La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEK SESA ĈAPITRO

Andreo ekkonas ĉiopovan dion, kaj li respektas lian moŝton

Malluma, profunda nokto kovris la vilaĝon kaj la praarbaron.

Ĉirkaŭ la kaĝo aŭdiĝis mallaŭtaj paŝoj, inter la kradoj etendiĝis facila mano, kaj tuŝis la ŝultron de la kaptito. Li vekiĝis el sia prema sonĝo.

– Blanka fremdulo, vekiĝu, kaj estu libera! – aŭdiĝis flustritaj vortoj.

La kaptito kun batanta koro ĉirkaŭrigardis. Nenie troviĝis iom da lumo, la nokto glutis ĉion vivan kaj senmovan, sed la kaptito eĉ en mallumo rekonis sian savanton pro ŝiaj tuŝo kaj milda voĉo.

– Kvanga vokas vin, – aŭdiĝis denove, – blanka fremdulo vekiĝu, kaj estu libera! Ho, kiel valoraj, kiel admirindaj vortoj! La vortoj de la vivo!

Andreo per tremantaj manoj prenis la kradon de la kaĝo. Sur la genuoj li rigardis eksteren. Per siaj okuloj li perceptis la konturon de la junulino, sed kiam li pli profunde pikis la mallumon per sia rigardo, malantaŭ la junulino li rimarkis altajn homajn figurojn.

– Kiuj ili estas? – li demandis surprizita, ĉar li ne pensis, ke ankaŭ aliaj helpos savi lin krom Kvanga.

La junulino returnis sin.

– Ili estas miaj du fratoj, Ŝokumo kaj Gondoro, ili protektas nin kaj ili helpos en ĉio.

La du junaj praloĝantoj eĉ unu vorton ne diris al Andreo, sed ili tuj pruvis sian helpemon, ĉar fulmorapide distranĉis kelkajn bambuojn de la kaĝo per muta klopodo.

La junulino ankaŭ la trian fojon alparolis Andreon kun ĝoja, solena seriozeco:

– Kvanga vokas vin, blanka fremdulo! Elvenu el la kaptilo kaj estu libera!

Andreo traŝovis sin tra la aperturo ĉe la distranĉitaj bambuoj, kaj li paŝis sur la teron.

Lia koro batadis por senti la liberecon. Do li estas denove libera! Li saviĝis el la faŭko de la morto, kaj li rericevis sian vivon, kiu ĉiam estas la plej valora por ni, kiam ni timas ĝin perdi.

Li prenis la manon de la indiĝena junulino, kaj serĉis vortojn, la feliĉajn kaj ardajn vortojn de la dankemo, sed Kvanga mansvingis al li por resti silenta:

– Silentu, blanka fremdulo! Ni ĉiuj mortos, se ni malkaŝos nin!

Ŝi prenis la brakon de Andreo, tiel ŝi flustris denove:

– Ne parolu! Sekvu nin silente.

Ili ekiris inter la kanokabanoj. Antaŭe iris unu el la fratoj de la junulino, poste Kvanga man' en mane kun Andreo, fine la alia frato kompletigis la vicon.

La savinto admirinde facile paŝadis antaŭ Andreo. Ŝia bruna figuro solviĝis en la ĉirkaŭa mallumo kaj ĝi ŝajnis ŝvebi en la nokto.

Estis surda silento, blinda nokto regis ĉion.

La fuĝantoj malrapide, singarde rapidis ekster la vilaĝon. La mallumo parte helpis, parte malhelpis ilian fuĝon. Helpis ilin, ĉar ĝi estis kvazaŭ netravidebla kovrilo, kiun ne povus trapiki la rigardo de iu, kiu dum la nokto eventuale maldormas en la vilaĝo, sed malhelpis ankaŭ la fuĝantojn, almenaŭ Andreon, kiu tute ne vidis, kien li paŝas.

Tamen ili baldaŭ forlasis la vilaĝon paŝante unu post la alia, kaj ili atingis la densejon. Andreo ne kapablis rekoni ion ajn ĉirkaŭ si, do li tute konfidis sin al sia savinto. Ili iris laŭ ia mallarĝa pado, sed ĝi verŝajne estis ege mallarĝa, ĉar ambaŭflanke senĉese tuŝis ilian korpon la resaltantaj branĉoj de la arbustoj.

Tamen, la tri junaj praloĝantoj estis la gefiloj de la praarbaro. Ilia praavo estis la ĝangalo, ilia lulilo estis la densejo, kaj iliaj ludkamaradoj estis la sovaĝbestoj de la arbaro. Ili konis ĉiujn vojojn kaj plej bone eble ĝuste tiujn, kiuj plej kaŝe serpentumas, ja ili plej ofte iris laŭ tiaj vojoj. Ili ne bezonis lumon, per siaj akraj okuloj ili precize orientiĝis ankaŭ tie, kie Andreo vidis nenion krom blinda nokto.

La densejo ne dormis ĉirkaŭ ili. Fosforeskaj punktoj ardis en ĉiu direkto; la okuloj de serpentoj kaj tigroj, aŭ eble lumantaj insektoj. Kaj proksime, kaj malproksime zumis, susuris la milspecaj voĉoj de la nokta ĝangalo: blekado, kriĉo eksonis subite, alian fojon aŭdiĝis pezaj paŝoj, aŭ bruo de falantaj korpoj. Sed la fuĝantojn nenio haltigis, ili lerte kaj rapide pasis antaŭen laŭ sia vojo.

Ili jam longe iris laŭ la mallarĝa pado, kiam Andreo ekaŭdis ian lirladon. Liaj savintoj baldaŭ haltis ĉe la bordo de freŝe, gaje fluanta rojo. Kvanga flustre interkonsiliĝis kun siaj fratoj, poste ŝi turnis sin al Andreo.

– La pado kondukas plu trans la rojo, sed ni jam ne sekvos ĝin.

– Kial? – demandis Andreo, kaj li provis rigardi al la transa bordo de la rojo en la mallumo.

– Ĉar la rojo forlavos niajn spurojn!

Ili – unu post alia – vadis en la malprofunda akvo de la rojo. Tiel ili pasis jam plu. Dum horoj ili paŝadis en la akvo foje alta ĝis la genuo, alifoje nur ĝis la maleolo, ĝis fine komencis heliĝi la ĉielo super ili. Baldaŭ ili atingis tiun lokon, kie la rojo fluis en pli grandan praarbaran riveron. Kvankam oni ne povus aserti, ke tiu rivero estis tre granda, sed tamen ĝi estis sufiĉe por almenaŭ surporti boaton.

Kaj tiun boaton Ŝokumo kaj Gondoro retrovis el inter la densaj veproj ĉe la bordo de la rivero. Verŝajne ĝi kaŝite atendis ilin jam delonge, ĉar dum tiu atendado tute sekiĝis la veturilo skulptita el arbotrunko, kiun faris pli rapidkura kaj pli stabila kelkaj bambuoj laŭlonge fiksitaj al ĝia korpo, sed por la fuĝantoj ĝi estis pli valora, ol velŝipo.

La lumo de la aŭroro brile etendiĝis sur la onda spegulo de la rivero. La du fratoj de Kvanga lerte manipulis la remilojn, la akvo apenaŭ ekplaŭdis de ilia remilo. Tiel la praa veturilo glitis plu kaŝite en la ombro de la apudbordaj arboj, kvazaŭ fiŝo.

Andreo kaj liaj savintoj senvorte sidis en la boato.

Longe ili boatveturis, ĝis ĉe ambaŭ bordoj de la rivero maloftiĝis la arboj. Ankaŭ la rivero baldaŭ ŝanĝiĝis: ĝi fariĝis malprofunda, marĉa lago, kies spegulon plenigis la dense kreskantaj marĉaj plantoj.

La boato per rapida turniĝo forlasis la bordon kaj rapide, kiel sago elpafis sin al la mezo de la marĉo. Kiam ili atingis pli profundan lokon, Andreo rimarkis, ke ili veturas en tre danĝera marĉo. Troviĝis tie flosantaj insuletoj, kiuj fariĝis el mortintaj akvaj plantoj, ili vidis ŝajne herboplenajn kampojn, en kiuj tamen facile glitis la boato, dum ĉe aliaj lokoj aperis ŝajne liberaj akvospeguloj, kiuj tamen kaptis la remilon tiel, ke nur post longa penado oni povis liberigi ĝin el la ligo de la akvaj grimptigoj.

Poste sekvis preskaŭ arbaro el kanoj dikaj, kiel brako, vera marĉa labirinto el akvaj plantoj, kiun povas eniri aŭdace nur tiu, kiu precize konas la sekretojn de la serpentaj akvaj pasejoj. Sed la du fratoj de Kvanga videble konis ĉiujn lokojn de la praarbara marĉo. Ili kun admirinda memfido direktis la primitivan veturilon, rapide ili turnis ĝin tien kaj reen, aŭ ili faris longajn ĉirkaŭvojojn, neniam ili lasis sin fali en la kaptilojn de la ŝajne monotona akvospegulo.

Dum la longa kaj serpenta marĉa veturado la veturantoj de la boato restis senvortaj. La du junajn praloĝantojn okupis la direktado de la boato, Kvanga nur silente rigardis Andreon, kaj Andreo ne deziris ĝeni la penan laboron de siaj savintoj. Tiel ili pasis pli kaj pli profunden en la marĉa teritorio, ĝis fine la du fratoj de la junulino mallevis la remilojn, por iomete ripozi meze de la kano-arbaro.

Tiam Kvanga ekparolis:

– La blanka fremdulo saviĝis, – ŝi rigardis al Andreo kun feliĉa rido. – Neniu estas en la vilaĝo, kiu povus sekvi nin laŭ ĉi tiu vojo.

Andreo rigardis al la junulino kun la feliĉa sento de la dankemo.

– Kvanga, kiel mi rekompencu vin pro tio, kion vi faris por mi?... – li ekparolis kortuŝite. – Por mi, fremdulo, kiun jam povis savi neniu el la certa morto, do vi riskis vian propran vivon...

Li dankeme premis manon de la la junulino, ĉar li ne trovis alian rimedon por esprimi sian dankemon, sed Kvanga – kiel jam plurfoje, se Andreo deziris diri dankajn vortojn – denove avertis lin por resti trankvila.

– Ne moviĝu, – ŝi ekparolis, – ĉar renversiĝos nia boato, kaj en tiu okazo ne nur ni falos en la akvon, sed ankaŭ li falos en ĝin!

– Ĉu ankaŭ li? – surpriziĝis Andreo, kaj scivole trarigardis la boaton, pri kiu parolas la junulino?

Kvanga montris plektitan korbon kun fermita kovrilo, kiun ŝi zorgeme tenis en sia sino.

Andreo jam ankaŭ pli frue rimarkis tiun korbon, kiun Ŝokumo kaj Gondoro – la du fratoj de la junulino – alterne portis, dum ili vadis en la rojo, kaj videble ankaŭ tiam ili tre gardis ĝin. Sed Andreo ne povis pensi ion alian pri ĝi, nur tion, ke en ĝi estas verŝajne manĝaĵo.

– Se ni pereos, – li ridetis pri la ektimo de la junulino – do ankaŭ la korbo povas perei, ĉar neniam plu ni bezonos manĝaĵon.

Kvanga kaj ŝiaj fratoj konsternite rigardis al Andreo. La junulino timzorge tiris la korbon al si, kaj per adorplena movo karesis ĝian fermitan kovrilon.

Andreo rigardis la scenon sen kompreni ĝin.

– Ĉu eble ne manĝaĵo estas en la korbo? – li demandis konfuzite.

– Ĉu manĝaĵo?! – kriis liaj kunuloj terurite. – Kiel vi povas diri tion, blanka fremdulo!

Andreo fartis tiel konfuzite, kvazaŭ li grave ofendus iun, nur ĝuste tion li ne sciis, kiu estas tiu "iu"?

– Mi ne povis pensi ion alian..., – li ekskuzis sin pro sia konfuziĝo. – sed mi esperas, ke mi ofendis neniun per mia eraro.

Kvanga premis al si la korbon, tiel ŝi respondis preskaŭ flustre.

– Vi ne ofendis nin, blanka fremdulo, sed se vi ofendis lin, do ve al vi kaj al ni!

Denove "lin"! – meditis Andreo en si mem. Li jam preskaŭ ne kuraĝis ekparoli, ke li neniel plimultigu sian nekompreneblan eraron. – Kio estas tiu "li"? Ĉu eble ne "kio", sed "kiu"?... Sed "kiu" tamen ĝi ne povas esti, ja la korbo estas multe pli malgranda, ol ia ajn homa estaĵo, eĉ suĉinfano ne trovus en ĝi sufiĉe da spaco por si.

Fine, ĉar la aliaj restis mutaj, Andreo tamen demandis ilin.

– Kio do estas en tiu korbo?

Kvanga denove riproĉe alrigardis li.

– Ho, blanka fremdulo, pri li vi parolu nur mallaŭte! Mallaŭte kaj respekte!

– Sed kio do ĝi estas?! – urĝis Andreo iom pli mallaŭte, sed kun ne tre kaŝita malpacienco.

– La fetiĉo! – flustris Kvanga, dum ŝi respekteme klinis sian kapon, kaj aŭdinte tiun vorton, ankaŭ ŝiaj du fratoj same profunde klinis la kapon.

– La fetiĉo! – pensis Andreo, kaj li ekdeziris ridi, ke ili tiel konfuzis lin pli frue.

Ekde kiam li vizitadis la insulojn de la praloĝantoj, li havis sufiĉe da okazoj ekkoni la religiajn superstiĉojn de tiuj naivaj popoloj. Li sciis ankaŭ tion, ke la objekto de ilia adoro – la zorge gardita fetiĉo – plej ofte estas tre simpla kaj bagatela objekto, kiu ofte hazarde trafas ilin el iu ŝipo, kaj ili ne konas ĝian veran funkcion, aŭ ĝi povas esti iu strange, krude skulptita figuro. Li jam vidis multe da tiaj strangaj idoloj, do li deziris vid' al vide ekkoni la fetiĉon de Kvanga kaj ŝiaj fratoj.

– Montru al mi la fetiĉon! – li petis la junulinon.

– Kion vi pensas, blanka fremdulo! – kriis Kvanga proteste. – Ĉu nun, matene? Tio ne povas okazi! La fetiĉo ŝatas nur la tagmezan sunradiojn. Se la suno estos rekte super nia kapo, tiam ni malfermos la korbon, kaj tiam nia grandpotenca fetiĉo baniĝos en la sunbrilo.

Andreo ne volis ofendi siajn savintojn, sed tamen li ne povis sin reteni, ke li kontentigu sian scivolemon almenaŭ per kelkaj demandoj.

– Kaj ĉu vere grandpotenca estas via fetiĉo? – li observis la korbon demalproksime.

Kvanga respondis ofendite, ĉar Andreo vane deziris kaŝi sian nekredemon, la junulino divenis tion el la tono de lia voĉo.

– Ĉu grandpotenca? Ne demandu tion, blanka fremdulo! Li estas grandpotenca, li estas ĉiopova, li vidas ĉion, li scias ĉion! Li vekas la tempeston, li alportas pluvon, li flegas la malsanulojn, li resanigas la vundon morditan de serpento, ĉion li kapablas, ĉion!

Entuziasme kaj pasie diris Kvanga tiujn laŭdajn vortojn pri la fetiĉo, ŝi adorplene kaj respekteme tiris al si la korbon, kaj Andreo nun jam ne demandis plu, ja li ne povus kaŭzi ion alian per siaj demandoj, nur malprudente ofendi la bravan junulinon.

La du fratoj de Kvanga intertempe finis la ripozadon. Ili denove eklaboris per facilaj movoj, la boato rapide, silente glitis plu laŭ sia serpenta, akva pasejo. Ili veturis inter densaj kanogrupoj, foje-foje ili trapasis kelkajn liberajn akvospegulojn, poste la marĉaj plantoj komencis maloftiĝi, la surfaco de la lago malvastiĝis, ĝiaj bordoj pli kaj pli proksimiĝis unu al la alia, kaj fine la lago denove fariĝis rivero por nun jam konduki la fuĝantojn al la maro.

* * *

Andreo ne demandis plu pri la fetiĉo, sed li havis alian demandon, kaj pri tiu demando li fakte deziris ricevi respondon: – kiuj estas fakte Kvanga kaj ŝiaj fratoj? Kial ili forlasis la vilaĝon, kaj kial ili ekkompatis lin dum lia mallibero? Li rememoris kelkajn vortojn de Kvanga, kiujn li aŭdis de ŝi en la unua nokto, kaj nun li demandis la knabinon.

– Vi diris al mi Kvanga, ke vi ne apartenas al la kanibalaj praloĝantoj. Do rakontu – se mi rajtas scii tion – kiel vi tamen trafis tiun vilaĝon?

La mieno de Kvanga fariĝis malgaja. Ŝi silentis kelkajn minutojn kaj rigardis al la malproksimo, poste mallaŭte respondis.

– Okazis antaŭ longa tempo, blanka fremdulo, kiam ankoraŭ mi kaj miaj fratoj estis infanoj... Mia tribo pace vivis sur malgranda insulo, niaj patroj ĉasadis, fiŝkaptis kaj ni havis dombestojn, ĝis el la koro de tiu ĉi insulo atakis nin la kanibaloj.

La junulino rakontis la historion de sia tribo: – kiel la sangavidaj kanibaloj kuratakis la malgrandan, pacan insulon, kiel ili buĉis ĉiun membron de la tribo, kaj kiel fine ili forlasis la brutale detruitan insulon.

– Kaj kiel vi restis vivaj? – demandis Andreo fine de la historio.

La okuloj de Kvanga dankeme ekbrilis je tiu demando, kaj la korbon en sia sino ŝi denove tiris al si.

– Ho, blanka fremdulo, la grandpotenca fetiĉo savis nin!... La kanibaloj forrabis la fetiĉon de nia tribo, kaj ili kunportis ankaŭ tri infanojn, por ke la fetiĉo ne sentu solecon kiel fremdulo. Tiuj tri infanoj estis ni. Ekde tiam ni servas nian potencan fetiĉon, kaj jen, li denove savis nin!

Dum Kvanga rakontis la historion, la boato atingis la larĝan elfluon de la rivero. Antaŭ Andreo denove aperis la maro kun sia senfina spegulo. Kiam ili atingis la liberan akvon, la fratoj de Kvanga senripoze puŝis plu la boaton, rekte al la senfina malproksimo.

– Kien ni veturas? – demandis Andreo surprizite – Ĉu ni ekveturos sur la maro per tiu malgranda boato sen trinkaĵo kaj manĝaĵo?!

Kvanga kun solena tono respondis.

– Ni veturas por reokupi la insulon de niaj prapatroj!

Ŝi montris per sia mano al la dekstra direkto, kie – en la malproksimo – malgranda, malhela makulo ŝajnis ŝvebi sur la maro.

– Jen, tie estas la insulo de nia tribo, tien ni veturos!

– Kiel?! – ekkriis Andreo surprizite. – Ĉu ĝi estas via iama insulo?!... Kaj nun kiuj loĝas tie? Kaj kiel vi deziras reokupi ĝin?

Kvanga kun feliĉa rideto observis la kreskantan makulon ĉe la horizonto.

– Ne timu, blanka fremdulo! La insulo estas neloĝata ekde tiam, kiam oni ekstermis nian tribon, kaj ni jam estas en perfekta sekuro, ĉar neniu aŭdacas paŝi sur la bordon de la insulo, ĉiu timas la spiritojn de niaj prapatroj!... Sed – se vi akompanos nin, blanka fremdulo – vi trovos hejmon kaj azilon ĉe ni.

Andreo dankeme rigardis al la junulino.

Kompreneble li akompanos ilin, kompreneble li helpos al ili en ĉio! Apenaŭ li povis finatendi, ke ili atingu la insulon, kiu – laŭ la vortoj de Kvanga – eble jam ekde jardeko estas neloĝata, ekde kiam ĝian loĝantaron ekstermis la kanibaloj.

Sur la glata maro ne longe daŭris la veturado. Post kelkaj horoj ili atingis la malgrandan insulon, ĉirkaŭveturis ĝin ronde, kaj fine ĉe la alia flanko ili albordiĝis en iu silenta golfo.

Kvanga kaj ŝiaj fratoj kortuŝite surpaŝis la iaman teron de sia tribo. La misteran korbon ili metis sur la sablon per singardaj manoj, poste ili eltiris ankaŭ la boaton, kaj kaŝis ĝin en kavo de granda roko.

Estis ĝuste tagmezo, la radioj de la suno rekte falis sur la varman sablon de la bordo.

– La horo de la fetiĉo! – ekparolis Kvanga, kaj ŝi adorplene levis la kovrilon de la korbo, poste same ŝi, kaj ŝiaj fratoj kaŭriĝis kaj profunde kliniĝis. Ili restis tiel ĉirkaŭ la korbo.

Andreo staris iom pli malproksime, ĉar per sia scivolemo li ne volis ĝeni la simbolan momenton, kiam la gefratoj reokupas sian praan teron. Sed nun li tamen ne povis reteni sin, kaj sekrete ĵeti rigardon en la korbon.

Li kaŝiris pli proksimen sur la piedpintoj, rigardis en la korbon, poste surprizite, – samtempe kortuŝita de la naiva kredemo de siaj savintoj – li denove retiriĝis, kaj nur en si mem ridetis pri la sunumanta fetiĉo de la korbo.

Li ridetis, ĉar la granpotenca, ĉioscia dio, la ĉiopova loĝanto de la korbo ne estis io alia, nur – tenilo de iama glavo kun rompita stumpo de la iama klingo!

Estas fakto, ke ĝi estis bele prilaborita tenilo kun skulptita leonokapo, ore brila, ornamita per koloraj juvelŝtonoj, kun malgranda restaĵo de la rompita klingo, – sed ĝi tamen estis nur simpla ilo. Nur Dio scias, kiam, kiumaniere ĝi trafis ĉi tien, al ĉi tiu angulo de la mondo?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.