La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA ĈAPITRO

Andreo atingas Vienon, lernas, laboras, revadas, fine denove preparas sin por longa vojaĝo

Andreo dum tri semajnoj piediris tra arbaroj kaj kampoj, rekte al nord-okcidento. Baldaŭ li forlasis la grandegan ebenaĵon de sia naskiĝurbo, kaj ekvidis la ondajn montetojn de Transdanubio. Longe li migris laŭ la bordo de la belega lago Balatono. Poste lian vojon ornamis altaj kupoloj de verdaj kaj ŝtonaj montoj, li ankoraŭ ne vidis similajn, ĉar ĝis nun li vivis sur vasta ebenaĵo. Tiel li vojaĝis al la malproksima grandurbo Vieno, unu tagon post la alia.

Dum la migrado li ne tuŝis la tri orajn monerojn, kiujn li ricevis de sia patro, nek la grandajn arĝentajn talerojn de la patrino. Dum tri semajnoj li ne uzis monon krom kelkaj krejceroj, kiam li aĉetis korbon da orflavaj piroj, kaj riparigis la rimenon de sia dorsosako.

La homoj, kiuj vivis el la laboro de siaj propraj manoj, tiutempe bonkore helpis unu la alian. Ili precipe estimis la metiiston, kiu klopodas profundigi siajn fakajn konojn, kaj Andreo estis tia. Se vespere li alvenis domon de iu kamparano aŭ majstro, ĉiam oni trovis por li iom da spaco sur la kamenbreto, aŭ oni preparis por li kuŝejon el fojno en la verando. Dumvoje li povis peti sidlokon sur iu ajn ĉaro, kaj li gaje babilis kun la mastro. Ambaŭ rakontis pri sia urbo, vilaĝo, familio.

Sed ĉirkaŭ la tria semajnfino li rimarkis, ke la homoj parolas en fremda lingvo. El tio li komprenis, ke li forlasis la regionojn de sia hejmlando. Nun li havis eblon utiligi la bazgradan germanlingvan scion, kiun li lernis de sinjoro Ŝovanka, kvankam oni devas rekoni: poste li parolis pli ofte per mangestoj, ol per la krakantaj germanaj vortoj.

Denove tri tagoj forpasis, kiam li ekvidis maldikan sed tre altan arbon ĉe la horizonto.

– Nu! En mia tuta vivo mi ne vidis ankoraŭ tiel altan arbon, kiu tuŝas la ĉielon – li miris, kaj rapidigis la paŝadon por pli proksime admiri tiun fenomenon.

Dum li iris antaŭen, ĉirkaŭ la alta arbo kreskis panoramo de grandega urbo, kaj tiu alta arbo pli kaj pli similis al turo de preĝejo. Fakte, ĝi estis la turo de la mondfama preĝejo sankta Stefano, kaprice alta, moroza, plurjarcenta, ornamita, kiel sinjoro Ŝovanka tion jam rakontis al Andreo.

– Do, mi estas en la urbo Vieno! – Andreo haltis kortuŝita, kiam li atingis la unuajn domojn ĉe la landvojo. Poste – ĉar la scivolemo pelis lin – li iris pli profunden en la urbo laŭ homoplenaj tumultaj stratoj, por ekzameni tion, kion li ekvidis la unua: la preĝejoturon.

Horoj pasis. Iom post iom aperis vesperruĝo, Andreo staris ĉe la piedo de la turo, en la centro de la grandega urbo. Post kiam li ekzamenis el ĉiu flanko la gigantan konstruaĵon laŭ ĝiaj meritoj – tiel, ke lia kolo kvazaŭ ekdoloris – li pensis, ke estas aktuale serĉi la domon de sia frato.

Jes ja! Sed kiel li komencu tion en tiel grandega urbo?

Li kolektis siajn konojn pri la germana lingvo, kaj konstruis en si germanan frazon por eldiri ĝin per unu spiro: "Kie loĝas Jozefo Jelky, tajloro el Baja?". Tiun frazon li ripetis eĉ dekfoje, ĉar li estis zorgema homo.

Nun li serĉis iun, kiu povus respondi la demandon. Unue li elektis elegantan sinjoron kun cilindro-ĉapelo kaj promenbastono. Tiel altranga sinjoro certe konas ĉiun tajloron en la urbo – li pensis en si. Lia kalkulo verŝajne estis ĝusta, tamen, kiam li ĝentile levis sian ĉapelon kaj diris la demandon, la Viena sinjoro strange rigardis lin de la piedoj ĝis la kapo, kaj foriris senvorte kvazaŭ ofendita.

– Oni ne provu ĉe tiaj uloj kun alta ĉapelo – li konstatis kaj tuj provis sian teorion en la praktiko. Nun li elektis simplan piediranton kun ordinara jako kaj ĉapo.

Ja nun trafis lin vera surprizo! Kiam li diris la demandon, la bonkora viena sinjoro mediteme ekzamenis la botojn kaj la pantalonon de Andreo, poste li montris al si mem per la fingro kaj ekparolis:

– Mi ne paroli la hungar...

Andreo rigardis la viron kaj estis tiel konfuzita, ke lia voĉo revenis, nur kiam la sinjoro jam foriris kun bonkora rideto sur la vizaĝo.

– Sed mi parolis ne hugare! – eksplodis el li la malespero, kaj li komencis havi malfavoran impreson pri la viena gastamo. Tamen, tiam li rimarkis ion, kaj pro la ĝojo li preskaŭ ne kredis al siaj okuloj.

Dum li senpove ĉirkaŭrigardis en la granda placo por decidi, kion fari nun, li ekvidis sian propran familian nomon sur granda tabulo per oraj literoj super la enirejo de iu domo.

JOSEPH JELKY

deklaris la surskribo fiere, sube per malpli grandaj literoj:

TAJLORO-MAJSTRO DE LA IMPERIESTRO

Andreo tuj rapidis al la pordo, respekteme rigardis la tabulon, sekvis la direkton de pentrita fingro sur la muro, kuris supren en la ŝtuparejo, kaj haltis inter la brakoj de sia frato, en la granda tajloro-laborejo.

Jozefo Jelky estis tridekjara, grandkorpa viro kun rideta vizaĝo. Li ĉirkaŭbrakis sian pli junan fraton kun ĝojo. Forpasis jam multaj jaroj ekde tiam, kiam li lastfoje vizitis sian hejmon en Hungario. Tiu vizito finiĝis tiel, ke li edziĝis al ĉarma junulino el Baja. De post tiu okazo li renkontis neniun el la familio. Do estis surprizo kaj eĉ pli granda ĝojo por li ĉirkaŭbraki sian pli junan fraton, kiu dum la lasta vizito estis ankoraŭ "eta Andriĉjo", kaj nun forta junulo.

Ankaŭ la afabla, juna edzino de Jozefo aperis pro la grava evento, sed poste ŝi rapidis al la kuirejo por ĝustatempe kuiri vere hejmecan vespermanĝon.

Tiutage la demandado ne havis finon, Andreo preskaŭ fariĝis raŭka pro la respondado, dum ili konsumis la solenan vespermanĝon kaj botelon da vino el Tokaj. Fine Andreo okupis tiun belan ĉambron, kiun lia frato donis je lia dispono. Post longa migrado li denove dormis en propra lito en sia nova hejmo.

Dum du, tri eĉ kvar, kvin tagoj Andreo senĉese iradis sur la stratoj kaj placoj de la imperiestra urbo. Li ne laciĝis, kaj vizitis ĉiun vidindaĵon de Vieno, pri kiuj li jam aŭdis iam. Li admiris la famajn konstruaĵojn, ekkonis la grandan bibliotekon, pentraĵ-kolekton, la malnovaĵojn de la muzeo, kaj observis la loĝantojn: kiaj homoj vivas tie, kia estas ilia pensmaniero. Li baldaŭ progresis ankaŭ en la germana lingvo, kaj se li diris ion, oni jam ne opiniis, ke li deziras amuzi la publikon per la hungara lingvo. Pri tio li estis tre fiera.

Post tutsemajna vagado venis la tempo por labori. Andreo okupis sian lokon en la laborejo de sia frato. Lia tablo staris ĝuste kontraŭ la mirinda preĝejturo.

Li prenis la kudrilon kaj la tondilon, kaj komencis ekkoni la multflankan sciencon pri la grandurba modo laŭ la instruo de Jozefo.

Kaj kiel multe li bezonis lerni! La specialajn formon kaj elementojn de la uniformoj, la diversajn fasonojn de la civilaj vestoj, kiajn oni neniam mendis hejme, en la modesta laborejo de lia patro. – Andreo ofte ne povis reteni rideton pri la diversaj kuriozaĵoj de la viena sinvestado...

Pasis semajnoj, pasis monatoj, la vetero iom post iom ŝanĝiĝis aŭtuna. Malvarma vento pelis la foliojn sur la vienaj stratoj. En la tajloro-laborejo oni kudris pli varmajn vestojn.

Andreo bone progresis en la profesio, lia frato laŭdis liajn lertajn fingrojn, belajn produktojn. Tamen io maltrankviligis lin, kaj li ne estis kontenta. Kiam li trairis la vojon inter Baja kaj Vieno, li ekŝatis la vojaĝon, la feliĉigan liberosenton dum la malkovrado de la mondo. Nokte en sonĝoj li ofte vizitis la staciojn de sia vojaĝo, jen denove kaj denove. Alian fojon li sonĝis pri regionoj, kiujn li konis nur el la rakontoj aŭ libroj de sinjoro Ŝovanka.

Kiel ĝoje li lernis la geografion sub la protektado de sinjoro Ŝovanka, nun tiel malpacience li rememoris pri sia vojaĝo. Lia fantazio flugis malproksimen, trans la murojn de la tajloro-laborejo. Eĉ la preĝejoturo, kiu atingis la ĉielon, kvazaŭ sugestis al li: "La mondo estas vasta kaj ĝi havas multajn miraklojn! Kiel bone estus ekkoni ilin ĉiujn!"

La pensoj de Andreo vagadis en foraj landoj, mirindaj urbegoj. Lian fantazion ravis la senlima grandeco de la mondo. Estis kvazaŭ miraklo, ke li ne fuŝis la kudratajn vestojn unu post la alia. Vespere li ofte disfaldis la atlason, kiun li ricevis de sinjoro Ŝovanka, kaj li studadis la marojn, oceanojn, zigzagan randon de la kontinentoj en sia ĉambreto, ĉe flagra lumo de meĉo. En fantazio li vojaĝis de unu urbo al alia, longe kalkulis: kiom da tagoj li bezonus por atingi Parizon aŭ Londonon el Vieno.

Post nelonga tempo ankaŭ Jozefo Jelky rimarkis, ke lia frato estas maltrankvila. Kiam li demandis pri tio, Andreo sincere rakontis, kien tiras lin la revado.

– Kion vi pensas, Andreo! – li diris surprizita. – Nia profesio bezonas trankvilan, kvietan karakteron, paciencon, eĉ ne malmulte! Tute ne konformas al ni la vagado!...

Por momento li alrigardis la malgajan mienon de sia frato, poste li daŭrigis pli modere, konsole:

– Rezignu pri tiaj revadoj, frato. Ili povas rezultigi nenion bononan... Lernu vian profesion, por poste fariĝi memstara, honesta fakulo, kiel deziras ankaŭ nia patro. Pripensu! Kiel li reagus, se li ekscius viajn ambiciojn. Kaj nia patrino! Ankaŭ ŝi malĝojus!

Andreo silente aŭskultis la kritikajn vortojn, sed ankaŭ li havis sian opinion. Ĝuste konvenis al li, ke la frato menciis la patron.

– Ja ankaŭ nia patro travagis la duonon de la mondo – li kontraŭdiris kun firma voĉo – tamen li ne fiaskis, eĉ li fariĝis eminenta majstro!

Kiel mallonga estis lia argumento, tiel ĝi surprizis la pli maljunan fraton. Momente li eĉ ne povis respondi.

– Nu-nu!... – li murmuris, kaj balancis la kapon. Feliĉe ĝuste tiam enpaŝis altranga sinjoro, do, li liberiĝis de la malfacila situacio. Poste li longe ne menciis tiun temon.

Ĝis tiam la pensoj de Andreo nur tra-tra pasis la barojn, sed post tiu konversacio li komencis malĝoji, parolis lakone, kaj estis melankolia. Por diri la veron, li ne malzorgis sian taskon, tamen lia frato vidis, ke la vojaĝemo enradikiĝis en lia koro tiel profunde, ke vane oni provus ŝanĝi tion.

Kion fari? – meditis Jozefo Jelky. Fine li decidis tamen lasi Andreon iri al la mondo por kontentigi la aventuremon de la knabo.

Post la aventuroj la frato certe revenos al la laborejo de la patro, kaj li – kiel rutina profesiulo – eklaboros.

Do, okazis tio, ke Jozefo Jelky diskrete sendis leteron al Parizo, al fama tajloro-majstro, kiun li konis. Post kelkaj semajnoj alvenis la favora respondo de la eminenta majstro. Foje, dum tagmanĝo, Jozefo diris al Andreo:

– Nu, Andreo! Ĉu vi deziras veturi al Parizo?

Andreo apenaŭ sukcesis gluti la lastan pecon.

– Ĉu mi deziras? ... Ho mi tuj kuras! ... Frato! Kara frato mia! Ĉu vi fakte permesas al mi forveturi?

Al Parizo! Andreo estis en tia ekstazo, ke li apenaŭ deziris manĝi plu. Lia bofratino ridis, kaj admonis lin preni ankoraŭ. Ŝi opiniis, ke sen riĉa nutrado li ne havos energion por la longa vojaĝo.

– Nur trankvile! – ridetis ankaŭ la frato. – Vi, vagabondo de la mondo! Ne tro rapidu! Atendu ĝis finiĝos la vintro, ĉar nun la vojaĝo ne estus tre komforta! Ankoraŭ lernu la profesion, ĉar la fama firmao atendas ne komencanton. Printempe mi ne malhelpos vin foriri. Ĝis tiam ni demandos ankaŭ patron, kvankam li sendube ĝojos pro via studado en Parizo. Andreo promesis esti diligenta en la laboro kaj pacienca en la lernado. La junulo certe konservos la renomon de la familio. Nun li havis iom malbonan humoron nur pro tio, ke la neĝeroj ankoraŭ dense faladis. Ĉu la printempo neniam venos?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.