La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 3

Tom prezentiĝis antaŭ sia onklino Polly, kiu sidis ĉe la malfermita fenestro en agrabla, malantaŭe situanta ĉambro, kiu estis kombino el dormoĉambro, matenmanĝ- kaj tagmanĝĉambro kaj biblioteko. La balzama somera aero, la ripoziga trankvilo, la odoro de la floroj kaj la endormiga zumado de la abeloj havis sian efikan rezulton, ŝi endormiĝis dum la trikado. Ŝi havis nur la katon ĉe si, kaj tiu dormis sur ŝia sino. La okulvitrojn ŝi ŝovis supren en sian grizan hararon por protekti ĝin tiel. Ŝi pensis kompreneble, ke Tom jam delonge dizertis, kaj nun ŝi miris, ke li reiris en ŝian potencsferon tiom sentime. Li diris:

„Ĉu mi nun rajtas eliri denove kaj ludi, onjo?“

„Kiel? Ĉu jam nun? Kiom vi farbis?“

„Farite la far’, onjo.“

„Tom, ne mensogu – tion mi ne eltenas.“

„Mi ne mensogas, onjo – ĉio ESTAS farbita.“

Onklino Polly ne multe fidis tiun eldiron. Ŝi iris por rigardi mem. Kaj ŝi estus kontenta, se nur dudek procentoj el la aserto de Tom estus efektive vera. Kiam ŝi trovis, ke la tuta barilo estas farbita kaj ne nur farbita, sed ricevinta eĉ zorgeme metitajn farbtavolojn duan kaj trian, kaj aldone eĉ trian strion sur la trotuaro, ŝia mirego apenaŭ estis priskribebla. Ŝi diris:

„Nu, tio apenaŭ kapteblas mense! Tio ne estas kontestebla, labori vi povas, se vi emas, Tom.“ Poste ŝi malfortigis sian komplimenton, aldonante: „Sed tio estas tre tre rara afero, ke vi emas labori, tion mi bedaŭrinde devas diri. En ordo, foriru kaj ludu, sed pripensu, ke mi tanos vian felon, se vi ne revenos iam interne de semajno.“

Ŝi estis tiom forte impresita de la grandioza rezulto de Tom, ke ŝi kunprenis lin en la manĝokameron kaj elserĉis por li precipe belan pomon, kiun ŝi transdonis kun instrua prelego pri la aldona valoro kaj dolĉo de pago, se ĝi estis atingita sen peko kaj per virta streĉo. Kaj dum ŝi finis la parolon per edifa biblioverso, li „surhokigis“ sekrete ŝmalckringon.

Poste li elsaltis, kaj vidis, kiel la knabo Sid grimpas supren sur ekstera ŝtuparo, kiu kondukis al la malantaŭaj ĉambroj en la unua etaĝo. Terbuloj kuŝis manprete, kaj tuj la aero plenigis sin de ili. Ili falis sur la knabon Sid kiel hajloŝtormo, kaj antaŭ ol onklino Polly povis reordigi siajn surprizitajn pensojn kaj ekkuri por savi lin, ses aŭ sep terbuloj jam atingis sian personan celon kaj Tom grimpinta super la barilon estis for. Kvankam ekzistis pordego, Tom kutime tro rapidis por uzi ĝin. Nun la animo de Tom estis repacigita, ĉar li repagis al Sid la aferon rilate la atentigon pri la nigra fadeno, kio estis kaŭzinta malfacilaĵojn al li.

Tom preterkuris la domvicon kaj deturniĝis en polvoplenan strateton, kiu preterkondukis malantaŭe de la bovinejo de lia onklino. Iom poste li estis ekstere de la danĝerzono, kie arestigo kaj puno ankoraŭ povis trafi lin, kaj li hastis al la vilaĝa placo, kie du „armeoj“ da knaboj havis rendevuan kunvenon por batalo. Tom estis la generalo de unu el la armeoj, Joe Harper, (koramiko), generalo de la alia. Tiuj du grandaj batalestroj ne degnis batali persone – tio estis la afero de la knaba infanterio – ili sidis kune sur altigita posteno kaj gvidis la militecajn operaciojn per komandoj perigitaj de heroldoj. La armeo de Tom post longa kaj dura batalo gajnis grandan venkon. Poste oni kalkulis la mortintojn, interŝanĝis la kaptitojn, interkonsentiĝis pri la kondiĉoj por la sekva kverelo kaj fiksis la tagon por plia neevitebla batalo, poste la armeoj ordigite laŭvice formarŝis kaj Tom ekiris sola hejmen.

Kiam li preteriris la domon, en kiu loĝis Jeff Thatcher, li vidis novan knabinon en la ĝardeno, dolĉan bluokulan estaĵeton, kies blonda hararo estis kunligita al plektaĵo, kun blanka somerjupo kaj ĝisgenua pantalono ornamita per brodaĵo. La ĵus kronita heroo falis sen eĉ povi pafi antaŭe. Certa Amy Lawrence malaperis el lia koro kaj eĉ ne postlasis memoron. Antaŭe li pensis, ke li amas ŝin ĝis frenezo, li rigardis sian pasion kiel adoradon; sed efektive estis nur aĉa malgranda supraĵa ŝato. Li bezonis monatojn por gajni ŝin, kaj ŝi konfesis sian amon nur antaŭ malpli ol semajno. Li estis la plej feliĉa kaj plej fiera knabo en la mondo, sed nur dum sep tagoj, kaj nun ŝi malaperis dum unu momento el lia koro kiel hazarda fremdulino, kies vizito estas finita.

Li preĝis al sia nova anĝelo per kaŝema rigardo, ĝis kiam li vidis, ke ŝi malkovris lin. Tiam li kondutis tiel, kvazaŭ li ne rimarkus ŝian ĉeeston, kaj komencis „paradi“ per diversaj absurdaj knabaj kondutmanieroj, por gajni ŝian admiradon. Dum certa tempo Tom daŭrigis la groteskajn stultaĵojn, sed baldaŭ, meze de danĝeraj gimnastikaj prezentoj, li ĵetis rapidan rigardon flanken kaj vidis, ke la knabineto troviĝas jam sur la vojo hejmen. Tom venis al la barilo kaj apogis sin sur ĝi, profunde afliktita, kaj li esperis, ke ŝi ankoraŭ restos iomete. Sur la ŝtupoj ŝi iom hezitis kaj poste proksimiĝis al la pordo. Tom ĝemis profunde, kiam ŝi metis piedon sur la sojlon. Sed baldaŭ lia vizaĝo heliĝis, ĉar ŝi ĵetis trikoloreton super la barilon, momenton antaŭ ol ŝi malaperis.

La knabo kuris rapide tien, sed haltis paŝon aŭ du antaŭ la floro. Permane li surmetis ombron al siaj okuloj kaj rigardis sur la straton, kvazaŭ li ekvidus tie ion interesan, kio okazas en tiu direkto. Poste li levis pajlotigon kaj kun tre remetita kapo provis balancadi ĝin sur sia nazo. Kaj dum li ŝanceliĝadis ĉe tiu artifikaĵo, li pli kaj proksimiĝis al la trikoloreto. Laste li tuŝis la floron per nuda piedo, liaj flekseblaj piedfingroj ĉirkaŭprenis ĝin. Sur unu kruro li forsaltis kun la trezoro kaj malaperis post angulo.

Sed nur dum minuto – tiom longe, kiom daŭris meti la floron en sian jakon, proksime de la koro – aŭ proksime de la stomako, eble li ne estis tre instruita pri anatomio, kaj tiurilate li tute ne estis tre kritikema.

Poste li returnis sin kaj restadis ĉe la barilo ĝis la vespera krepusko kaj „paradis“ kiel antaŭe, sed la knabino denove ne montriĝis. Tom iom konsoliĝis per la espero, ke intertempe ŝi estas proksime de iu fenestro kaj konstatas liajn atentigojn. Lastfine li iris malvoleme hejmen, kun streĉita kapo plena de vizioj.

Dum la tuta vespermanĝo lia spirito estis tiel ekscitita, ke lia onklino miris pri tio, kio „ekobsedis la infanon“. Li akceptis ampleksan skoldon pro la bulopriĵetado de Sid kaj ŝajne eĉ ne iomete ĉagreniĝis pri tio. Li provis ŝteli sukeron rekte sub la nazo de sia onklino kaj tial ricevis frapeton sur la fingrojn. Li diris:

„Onjo, sed Sidon vi neniam batas, se li ŝtelas sukeron.“

„Jes, sed Sid ne turmentas iun tiel, kiel vi. Vi metus vian manon al sukero ĉiam, se mi ne observus vin.“

Baldaŭ ŝi iris en la kuirejon kaj Sid, feliĉa pri sia imuneco, metis manon al la sukerujo – jen speco de triumfo kontraŭ Tom, kiu apenaŭ estis eltenebla. Sed la sukerujo deglitis de la fingroj de Sid, falis planken kaj disrompiĝis. Tom ekstaziĝis, eĉ tiom, ke li kontrolis sian langon kaj silentis. Li diris al si mem, ke li parolos eĉ ne vorton, eĉ, se la onklino envenos, sed li sidos perfekte silenta, se ŝi demandos, kiu faris la misagon; kaj tiam li ekparolos, kaj estos nenio tiom bona en la mondo krom vidi kiel la „modelo de knabo“ kaptas vangofrapon. Li estis tiom plena de jubilo, ke li apenaŭ povis regi sin, kiam la maljuna damo revenis kaj staris antaŭ la rompitaĵoj kaj ĵetis fulmojn de kolero super siajn okulvitrojn. Li pensis: „Tuj ĝi komenciĝos!“ Kaj en la sekva momento li kuŝis sur la planko! Forta mano estas jam levita por ekbati denove, kiam Tom kriis:

„Haltu, onklino, kial vi min batas? Sid disrompis ĝin!“

Perpleksigite onklino Polly haltis kaj Tom atendis nun ŝian konsoligan kompaton. Sed retrovinte sian lingvon, ŝi diris nur:

„Nu! En ordo, sed vi ne ricevis vane la baton, mi supozas. Vi certe estis faronta alian stultaĵon, kiam mi forestis, same punindan.“

Sed poste ŝi tamen ekhavis konsciencriproĉojn, kaj ŝi volonte dirus ion afablan kaj amplenan, sed ŝi juĝis, ke tio eble estus miskomprenata kiel konfeso de eraro. Kaj tion malpermesis la disciplino. Tial ŝi diris nenion kaj ekokupiĝis pri siaj aferoj, kun afliktita koro. Tom paŭtis sidante en angulo kaj banis sin en siaj veoj. Li sciis, ke la onklino interne surgenuas antaŭ li, kaj tiu konscio plenigis lin per morna kontenteco. Li ne donos signalon kaj li ne notos iun. Li sciis, ke de tempo al tempo sopirega rigardo falas sur lin, tra vualo de larmoj, sed li rifuzis konstati tion. Li bildigis al si, kiel li kuŝos ĝismorte malsana kaj lia onklino kliniĝos super lin kaj petos pri eta vorto de pardono, sed li turnos sian vizaĝon al la muro kaj mortos sen tia dirita vorto. Ha, kiajn sentojn ŝi tiukaze havus? Kaj li bildigis al si, kiel li estos portata de la rivero hejmen, morta, kun ĉiuj siaj malsekaj bukloj, kaj lia vundita koro en eterna paco. Kiel ŝi ĵetus sin sur lin, ŝiaj larmoj falus kiel pluvo kaj ŝiaj lipoj preĝus al Dio, ke li redonu la knabon al ŝi kaj, ke ŝi neniam denove fitraktos lin! Sed li tie kuŝus frida kaj pala sen doni iun signon – kompatinda eta suferulo, kies aflikteco havus finon. Per la patoso de tiuj revoj, li tiom ekscitis siajn sentojn, ke li devis gluti ĉiam denove kiel iu, kiu sufokiĝas. Kaj liaj okuloj naĝis en malklaraĵo el larmoj, kiuj ĉiufoje superfluis, kiam la okuloj palpebrumis, kaj liaj larmoj gutis de la nazpinto. Li dorlotis sian afliktecon per tioma volupto, ke li ne povis elteni, se tiu estis ĝenata per trudiĝanta monduma gajeco aŭ brua plezuro, lia aflikteco estis tro sankta por tiaj aferoj. Kaj kiam lia kuzino Maria subite endancis, tre tre feliĉa pri tio, post senfine longa vizito en la kamparo, ke ŝi estas denove hejme, li ekstaris kaj forlasis la ĉambron, de nuboj kaj tenebro ornamata, tra unu el la pordoj, dum ŝi enportis kantadon kaj sunbrilon tra la alia.

Li migradis for de la plej ŝatataj lokoj de la knaboj kaj serĉis solecajn lokojn, kiuj estis en akordo kun lia anima stato. Floso el arbotrunkoj aspektis invitema. Li sidiĝis sur ties randon kaj kontemplis la tristan vaston de la riverego kaj deziris nur, ke li dronu, per unu fojo kaj sen konscio, sen la malagrablaj cirkonstancoj, kiujn la naturo tenas preta por tiaj okazoj. Tiam li rememoris la floron. Li elprenis ĝin dispremita kaj velkinta, kaj ĝi potence plifortigis la ĝuon de lia morna feliĉego. Li demandis sin, ĉu ŝi kompatus lin, se ŝi scius tion. Ĉu ŝi plorus kaj dezirus rajti meti la brakojn cirkaŭ lian nukon kaj konsoli lin? Ĉu ŝi fride deturniĝus kiel la restaĵo de la aĉa mondo? La imagata bildo vekis tiom grandan plezurigan mortbatalecan suferadon en li, ke li ĉiam denove turnis ĝin en siaj pensoj kaj prezentis la bildon al si en pli kaj pli novaj variaĵoj, ĝis kiam ĝi estis tute trivita. Laste li ĝemante leviĝis kaj foriris en la tenebro.

Je la dudekunua kaj duono aŭ je la dudekdua li iris sur la forlasita strato, kie loĝis la Adorata Nekonatino. Li haltis dum momento. Neniu sono penetris al liaj aŭskultantaj oreloj. Kandelo ĵetis obtuzan lumon sur la kurtenojn de fenestro en la unua etaĝo. Ĉu la Sankta Apero tie troviĝas? Li grimpis trans la barilon, ŝteliris tra la bedoj, ĝis kiam li staris sub la fenestro; emociigite li rigardis longe supren, poste li kuŝigis sin tie sur la teron, kun la mizera, velkinta floro en la falditaj manoj super la brusto. Kaj tiel li volis morti – ekstere, en la frida mondo, sen hejmo kaj sen protekto super lia senhejma kapo, sen afabla mano, kiu forviŝas la mortoŝviton de lia frunto, sen afabla vizaĝo, kiu kunsenteme kliniĝos super li, kiam komenciĝos lia granda mortobatalo. Kaj tiel ŝi vidus lin, kiam ŝi rigardos eksteren en la gajan matenon, kaj ve! Ĉu gutos malgranda ploro sur la kompatindan senvivan figuron de Tom? Ĉu ŝi eligos suspiron, se ŝi vidos tiel kruele detruita esperplenan junan vivon pereigita antaŭtempe?

La fenestro malfermiĝis, la kruda voĉo de servistino malsanktigis la sanktan kvieton kaj torento da akvo elverŝiĝis super la sternitajn membrojn de la martiro.

La heroo, kies gorĝo ankoraŭ estis kunpremita, saltis supren kun plifaciligita snufo. Aŭdeblis siblado kiel de pafaĵo, miksita kun mallaŭta sakro, sekvis sono kiel tintanta glaso kaj malgranda ombreca figuro ĵetiĝis super la barilon kaj malaperis fulmrapide en la tenebro.

Ne longe poste Tom rigardis, jam senvestite por la lito, siajn malsekajn vestojn per la lumo de kandelostumpo. Sid vekiĝis, sed se Sid havis eventuale eĉ nur delikatan tenton fari „iujn aludojn“, li tuj havis pli bonan penson kaj tenis fermita la buŝon – ĉar en la okuloj de Tom embuskis danĝero.

Tom sen la aldona plago de preĝo enlitiĝis, kaj Sid enkape notis tiun neglektopekon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.