La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKYAŭtoro: Lajos Hevesi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
[1] Baja: urbo en Hungario.
[2] funto – mezurunuo de pezo: 30-50 dekagramo.
[3] bariero estas horizontala trabo, kiu baras la vojon kontraŭ veturiloj, sed kiun oni povas turni ĝis vertikala pozicio por lasi liberan vojon.
[4] serĝento estas ne alta rango en la armeo, kiu komandas ĉirkaŭ 20-40 soldatojn.
[5] kaporalo: la plej malalta rango en la armeo, kiu komandas ĉirkaŭ 5-10 soldatojn.
[6] peruko estas pseŭdohararo, uzata por kaŝi la verajn harojn, en tiu tempo kutime ĝi estis blanka.
[7] matenkrepusko estas duonlumo komence de mateno (analoge: vesperkrepusko).
[8] La memorinda tertremo detruis Lisbonon la 1-an de novembro 1755.
[9] originala ortografio: Luís de Camões.
[10] mejlo estas malnova mezurunuo de 1,4 ĝis 10 km depende de lando kaj epoko. Ĉi tie verŝajne 1,6 km.
[11] markolo, do "mar-kolo" estas mallarĝa mara trapasejo por ŝipoj inter du terpintoj proksimaj unu al la alia.
[12] nostalgio estas forta sopiro al io pli frua, al io neripetebla, idealigo de la pasinto en la memoro.
[13] gvati signifas, ke zorge observi la ĉirkaŭaĵon por tuj anonci ian ajn gravan aferon; gvatnesto: korboforma ujo sur la plej alta masto de la ŝipo, kie la gvatantaj ŝipanoj ŝanĝas unu la alian laŭ regulaj intertempoj.
[14] mevo estas blanka birdo, kiu flugadas super la maro, kaj flugante ĉasas fiŝojn kaptante ilin el la akvo.
[15] mitrajlo: pafaĵo, kiu post la pafo disflugas je aro da malgrandaj pecoj, kaj kiu tiel povas vundi multajn homojn.
[16] Kaplando, angle nomiĝas "Cape Colony", iama angla kolonio ĉe la suda rando de Afriko.
[17] laŭbo estas grimpoplantoj, kiuj kroĉiĝas al tunelforma framo, kaj faras ombroplenan spacon por tie ripozi dum varma, sunbrila vetero.
[18] Anamo estas lando en la teritorio de la nuna Vjetnamo.
[19] Cochinchina estas malantaŭ Hindio, iam ĝi apartenis al Anamo, nun ili kune estas partoj de Vjetnamio.
[20] pafoserio, alinome salvo, estas samtempaj pafoj por esprimi respekton al iu.
[21] Mi ne eraris. La tiel nomata "absoluta superlativo" ne bezonas difinan artikolon. Vidu en PAG. Se temus pri tio, ke la guberniestro havas diversajn dankemojn, kaj el ili ni parolas pri la plej granda - do, se temus pri "relativa superlativo" -, artikolo estus bezonata, sed ĉi tie la intenco estas: esprimi, ke lia unusola dankemo atingis maksimuman gradon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.