La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

POSTSKRIBO

Adiaŭ al Andreo, do finiĝas la historio de lia vivo

Jen finiĝis la aventuroj de Andreo Jelky!

Ni atingis la finon de la historio, ĉar la vivo de Andreo Jelky poste jam pasis plu ne laŭ hazardaj zigzagoj de aventuroj, sed laŭ la leviĝanta kariero pro la diligenta laboro kaj inda honorigo.

Kelkajn jarojn post kiam Andreo okupis sian postenon kiel konsilisto, alvenis nova familiano, la dolĉe ridetanta Maria Jelky. La apenaŭ tridek jara juna konsilisto baldaŭ fariĝis ambasadoro de Nederlando. Tiam komenciĝis fakte la plej brila periodo en la vivo de la simpla tajloro el Baja.

Lia unua misio kiel ambasadoro kondukis lin ĝuste al tiu regiono – al la koro de Cejlono – kie li iam restarigis la pacon laŭ tiom aŭdaca maniero.

Okazis sur la insulo Cejlono – en la lando de la praloĝantoj –, ke la fama reĝo Mahabi tre maljuniĝis, kaj li jam ne sentis sin sufiĉe forta por regi plu. Do li decidis memvole transdoni la tronon al sia filo, kiu jam estis plenaĝa viro. Jes ja! Sed por tiu saĝa decido li deziris akiri ankaŭ la konsenton de Nederlando, por ke la ŝanĝiĝo ne veku malakordon inter la popoloj de la insulo.

Nederlando volonte cedis al la peticio de reĝo Mahabi. La ambasadoro, kiu alvenis kun pompa eskorto, kaj mem partoprenis la praan ceremonion de la kronado, estis neniu alia, ol Andreo Jelky. La maljuna reĝo Mahabi komence malafable akceptis la iaman danĝeran kontraŭulon, sed la elokventa, bonkora parolo konvena al la okazo – kiam li salutis la maljunan, poste la venontan reĝon – forvaporigis la malmikajn sentojn de lia moŝto.

Post multaj aventuroj tiel do okazis, ke Andreo eĉ kronis reĝon.

Lia dua misio kiel ambasadoro estis multe pli malfacila kaj serioza. Nome, Nederlando sendis la sagacan ambasadoron al la kortego de la japana imperiestro kun ne malpli grava tasko, ol realigi diplomatian kaj komercan kontaktojn inter Nederlando kaj Japanio, kaj tiel integri la grandan imperion de la orient-azia insulo en la sistemon de la tutmonda komerco.

Tiu misio ŝajnis ne simpla. La japana imperio tiam ankoraŭ estis tute izolita por la eŭropanoj, ĝiajn limojn fremdulo neniam povis trapasi, eĉ informoj apenaŭ venis el tiu mistera mondo, kaj la japana imperiestro kaj lia kabineto suspekteme reagis al ĉiu kontaktprovo de Eŭropo.

Tamen – post multe da klopodoj – Nederlando sukcesis atingi almenaŭ tiom, ke la japana imperiestra kortego inklinis akcepti kaj finaŭskulti ambasadoron. Tiu ambasadoro estis Andreo Jelky. Kiam post longaj monatoj la ŝipo de Andreo forlasis la bordon de la japana imperio, kaj li malvolvis antaŭ si la dokumenton pri la komerca kontrakto, eĉ li nekredeme rigardis, ke apud la zigzaga subskribo de la imperiestro lia simpla hungara nomo reprezentis la alian kontraktantan partneron, la tiam potencan Nederlandon. Altan gloron demonstris tiu dokumento, ja la aferon – en kiu penadis tiom multe da talentaj homoj – Andreo Jelky sukcese realigis, kaj lian nomon juste oni citis ĉie en la mondo en la vastaj rondoj de la diplomatio kaj komerco.

Pasis la jaroj, kaj jam ŝajnis, ke tiun homon, kiun la sorto tiomgrade kaj tiomfoje batis, fine fakte kaj daŭre protektos Fortuno. Lian agadon neniam makulis fiaskoj, lian familian feliĉon ne atakis kruelaj sortobatoj, kaj li vivis trankvile. Liaj filo kaj filino jam atingis la aĝon de lernantoj.

Tamen denove trafis Andreon malfeliĉaj tagoj.

Malfeliĉaj tagoj – kvankam la malfeliĉajn tagojn li jam pli malfacile povis elteni, ol pli frue. Ja forpasis la junaĝo! Andreo Jelky jam atingis la kvardekan jaron de sia vivo. Lian frunton sulkigis la tempo, liaj haroj fariĝis grizaj.

Liaj maljunaj gepatroj jam antaŭ kelkaj jaroj forpasis en la malproksima Hungario. Andreo ĉiujare povis sendi kaj ricevi po unu-du leterojn, se tra la nekredeblaj distancoj ne perdiĝis la skribaĵo fermita en koverto. Tamen la maljuna tajloro, kaj la fidela kunulino de lia vivo, fermis siajn okulojn konvinkitaj, ke ilia plej juna filo brave solvis la malfacilaĵojn en la granda mondo. Poste Andreo korespondis kun sia frato Jozefo, ofte kun dolora koro pro la nostalgio al sia patrio.

La granda sortobato okazis al li en 1774, ĝuste dudek jarojn post kiam li forlasis sian naskolandon. Lia kara, arde amata edzino mortis konsterne neatendite.

La peza doloro detruis lin korpe kaj anime, la amo al siaj gefiloj, la solidara amikeco de la guberniestro kaj la tuta urbo apenaŭ povis konsoli lin. La danĝera klimato de tiu kontinento eĉ sen tio damaĝis lian sanon, sed la sortobato nun eĉ pli grave atakis lin – li dum kelkaj tagoj maljuniĝis plurajn jarojn.

Post la enterigo li petis longan libertempon en sia oficejo, kaj dum semajnoj, dum monatoj li apenaŭ forlasis sian domon. La laboremo, kiu tiel forta estis en li, nun kvazaŭ tute perdiĝis. Li sidadis mediteme en sia ĉambro tiel, ke oni jam opiniis en la tuta urbo, – kompatinda Andreo Jelky baldaŭ sekvos sian edzinon.

Tamen okazis ne tiel, kiel la homoj supozis.

La korpa kaj anima malsanoj, kiuj malfortigis lin, post kelkaj monatoj tute malaperis.

– Lia karaktero estas kiel ŝtalo! – oni diris pri li en la urbo, kaj ĉiu ĝojis pro lia resaniĝo.

Por tiu renaskiĝo donis al li forton la amo al la patrio.

Dum la longaj monatoj de lia ermiteco en lia fantazio ŝvebis nostalgiaj bildoj pri la amata naskolando.

Lian koron plenigis la sopiro reveni al sia – antaŭ dudek jaroj forlasita – patrio, pri kiu li ofte opiniis, ke neniam plu li revidos ĝin.

El la sopiro de lia koro kreskis firma decido, kaj la decidon sekvis agoj. Li vendis siajn havaĵojn, kunpakadis siajn vestojn, kaj la necesajn aĵojn de siaj gefiloj, li aranĝis siajn kurantajn oficialajn aferojn, poste li adiaŭis tiujn homojn, kun kiuj li pasigis tiom da fruktodonaj jaroj, kaj en oktobro de 1776 li kun siaj gefiloj, kun la fidelaj Ŝokumo kaj Gondoro ekveturis el Batavio al la kara olda Eŭropo.

Senfine longa estis la vojaĝo.

Forpasis du monatoj, ĝis la velŝipo atingis la Bonesperan kabon, la plej sudan parton de Afriko. Ĝuste en novjaro ili ĵetis ankron en la haveno de Kaburbo. Sed tiu nova jaro komenciĝis tre malbone. En la urbo disvastiĝis malica febromalsano, la duono de la loĝantaro malsaniĝis, kaj la epidemio atakis unue la du bravajn kunulojn de Andreo.

Kompatinda Ŝokumo! Kompatinda Gondoro! Post tiom da malfacilaĵoj, tiom da kuraĝaj bataloj vi ambaŭ kuŝas nun tie, ĉe la Bonespera kabo! En la libro de la sorto estis tio, ke vi neniam ekvidu tiun gloran Eŭropon, en kiu la potenculoj same manĝas la malpli fortajn, kiel la sovaĝaj kanibaloj en la insulo Ternate, sed eĉ pli brutale.

Andreo Jelky zorge flegis siajn du fidelajn kamaradojn. Dum la flegado ankaŭ lin atakis la malsano. Veturi plu jam tute ne eblis.

Tre malfacile, sed li tamen resaniĝis. Lia forta korpo venkis la danĝerajn febroatakojn, kaj li tuj prenis la unuan taŭgan eblon por daŭrigi la vojaĝon. Ĝuste alvenis ŝipo el Ĉinio, nomata Serves, por poste veturi al Roterdamo. La kapitano de tiu ŝipo estis Van Forst, proksima parenco de la edzino de Andreo, kvankam ili ĝis nun ankoraŭ ne renkontiĝis.

Kapitano Van Forst tre ekĝojis pro la renkontiĝo, li disponigis komfortan vojaĝon por Andreo kaj liaj gefiloj. En majo 1777 la ŝipo forlasis Kaburbon, kaj post tri monatoj ĵetis ankron en la haveno de Roterdamo, en la loko tiom memorinda por Andreo...

Ni rakontu jam koncize ĉion, kio poste okazis, ja lian varian vivon estus jam malfacile kompletigi per aventuroj. Ne estas necese klarigi, ke la nederlandaj nobeloj kaj eminentaj komercaj rondoj akceptis Andreon kun pompaj solenoj kaj honorigoj. La invitojn, kaj honorigojn, kaj ceterajn solenajn okazojn li jam trovis eĉ iom tro, ja li ne deziris jam ion alian, ol vidi sian patrion, sian naskolandon. Tamen forpasis pluraj monatoj, ĝis la poŝta ĉaro ekveturis kun li, kaj kun liaj gefiloj al Vieno.

Vienon li atingis en oktobro de 1777. Kiam li rimarkis la mondfaman turon de la preĝejo Sankta Stefano, li kortuŝite rememoris la komencon de siaj aventuroj. Ŝajnis al li, kvazaŭ tiu tempo estus jam nekredeble malproksime en la pasinto, kvazaŭ tio okazus cent kaj cent jarojn pli frue, kvankam lia kara frato, Jozefo ankaŭ nun loĝis kontraŭ la preĝejo. Nur la tabulon kun oraj literoj detruis iomete la tempopaso, ekde kiam li lastfoje vidis ĝin.

– Andreo! Ĉu estas vi mem?! – ekkriis Jozefo Jelky, post kiam li malfacile rekonis sian fraton en la vizitanto, kiu jam ŝajnis samaĝa kun li.

– Ja mi estas, – ridetis Andreo, – kaj vidu, mi traveturis la tutan mondon nur ĝuste Parizon, kien vi sendis min antaŭ dudek jaroj, mi atingis neniam.

Jozefo Jelky kaj lia edzino apenaŭ trovis indan manieron trakti afable la mondfaman gaston, kiu traveturis la tutan mondon. Dume la gefiloj de Andreo ne satiĝis admiri kaj gapi en tiuj pompaj eŭropaj urboj, kiuj tiom pli belaj, kaj pli grandaj estas ol Batavio, kvankam ja ankaŭ ĝi ne estas malbela loko!

En la unuaj tagoj ne havis finon la rakontoj. Unue Andreo rakontis la mirindan historion de sia vivo, poste lia frato, Jozefo raportis pri la hejmaj aferoj, pri la trankvila forpaso de la gepatroj, kiel ili benis per la lastaj vortoj sian filon, kiu estas tiel malproksime...

En Vieno trafis lin ankoraŭ unu grava okazo.. Imperiestro Jozefo la dua, kiam li informiĝis, ke la fama mondvojaĝanto restadas en la urbo, venigis lin por aŭdienco, kaj akceptis lin afable. Unue li rakontigis Andreon pri lia kariero, kaj tre ĝuis la mirindajn aventurojn, – sed baldaŭ evidentiĝis, ke lia reĝa moŝto deziris ne nur amuzi sin...

– ... ĉar ni delonge konas vian nomon, kara Jelky, – li ridetis al Andreo – kaj ne maltrafis nian atenton, kiel bonegajn diplomatiajn servojn vi plenumis por Nederlando.

Andreo surprizite aŭskultis tiujn vortojn. Eĉ kreskis lia surpriziĝo, kiam la imperiestro proponis al li entrepreni altan oficon ĉe la kortego.

Li hezitis nur momenton, sed ne pri la proponita ofico, sed nur pri la ĝentila rifuzo, poste profunde kliniĝis kaj respondis.

– Reĝa moŝto! Mi elkore dankas la vian bonvolon, sed mi ne havas sopiron alian, ol reveni al mia naskolando, kaj fariĝi taŭga civitano de mia patrio.

La vizaĝo de la imperiestro malsereniĝis, sed – ĉar li ne deziris lasi sen honorigo tiun homon, kiun Nederlando levis al tiel alta gloro – li donacis al li oran medalon, kaj konsiderinde grandan oran horloĝon.

Andreo dankis la bonvolon de la imperiestro per profunda kliniĝo, sed kiam li foriris ne povis reteni rideton vidante la fervoran riverencadon de la korteganoj kaj lakeoj. Kiel – li pensis – kiel reagus tiuj humilaj sinjoroj, se antaŭ dudek kvar jaroj la iama tajloro-lenanto dezirus veni en tiujn brilajn ĉambrojn?

Andreo Jelky printempe de 1778 denove surpaŝis la teron de sia patrio.

Ĉe la limo li haltigis la poŝtan ĉaron, prenis siajn gefilojn ĉe la mano, paŝis sur la landvojon, kaj kun dolore premita, sed jubila koro longe rigardis la amatan, karan, hejman regionon, kiu pompis en printempa florado. Lian animon plenigis la plej granda plezuro, ke li povis ĝisvivi tiun momenton, ke li ne pereis inter tiom da danĝeroj, kaj la tero, sur kiu li staras, la aero, kiun li enspiras, estas la tero kaj aero de lia patrio!

Veninte de Vieno, unue li ekloĝis en Buda, en la ĉefurbo de la tiama Hungario. Li deziris resti entute nur kelkajn tagojn, por poste eĉ ne halti ĝis la naskurbo, sed la sorto denove alportis ion alian – ja en lia vivo tiaj turnoj ne estis maloftaj!

Tuj en la unua tago, kiam li okupis sian loĝejon en iu gastejo de Buda, je lia famo kaj nomo baldaŭ kolektiĝis la homoj, kaj ĝis vespero eĉ dekfoje vivuis lin por veni al la fenestro, – prezentu sin, se li jam alvenis hejmen! La sekvan tagon en lia gastejo vizitis lin reprezentantoj de metiistoj kaj komercistoj, kaj okazis, ke post la honorigaj salutoj kaj tostoj aperis la milspecaj demandoj de la bagatela industrio kaj komercado en Hungario.

La interkonsiliĝoj vekis la interesiĝon de Andreo. Per siaj abundaj spertoj kaj per siaj eksterlandaj kontaktoj li provis helpi al ĉiu. La restado planita por tri tagoj iom post iom fariĝis dek tagoj, poste tuta monato, fine Andreo ekkomprenis, ke li devas resti en la urbo Buda. Per siaj konoj kaj kapabloj tie li povas fakte bone servi sian hungaran patrion.

Li aĉetis domon en Buda, kaj nur poste vizitis sian naskurbon, kaj la tombon de siaj gepatroj. Longe li staris antaŭ la kadukaj krucoj, rememoris multajn agrablajn eventojn de sia infanaĝo, la neforgeseblajn vizaĝojn de sia patro kaj patrino. Fine li vizitis ankaŭ la tombon de kara sinjoro Ŝovanka.

Ho, dio mia! El tiu atlaso, kiun sinjoro Ŝovanka donacis al sia juna lernanto, ĉu ekzistas ankoraŭ ĉifoneto sur la fundo de la oceano ie?!

Andreo kun paca rideto rememoris la iaman atlason, kun kiu li tiel memfide ekvojaĝis al la mondo, kaj lia koro pleniĝis de dankemo al la forpasinta instruisto...

En sia hejmo en Buda li fariĝis nelacigebla konsilanto de tiuj civitanoj, kiuj penadis prosperigi la hungaran industrion kaj hungaran komercadon, kaj malavara protektanto de tiuj majstro-lernantoj, kiuj ekvojaĝis por lerni eksterlande. Liaj filo kaj filino plenkreskis, sed li mem pli kaj pli ofte estis malsana, la multaj penadoj de lia vivo nun ekregis lian korpon, kaj post kelkaj jaroj definitive li ekkuŝis malsana en lito.

En liaj lastaj tagoj ĉirkaŭis lin la plej varma amo de la gefiloj, ne mankis la konsolaj vortoj, nek la necesa medikamento, sed Andreo Jelky ne trompis sin mem. Kiu tiomfoje povis kontraŭrigardi la morton, tiu eĉ nun ne timis ĝin, kiam ĝi proksimiĝis al li en pli milda formo.

– Mi sentas, ke mi baldaŭ mortos, – li diris al siaj gefiloj, – sed mi pripentis nenion en mia vivo. Mi travivis gravajn krizojn, sed mi klopodis ĉiam agi tiel, ke mi venkis la malfacilaĵojn, kaj mi estis utila por miaj homfratoj. Mi kredas, ke mia vivo ne estis senvalora! Mi servis mian patrion kaj la homaron laŭ miaj kapabloj. Se mi povus plenumi pli multe, mi farus tion...

Kvin jarojn post la reveno, en 1783 Andreo Jelky fermis la okulojn por ĉiam. Siajn lastajn horojn orumis tiu konscio, ke li ne malvenkis dum la batalo por la vivo, kaj li vidas apud si siajn amatajn gefilojn bone edukitaj. Dum lia lasta vojaĝo al la tombejo akompanis lin cent kaj cent homoj, por rememori liajn multajn klopodojn kaj imitindan homecon per silenta omaĝo.

Jen, estis la vivo kaj morto de Andreo Jelky tajloro el Baja.



<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.