La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE TOM SAWYER

Aŭtoro: Mark Twain

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 17

En la malgranda urbo ne estis videbla rideksplodo en la sama trankvila posttagmeza sabato. La familianoj de Harper kaj onklino Polly tre afliktiĝis kaj ploris, kiam oni metis ilin en funebrovestojn. Nekutima kvieto ŝarĝis la urbeton, kvankam, konsentite, kutime estis tie jam sufiĉe da kvieto. La urbetaj loĝantoj okupiĝis pri siaj aferoj nur kun malĉeesta animo. Ili parolis nur malmulte, sed ĝemis ofte. La libera sabato por la infanoj estis ŝarĝo. Al iliaj ludoj mankis la partoprenema vigleco, kaj iom post iom ili rezignis pri ili.

Posttagmeze Becky Thatcher troviĝis malgaje sur la malplena lerneja korto. Ŝi estis tre deprimita, sed ne trovis ion, kio povus konsoli ŝin. Ŝi parolis al si mem:

„Ho, se mi havus nur denove la latunan kamenan fajrohundon! Sed mi havas nun nenion, kio povus memori min pri li.“ Ŝi retenis singulteton.

Subite ŝi haltis kaj diris al si mem:

„Ĝuste ĉi tie estis, ve, se ĝi ankoraŭfoje okazus – mi ne dirus, ke... por nenio en la mondo mi dirus tion. Sed nun li foriris; mi neniam, neniam, neniam revidos lin.“

Tiu penso superfortis ŝin, kaj ŝi formigris kun malsupren ruliĝantaj ploroj sur la vangoj. Poste alvenis grupo el knaboj kaj knabinoj – ludamikoj de Tom kaj Joe, kaj haltante gapis sur la latbarilon kaj interparolis kun altestimaj voĉoj pri tio, kiel Tom kaj Joe faris tion kaj tion – kaj kiam ili lastfoje vidis ilin, kaj kiel Joe diris tiun aŭ tiun ĉi bagatelojn, plenajn de teruraj profetaĵoj, kiel oni nun facile povas ekkoni! – kaj ĉiu parolanto montrofingris al precize la sama loko, kie la perditaj knaboj staris pasinttempe kaj poste aldonis ion tian, kian la sekvan: ’Mi staris ĝuste tie – tiel, kiel nun, kaj se vi estus li – mi staris tiel proksime al li – kaj li ridetis, ĝuste tiel – kaj tiam io iel rampis en min, io terura, sciu, kaj mi tute ne pripensis, kion tio signifas, kompreneble, sed nun mi scias!’

Poste ili disputis pri tio, kiu vidis la mortajn knabojn je la lasta fojo, kiam ili ankoraŭ vivis. Multaj pretendis la malgajigan distingon kaj ofertis pruvojn, kiuj pli aŭ malpli estis subtenataj per fuŝaj atestantoj. Kaj kiam estis finfine decidite, kiu vidis la foririntojn je la lasta fojo kaj kiu interŝanĝis la lastajn vortojn kun ili, la feliĉaj koncernatoj ricevis specon de aŭreolo kaj la aliaj prigapis kaj enviis ilin. Iu kompatindulo, kiu ne povis oferti iujn aliajn grandsinjoraĵojn, diris memorante, evidente kun fiero:

„Nu, min Tom iam traktis per pugnoj.“

Sed tiu provo partopreni la famon estis malsukcesa. La plej multaj knaboj povis aserti tion, kaj tial la distingo konsiderinde triviĝis. La grupo retiriĝis, ankoraŭ tiam revokante sankte respekte memorojn pri la perditaj herooj.

Kiam sekvamatene la dimanĉa lerneja instruado estis finita, la sonoriloj komencis funebre sonori, anstataŭ tintadi kiel kutime. Estis tre kvieta sabato, kaj la funebra sonorado ŝajne akordiĝis kun la meditema silento, kiu ŝarĝis la naturon. La enloĝantoj kunvenis en la antaŭĉambro de la preĝejo, ili restadis dum iom da tempo por flustrante konversacii pri la malĝoja evento. Sed en la preĝejo mem neniu plu flustris, nur la susurado de la funebraj vestoj de la inoj sidantaj sur siaj lokoj ĝenis tie la silenton. Neniu povis memori, kiam antaŭe la malgranda preĝejo estis tiom plena. Fine ekestis atendanta paŭzo, atentema silento, kaj onklino Polly enpaŝis sekvata de Sid kaj Maria kaj la familio Harper, ĉiuj kun profunde nigraj vestoj, kaj la tuta paroĥo, inklude de la maljuna pastro, leviĝis respektoplene kaj staris, ĝis kam la funebrantoj ĉiuj sidis sur la antaŭa vico de la sidbenkoj. Denove ekestis komunuma silento interrompita per sufokaj singultoj. Kaj poste la pastro etendis la brakojn kaj preĝis. Kortuŝanta himno estis kantata kaj sekvis la biblia teksto: „Mi estas la releviĝo kaj la vivo.“

Dum la plia daŭrigo de la dioservo, la ekleziulo tiom emfazis la ĉarmon, la plaĉan manieron, kiu vekis rarajn esperojn pri la perditaj knaboj, tiel, ke ĉiu el la ĉeestantoj, kiu akceptis tiujn karakterajn bildojn, sentis konsciencriproĉojn en la koro, rememorante, ke oni estis ĉiam blinda pri tiuj ecoj, kaj ke oni vidis ĉiam nur la erarojn kaj mankojn de la knaboj. La pastro memorigis ankaŭ pri diversaj eventoj de la forpasintoj, kiuj ilustris iliajn afablajn kaj grandanimajn karakterojn, tiel ekkonis la homoj sen peno, kiel noblaj kaj belaj estas tiuj eventoj, kaj ili memoris kun bedaŭro kaj aflikteco, ke tiam, kiam la eventoj okazis, ili ŝajnis al ili nur friponaĵoj, kiuj indus traktadon per skurĝo. La paroĥo estis pli kaj pli kortuŝita, dum la patosa rakonto estis daŭrigata, ĝis fine ĉiuj ĉeestantoj perdis la memregon kaj aliĝis al la larmantaj funebrantoj, al la ĥoro de angoraj plorsingultoj, kaj ankaŭ la pastron mem superfortis la sentoj kaj li eklarmis en la predikejo.

En la galerio aŭdeblis susurado, kiun rimarkis neniu. Momenton poste knaris la preĝeja pordo, la pastro levis siajn plorvualitajn okulojn super la mantuketon kaj staris kiel hipnotizita! Unue unu okulparo kaj poste plia sekvis lin, kaj tiam preskaŭ la tuta paroĥo kun unu impulso leviĝis kaj gapis senkomprene, dum la tri „mortaj knaboj“ enmarŝis sur la meza irejo.

Tom kondukis ilin, Joe sekvis kaj Huck, ruinulo en malfreŝaj vestaĉoj, kiu ŝteliris malantaŭe. La triopo kaŝis sin antaŭe en la neuzata galerio por aŭskulti la propran funebran predikon!

Onklino Polly, Maria kaj la familio Harper ĵetiĝis sur siajn releviĝintojn, superŝutis ilin per kisoj kaj elpuŝis dankvortojn, dum la kompatinda Huck embarasite kaj malkomforte staris apude kaj ne sciis precize, kion fari aŭ kie kaŝi pro tiom da nebonvenigataj rigardoj. Li hezitis kaj komencis ĝuste forŝteliĝi, sed Tom kaptis lin kaj diris: „Onklino Polly, tio ne estas justa. Iu devas ĝoji ankaŭ pri tio, ke denove ĉeestas Huck.“

„Tion ili faros. Mi ĝojas vidi lin, tiun senpatrinan estaĵon!“

La amplenan atenton, kiun onklino Polly abunde montris al Huck, estis la ununura afero, kiu kapablis pliigi lian malkomforton eĉ pli ol ĝi estis jam antaŭe.

Subite vokis la pastro, tiom laŭte kiom li kapablis:

„Al Dio laŭdu tuta ter’, / Lin laŭdu la ĉiela sfer’ – Kantu! – kaj kantu elkore!“

Kaj tion ili faris. La malnova kristana himno ŝvelis ĝis triumfa eksplodo, kaj dum ĝi skuigis la trabaron de la tegmento, Tom Sawyer, la pirato, ĉirkaŭrigardis al la envia junularo kaj konfesis sin enkore, ke tio estas la plej fiera momento en la vivo.

Kiam la mistifikita paroĥo urĝis eksteren, oni diris, ke oni preskaŭ estus preta lasi ridindigi sin je plia fojo por ankoraŭfoje aŭskulti la kanton „Al Dio laŭdu tuta ter’

Tom ricevis pli da manfrapoj kaj kisoj tiutage – laŭ la variaj animstatoj de onklino Polly – ol li rikoltis dum la tuta jaro antaŭe, kaj li apenaŭ sciis, kio pli esprimis la grandan dankemon al Dio kaj la amo al li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.