tiam, kiam ni ekiris. Mia kapo turniĝas kiel karuselo, mi apenaŭ povas memori pri io. Diru al mi, Joe, HONESTE, kaj nun, longjara kamarado, ĉu faris mi tion, Joe? Mi celis neniam – ĉe mia animo kaj honoro, mi celis tion neniam, Joe. Rakontu al mi, kio okazis, Joe. Ve, estas terure – li estis tiom juna kaj promesplena.“

„Nu jes, vi interbatiĝis, kaj li draŝis per la tabulo sur vian kapon kaj vi sternis vin sur la tero. Kaj poste vi saltis supren, Sanceliĝis tien kaj tien, prenis la tranĉilon kaj puŝis ĝin en lian bruston, ĝuste kiam li ankoraŭfoje alkroĉis teruran baton je vi – kaj poste vi kuŝis kvazaŭ morta kiel ligna kojnoŝtipo, ĝis nun.“

„Ve, mi ne sciis, kion mi faras. Mi volas tuj morti, se mi faris tion intence. Ĉio estis ĉio sekvo de la viskio kaj de la ekscito, mi pensas, ke mi en mia tuta vivo ne uzis armilon, neniam, ĝis nun, Joe. Mi interbatiĝis ĉeokaze, sed neniam kun armilo. Tion povas konfirmi ĉiuj. Joe, NE rakontu tion al iu, ĉu en ordo, Joe?“ Kaj la kompatinda ulo surgenuiĝis antaŭ la flegma murdisto.

„Ne, vi estis ĉiam honesta kaj senkaŝa al mi, Muff Potter, kaj tial mi ne perfidos vin.“

Ho, Joe, vi estas anĝelo. Estu benata de mi eterne, dum mia tuta vivo.“ Potter komencis plori.

„Lasu tion, finu plori. Nun ne estas la ĝusta tempo por plorsingulti. Vi foriĝu sur tiu vojo, kaj mi sur tiu ĉi. Ek do, kaj ne lasu iujn spurojn malantaŭ vi.“

Potter ektrotis kaj baldaŭ komencis kuri. La mestizo plu staris kaj postrigardis lin. Li murmuris:

„Se li estas konfuzita per la bato kaj ebria pro la viskio tiel, kiel li aspektas, li ne ekpensos pri la tranĉilo, ĝis kiam li ne estos tiom malproksima, ke li ne plu havos la kuraĝon iri sola ĉi tien, tiu timleporulo!“

Du aŭ tri minutojn poste kuŝis la murdita viro, la kovrita kadavro, la disrompita ĉerko kaj la malfermita tombo forlasitaj sub la observo de la luno. Regis denove absoluta kvieto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.