La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEK OKA ĈAPITRO

Nigraj makuloj aperas sur la maro

Sur la insulo Espero rapide pasis la tempo. Ĉi tie ne ekzistis kalendaro, nek labortagoj nek ripoztagoj, ne ekzistis semajnoj, monatoj, ĉiu tago de la jaro similis unu al alia tiel, kiel tiom da ovoj. Se vekiĝis la suno, fariĝis mateno, se ĝi subiris, venis la vespero, – tiel pasis la vivo ĉiam monotone, ĉiam trankvile.

Kontraŭ la daŭra monotoneco Andreo komencis registri la rapide kurantajn tagojn. Ekde tiam ĉiuvespere li skrapis strekon sur la trunko de la maljuna mang-arbo, kaj kvankam la simpla kalendaro vere ne estis tute fidebla, ĉar Andreo ne sciis, kiom da tagoj perdiĝis antaŭ ol li komencis skrapi la strekojn, tamen nun jam estis io, kio mezuris, indikis la pason de la tempo.

Sur la trunko de la maljuna arbo iom post iom plimultiĝis la strekoj, kaj ilia nombro atingis ĝis cent. Andreo mediteme rememoris la pasintan tempon, sed en lia memoro preskaŭ nenio eksterordinara rompis la monotonan regulecon de la tagoj. Li memoris tiun tagon, kiam Ŝokumo alportis la antilopinon, poste tiun alian ĝojindan vesperon, kiam ili akiris fajron. Sed ĉiu novaĵo fariĝis rutino, kaj la tagoj pasis plu laŭ sia eterna monotona vojo.

Andreo havis multe da tempo por mediti. Krom ĉasadi kaj fiŝkapti li povis fari preskaŭ nenion alian, nur mediti. Liaj pensoj flugis malproksimen, al Batavio, al lia forlasita edzino, al lia amata patrio, al la verda bordo de Danubo, al tiu bela domo kun verando, kiun – se li bone kalkulis – li forlasis jam antaŭ ses jaroj. Jam forpasis pli ol ses jaroj, ekde kiam li ekvojaĝis.

Ses jaroj! Kiuj hejme laboras, vivas inter siaj proksimuloj, por tiuj ses jaroj ne estas longa tempo, sed kiun la sorto ĵetadas tra la mondo, por tiu la samo ŝajnas senfina eterno.

Dio mia! Kiom multe li travivis dum ses jaroj! Ne ekzistas okdekjara maljunulo, kiu povus rakonti tiom da mirindaj aventuroj, tiom da kruelaj sortobatoj el sia vivo, kiom li povus prezenti el la eventoj de tiuj ses jaroj.

Kaj se li teorie denove kaj denove vizitis sian forlasitan hejmon, aŭ la malproksiman gepatran domon, kiom da demandoj aperis dolore en lia koro, kiuj restis sen respondo! Kiu povus diri, kian sorton havis liaj amataj proksimuloj dum lia foresto? Ekde kiam li ekiris por vidi la mondon, li havis nenian informon pri sia naskolando, ekde kiam li surpaŝis la teron de la kanibaloj, li eksciis nenion pri sia nuntempa hejmo!

El Batavio li dufoje sendis po du leterojn al siaj gepatroj kaj al sia frato Jozefo, sed ĉu liaj leteroj atingis la adresitojn, tion li ne povis kontroli. Se eble poste venis respondo, ĝi atendas lin en Batavio, kaj kiu scias, ĉu li legos iam tiun respondon?

Inter tiaj meditadoj li foje-foje rememoris, la vorton, per kiu respondis la kolonosanktulo sur la insulo Cejlono, kiam Andreo demandis lin pri sia sorto.

– Nirvano! – respondis la kolonosanktulo eĉ trifoje pri lia demando, sed li ne kredis, ne volis kredi la sencon de tiu mistera vorto.

– Ĉu tamen Ramajun pravas?! – li demandis diskutante kun si mem.

Ne povas esti! Li ne rezignos pri eterna migrado, pri eterna senhejmeco, pri eterna sencela penado! Li deziras vivi en sia hejmo, kun sia edzino, inter siaj proksimuloj, tiel li deziras pasigi sian vivon, kaj meriti la respekton de siaj homfratoj per utila, diligenta laboro!...

Sed kion fari?! Kion li povas fari ĝuste nun, kiam li vivas en izolita insulo, tute for de la homa mondo, kaj restis por li sola ĝojo nur tio, ke li entute sukcesis savi sian nuran vivon!... Ne! Li ne povis respondi tiun demandon, eĉ se li centfoje demandis tion de si mem.

Kiom multe plaĉis komence al Andreo la trankvileco kaj monotoneco de ĉi tiu vivmaniero en la insulo, nun jam des pli afliktis lin la senperspektivo kaj la sopiro al sia familio, al sia hejmo. Sed baldaŭ okazis ia, neatendita evento, kiu abrupte svarmigis la trankvilan insulon, kaj ŝanĝis la direkton de liaj pensoj.

En iu bela mateno la viroj kune ekiris por ĉasi. La serena vetero forlogis ilin pli malproksimen de ilia loĝejo, ol kutime. Tagmeze ili atingis la plej altan pinton de la insulo, kiu havis terure krutan rokmuron ĝis la maro, kaj de tie ili povis bone vidi la insulon Ternate, kiu malhelis ĉe la horizonto.

Pro la longa vagado kaj ĉasado ili laciĝis, kaj ĉiuj kuŝiĝis sur la supro de la rokmuro. Andreo mergiĝis en siaj kutimaj meditadoj, tiel li turnadis siajn okulojn reveme al la nebula malproksimo. Ĉirkaŭ la insulo glate, trankvile brilis la senfina akvospegulo. La maro ŝajnis tiel malhele blua, ankaŭ la ĉielo tiel blue brilis, ke oni ne povis scii, ĉu la maro reflektas la ĉielon, aŭ la firmamento respegulas la senfinan lazuron de la maro.

Se io moviĝis en tiu senfina lazuro, ĝi povis esti nur mevo, dum ĝi fiŝkaptante traflugis super la ŝaŭmaj ondoj, aŭ fluganta fiŝo, kiu estis pelita de akva rabobesto sub la akvo, kaj ĝi uzis siajn brilajn, grandajn naĝilojn kvazaŭ flugilojn, kaj por kelkaj momentoj ĵetis sin el la akvo en la aeron.

La rigardo de Andreo reveme glitadis al la horizonto, kaj kelkan tempon ili ripozis rigardante la insulon Ternate, la fuĝante forlasitan lokon de liaj torturoj.

Ĉu venos la tempo, – li meditis, – por forlasi ankaŭ ĉi tiun insulon? Ĉar por mi ankaŭ ĝi estas malliberejo, eĉ se sur ĝi mi havas nebaritan liberecon! Lia fantazio ludis per imagita bildo, li pensadis pri ŝipo, kiu albordiĝas ĉi tie ĉe la insulo, kaj li surpaŝos ĝian ferdekon. Poste la ŝipo levos la ankron kaj velojn, kaj eĉ ne haltos ĝis Batavio..., kaj – ĉu liaj kunuloj, liaj savintoj, Kvanga, Ŝokumo, Gondoro? Kiel bravaj, kiel kuraĝaj, kiel gajaj homoj ili estas! Kiel malfacile li forlasus ilin!...

En tiu momento ŝajnis al li, kvazaŭ li rimarkus malhelan makulon moviĝi sur la akvospegulo en la direkto de Ternate,

li streĉis siajn okulojn kaj rigardis al ĝi, sed la malhelan makulon nun li jam ne vidis.

Mia rigardo trompis min, – li pensis kaj per la mano viŝis la malfermitajn okulojn. Poste li denove ĵetis rigadon al Ternate. La malhela makulo denove tie moviĝis sur la akvo. La koro de Andreo ekbatis pro la timiga konjekto. Kio ĝi povas esti? Li ne povis diveni, sed en lia koro aperis ia prema sento. La fenomeno estis neatendita, kaj al li okazis jam tiom multaj eventoj en sia vivo, ke li ne ŝatis la neatenditajn fenomenojn.

– Ŝokumo! Gondoro!

La du praloĝantoj surprizite residiĝis sur la supro de la altaĵo, ili rekonis la nekutiman eksciton en la voĉo de Andreo.

– Kuŝiĝu apud min, kaj ne moviĝu! – li vokis ilin pli proksimen.

Ŝokumo kaj Gondoro kuŝiĝis apud lin, kaj ili scivole rigardis lian ekscititan mienon.

Andreo montris al la direkto de Ternate.

– Rigardu tien! – Ĉu vi vidas ion en tiu direkto?

Ankaŭ li streĉis siajn okulojn, sed li denove ne vidis la malhelan makulon. Li jam preskaŭ trankviligis sin, ke liaj okuloj lacaj pro la sunbrilo nur trompis lin, sed Ŝokumo – kiu havis akrajn okulojn – en tiu momento ekkriis.

– Moviĝas ia malhela makulo sur la akvo!

– Eĉ ne unu, – aldonis Gondoro. – mi vidas du!... Tri...Kvar!

Andreo ekhavis kapturniĝon. Per la manoj li ombris la okulojn, por ke li vidu pli klare, sed estis bezonataj ankoraŭ kelkaj momentoj, ke ankaŭ li ekvidu la moviĝantajn makulojn. Li kalkulis ilin eĉ trifoje, entute kvin nigraj makuloj moviĝis ĉe la horizonto.

– Kion vi pensas? – li demandis post iom da paŭzo, – kio ĝi povas esti?

La du praloĝantoj longe ne respondis, nur rigardis la malproksimon kun moroza vizaĝo. Fine Ŝokumo ekparolis.

– Nigra blankulo, – li diris kun mallaŭta, sed tute certa tono, – kvin boatoj proksimiĝas.

– Kvin boatoj venas, – ripetis ankaŭ Gondoro. – ili venas el Ternate.

Andreo silentis. Li sentis, ke liaj kunuloj ne eraras. Li kolektis ĉiujn siajn kapablojn, kaj streĉe observis la nigrajn makulojn, kiuj jam ne malaperis malantaŭ la ondoj jen denove kaj denove, sed ili – kvankam malrapide, tamen videble – kreskis.

– Venas boatoj, tio estas certa. – li fine konstatis. – Nun jam restas nur tiu demando, kiuj veturas per ili?

Ŝokumo ne rigardis al Andreo, tiel li respondis kun amara trankvilo.

– La kanibaloj, el kies manoj ni eskapis.

Gondoro kompletigis la vortojn de sia frato.

– Tiuj venas! Ili venis el la rivero al la maro. Tiel, kiel ni venis.

– Kaj kion ili deziras? Kial ili venas ĉi tien? – kriis Andreo ekscitite. – Kion ili serĉas ĉi tie?!... Ĉu ne sufiĉas por ili, ke foje ili jam detruis tiun ĉi insulon?!

– Ili serĉas nin! – respondis Ŝokumo sen hezito.

Je tiuj vortoj fariĝis profunda silento sur la sunbrila rokopinto. Ŝokumo ne parolis plu, kune kun sia frato li silente observis la kreskantan svarmon de la boatoj. Ankaŭ Andreo silentis, – li sciis, ke Ŝokumo pravas.

En Ternate la kanibaloj jam certe ĉion traserĉis por kapti la fuĝintojn, kaj – ĉar ilia serĉado restis vana – ili evidente rememoris la forlasitan insulon, kaj se ili rememoris, certe ili zorgis pri nenia peno, sed laŭ ilia sangavida karaktero ili atakos la insulon de la fuĝintoj.

La grupo de Andreo du horojn restadis sur la supro de la roko sub la arda tagmeza suno. Ili ne forlasis tiun lokon, ĉar ili deziris havi certan informon pri la proksimiĝantaj boatoj. Kaj dum la tempo pasis, dum la nigra svarmo de la boatoj proksimiĝis al ili, ili eĉ centfoje faris la demandon, kion fari, se la malamiko fakte deziras surbordiĝi?

Ĉe tiu ĉi flanko de la insulo la kanibaloj ne povas albordiĝi pro la kruta rokomuro. Do ili nepre veturos al la transa flanko, tute ĝis la milda golfo. Sed se ili tie surbordiĝos, do nur post duonhora piediro ili povos malkovri la kabanon en la ombro de la maljuna mang-arbo, la hejman antilopinon kaj entute tion, ke sur la insulo loĝas homoj.

La tri viroj plu pensis la aferon diskutante.

Unue ili devas informi la junulinon Kvanga. Kvankam ili povas ankoraŭ prokrasti tion, ĉar de la roko ĝis la kabano oni povas pli rapide atingi la kabanon, ol la boataro povus ĉirkaŭveturi la insulon.

– Kial ni timigu la kompatindan junulinon? – opiniis Andreo. – ni ekvidu antaŭe, kion volas tiuj diabloj?

Dum ili diskutis, la boatoj venis jam tiel proksimen al la insulo, ke ili povis distingi la veturantajn figurojn armitajn per lancoj. Tiam por kelka tempo iom da ĝojo surprizis la observantojn.

– Ŝokumo! – ekkriis foje Andreo. – Tiuj boatoj haltis!

Fakte ili ĉiuj vidis, ke la svarmo da boatoj nun ŝvebas sur la akvo nemoviĝante, kaj iom ili konfuziĝas, kvazaŭ problemo aperus inter ili. Andreo kun streĉitaj nervoj kaj komenca ĝojo observis tiun ŝanĝiĝon, sed Ŝokumo ne tiom fidis la bonŝancon. Li observis la malproksimon kaj baldaŭ li klarigis, kial haltis la boatoj.

– Tie venas ankoraŭ tri boatoj, – li montris iom pli malproksimen, – ili atendas tiujn.

Do la ĝojo estis ankoraŭ tro frua. La plejparto de la boatoj atendis la tri postrestintajn, kaj post duonhora ripozado ili pli multope, kaj kun refreŝigita energio pasis plu antaŭen.

Andreo kaj liaj kunuloj streĉe pensadis: kion fari, se la malamiko surbordiĝos?!

Ĉu batali? Tio estus vana aŭdaco kontraŭ tia superforto! Ĉu forfuĝi? Tio estas neebla. Kien ili povus fuĝi sur tiu malgranda insulo, ja ili povus kaŝiĝi maksimume por unu-du tagoj.

Neniu sciis, kio estus oportuna?

Kaj tiam ili jam havis nenion por fari, ili atendis en silento, kun retenita ekscito, kion faros, por kio sin preparas la malamiko?

La boatoj veturis jam proksime, ili vidis brili la pinton de la lancoj, la minacajn, malhelajn vizaĝojn, kaj ili povis nombrumi, ke en ĉiu boato troviĝas dekkvin-dudek kanibaloj, do entute pli ol cent personoj, preskaŭ regimento kompare al la nombro de la grupo de Andreo.

La suno glitis malsupren, ĝiaj radioj pli milde falis sur la rokon. Malsupre, kun terura kriado, lancoskuado aperis la kanibaloj en siaj boatoj. Laŭ sia sovaĝa karaktero ili atakis la rokomuron, palpadis la elstarajn ŝtonojn, kroĉiĝis al la fendaĵoj, kaj ili provis grimpi supren.

Sur la supro de la roko la tri viroj en ŝtona senmoveco rigardis la malsupran komedion. En Andreo denove komencis reviviĝi la espero, eble ili forgesis, ke la insulo havas ankaŭ mildan golfon, ĉu? Kaj se ili ne scias, se ili restos ĉe tiu ĉi flanko de la insulo, tiun rokomuron neniam ili sukcesos surgrimpi!

Sed ankaŭ tiu espero estis tro frua. Iu tre farbita kanibalo, verŝajne la estro de la boataro, komencis kriadi al la ceteraj, kaj li montradis flanken per sia mano.

Ŝokumo flustre informis Andreon, kion kriadas la estro.

– Ili deziras ĉirkaŭveturi la insulon!

La estro de la kanibaloj kriante skuis sian lancon, sed eĉ tiel forpasis longa tempo, ĝis la sovaĝa hordo komprenis liajn vortojn.

Tiam ili komencis retiriĝi de la rokmuro, kaj pro sia primitiva karaktero ili konfuziĝis tiel, ke unu el la boatoj subite renversiĝis. Nun eĉ pli sovaĝa kriado eksplodis! Kiuj falis en la akvon, baraktante tirskuis la ceterajn boatojn, kaj ĝis kiam ili sukcesis ĝustigi la renversitan veturilon, kaj la falintoj regrimpis, denove forpasis unu horo.

Sur la supro de la roko Andreo ĵetis rigardon al la ĉielo. Malantaŭ lia dorso la suno atingis la randon ĉe la horizonto, proksimiĝis la vespero, kaj malsupre – sur la akvo – nun ankaŭ la kanibaloj ŝajnis heziti en la boatoj.

– Tiu... tiu renversiĝo eble savis nin! – li flustris al Ŝokumo, kaj nun li fine ne trompiĝis pri sia espero.

La gvidantoj en la boatoj fakte ŝajnis interkonsiliĝi. Kelkaj per lanco montradis al Ternate, aliaj kolere kriadis, fine unu el la boatoj subite forlasis la ceterajn, kaj ekveturis reen. La unuan sekvis la dua, la tria, kaj malsupre iom post iom fariĝis silento.

– Ni eskapis! – kriis Andreo feliĉe sur la supro de la roko.

Ŝokumo ankoraŭ kelkan tempon postrigardis la malproksimiĝantan svarmon de la boatoj.

Ni eskapis, – li ekparolis fine mallaŭte, – Sed nur por hodiaŭ... Ili decidis, ke ili revenos, do ili certe revenos.

La granda globo de la suno subiris en la maron, kaj la komenca mallumo iom post iom englutis la forveturantojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.