|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Post la tagmanĝo la tuta bando ekiris por serĉi testudajn ovojn sur la sablejo. Ili pikadis per bastonoj en la sablo, kaj se ili trovis molan lokon, ili surgenuiĝis kaj fosis permane. Kelkfoje ili trovis kvindek aŭ sesdek ovojn en nur unu truo. La ovoj estis perfekte rondaj kaj blankaj kaj iom pli malgrandaj ol juglando. Ili celebris gloran ovofritan festeton kaj plian vendrede matene.
Post la matenmanĝo ili iris brue kriante kaj kapriole sur la sablejon kaj ĉasadis sin reciproke en rondoj, forĵetante la vestojn dum la kurado, ĝis kiam ili estis nudaj kaj tiam ili petoladis plu sur la sableja akvo kontraŭ la forta fluo, kiu estis tiel forta, ke de tempo al tempo ili ne povis teni sin plu surpiede kaj tial renversiĝis, kio tre pliigis la plezuron. Ĉeokaze ili ĉiuj kliniĝis kaj ŝovelis reciproke akvon sur la vizaĝojn per la manplatoj, ili vadante proksimiĝis reciproke kun flankigitaj vizaĝoj por eviti la sufokigajn ŝprucaĵojn, ĝis kiam ili fine interkroĉiĝis kaj batalis reciproke kaj ĝis kiam la pli-fortulo mergis sian najbaron en la akvon, kaj poste ĉiuj enakviĝis implikite per blankaj gamboj kaj brakoj kaj poste samtempe revenis al la akvosurfaco, blovante, sputante, ridante kaj spiregante.
Kiam ili tute laciĝis, ili kuris el la akvo, sin sternis sur la seka, varmega sablo, kuŝadis tie kaj kovris sin per la sablo, ĝis kiam unu post la alia denove iris en la akvon kaj ili entreprenis la originan spektaklon denove. Fine ili rimarkis, ke ilia nuda haŭto aspektis simile tiel, kiel malvastaj viandokoloraj ŝtrumpopantalonoj; tial ili desegnis cirklon en la sablon kaj kreis tiel cirkon – kun tri klaŭnoj en ĝi, ĉar neniu el ili pretis translasi tiun plej fierigan postenon al najbaro.
Poste ili alportis siajn vitrokugletojn kaj ludis „Entruigadon“, „Enringan tenadon“ kaj „kugletotrafadon“ ĝis kiam tio tedis ilin. Poste Joe kaj Huck denove naĝis, sed Tom ne kuraĝis fari tion, ĉar li forĵetis kun sia pantalono ankaŭ sian krotalan rasliloŝnuron de unu el la maleoloj. Li jam demandis sin, kial li tiom longe povas esti indulgata de kramfo sen la protekto de tiu mistera sorĉilo. Pli frue li ne kuraĝis reiri en la akvon, ĝis kiam li trovis ĝin, kaj je tiu tempo la aliaj knaboj jam estis lacaj kaj pretis ripozi. Ili iom post iom dispartiĝis kaj fariĝis deprimitaj kaj gapis sopirante trans la vastan riveregon al tiu flanko, kie tiumomente kuŝis la urbeto dormeme sub la suno. Tom ekkaptis sin mem kiel li skribis per pieda dikfingro la nomon „BECKY“ sur la sablon. Li forviŝis ĝin kaj ĉagreniĝis pri si mem pro sia malforto.
Sed tamen li skribis ĝin denove; li ne povis helpi sin. Li forviŝis ĝin je plia fojo kaj poste eskapis de denova tento per tio, ke li kunpelis la du aliajn knabojn kaj aliĝis al ili.
Sed la animstato de Joe preskaŭ malboniĝis tiom, ke ĝi preskaŭ ne reanimigeblis. Li havis tiom da hejmsopiro, ke li apenaŭ povis elteni la mizeron. Li tre proksimis ploradon. Ankaŭ Huck estis melankolia. Tom estis malgaja, sed despere penis ne montri tion. Li konis sekreton, kiun li ne volis malkaŝi, sed se tiu ribelema deprimiteco ne malaperus baldaŭ, li fine devus konatigi ĝin. Li diris kun granda pretekstata gajeco:
„Mi vetas, ke iam jam estis piratoj sur la insulo, buboj. Ni ankoraŭfoje esploros ĝin. Ie ĉi tie ili enfosis trezoron. Kiujn sentojn vi havus, se vi enlumigus malnovan keston plenan de oro kaj arĝento – nu?“
Sed tio vekis nur malmulte da entuziasmo, kiu paliĝis sen respondo. Tom provis ankoraŭ unu aŭ du delogojn, sed ankaŭ ili malsukcesis. Tio estis malkuraĝiga. Joe sidante pikadis la sablon per bastono kaj rigardis tre morne. Fine li diris:
„Ho, knaboj, ni rezignu pri ĉio ĉi. Mi volas iri hejmen. Estas tiom solece ĉi tie.“
„Ho ne, Joe, baldaŭ vi fartos pli bone, iom post iom“, diris Tom. Pensu nur pri la fiŝkaptado ĉi tie.“
„Min ne interesas la fiŝkaptado. Mi volas iri hejmen.“
„Sed, Joe, tia bonega naĝloko ekzistas nenie aliloke.“
„Naĝado estas enua, iel ĝi ne logas min, se neniu ĉeestas, kiu malpermesas tion al mi. Mi volas iri hejmen, efektive.“
„Ho, feko, bebo! Mi supozas, ke vi volas vidi vian panjon, ĉu?“
„Jes, MI VOLAS vidi mian patrinon – kaj ankaŭ vi volus, se vi havus iun. Mi ne estas pli granda bebo ol vi“. Kaj Joe snufis iomete.
„Nu, ni lasu iri hejmen la kriantan bebeton, ĉu ne, Huck? La plorinda kompatindulo – ĉu ĝi volas vidi sian panjon? Do, estu tiel. Sed al vi plaĉas ĉi tie, Huck, ĉu? Ni restos ĉi tie, Huck, ĉu ne? “
Huck diris: „J-e-e-s“, sen iu emocio.
„Al vi mi ne parolos plu tiom longe, kiom mi vivos“, diris Joe, leviĝante. „Sciu tion!“ Li foriris fi-humure kaj komencis vesti sin.
„Tute egale al mi!“ diris Tom. „Neniu petis vin pri tio. Iru do hejmen kaj ridindigu vin. He, vi estas grandioza pirato! Huck kaj mi ne estas kriantaj beboj. Ni restadas, Huck, ĉu? Lasu trankvile iri lin, se li volas. Mi pensas, ke ni trovos la fadenon ankaŭ sen li.“
Tamen Tom ne fartis bone dum tio, maltrankviligis lin vidi, ke Joe grumble daŭrigis vesti sin. Krome ne plaĉis al li, kiel Huck sopireme observis la preparojn de Joe. Joe estis baldaŭ preta kaj vadis sen aŭdiaŭaj vortoj al la Ilinojo-bordo. La koro de Tom peziĝis. Li ekrigardis al Huck. Huck ne povis elteni la rigardon kaj gapis malsupren. Poste li diris:
„Ankaŭ mi foriros, Tom. Estis jam sen tio tiel solece, sed nun fariĝos tiel eĉ pli. Ankaŭ ni ekiru, Tom.“
„Mi ne volas! Foriru ĉiu el vi, se vi volas. Mi restos ĉi tie.“
„Tom, mi prefere foriros.“
„En ordo – neniu retenos vin.“
Huck kunkolektis siajn diskuŝantajn vestojn. Li diris: „Tom, mi volus, ke vi kuniru. Ankoraŭfoje pripensu la aferon. Ni atendos vin, kiam ni atingos la bordon.“
„Pri tio vi povos atendi ĝis la tago de l’ Sankta Neniamo!“
Huck fortrotis plena de zorgoj, kaj Tom staris kaj postrigardis ilin, kun forta deziro rezigni pri sia fiero kaj ankaŭ kuniri. Li esperis, ke la knaboj haltos, sed ili lante vadis plu. Subite Tom ekrimarkis, ke fariĝis tre solece kaj kviete ĉirkaŭ li. Li batalis lastan fojon kun sia fiero, kaj poste eksagis al la kamaradoj kaj kriis:
„Atendu, atendu! Mi volas rakonti ion al vi!“
Ili baldaŭ haltis kaj turniĝis al li. Kiam li atingis ilin, li komencis malkaŝi sian sekreton, kaj ili misfideme aŭskultis lin, ĝis kiam ili fine ekkomprenis, kion li celas, kaj poste ili elpuŝis entuziasman militkrion, spektakle aplaŭdis kaj diris, ke tio estas splendega, kaj ili aldonis ankoraŭ, ke tiukaze, se li estus dirinta tion tuj, ili neniam estus foririntaj. Li donis akceptindan senkulpigon por la reteno de la sekreto; sed reale li timis, ke eĉ ĝi ne povus reteni ilin dum konsiderinde longa tempo, kaj tial li havis la opinion prefere reteni la sekreton kiel lastan delogaĵon.
La knaboj gaje revenis kaj denove sindonis al siaj ludoj, babilante dum la tuta tempo pri la kolosa plano, plena de admiro pri ties genieco. Post delikata ovo- kaj fiŝmanĝo Tom diris, ke li nun havas la intencon lerni la fumadon. Joe tuj entuziasmiĝis pri la ideo kaj diris, ke ankaŭ li volas tion provi. Sekve tion Huck faris pipojn kaj ŝtopis ilin. Ambaŭ komencantoj fumis ĝis tiu momento nur cigarojn el vitofolioj, kiuj „mordis“ la langojn, sed tio ne estis rigardata vireca.
Nun ili sternis kaj apogis sin sur la kubutoj kaj atenteme komencis fumi kun malmulte da memfido. La fumo havis malagrablan guston, ili tusis iomete, sed Tom diris:
„Kial ĝi estas tiom facila? Se mi estus sciinta, ke ĝi estas tiom facila, mi estus lerninta tion jam antaŭ longe. “
„Ankaŭ mi“, diris Joe. „Ĝi estas lude facila.“
„Kiom ofte mi jam vidis fumi homojn kaj pensis, nu, ankaŭ mi volonte volus fari tion, sed mi neniam pensis, ke mi mem kapablas fari tion“, diris Tom.
„Al mi okazis same, ĉu ne, Huck? Vi ja aŭdis, kiel mi diris tute similan, Huck, diru, se ne estas tiel.“
„Jes, tre ofte“, diris Huck.
„Ankaŭ mi, diris Tom, „ha, eĉ centfoje! Unufoje ĉe la buĉejo. Ĉu vi memoras tion, Huck? Bob Tanner ĉeestis, kaj Johnny Miller kaj Jeff Thatcher, kiam mi diris tion. Ĉu vi ne memoras pri tio, Huck, ke mi diris tion?“ „Jes, estas tiel“, diris Huck. „Jen la tago, kiam mi perdis la blankan domvitran kugleton. Ne, estis je la antaŭa tago.“
„Jen – kiel mi diris al vi“, diris Tom. Huck memoras tion.“
„Mi supozas, ke mi povus fumi pipon dum tuta tago“ diris Joe. „Mi ne sentas min malsana.“
„Ankaŭ ne mi “, diris Tom. Mi povus fumi tutan tagon. Sed mi vetas, ke Jeff Thatcher ne povus.“
„Jeff Thatcher, tiu, ĉu? Li renversiĝus jam post du enspiroj. Li foje provu, la rezulton LI sentos.“
„Mi vetas, ke li sternus sin, Kaj Johnny Miller – mi volonte volus vidi, kiel provas li fumi.“
„Ja mi eĉ pli!“ diris Joe. Nu, mi vetas, ke Johnny Miller povus fari tion tute ne tiel, kvazaŭ estus nenio. Nur ununura enspiro de fumo kaj LI transmondiĝus.“
„Tute certe, Joe. Diru – mi dezirus, ke la urbetaj knaboj povus vidi nin en tiu ĉi momento.“
„Ankaŭ mi.“.
„Aŭskultu, uloj, ne diru eĉ vorton pri tio, kaj kiam ili iam estos kun ni, mi al vi venos kaj diros: ’Joe, ĉu vi havas pipon ĉe vi? Mi volas foje fumi pipon.’Kaj vi diros tute senzorge, kvazaŭ tio estus nenio: ’Jes mi kunhavas mian MALNOVAN pipon, kaj alian aldone, sed mia tabako ne estas tre bonkvalita.’ Kaj mi diros: ’Tio estas en ordo, se ĝi estas sufiĉe forta.’ Kaj tiam vi elprenos la pipojn, kaj ni tute trankvile ekbruligos ilin, kaj poste foje rigardu, kiel ili gapos nin!“
„Ha, tio fariĝos gaja, Tom! Mi dezirus, ke tio okazus nun.“
„Ankaŭ mi! Kaj se ni diros al ili, ke ni lernis tion dum malĉeesto, ĉar tiam ni estis piratoj, tiukaze ili certe ne estos ne enviaj, ĉar ili ne partoprenis, ĉu?“
„Ho, mi ne nur certas, sed eĉ vetas pri tio, ke ili envios nin!“
Tiel la babilado estis daŭrigata. Sed baldaŭ ĝi komencis iom hezitiĝi kaj fariĝis malpli kunteksta. La silentado strange kreskis. Ĉiu poro en la buŝoj de la knaboj similis al ŝprucanta fontano, ili apenaŭ sufiĉe rapide povis forpumpi la akvon el la keloj de siaj langoj por malhelpi inundon. Spite al ĉiuj penoj okazis diversaj trofluoj malsupren laŭ iliaj gorĝoj, kaj ĉiufoje sekvis subitaj vomemoj. Ambaŭ knaboj aspektis nun palaj kaj mizeraj. La pipo de Joe falis el ties timemaj fingroj. Tiu de Tom sekvis. Ambaŭ fontanoj furioziĝis, kaj ambaŭ pumpiloj seninterrompe kaj forte laboris. Joe diris deprimite:
„Mi perdis mian tranĉilon. Mi pensas, ke mi prefere foriru kaj serĉu ĝin.“
Tom diris kun tremantaj lipoj kaj haltema parolmaniero:
„Mi helpos al vi. Ekiru sur jena vojo kaj mi serĉados ĉe la fonto. Ne, Huck, vi ne devas akompani nin – ni trovos ĝin.“
Tial Huck residiĝis kaj atendis dum horo. Poste li eksentis sin sola kaj ekiris por serĉi siajn kamaradojn. Ili troviĝis vaste aparte en la arbaro, ambaŭ tre palaj kaj profunde endormaj. Sed certaj eligaĵoj diris al li, ke tiukaze, se ili havis iun ĉagrenon, ili liberigis sin de ĝi.
Ĉe la vespermanĝo ili ne estis tre parolemaj. Ili aspektis humilaj, kaj kiam Huck preparis sian pipon post la manĝo kaj estis preparonta iliajn, ili diris, ke ne, ke ili ne fartas bone – io, kion ili manĝis tagmeze, stomake ne estis akceptita.
Ĉirkaŭ noktomezo Joe vekiĝis kaj vokis la knabojn. La atmosfero estis sufoke humida, jen atendeblis aĉa vetero. La knaboj kuniĝis kaj proksimiĝis al la afableco de la fajro, kvankam la obtuze premega aero estis tre sufoka. Ili sidis senmove streĉite kaj atendis. La solena silentado daŭriĝis. Post la lumo de la fajro „la nigra malhelo“ glutis ĉion. Subite ekfulmis tremanta lumradio kaj dum momento neprecize prilumis foliaron kaj poste malaperis. Iom poste sekvis plia fulmo, sed iom pli forte. Poste malforta ĝemo penetris tra la arbobranĉoj, kaj la knaboj sentis fluantan spiron sur siaj vangoj, ili ekhavis anserhaŭton pro la imago, ke la Spirito de l’ Nokto preteriris. Post paŭzo bizara fulmo ŝanĝis la nokton en tagon kaj montris precize kaj klare ekkoneble ĉiun herberon ĉe iliaj piedoj. Kaj ĝi montris krome ankaŭ tri blankajn teruritajn vizaĝojn. Basa laŭta tondrado falante ruliĝis krake sonore tra la ĉielo kaj perdiĝis malproksime en grumbla tondrado. Freŝa aerblovo preterpasis, ĝi flustrigis ĉiujn foliojn kaj neĝfloke dancigis la ekflugigitajn cindrerojn super la bivakfajro. Denova furioza brilego eklumigis la arbojn kaj tuj poste sekvis kolizio, kiu kvazaŭ disŝiris la arbokronojn rekte super la kapoj de la knaboj. Ili terurite kunkroĉiĝis en la sekva mallumo. Kelkaj grandaj pluvogutoj falis klake sur la foliojn.
„Rapide, knaboj! Ek al la tendo!“ ekkriis Tom.
Ili eksaltis, stumble moviĝis sur la radikoj kaj tra ĉiroj en la tenebro, ĉiu kvazaŭ en alia direkto.
Furioza muĝanta blovado movis la arbojn, kaj faris kantanta ĉion, kion ĝi trairis. Denove kaj denove sekvis blindiga fulmo, sekvata de mutiga tondrado. Kaj tiam torentis la pluvo malsupren, kaj la plifortiĝanta hurikano pelis la vualigitan pluvon antaŭ si sur la grundo. La knaboj vokis sin reciproke kriante, sed la muĝanta vento kaj la eksplodantaj tondrobatoj tute subigis iliajn voĉojn. Kiel ajn tio okazis, iom post iom ili retroviĝis sub la tegmento de la tendo, fridaj, timigitaj kaj tute malsekaj. Sed estis certe konsolo, ke ili havis akompanantojn en la mizero. Ili ne povis interparoli, ĉar la malnova velo flirtis furioze, eĉ, se la alia bruo estus permesinta interparoladon. La ŝtormo pli kaj pli fortiĝis kaj baldaŭ la velo estis ŝirita de siaj fiksaĵoj kaj forflugis per la blovego. La knaboj kaptis sin ĉe la manoj kaj fuĝis, stumblante kaj kontuziĝante sub la protekton de granda kverko, kiu staris ĉe la riverbordo. La batalo atingis nun sian kulminon. Sub la seninterrompaj fulmoj, kiuj flamigis la ĉielon, ĉio sube aperis en plej preciza senombra klareco: la kliniĝantaj arboj, la ondanta riverego kun blanka ŝaŭmo kaj ŝprucantaj ŝaŭmflokoj, la nebuleca reliefo de la kruta bordo sur la kontraŭa flanko, la ekvidaĵoj tra la preterflugantaj nubamasoj kaj la oblikva pluvovualo. Ĉiam denove giganta arbo rezignis pri la rezisto kaj falis krakante sur la pli junajn kreskaĵojn. La tondrobatoj, kiuj tute ne malfortiĝis, nun krevadis orelsurdige kiel eksplodoj, akre, akute kaj nedireble timige. La ŝtormo kulminis en nekomparebla fortostreĉo, kiu kvazaŭ disŝiris la insulon en pecojn, ĝi bruligis ĝin teren, dronigis ĝin ĝis la arbokronoj, forblovis ĝin kaj surdigis ĉiun estaĵon sur ĝi, ĉio tio en ununura sama momento. Ĝi estis sovaĝa nokto por senhejmaj knaboj, kiuj eksterdomis en ĝi.
Sed laste la batalo estis finita, kaj la militpartioj retiriĝis kun malpli kaj malpli da minacoj kaj grumbloj, kaj paco restarigis denove sian regnon. La knaboj reiris al sia kampadejo, sufiĉe terurite. Tie estis ankoraŭ io, pri kio ili povis esti dankemaj, ĉar la granda platano, la protekto de iliaj kuŝejoj, estis ruinigita, fendita de la fulmoj, kaj ili ne troviĝis malsupren de ĝi, kiam okazis la katastrofo.
Ĉio en la kampadejo estis malseka, ankaŭ la bivakfajro, ĉar ili estis nezorgemaj knaboj, kiel ĉiu en ilia generacio, kaj tial ili ne entreprenis ion por protekti la fajron kontraŭ pluvo. Jen la kaŭzo de konsterniĝo, ĉar ili estis malsekaj ĝis la ostoj kaj frostis. Elokvente ili sciigis sian ĉagrenon, sed baldaŭ ili malkovris, ke la ardo sub la granda trunko, kontraŭ kiu ĝi estis surtavoligita (tie, kie ĝi kurbiĝis supren kaj departiĝis de la grundo), eskapis de la malsekiĝo, jen areo proksimume tiel granda kiel manplato. Tial ili laboradis pacience, kolektis lignopecetojn kaj arboŝelojn el lokoj sub protektitaj trunkoj kaj delikate sukcesis reflamiĝi la fajron.
Poste ili metis grandajn mortajn branĉojn sur ĝin, ĝis kiam ili havis muĝantan fajrejon kaj tial ili regajiĝis plian fojon. Ili sekigis sian kuiritan ŝinkon kaj manĝis kun plezuro. Post tio ili ankoraŭ sidis ĉe la bivakfajro kaj etendis kaj gloris sian meznoktan aventuron ĝis la mateno, ĉar ne estis eĉ ununura seka loketo sur la tero ie ajn ĉirkaŭe, sur kiu ili povus dormi.
Kiam la suno komencis ŝtelire proksimiĝi al la knaboj, dormemo superfortis ilin, ili foriris al la sablejo kaj sternis sin por dormi. La suno bruligis ilin pli kaj pli tiel, ke ili morne komencis okupiĝi pri la havigado de la matenmanĝo. Post la manĝo ili sentis sin kvazaŭ rustigitaj kaj rigidmembraj, kaj denove iom hejmsopiraj. Tom ekkonis la signojn kaj regajigis la piratojn tiom bone, kiom eblis. Sed ili ne interesiĝis pri vitrokugletoj aŭ cirko aŭ naĝado aŭ io ajn. Li memorigis ilin pri la granda sekreto kaj levis tiel ĝojfajreron en ili. Dum ĝi ankoraŭ konserviĝis, li povis interesigi ilin pri nova projekto. Pro tio ili devis rezigni dum certa tempo pri sia pirateco kaj fariĝi indiĝenoj. La ideo plaĉis al ili; tial ne daŭris longan tempon, ĝis kiam ili estis tute nudaj kaj ornamitaj de la kapo ĝis la piedoj per nigra ŝlimo, kiel tri zebroj – ĉiu el ili estis tribestro, kompreneble, kaj poste ili komencis vagi tra la arbaro por ataki anglan setlejon.
Iom post iom ili apartiĝis en tri malamikajn tribojn kaj ekde embuskejo impetis sin reciproke kun teruraj militkrioj kaj mortigis kaj skalpis unu la alian milope. Estis sangomakulita tago. Kaj sekve tion, ĝi estis eksterordinare kontentiga.
Je la vespermanĝa tempo ili kolektiĝis malsataj kaj feliĉaj en la kampadejo, sed nun leviĝis obstaklo – malamikaj indiĝenoj ne povas disdividi kune la panon de la gastamikeco sen antaŭe interpaciĝi. Tio tute ne eblas sen fumi la pacopipon. Almenaŭ ili ankoraŭ neniam aŭdis ion pri alia ebla maniero. Duopo el la sovaĝuloj preskaŭ deziris, ke ili estus ankoraŭ piratoj.Kiel ajn, ne estis alia elirvojo: kun tiom da preteksto pri gajeco, kiom eblis, ili petis pri la pipoj kaj enspiris sian fumdozon laŭvice en deca maniero.
Sed spite tion ili tamen fine ĝojis, ke ili fariĝis sovaĝuloj, ĉar ili gajnis novan sperton; ili trovis, ke ili nun povas fumi iom sen tuj devi serĉi perditan tranĉilon; ili ne fariĝis tiom malbonfartaj, ke ili devis vomi denove. Tiun grandan promeson ili ne volis stulte fuŝi per tio, ke ili ne ekzercadas sufiĉe. Post la manĝo ili ankoraŭfoje provis la fumadon kun konsiderinde granda sukceso, kaj tiel ili pasigis jubilan vesperon. Ili estis pli fieraj kaj pli feliĉaj pri sia nova kapablo ol ili estus, se ili estus skalpintaj ĉiujn ses naciojn de la irokeza federacio. Ni nun translasas ilin al ilia fumado, babilado kaj fanfaronado, ĉar ni momente ne plu bezonas ilin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.