La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIDEKA ĈAPITRO

Sagoj pluvas, kanibaloj bruas, fine Ŝokumo ricevas rangon de admiralo

Iom pli malproksime de la milda bordo, ĉe la rando de la golfo, akre kaj krute sin levis supren soleca roko, kvazaŭ ĝi defendus la insulon. Ĉe ĝia piedo mole, pace plaŭdadis la ondoj, la sunradioj ludeme striis la akvon, tamen tiu paca akvospegulo estis enirvojo por la danĝero, ĉar nepre tie aperos la boataro de la malamikoj.

La kvaropa armeo senmove atendadis malantaŭ la barikado. Pasis la tempo, forpasis eĉ horoj, sed ĉiu horo ŝajnis perdita...

Tiam subite aŭdiĝis plaŭdo kaj post momento – kvazaŭ ia bildo en premsonĝo – de malantaŭ la roko elglitis la unua boato de la malamikoj sur la akvon de la golfo, kaj tuj post ĝi la ceteraj. Kiam la kanibaloj rimarkis la mildan bordon de la golfo, eksonis orelŝira ĝojkriado kaj jubila bruado. Skuante siajn armilojn, svingante siajn lancojn ili pasis plu en la golfon, nur armeo de diabloj el la infero povus veki tian impreson. Andreo kaj liaj kunuloj ne moviĝis malantaŭ la barikado. En iliaj manoj nur por momento ektremis la pafarkoj. Ili atendis kun retenita spiro.

Kiam la unuaj boatoj venis pli proksimen, la brua malamikaro tuj trovis sin kontraŭ la senmova vico de la defenda skeleto-armeo.

En la golfo fariĝis silento tia, kvazaŭ post fulmobato al la boatoj. La laŭtaj gorĝoj mutiĝis, la remiloj falis el la manoj, kaj la kanibaloj kun terurita mieno gapis al la infera vidaĵo. La konsterniĝo unue mutigis la antaŭajn atakantojn, poste la konfuzo disvastiĝis ankaŭ inter la ceteraj malantaŭe.

Sed la silento ne longe daŭris. Aŭdiĝis krioj de la ektimo, poste ekscitita disputo, kvazaŭ la sovaĝa bando kuraĝigus sin pasi plu. Kaj fakte: iom post iom ekmoviĝis la remiloj, la malamikoj singarde, kaŝrigardante la movojn unu de la alia proksimiĝis plu al la bordo.

Ili denove pasis antaŭen eble cent metrojn kaj ne multe pli granda distanco dividis ilin de la bordo, kiam trafis ilin nova teruro – en tiu momento ili rimarkis la pafarkojn en la manoj de la skeletoj. Denove komenciĝis bruado kaj konfuziĝo. Kelkaj boatoj tuj komencis retiriĝi, aliaj timigite hezitis sur la akvo, dum la veturantoj de la ceteraj boatoj videble preparis sin por ekbatali eĉ kontraŭ skeletoj pro la arda kolero.

Andreo streĉe observis la komedion en la golfo. Li atendis tiun taŭgan momenton de la konfuziĝo kaj hezitado, kiam la malforton de la malgranda grupo ili povas anstataŭigi per la potenco de la abrupta surprizo.

– Nun! – li flustris al siaj kunuloj kun firma decido. – Ĉiu bone celu, eĉ unu sago ne perdiĝu superflue!

La kvar loĝantoj de la insulo ĵetis rigardon unu al alia, ili vidis, sentis, ke tiu ĉi momento decidas pri ilia vivo! Ili streĉis la pafarkojn kaj kvar sagoj samtempe forflugis de la sonoraj ŝnuroj de la pafarkoj.

Malsupre – en la golfo – kvar kanibaloj falis en la akvon. Ilia ve-krio dolore superis la bruon, poste denove fariĝis surda silento. La koron de la malamiko plenigis teruro. Malantaŭ la barikado novaj sagoj streĉis la ŝnuron de la pafarkoj.

Andreo observis la efikon. Li ne kredis, ke per unusola pafoserio ili povus savi la insulon, kaj li ne eraris. La sovaĝo kaj sangavido de la kanibaloj estis tiel forta, ke eĉ la teruriĝo ŝanĝiĝis al arda kolero. Kvankam komence estis silento por momento, sed poste des pli laŭta kriado eksplodis.

La antaŭaj boatoj denove moviĝis kaj proksimiĝis iomete.

Andreo admone alrigardis siajn kunulojn, ilia mano denove samtempe moviĝis sur la ŝnuro de la pafarko, samtempe ekflugis la sagoj, kaj en la unua boato kelkaj denove falis en la akvon.

Kaj nun ili jam ne ripozis. La skeletoj bone kaj firme manipulis siajn armilojn. Ĉiumomente ekflugis sagoj, ili venis dense, rapide, morte, kaj dum la sekvaj minutoj denove dek du kanibaloj falis el la boato vunditaj aŭ senvivaj.

Komenciĝis la morta konkurso inter la atakantoj kaj defendantoj.

La kvar batalantoj de la barikado pli kaj pli rapide, pli kaj pli ofte elpafis siajn sagojn, sed same kreskis ankaŭ la atakemo de la kanibaloj. Tiun konkurson ili devis elteni: elteni per kuraĝo, persisto, ĝis la atakantoj detruiĝos, ĉar se ili nur por minuto elĉerpiĝus, la terura hordo inundus ilian teritorion!

La kolero de la kanibaloj kreskis ĝis freneziĝo. Ili ne povis atingi la bordon, do ili reagis kriante, grincigis siajn dentojn kaj repafis. Kvazaŭ pluvon da sagoj ili sendis al la taĉmento de la skeletoj, – sed tiujn terurajn batalantojn damaĝis nenia atako.

Andreo sentis, ke la morta konkurso proksimiĝas al sia decida momento. Li prezentis modelon imitindan, per sia lasta forto celis kaj pafis, celis kaj pafis, por ke la kanibaloj eĉ momenton ne havu por ripozi, ĝis la teruro detruos, konfuzos la formacion de la malamiko.

Li sentis, ke estas bezonata nur minuto, ankoraŭ unu pafoserio, kaj ili venkos! Li vidis la pli kaj pli grandan konfuziĝon de la malamikoj, li vidis, ke malsupre la freneza kolero komencas ŝanĝiĝi al terura paniko de venkitaj armeoj, kaj ĝuste kiam li koncentriĝis, celis kaj trafis abunde farbitan kanibalon, kiu kriadis ĉe la beko de la unua boato, – tiam naskiĝis la triumfo!

La unua boato abrupte returnis sin, kaj – preskaŭ dispuŝante la grupon de la ceteraj – komencis fuĝi reen. Subite ankaŭ la ceteraj konfuziĝis, kaj la malamikoj – unu tra la alia – tumulte fuĝis kiel eble plej malproksimen de la danĝera, persista skeleto-armeo.

De malantaŭ la barikado jen novaj kaj novaj pafoserioj atakis la golfon, nun jam kun certa konscio pri la venko.

Intertempe unu el la boatoj renversiĝis, la veturantoj falis en la akvon. La vunditoj tuj subakviĝis, kaj la aliaj – ĉar ili ne kuraĝis naĝi al la bordo – kaptadis per la manoj al la malproksimiĝantaj boatoj, kaj tio faris eĉ pli grandan konfuziĝon.

Ne multe da tempo estis bezonata, kaj la golfo malpleniĝis, silentiĝis. La akvo milde, kviete brilis en la afabla brakumo de siaj bordoj, jam nenio memorigis pri la morta batalo, krom la perditaj lancoj kaj remiloj ŝvebantaj sur la akvo.

Andreo kaj liaj kunuloj lace, elĉerpiĝinte, tamen kun senlima feliĉo mallevis la pafarkojn. Ili venkis en la batalo, ili savis sian vivon, ili defendis sian teritorion! Ŝokumo kaj Gondoro komencis triumfan dancon sur la herbejo malantaŭ la barikado, poste ili ĉiuj ĉirkaŭbrakis unu la alian, kisis, kaj ili dankis unu al alia la kuraĝan persiston.

– Nun jam estas sufiĉe da ĝojo, – avertis Andreo siajn kunulojn. – se pro la timo ni ne faris tion, neniel ni perdu la prudentan saĝon pro la ĝojo! Ŝokumo kaj Gondoro, ni restu ĉi tie plu, ĉar eventuale ili tamen revenos, kaj vi Kvanga, iru al la alta roko kaj informu nin, ĉu la malamikoj fakte forlasis la insulon, por ke ni trankvile povu ĝoji pro nia venko.

La tri viroj denove okupis lokon malantaŭ la barikado nun jam en ripoza pozicio, kaj Kvanga tuj malaperis sur la vojeto inter la arbustoj. Tamen ŝi ne longe forestis. Apenaŭ forpasis du horoj, ŝi denove aperis, kaj feliĉe raportis, ke la dek unu boatoj en paniko rapidas al Ternate.

– Ĉu mi jam povas iri hejmen? Ĉu mi povas kuiri vespermanĝon? – ŝi demandis fine.

Videble ŝi havis gravajn ideojn en sia kapo pri vera triumfa festeno.

– Bone, iru hejmen, kara! – ridetis Andreo. – La altan rokon nun vizitos ni, por observi la forveturantojn. Oni ne povu riproĉi nin, ke ni ne akompanas vizitintajn gastojn.

Kiam ili okupis sian lokon sur la roko, la nigraj makuloj ŝvebis denove ĉe la rando de la vesperkrepuska horizonto, sed nun jam fuĝante, do ili baldaŭ malaperis en la malproksimo antaŭ ol la suno subirus.

– Nu, amikoj, – demandis Andreo siajn kamaradojn. – nun kiel vi opinias? Ĉu ili revenos ankoraŭfoje?

– Ne! – aŭdiĝis la respondo. – Por ili tiom sufiĉis! Kontraŭ skeletoj ili neniam plu batalos!

– Mi pensas, – Gondoro laŭkutime kompletigis la vortojn de sia frato – ke kanibalo, dum venontaj dek jaroj, ne surpaŝos nian insulon.

Andreo volonte kredis la opinion de siaj kunuloj. Li povis kredi, ja Ŝokumo kaj Gondoro ĝis nun neniam eraris koncerne kanibalojn.

En serena, kvieta vespera silento ili revenis al la kabano. Ili festenis okaze de la triumfo manĝante freŝan, bongustan rostitan viandon kaj diversajn fruktojn, poste ili havis tiel feliĉan, trankvile dolĉan dormon, kiel neniam pli frue, ekde kiam ili surpaŝis la bordon de la malgranda insulo Espero.

La sekvan tagon matene ili ankoraŭfoje grimpis sur la altan rokon, ĉu ne revenos la hordo de la kanibaloj? Sed la maro glate, pace etendiĝis antaŭ ili, sur ĝi nenio memorigis pri ia boato.

Poste ili promenis al la golfo, al la loko de la batalo. Ili gaje rememoris la hieraŭajn eventojn, riparis la barikadon, kaj Ŝokumo iomete rearanĝis la armeon de skeletoj, ke ili fidele defendu plu la trankvilon de la insulo Espero.

Dum ili tiel konversaciis, observadis ĉe la bordo, subite ili rimarkis nigran objekton iom malproksime sur la akvo de la golfo. Komence ekbatis ilia koro de la neatindita vidaĵo, sed ili baldaŭ ĝoje rekonis, ke la nigra objekto, kiu ŝvebas sur la akvospegulo, estas verŝajne la dek-dua boato de la kanibaloj, el kiu hieraŭ falis ĝiaj veturantoj en la akvon.

– Ni prenu rapide nian propran boaton – proponis Andreo, kaj tuj, kiam Ŝokumo eltiris la malgrandan veturilon el ĝia kaŝejo, ili ekveturis por akiri la forlasitan boaton. Forpasis kelkaj horoj, ĝis ili sukcesis porti al la bordo la malplenan boaton, kiu estis multe pli granda, ol la ilia. Ili trovis en ĝi eĉ sagojn kaj lancojn por kompletigi la arsenalon de la insulo.

– Jen, – diris ŝerce Andreo – nun ni jam havas tutan floton.

Kaj li tuj rangaltigis Ŝokumon al admiralo, kaj – ĉar Gondoro grumblis pro la nejusta unuflanka honoro – la alian fraton li deziris rangaltigi al vicadmiralo, sed dum li provis klarigi tiujn brilajn titolojn en la lingvo de la praloĝantoj, li tute implikiĝis en tiu ŝerco...

Do ili kaŝis la boatojn, poste la plejparton de la tago ili pasigis sur la alta roko, kaj ĝojis al la sukcese defendita paco, kaj libero...

La sekvan tagon matene okazis io neatendita. Kiam Kvanga deziris prezenti la rostaĵon, kiu restis el la hieraŭa vespermanĝo, vane ŝi serĉis la viandon tie, kien ŝi vespere metis ĝin.

– Ĉu iu el vi ekmalsatis, kaj nokte manĝis ĝin? – ŝi alrigardis la tri virojn.

– Mi ne! – respondis Andreo.

– Ankaŭ ni ne! – asertis la fratoj de Kvanga. – Nokte ni ne manĝas, sed dormas.

Poste ili – precipe Kvanga – plurfoje menciis la malaperintan vinadon. Ili pensis ankaŭ pri sovaĝbestoj, kvankam ĝis nun ili ne renkontis tian sur la insulo. Sed ili trovis ion alian por matenmanĝi, kaj forgesis tiun okazon.

La sekvan matenon ili denove renkontis ion nekutiman. Kiam Kvanga revenis el la stalo de la antilopino, notis, ke ŝi ne komprenas, kial la brava besto donas tiom malmulte da lakto ekde du tagoj.

– Apenaŭ mi povis ricevi eĉ tiom – ŝi prezentis la malmultan lakton – kvankam alian fojon mi malfacile povis tute finmelki.

Andreo la perdiĝon de la viando ankoraŭ ne konsideris grava afero, sed tiu novaĵo jam frapis lian atenton. Perdiĝas la viando, ne donas lakton la antilopino, – ĉu ne kaŝiĝas en tio ia sekreto? Li diris nenion, nur balancis la kapon, sed tiutage ĉie, kie li iris, en la arbaro, sur la rokoj en ĉiu direkto li observadis per akraj okuloj.

Denove revenis la vespero, kaj li vidis kaj spertis nenion eksterordinaran. Tamen li malfacile dormis tiunokte. La aliaj jam profunde dormis, li nur iomete dormetadis, kaj meditis, ĉar li supozis ion malbonan. Kelkfoje li vekiĝis, sidiĝis kaj aŭskultadis, poste – ĉar li ne trovis kaŭzon por maltranviliĝi – li denove rekuŝiĝis.

La nokto estis malhela, tamen kiam – nur Dio scias, kioman fojon li vekiĝis, kaj sidiĝis sur la mato – ŝajnis al li kvazaŭ li vidus fali kurantan nigran ombron sur la fenestron de la kabano.

– Iu kaŝobservas nin! – li vekiĝis. Singarde ekstaris, kaj paŝis antaŭ la domon.

– Kiu iradas ĉi tie? – li demandis laŭte.

Li ne ricevis respondon. Li observis per akraj okuloj, retenis la spiron por longe aŭskultadi, sed nur la nokta venteto susuris inter la frondoj, en la mallumo nur el la stalo aŭdiĝis la remaĉado de la antilopino.

– Verŝajne mi nur fantaziis. – li trankviligis sin. – Kiu povus ĉi tie iradi post noktomezo en la mallumo?

Li denove eniris kaj kuŝiĝis, kaj poste jam nenio ĝenis lin ĝis mateno krom malbonaj sonĝoj.

Matene li denove rememoris la nigran ombron, kaj kvankam en la matena lumo li eĉ pli inklinis pensi, ke la nokta sceno estis fantaziaĵo, tamen li ne povis reteni demandon al siaj kunuloj, ĉu ili ne vidis ion strangan nokte? Ŝokumo kaj Gondoro vidis nenion.

– Nokte ni kutime dormas, – ili respondis simple, sed kun iom ofendita tono – kaj nek manĝas rostitan viandon, nek vidas ion strangan.

Sed Kvanga ne estis simile trankvila, kiel ŝiaj fratoj, ŝi ekscitite alrigardis Andreon.

– Mi ne scias, – ŝi diris konfuzite, – ĉu mi fakte vidis, aŭ nur mia sonĝo trompis min, sed ŝajnis al mi, kvazaŭ io nigra ombro kurus antaŭ la fenestro..., iomete eĉ haltis kaj enrigardis, poste iris plu.

– Kaj kio povis esti tiu nigra ombro? – demandis Andreo kun preskaŭ nekaŝita maltrankvilo.

– Homo – respondis firme Kvanga. – mi eĉ provis diveni, ĉu Ŝokumo iradas ekstere, aŭ Gondoro?

– Nokte ni kutime dormas, – deklaris Ŝokumo ankaŭ la trian fojon.

– Jes ja! Nokte ni dormas, kaj nek manĝas rostitan viandon, nek vidas ion strangan, nek kaŝrigardas tra la fenestro – kompletigis Gondoro.

Al Andreo plaĉis tiu senlima trankvilo, sed li konsideris, ke estas aktuale veki el ĝi Ŝokumon kaj Gondoron.

– Se ne vi estis tiu, – li deklaris firme, – do estis iu alia, ĉar ne nur Kvanga vidis la noktan vizitanton, sed ankaŭ mi.

Je liaj vortoj la fratoj surprizite alrigardis unu alian.

– Estas klare, – daŭrigis Andreo sen hezito, – ke sur la insulo ankoraŭ estas iu krom ni. Alia klarigo ne povas esti!

Ŝokumo nun jam ekcitite saltleviĝis.

Evidente, ke vi pravas! Tial do perdiĝis la rostita viando, tial la antilopino ne donas sufiĉe da lakto.

Andreo plena de zorgoj eksplikis plu siajn pensojn.

– Iu estas sur la insulo, tio estas certa..., kvankam eble ne nur unu, sed pluraj?! Tio estus eĉ pli grava danĝero!

– Kion fari, blanka fremdulo? – alrigardis lin Kvanga por ricevi konsilon.

– Ekzistas nur unu solvo! Ni armu nin, kaj malkovru la noktan vizitanton aŭ vizitantojn...

Ili prenis lancon kaj pafarkon, sed antaŭ ol ekiri Andreo zorge avertis Kvangan:

– Restu en la kabano, sed la pafarko ĉiam estu ĉe viaj manoj, kaj se iu aperos, tuj mortpafu lin sen ia ajn demando! Neniel vi interparolu kun li!

Kvanga promesis, ke ŝi gardos la kabanon, kaj post kiam ili priparolis, ke portempe ankaŭ ili revenos al la loĝejo, la tri viroj direktis sin al la densejoj de la insulo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.