|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
NUN ni reiru al Tom kaj Becky, al ties travivaĵoj dum la piknika renkontiĝo. Kun la cetera societo ili promenis sur la malhelaj trairejoj, vizitante la konatajn kavernajn miraklojn – kun preskaŭ troige priskribitaj nomoj tiaj, kiaj „Salono“, „La Katedralo“, „Palaco de Aladino“ kaj tiel plu. Baldaŭ komenciĝis la kaŝ- kaj serĉ-petolado, kaj Tom kaj Becky engaĝis sin kun fervoro, ĝis kiam la klopodo fariĝis iom tro teda por ili; poste ili migris sur kurboriĉa larĝa irejo, alte tenante siajn kandelojn kaj legante la implikitan retejon de nomoj, datumoj, poŝtadresoj kaj motivoj, per kiuj la rokaj vandoj estis ornamitaj (el kandelfulgo). Ili ĉiam vagadis plu kaj interparolis, ili apenaŭ rimarkis, ke ili troviĝas jam en parto de la kaverna komplekso, kies muroj ne estis ornamitaj per pseŭdaj freskaĵoj. Ili fum-skribis siajn proprajn nomojn sub rokkornicon kaj marŝis plu. Baldaŭ ili atingis lokon, kie gutis akvorivereto de roka elstaraĵo kaj portis kun si kalkŝtonan sedimenton, kiu formis dum la lante treniĝantaj jarcentoj kunligitan krispan Niagaron el trembrila kaj nedetruebla ŝtono. Tom Sovis sian sveltan korpon malantaŭ la formaĵon por ilumini la ŝtonan akvofalon, kun la intenco plezurigi la amikinon Becky. Dum tio li malkvoris, ke la Niagaro fakte kurtenas specon de natura ŝtuparo, kiu estis malvaste enfermita inter du rokovandoj, kaj subite kaptis lin la ambicio fariĝi malkovrinto. Becky sekvis lian vokon kaj ili postlasis fulgosignon kiel estontecan vojŝildon kaj komencis la esploradon. Ili turniĝis tien kaj tien kaj pli kaj pli profunde penetris en la sekretojn de la kavernsistemo, ili metis duan markon kaj sekvis debranĉiĝon, ĉiam serĉante novaĵojn, pri kiuj ili intencis raporti al la supra mondo. Je certa loko ili trovis vastan halon de kies volbaĵoj pendis multaj trembrilaj stalaktitoj, tiel longaj kaj dikaj kiel virogamboj. Mirante kaj admirante ili migradis, fine ili forlasis la halon pere de unu de la multnombraj trapasejoj, kiuj buŝiĝis en ĝin. Tiu debranĉiĝo kondukis baldaŭ al ensorĉiga fonto, kies baseno estis enkrustita per glacia formaĵo el trembrilaj kristaloj, ĝi troviĝis en la mezo de la speciala kaverno, kies vandoj estis apogataj per multaj fantaziaj kolonoj, kiuj estis formitaj per la kunkreskado de stalaktitoj kaj stalagmitoj – kiel rezulto de la seninterrompa akvogutado dum jarcentoj. Sub la tegmento de la supraj volbaĵoj kunpakiĝis vastaj amasoj de vespertoj, miloj en unu amaso. La lumoj ĝenis la bestojn, centope ili flugis malsupren, kriĉante kaj sagante furioze al la kandeloj. Tom konis ties konduton kaj la danĝeron, kiu eliras de ili. Li kaptis manon de Becky kaj haste kuris kun ŝi en la unue atingeblan trairejon; kaj eĉ ne momenton tro frue, ĉar flugilbato estingis la lumon de Becky dum ŝi forlasis la halon. La vespertoj persekutis la infanojn dum sufiĉe longa distanco; sed la fuĝantoj ĵetiĝis en ĉiun novan trapasejon, kiu ofertiĝis, kaj fine ili liberigis sin de la danĝeraj bestaĉoj. Tom baldaŭ trovis subteran lagon, kiu tiom longe etendiĝis, ĝis kiam ĝi perdiĝis en la ombroj. Tom intencis esplori ties bordojn, sed li decidis, ke estas plej bone, se ili unue sidiĝu kaj ripozu dum iom da tempo.Nun, je la unua fojo, la profunda kvieto de la loko kvazaŭ metis sian fridan manon sur la spiritojn de la infanoj. Becky diris:
„Mi tute ne rimarkis, sed ŝajnas al mi, ke pasis longa tempo, de kiam ni aŭdis la voĉojn de aliaj.“
Se oni pripensas tion, Becky, ni troviĝas malproksime sub ili. Kaj mi ne scias, kiom malproksime norde, sude, oriente, aŭ kie ajn. Ni ne plu povas aŭdi ilin ĉi tie.“
Becky fariĝis eĉ pli maltrankvila.
„Mi demandas min, kiom longe ni jam estas ĉi tie malsupre, Tom. Ni prefere iru supren al ili.“
„Jes, mi konsentas, eble estos pli bone.“
„Ĉu vi trovos la vojon, Tom? Por mi LA TUTO estas nur kurbigita kaj konfuziga.“
„Mi pensas, ke mi povus trovi ĝin – sed konsideru la vespertojn. Se ili estingus niajn kandelojn, ni sidus en la kaptilo. Ni provu iri alian vojon, por ne devi preteriri ilin denove.“
„En ordo, sed mi esperas, ke ni ne perdiĝos. Tio estus terura!“ kaj poste la knabino ektremis pro la penso pri la terura eblo.
Ili ekmarŝis sur irejo kaj silente trairis ĝin sur longa vojo, rigardante ĉe ĉiu nova vojkomenco, ĉu io estas konata je ĝia aspekto; sed ili ĉiuj estis fremdaj. Ĉiufoje, kiam Tom faris esploradon, Becky observis lian vizaĝon por vidi enkuraĝigan signon sur ĝi, kaj li diris ĉiufoje:
„Aĥ, estas en ordo. Ne estas la ĝusta vojo, sed ni baldaŭ trovos ĝin!“
Sed kun ĉiu malsukceso li esperis malpli, kaj baldaŭ li sekvis deflankiĝantajn larĝajn vojojn tute hazarde, kun la despera espero, ke li trovos fine ĝuste tiun vojon, kiun ili bezonas. Li diris eĉ tiam ankoraŭ, ke ĉio estas en ordo, sed lian koron premis tia granda plumba ŝarĝo, ke lia voĉo perdis ĉiun konvinkan forton kaj sonis tiel, kvazaŭ li dirus, ke ĉio estas perdita! Becky kroĉiĝis al li pro timego kaj streĉe provis reteni la larmojn, sed ili tamen ekfluis. Laste ŝi diris:
„Ho, Tom, ne zorgu vin pri la vespertoj, ni reiru sur tiu ĉi vojo! Ŝajne ni pli kaj pli devojiĝas.“
Tom haltis.
„Aŭskultu!“ li diris.
Regis profunda kvieto, la kvieto estis tiel profunda, ke eĉ iliaj spiroj estis klare aŭdeblaj. Tom vokis. La voko eĥis tra la vakaj irejoj kaj perdiĝis malproksime en sonoj, kiuj sonoris kiel ondeto de moka ridado.
„Ho, ne ripetu tion, Tom, estas tiel hororige“, diris Becky.
„Estas hororige, sed mi prefere tamen faru, ĉar ili eble povus aŭdi nin, ĉu vi komprenas?“ Kaj li vokis denove.
La vorto „eble“ estis eĉ pli timiga kaj hororiga ol la fantomeca ridado, ĉar ĝi kvazaŭ prezentis svenantan esperon. La infanoj staris silente kaj aŭskultis, sed okazis nenio. Tom turniĝis subite al la dorsoflanko kaj rapidigis siajn paŝojn. Pasis nur malmulte da tempo, ĝis kiam certa ŝanceliĝemo en la konduto de Tom malkaŝis plian timigan fakton al Becky – ke li ne plu trovas la retrovojon!
„Ho, Tom, vi ne markis la vojon!“
„Becky, mi estis stultulo! Granda stultulo! Mi tute ne pensis pri tio, ke ni devos ankoraŭ reiri! Ne – mi ne povas trovi la vojon. Ĉio estas konfuziga.“
„Tom, Tom, ni estas perditaj! Ni estas perditaj! Ni neniam plu povos iri el ĉi tiu terura loko! Ho, kial ni nur foriris de la aliaj!“
Ŝi sinkis sur la grundon kaj eklarmis tiel freneze, ke Tom estis alarmita de la pensoj, ke ŝi povus morti aŭ perdi sian sanan menson. Li sidis apud ŝi kaj brakumis ŝin, ŝi kaŝis sian vizaĝon ĉe lia brusto, ŝi kroĉiĝis al li, ŝi tute translasis sin al sia teroriteco kaj al senutilaj bedaŭroj, kaj la foraj eĥoj transformis ilin en mokridadon. Tom petis ŝin denove komenci esperi, kaj ŝi diris, ke ŝi ne kapablas tion. Tom komencis kulpigi kaj riproĉi sin mem, ĉar li metis ŝin en tiun mizeran situacion; tio havis pli bonan efikon. Ŝi diris, ke ŝi provos esperi denove, ke ŝi ekstaros kaj, ke ŝi iros kun li tien, kien li gvidos ŝin, sub la kondiĉo, ke li ne plu parolos tiel, ĉar li ne estas pli kulpigebla ol ŝi mem.
Tial ili daŭrigis sian vojon – sen celo – simple hazarde – ĉio, kion ili povis fari estis moviĝi. Dum iom da tempo leviĝis denove espero – ne tial, ĉar ekzistis iu kaŭzo, sed ĉar estas la naturo de la espero revivigi sin, se ĝia fonto ne ĉesis ŝpruci pro tro granda aĝo aŭ pro tro da intimeco pri seniluziiĝoj.
Post momento Tom prenis la kandelon de Becky kaj estingis ĝin per blovado. Tiu ŝparemo klarigis multon! Ĝi ne bezonis vortojn, Becky komprenis kaj ŝia espero perdiĝis denove. Ŝi sciis, ke Tom havas tutan kandelon kaj tri aŭ kvar kandelajn pecojn en la poŝoj – kaj tamen li devis ŝpari lumon.
Iom post iom la laceco komencis pretendi siajn rajtojn. La infanoj provis ne atenti tion, ĉar estis terura penso sidiĝi, kvankam la tempo fariĝis tiom valorplena por iri en iu direkto, egale en kiu ajn, ĉar tio almenaŭ estus progreso kaj povus doni iujn deziratajn rezultojn. Sed sidado estus nur inviti la morton kaj mallongigi ĝian persekuton.
Fine la fragilaj membroj de Becky rifuzis porti ŝin plu. Ŝi sidiĝis. Tom ripozis kun ŝi, kaj ili interparolis pri la hejmo kaj la amikoj tie, kaj pri la komfortaj litoj kaj antaŭ ĉio alia pri la lumo! Becky ploris, kaj Tom pensis pri tio, kiel li povus konsoli ŝin, sed ĉiuj liaj kuraĝigoj fariĝis eluzitaj, kaj ili sonis sarkasme.
Becky estis tiom superfortita de laceco, ke ŝi ekdormemis kaj poste endormiĝis. Tom estis dankema. Li rigardis al ŝia laca vizaĝo kaj vidis, kiel ĝi fariĝis glata kaj natura sub la influo de agrablaj sonĝoj; kaj iom post iom aperis rideto kaj restis tie. La paca vizaĝo efikis ankaŭ en la spirito de Tom pacige kaj sanige, kaj liaj pensoj formigris al pasintaj tempoj kaj revemaj memoroj. Dum li profundiĝis en primeditojn, Becky vekiĝis kun spirblova malgranda rido – sed tio tuj mortis sur ŝiaj lipoj, kaj sekvis ĝemo.
„Ho, Tom, se mi POVUS dormadi! Mi dezirus vekiĝi neniam plu! Ne, ne, Tom! Ne rigardu tiel! Mi ne diros tion denove.“
„Mi ĝojas, ke vi dormis, Becky, vi sentos nun, ke vi ripozis, kaj ni trovos la vojon eksteren.“
„Ni povas provi tion, Tom, sed mi vidis tian belan landon en mia sonĝo. Mi pensas, ke ni iros tien.“
„Aŭ povas esti aŭ ne. Levu la kapon, Becky, ni serĉu plu.“
Ili leviĝis kaj migris plu, man-en-mane kaj sen espero. Ili provis taksi, dum kiom da tempo ili estas jam en la kaverna sistemo. Sed ĉion, kion ili sciis, estis, ke pasis ŝajne tagoj kaj semajnoj, kaj tamen estis ja klare, ke tio ne povas esti ĝusta, ĉar iliaj kandeloj ankoraŭ lumis. Longan tempon post tio – ili ne plu povis diri, kiom longe ili... Tom diris, ke ili devas iri atente kaj aŭskulti pro gutanta akvo, por ke ili trovu fonton. Baldaŭ ili trovis ĝin kaj Tom diris, ke estas tempo denove ripozi. Ambaŭ estis terure lacigitaj, sed Becky diris, ke ili povus iri ankoraŭ iom plu. Surprizis ŝin, ke li ne konsentis. Tion ŝi ne povis kompreni. Ili sidiĝis kaj Tom fiksis la kandelon per iom da argilo al la vando fronte de ili. Baldaŭ ili cerbumis denove, kaj neniu el ili diris ion dum certa tempo. Poste Becky rompis la silenton:
„Tom, mi estas tiom malsata!“
Tom prenis ion el sia poŝo.
„Ĉu vi memoras tion?“ li diris.
Becky preskaŭ ridetis. „Jes – mi dezirus, ke ĝi estus tiel granda kiel barelo, ĉar ĝi estas ĉio, kion ni havas.“
„Mi retenis ĝin de la pikniko por ni, por revi plu, Tom, laŭ la maniero de plenkreskintoj, kiuj faras tion kun la nuptokuko – sed ĝi estos nia lasta...“
Ŝi ne finis la frazon. Tom disdividis la kukon kaj Becky manĝis kun bona apetito, dum Tom nur ronĝadis sian duonon. Estis abunde da frida akvo por fini la festmanĝeton per ĝi.
Post certa tempo Becky sugestis, ke ili moviĝu denove. Tom silentis dum momento. Poste li diris:
„Becky, ĉu vi povus elteni tion, se mi dirus ion certan al vi?“
Becky paliĝis, sed ŝi diris, ke ŝi povus.
„Nu, en ordo, Becky, ni devas restadi ĉi tie, ĉar ni havas ĉi tie akvon. Tiu peco da kandelo estas nia lasta!“
Becky ekploris kaj komencis vekrii. Tom provis ĉion, kion li povis fari por konsoli ŝin, sed evidente preskaŭ sen efiko. Laste Becky diris:
„Tom!“
„Jes, Becky, pri kio temas?“
„Ili konstatos, ke ni mankas kaj serĉos nin!“
„Jes, tion ili faros! Certe ili faros!“
„Eble ili jam nun serĉas nin, Tom.“
„Jes, povus esti tiel, mi esperas, ke ili jam serĉas nin.“ „De kiam ili konstatis nian mankon?“
„Kiam ili revenis al la pramŝipo, mi supozas.“
„Tom, eble tiam estis jam malhele – ĉu ili do rimarkis, ke ni ne ĉeestas?“
„Mi ne scias. Sed egale, via patrino ja rimarkis, ke vi mankas, tuj tiam, kiam ili revenis hejmen.“
La timigita rigardo en la vizaĝo de Becky konsciigis al Tom, ke li eraris. Becky tiunokte ja ne estus reirinta hejmen! La infanoj eksilentis kaj fariĝis pripensemaj. La denova korpremiteco de Becky montris al Tom, ke ankaŭ ŝi havis la saman penson – ke la sabata mateno jam je duono estos pasinta antaŭ ol sinjorino Thatcher malkovros, ke Becky ne estas ĉe sinjorino Harper.
La infanoj fikse rigardis sian kandelopecon kaj observis, kiel ĝi lante kaj senkompate forbrulas; ili vidis kiel la mallonga meĉo restis fine sola; ili vidis kiel la malforta flamo ekflagris kaj refalis, kiel ĝi grimpis supren kun la mallarĝa fumkolono, kiel ĝi dum momento tenis sin tie kaj poste – regis la hororo de la tenebro!
Kiom longe daŭris, ĝis kiam Becky fine konsciiĝis, ke
Si ploras en la brakoj de Tom, ambaŭ ne povis diri. Ĉion, kion ili sciis,estis tio, ke ili vekiĝis nur post tre longa tempo el la rigideco de profunda dormo. Ili resumis denove sian desperan situacion. Tom diris, ke aktuale povus esti dimanĉo – eble eĉ lundo. Li provis paroligi la amikinon, sed ŝiaj zorgoj ŝarĝis ŝin tro, Si perdis sian esperon tute. Tom diris, ke ili certe jam delonge konstatis, ke ili mankas, kaj sendube la serĉado estos daŭrigata. Li volis voki por ke eble iu venu al ili. Li provis, sed en la malhelo la foraj eĥoj sonadis tiel insidaj, ke ili ne plu provis tion.
La horoj pasis vane kaj denove turmentis la kaptitojn malsato. Porcio de la kukduono de Tom fine postrestis, ili disdividis kaj manĝis ĝin. Sed ili estis ŝajne pli malsataj ol antaŭe. La malgranda resteto de la manĝo vekis nur la deziron pri pli da manĝo.
Post iom da tempo Tom diris:
„ŜS! Ĉu vi aŭdis tion?“
Ambaŭ retenis sian spiron kaj aŭskultis. Jen sono, malforta voko el granda foro. Tom tuj respondis la sonon, kaj gvidante permane Becky-on, li komencis palpi sin antaŭen en la irejo, en tiu direkto, el kiu aŭdeblis la voko. Poste li aŭskultis denove. Denove la sono aŭdeblis, evidente iomete pli proksime.
„Jen ili!“ diris Tom. Ili alvenas ĉi tien! Ek, Becky, nun ĉio estas en ordo!“
La ĝojo de la kaptitoj estis preskaŭ senlima. Ilia rapideco estis tamen lanta, ĉar falkaptiloj estis kutima minaco tie kaj ĉar oni devis atenti pro ili. Baldaŭ ili atingis tian lokon kaj devis halti. Eble ĝi estis profunda metron aŭ tridek. Ĉiukaze ne eblis transpaŝi ĝin. Tom kuŝiĝis sur sian ventron kaj etendis la manojn tiom longe, kiom eblis, sed ne estis grundo. Ili devas stari tie kaj atendi, ĝis kiam la serĉantoj alvenos tien. Ili aŭskultis; evidente la foraj vokoj eĉ malproksimiĝis! Post minuto aŭ du ili tute ne plu aŭdeblis. Kia kordisŝira mizero! Tom kriis, ĝis kiam lia voĉo raŭkiĝis, sed tio ne estis utila. Li parolis esperige al Becky. Sed eĉ post longega maltrankvila aŭskultado neniu sono denove aŭdeblis.
La infanoj palpis sin malantaŭen al la fonto. La tempo pasis treniĝe lante. Ili dormis denove kaj revekiĝis malsate kaj veanime. Tom supozis, ke jam devas esti mardo.
Nun li ekhavis novan ideon. Estis kelkaj proksimaj flankirejoj. Estus pli bone esplori kelkajn el ili anstataŭ pasigi la peze ŝarĝantan tempon per pigrado. Li prenis drakoŝnuron el sia poŝo, ligis ĝin al roka elstaraĵo, kaj li kaj Becky ekiris. Tom gvidis ŝin, disruligante la ŝnuron dum li palpis sin antaŭen. Post dudek paŝoj la irejo finiĝis ĉe abismo. Tom surgenuiĝis kaj palpis malsupren kaj poste permane ĉirkaŭ angulon kaj tiom longe, kiom li povis fari tion facile, li provis etendi sin ankoraŭ iom pli dekstren, kaj en tiu momento en distanco ne pli granda ol dudek metroj aperis homa mano tenanta kandelon etendita el la malantaŭo de roko! Tom elpuŝis ĝojan krion, kaj tuj post la mano sekvis ties korpo, kiu apartenis al – Indiĝen-Joe! Tom estis kvazaŭ paralizita, li ne povis moviĝi. Li estis treege dankema en la sekva momento, kiam li vidis, ke la „hispano“ skuis la polvon de la piedoj kaj malaperis. Tom miris, ke Joe ne ekkonis lian voĉon kaj ne venis al li por murdi lin pro la atesto antaŭ la tribunalo. Sed la eĥoj certe fremdigis lian voĉon. Sendube, tiel estis, li rezonis. Pro timo ĉiu muskolo en lia korpo estis tute malforta. Li diris al si mem, ke tiukaze, se li havus la forton reiri al la fonto, li restadus tie, kaj nenio povus logi lin riski renkonti Indiĝen-Joe-on ankoraŭfoje. Sed li memgardis rakonti al Becky, kion li vidis. Li rakontis al ŝi, ke li vokis nur bonfide.
Sed malsato kaj despero je daŭro estas pli fortaj ol timo. Denova senfine longa teda atendado ĉe la fonto kaj plia longa dormo ŝanĝis la situacion. La infanoj vekiĝis turmentate pro furioza malsato. Tom supozis, ke devas esti jam merkredo, jaŭdo, vendredo aŭ sabato, kaj ke la serĉado estas finita. Li proponis esplori alian irejon. Li estis preta riski Indiĝen-Joe- on kaj ĉiujn aliajn terorojn. Sed Becky estis tre malforta. Ŝi sinkis en mornan apation kaj ne eblis levi ŝin. Ŝi diris, ke ŝi atendos tie, kie ŝi estas, kaj mortos – kaj, ke tio ne plu daŭros longe. Ŝi diris, ke Tom ekiru kun sia drakoŝnuro kaj esploru, se li havas la intencon; sed ŝi petegis lin krome, ke li ĉiam denove revenu por paroli al ŝi; kaj li devis promesi, ke tiam, kiam la terura tempo venos, li staros ĉe ŝi kaj tenos ŝin ĉemane, ĝis ĉio estos finita.
Tom kisis ŝin, kun sufoka sento en la gorĝo, kaj paradis per konfido pri tio, ke li trovos la serĉantojn aŭ elirejon de la kaverno. Poste li prenis la drakoŝnuron kaj palpis sin sur siaj manoj kaj piedoj antaŭen, turmentate de malsato kaj kvazaŭ malsana pro divenoj pri la pereo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.