|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE TOM SAWYERAŭtoro: Mark Twain |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La FERIOJ proksimiĝis. La lernejestro, kiu estis ĉiam severa, fariĝis eĉ pli severa kaj pli postulema ol iam ajn, ĉar li celis, ke la lernejo bone prezentiĝu je la ekzamena tago. Lia vergo kaj lia liniilo pigris nun malofte – almenaŭ ĉe la pli malgrandaj lernantoj.
Nur la plej grandaj junuloj kaj junaj damoj, kiuj estis dekokaj aŭ pli aĝaj eskapis de la vergado. La vergobatoj de Dobbins estis tre fortaj, ĉar spite tion, ke li havis sub sia peruko perfekte kalvan kaj brilan kapon, li estis nur mezaĝa, kaj ne videblis signo pri malfortiĝo de liaj muskoloj. Kiam la granda tago proksimiĝis, la tuta tiraneco, kiu estis en li, aperis sur la surfaco. Li ŝajne havis venĝeman plezuron puni eĉ la plej etajn bagatelojn. La konsekvenco estis, ke la pli malgrandaj knaboj pasigis siajn tagojn en timo, teruriĝo kaj suferado, kaj ke ili nokte planis venĝojn. Ili ne ellasis okazon por fari iun malicaĵon al la lernejestro. La repago, kiu ĉiam sekvis al ĉiu sukcesa venĝo, estis tiel drasta kaj impona, ke la knaboj ĉiam retiriĝis de la kampo en la plej aĉa stato. Fine ili komplote konspiris kaj elkovis planon, kiu promesis brilan venkon. Ili inicis la filon de la ŝildopentristo, rakontis al li, kion ili planis kaj petis pri lia helpo. Li havis proprajn kialojn por esti ravita, ĉar la lernejestro loĝis en la domo de la patra familio, kaj donis al la knabo abunde da kaŭzoj por hati lin. La edzino de la instruisto laŭdire vojaĝos post kelkaj tagoj kampadejen, kaj tiel ne plu estos obstaklo por la plano. La instruisto preparis sin ĉiam por grandaj okazoj per tio, ke li sufiĉe draste ebriigis sin, kaj la filo de la ŝildopentristo diris, ke li ja „aranĝos la aferon“ tiam, kiam la lernejestro atingos tiun necesan staton kaj jam dormos en la fotelo je la vespero antaŭ la ekzamentago, ke poste li vekigos lin je la ĝusta tempo, por ke la instruisto rapide kuru al la lernejo.
Finfine la tempo de la interesa okazaĵo alvenis. Je la oka vespere la lerneja domo estis brilege iluminata kaj ornamata per kronoj kaj girlandoj el folioj kaj floroj. La lernejestro tronis altigite per platformo en sia granda seĝo, kun la nigra tabulo malantaŭ si. Li aspektis tolereble ebria. Sur ambaŭ flankoj estis tri benkovicoj, kaj ses vicoj fronte de li, ilin ĉiujn okupis la honorinduloj de la urbeto kaj la gepatroj de la gelernantoj. Je lia dekstra flanko post la vicoj de la civitanoj, estis provizore starigita larĝa scenejo, sur kiu sidis la erudiciaj lernantoj, kiuj partoprenos la ekzamenadojn de la vespero. Tie antaŭe estis la vicoj de la malgrandaj knaboj, kiuj estis lavitaj kaj vestitaj ĝis netolerebla grado de malkomforto; malantaŭ ili estis ankaŭ la vicoj de rigidaj grandaj knaboj kaj la vicoj de knabinoj kaj junaj damoj kvazaŭ neĝkovritaj en batisto kaj muslino, kiuj okulfrape konsciis pri siaj nudaj brakoj, pri la antikvaj strasoj de la avinoj, pri siaj rozkoloraj kaj bluaj rubandoj kaj la floroj en la hararoj. La tuta restaĵo de la domo estis plenigita per lernantoj, kiuj ne partoprenos la ekzamenadon.
La ekzamenado komenciĝis. Tre malgranda knabo ekstaris kaj recitis embarasite:
„Ja apenaŭ atendis vi de mi, knabet’, reciti ion tie ĉi.“ ktp. – li akompanis sin mem per la samaj dolorige precizaj kaj spasmaj gestoj, kiujn uzus maŝino – se oni supozus, ke la maŝino iom misfunkcias. Sed li recitis ĝisfine senerare, tamen kruele streĉite, li ricevis viglan rondirantan aplaŭdon, kiam li faris sian ekzercitan kliniĝon kaj retiriĝis.
Malgranda hontvizaĝa knabino lispis: „Maria havis ŝafideton“, ktp., Si faris kompatindan riverencon, ricevis rekonan aplaŭdon kaj sidiĝis kun ruĝa kapo kaj feliĉis.
Tom Sawyer paŝis antaŭen kun vanta memfido kaj alte fluge komencis reciti la neforgeseblan kaj nedetrueblan „Aŭ donu liberon aŭ la morton“-parolon, kun pasia furiozo kaj freneza gestado, sed li perdis la fadenon en la parolmezo. Abomena sursceneja timo kaptis lin kaj liaj piedoj ektremis, li havis la senton, kvazaŭ li devus sufokiĝi. Estas vere, li havis la nekaŝitan simpation de la aŭskultanta spektantaro, sed ankaŭ ties silenton, kio estis eble eĉ pli malbona ol ilia simpatio. La lernejestro tordis la vizaĝon; kaj tio kompletigis la katastrofon. Tom baraktis dum certa tempo kaj poste retiriĝis, tute venkita. Aŭdiĝis mallaŭta provo de aplaŭdo, sed ĝi baldaŭ silentiĝis.
Sekvis „Knab’ staris sur brulanta ferdek’“, ankaŭ „Asiri’ atakis lupe“ kaj aliaj patosaj recitaj juveloj. Poste okazis legaj ekzercoj, kaj ortografia konkurso. La klaso por la „malgranda latino“ recitis honorinde. Kaj nun estis la vespera kulmino en la vico – originalaj tekstoj de la junaj damoj. Ĉiu el ili laŭvice paŝetis al la rando de la platformo, tusetis, tenis alte sian manuskripton (ligitan per beleta rubando) kaj komencis legi, kun speciala atento pri la „esprimo“ kaj la interpunkcio. La temoj estis la samaj, kiuj estis abunde uzataj jam antaŭe dum similaj eventoj de iliaj patrinoj, de la avinoj kaj sendube de ĉiuj iliaj antaŭirantoj en la ineca devenlinio ĝis la Krucmilitoj.
„Amikeco“ estis unu el la temoj, aliaj: „Memoroj el pasintaj tagoj“, „Religio en historio“, „Revolando“, „La avantaĝoj de la kulturo“, „Komparo kaj kontrastigo de diversaj formoj de politikaj registaroj“, „Melankolio“, „Infanamo“, „Sopiro de la koro“ ktp, ktp.
Elstara eco de tiuj tekstoj estis kareseme flegata kaj dorlotata melankolio, alia estis la disipema kaj abunda ŝprucaĵo de „fajna lingvo“, plia la tendenco altiri kvazaŭ je la oreloj precipe elektitajn vortojn kaj frazojn, ĝis kiam tiuj estis tute trivitaj. Kaj kroma specialaĵo, kiu konsiderinde markis kaj fuŝis la tekstojn, estis la neevitebla kaj netolerebla prediko pri moralo, kiu svingadis sian kriplitan voston je la fino de ĉiu el ili. Egale pri kio temis, ĝi estis en cerbotorturiga maniero tiel tordita pri tiu aŭ tiu aspekto, ke la moralo kaj la religia sento povis mediti kun edifo. La ĉielen krianta malsincero de tiuj predikoj estis tamen ne sufiĉa kaŭzo por ekzili tiun moron de la lernejoj – kaj la kaŭzo ne sufiĉas ĝis nun, ĝi neniam estos sufiĉa, dum la mondo ekzistos, eble. Ne estas iu lernejo en nia tuta lando, kie la junaj damoj ne sentas sin devigitaj fini siajn tekstojn per prediko; kaj oni devas konstati, ke la prediko de la plej frivola kaj malplej religia knabino ĉiam estas la plej longa kaj plej senkompate pia. Sed tio sufiĉu pri tio. La simpla vero estas nedigestebla.
Ni reiru al la „ekzamenado“ mem. La unua teksto, kiu estis antaŭlegata, havis la titolon: „Ĉu tio do estas la vivo?“ Eble la leganto povas elteni parton el ĝi:
„Kun kia antaŭĝojo kutime junula spirito anticipas scenon de festa evento! La fantazio desegnas rozkolorajn bildojn de la ĝojo. En la imago la volupta adorantino de l’ modo vidas sin mem jam kiel la mezpunkton de la festa societo. Ŝia rava figuro, vestita en neĝoblankan robon, kirladas tra labirintoj de ĝoja dancado; Siaj okuloj estas la plej brilaj, Siaj paŝoj la plej facilaj en la gaja societo.
En tiaj superbaj fantazioj la tempo glitas rapide antaŭen kaj la bonvenigata horo venos, kiam ŝi paŝos en la Elizean mondon, pri kiu ŝi havis tiajn beatigajn revojn. Kiel fabeleca aperas al ŝi ŝia ensorĉiga vizio! Ĉiu nova sceno estas pli plaĉa ol la antaŭa.
Sed post certa tempo ŝi ekkonas, ke sub la tuta brila surfaco troviĝas nur vanto. La flatado, kiu ĝojigis ŝian animon, nun kriaĉas dolorige en ŝiaj oreloj; la baldomo perdis sian ravon; kaj kun fuŝita sano kaj amarigita koro ŝi turnas sin flanken kun la konvinko, ke surteraj plezuroj neniam povas kontentigi la sopirojn de la animo!“
Kaj tiel plu kaj tiel plu. De tempo al tempo aŭdeblis zumado de rekono dum la legado, akompanata de flustritaj erupcioj: „Ho, kiel dolĉe.“ „Kiom elokvente!“ Kiom vere!“ ktp. Kaj post la prezento, kiu finiĝis per precipe afliktiga prediko, la aplaŭdo estis entuziasma.
Poste leviĝis svelta, melankolia knabino, kiu havis „interesan“ palecon, kiun kaŭzis piloloj kaj malbona digesto. Ŝi antaŭlegis „poemon“.
Du strofoj sufiĉos:
ADIAŬO DE MISURIO-KNABINO DE ALABAMO
Alabamo, ĝis! Mi amas vin tre!
Sed aĥ, por moment’ mi forlasas vin nun!
Malĝoj’ de sent’ dolorigas min, ve!
Bruligas memoroj min do, sed ne sun’!Mi migris arbare sur flora ter’;
Promenis ĉe l’ Tallapoosa dum hor’;
Aŭskultis mi vin, Tallasee-river’;
Ĉe l’ Coosa petis pri kis’ de Aŭror’.Nek kaŝas mi trosenton de la kor’
nek ruĝiĝas mi pro l’ larma rigard’.
Ne de fremda land’ ja iris mi for.
Ne fremdajn homojn lasis mi ĉe l’ start’.
Bonvenan hejmon donis mia „state‘‘.
Sed nun foriĝas valoj, preĝejtur’.
Sensenti devus okuloj, kor’, „tete“,
se Alabamon, mi deturnus nur!
Nur malmutaj de la ĉeestantoj sciis, kion „tete“, signifas, sed la poemo estis tamen tre kontentiga.
Poste aperis malhelkolora juna damo kun nigraj okuloj, kiu enmetis impresan paŭzon kaj komencis paroli kun adekvata solena tono:
VIZIO
Malhela kaj ŝtorma estis la nokto. Ĉirkaŭ la trono en la alto ne trembrilis eĉ unu stelo; sed la basa grumblado de la forta fulmotondro konstante vibris en la oreloj, dum la teruraj fulmoj kolere ĵetiĝis tra nubaj ĉambroj de la ĉielo, kvazaŭ ili volus malestimi la potencon aplikatan kontraŭ ilia teroro fare de la fama Franklin! Eĉ la fanfaronemaj ventoj unuanime venis el siaj mistikaj hejmoj kaj muĝis ,kvazaŭ per ilia helpo la sovaĝeco de la sceno estu pliigita.
En tia horo, tiom tenebra kaj malgajiga por homo, mia vera spirito sopiris homan simpation, sed anstataŭ tio „Amik’ de mi, konsilisto, konsolo kaj gvid’ – la ĝoj’ dum morn’, dua feliĉ’ en ĝoj’, venis kun fid’.
Ŝi moviĝis kiel unu el tiuj feinoj, bildigitaj de la romantikuloj kaj junuloj dum la sunplenaj migroj en fantazia Edeno, reĝidino de la beleco, sen iu alia ornamo krom sia propra transcenda ĉarmo. Tiom delikata estis ŝia paŝado, tiom mallaŭte, ke ŝi neperceptate kiel aliaj netrudemaj belulinoj forŝvebus, se ne estus la magia sorĉo perita de ŝia genia tuŝo. Stranga malĝojo restis sur ŝiaj trajtoj, kiel la glacigitaj larmoj sur la robo de la decembro, kiam ŝi gestis al la malamikaj elementoj kaj min petis kontempli la du estaĵojn, kiu estis prezentataj tie.“
Tiu inkubo plenigis ĉirkaŭ dek paĝojn kaj finiĝis per prediko tiom detruiga por la espero de ĉiuj ne- presbiterianoj, ke ĝi estis premiita kiel la plej bona laboro de la vespero. La urbestro de la urbeto, kiam li transdonis la premion al la aŭtoro, faris afablan parolon, en kiu li asertis, ke tio estas la plej „elokventa“ teksto, kiun li iam ajn aŭskultis, kaj ke Daniel Webster mem povus esti fiera pri ĝi.
Preterire estu rimarkate, ke la nombro de la tekstoj, en kiuj la vorto „bela“ estis tro ofte uzita, kaj homa sperto priskribata kiel „folio en la libro de la vivo“, ne estis troigite, sed kutime averaĝe ofte uzitaj.
La instruisto milde akordita preskaŭ ĝis perfekteco, ŝovis sian seĝon flanken, turnis sian dorson al la publiko kaj desegnis mapon de Ameriko sur la tabulon por prepari la ekzamenadon de la geografi- klaso. Sed li atingis nur malĝojigan rezulton pro sia maltrankvila mano. En la domo disvastiĝis retenita ondeca subridado. Li sciis la kaŭzon kaj korektis la rezulton. Li forviŝis per spongo liniojn kaj desegnis ilin denove, sed fakte li distordis ilin pli ol antaŭe, kaj la subridado fariĝis pli laŭta. Li uzis nun sian tutan atenton por la desegnado, kvazaŭ li decidis ne lasi subigi sin de la gajeco. Li sentis, ke ĉiuj okuloj estas fiksitaj al li; li imagis, ke li sukcesis, sed tamen la subridado estis daŭrigata, ĝi eĉ pliiĝis evidente. Kaj ĝi havis konvinkan kaŭzon. Supre, super lia kapo, estis luko, kiu kondukis al la subtegmento, kaj tra ĝi ŝvebis kato je ŝnuro, ligita ĉirkaŭ ĝia malsupra korpoparto, malsupren. Ŝia kapo estis ĉirkaŭligita kape kaj submakzele per ĉifono, por ke ĝi ne miaŭu. Dum ĝi lante sinkis malsupren, ĝi kurbiĝis supren por kapti la ŝnuron per la ungegoj; poste ĝi svinĝiĝis malsupren kaj serĉis firmteni sin en la aero. La subridado fariĝis pli kaj pli laŭta – la kato troviĝis je distanco de dek kvin centimetroj super la kapo de la enprofundiĝinta instruisto – eĉ pli malsupren ĝi sinkis, kaj eĉ pli kaj ankoraŭ iom pli, kaj ĝi kaptis despere lian perukon per la ungegoj, firmkroĉiĝis en ĝi, kaj poste per unu fojo estis suprentirata en la subtegmenton kun la trofeo, kiu troviĝis ankoraŭ en ĝia posedo! Kaj kiom nun brilis la lumo sur la kalva kapo de la lernejestro – ĉar la filo de la ŝildopentristo ORUMIS ĝin!
Tio kondukis al la ĉesigo de la evento. La knaboj tiel venĝis sin. La ferioj komenciĝis.
RIMARKO : La pretendataj tektoj cititaj en tiu ĉi ĉapitro estas neŝanĝite prenitaj el la volumo: ,,Prozo kaj Poezio de damo el la okcidento“ – sedili sekvasprecize la modelon de la lernejknabinaj tekstoj, kaj tial ili estas multe pli trafaj ol iu imitadopovus esti. (M.Twain)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.