La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEKA ĈAPITRO

Andreo informiĝas pri la sankta dento de Budho

Du semajnojn poste, kiam li veturis per svelta velŝipo kaj ĉirkaŭrigardis, Andreo rimarkis blue nebulan montopinton en la malproksimo. La malproksima montopinto ŝajnis nur tiel granda, kiel formikejo, kvankam en la realo ĝi estis pli ol dumil metrojn alta.

Ĝi estis la monto Adamo, la fama montogiganto de la insulo Cejlono.

Kiam li ekvidis la teritorion de Cejlono, amara suspiro leviĝis el lia brusto. Post tiom da malfacilaĵoj de lia aventura vivo, la sorto denove ĵetas lin al fremda lando, kaj li devas porti jam ne nur siajn proprajn malfacilaĵojn. Ducent homoj atendas de li la komandon kaj la prizorgadon.

La blua montopinto en la malproksimo jam levis sin ĉe la horizonto, ĉirkaŭ ĝi estis pale videbla la zigzaga konturo de la bordo de Cejlono. Andreo zorgoplene observis la pejzaĝon, poste prenis el sia poŝo la leteron de Van der Parra, sur kiu estis grandaj ruĝaj sigeloj. La letero enhavis nur kelkajn frazojn:

"De la guberniestro de la aziaj kolonioj de Nederlanda Respubliko, al sinjoro leŭtenanto Andreo Jelky

Per la jena letero ni ordonas al vi, ke senprokraste haltigu la ribelon de la praloĝantoj en la insulo Cejlono. Se vi plenumis tiun ordonon, kaj kun via regimento vi restarigis la pacajn rilatojn, vizitu la insulojn Banda, Amboina, Ternate kaj en tiuj lokoj pace, aŭ se necese per armiloj certigu la sekurecon kaj trankvilon de la kolonioj de la respubliko. La ceterajn ordonojn vi ricevos dumvoje.

Dato: la 17-an de majo 1760. en Batavio

Peter Albert Van der Parra la orient-azia guberniestro de la kolonioj de Nederlando"

Andreo preskaŭ faligis la leteron el la manoj. Por li ne estis dezirinda afero ataki la praloĝantojn per sia regimento, sed eĉ pli premis lian koron, ke plenumi la ordonon de la guberniestro povas daŭri eble plurajn jarojn, do li havas nenian esperon, nenian ŝancon baldaŭ reveni al sia edzino kaj al sia paca profesio. Li malgaje kunfaldis la leteron.

Ĉirkaŭ vespero la velŝipo atingis la bordon de Cejlono, kaj ĵetis ankron en la haveno de la urbo Kolombo, kiu estis la ĉefurbo de la insulo.

Oni akceptis Andreon kaj lian regimenton kun entuziasma ĝojo. La nederlandaj koloniuloj kaj la malgranda loka armeo ĉe la bordo salutis ilin per dudek kvin kanonopafoj. Ili marŝis en la urbon kun muzikobando.

Por forpeli sian malĝojon, Andreo deziris agadi, do li ne multe pasigis la tempon, sed ankoraŭ tiuvespere kunvokis la estraranojn de la urbo por pli detale ekscii de ili, kian taskon li devas plenumi.

En Cejlono ekzistadis la lando de la praloĝantoj kiel sendependa gubernio. La nomo de la lando estis Kandy, kaj same oni nomis ĝian ĉefurbon, kiu samtempe estis la rezidejo de Mahabi, la reĝo de la praloĝantoj. Kelkajn semajnojn antaŭ la alveno de Andreo okazis, ke reĝo Mahabi atakis la teritoriojn de la nederlandaj kolonioj, bruligis kelkajn prosperajn bienojn, kaj pelis la koloniulojn for de la detruitaj kampoj.

La loka armeo de Kolombo estis multe malpli forta, do ĝi ne povis kontraŭstari la atakon de Mahabi. La loĝantoj de la urbo tre timis, ke la armeo de Mahabi atakos ankaŭ la urbon, se ĝi sukcesos invadi la regionon ĉe la la marbordo, do estas komprenebla tiu granda ĝojo, kiam ili akceptis la regimenton de Andreo.

Post la priparolado ili festis la okazon per solena prilumigo kaj brila festeno tiel, ke la nova leŭtenanto de la kolonia armeo apenaŭ povis finaŭskulti la diversajn honorigajn tostojn.

Post la vespera festeno neniel li povis ekdormi.

Kion fari en tiel malfacila situacio? Li havis nenian emon per pafiloj reagi al la ribelo de la praloĝantoj, tute li ne deziris verŝi sangon en tiu nekonata lando, sed li devis plenumi la ordonon, ne ekzistis elirejo.

Li pensadis ĝis aŭroro, fine li decidis, ke ĉu per truko ĉu per alia rimedo – sed nepre sen sangoverŝado – li plenumos la malfacilan mision.

La sekvan tagon matene li unue venigis al si tiujn praloĝantojn, kiujn la nederlandanoj kaptis en la ĝisnunaj bataloj. Li komencis ilin pridemandi kun paca tono, kion do deziras de la nederlandanoj reĝo Mahabi. Oni ne bezonis longe admoni ilin, rapide ili rakontis, jen la reĝo Mahabi ĵuris je la Sankta Dento de Budho, ke li elpelos ĉiujn fremdulojn, kaj restarigos sian praan regadon en la tuta insulo.

– Ĉu via reĝo ne konas la potencon de Nederlando? – demandis Andreo – Ja fakte ni estas malpli multaj, ol vi, sed niaj armiloj estas pli danĝeraj, kaj pli sukcese ni batalas. – li pensadis dum kelkaj momentoj, poste aldonis por minaci – Se via reĝo ne retiriĝos pace al sia lando, ni povas forpreni de li eĉ liajn proprajn teritoriojn.

– Ho sinjoro! – respondis la plej altranga maljuna praloĝanto kun blanka barbo – Tio estas neebla. Se vi estus duoble pli multaj, ol ni, kaj se viaj pafiloj povus pafi per veraj fulmoj, tamen ni venkus vin. Mi ĵuras, ke vi ĉiuj, inkluzive vin mem, kiom ajn multaj vi estas, aŭ vi forlasos nian insulon, aŭ vi falos en niajn manojn.

Andreo ekmiris pro la memfida respondo de la kaptita praloĝanto.

– Kial vi estas tiel certa pri via venko? – li demandis pli scivole, ol kolere.

La grizhara maljunulo plektis la brakojn antaŭ la brusto kaj profunde riverencis tiel, ke lia barbo tuŝis la plankon.

– Ho! Sinjoro! La Sankta Dento estas garantiaĵo por mi.

La okuloj de Andreo ekbrilis kun neatendita konjekto.

– Kia Sankta Dento?

– La Sankta Dento de Budho – riverencis denove la kaptito – kiun niaj pastroj gardas en la granda preĝejo de Kandy. Kiu posedas la Sanktan Denton de nia dio, tiun Budho faras la absoluta reganto de la insulo, kaj la Sankta Denton posedas reĝo Mahabi.

Andreo mediteme rigardis la maljunulon, kiu adorplene kliniĝis.

– Kiajn superstiĉojn kredas tiuj primitivaj homoj. – li pensis senespere, sed subite li saltleviĝis kaj rapide forsendis la kaptitojn.

Li ekhavis tian ideon, ke li tuj deziris resti sola kaj detale pripensi ĝin. Ĉirkaŭ vespero li denove kunvokis la estraranojn de la urbo.

– Sinjoroj! – li ĉirkaŭrigardis la esperplenajn vizaĝojn – Mi supozas, ke vi deziras pacon ne nur por la sekvaj kelkaj monatoj, sed pli daŭre.

La estraranoj gratis la sub la oreloj, kaj ili faris strangan grimacon. Poste ili unuanime deklaris, ke ili deziras ion similan, sed tio estas neebla.

– Nu bone – daŭrigis Andreo – sed mi havas ideon, kiu garantios longan pacon por la kolonio, se ni sukcesos realigi ĝin.

Ĉe tiuj vortoj la estraranoj komencis atenteme aŭskulti per siaj gratitaj oreloj, kaj ili rigardis tiel al Andreo, kvazaŭ ili dirus, ke "ni aŭdu la saĝajn vortojn".

– Ĉu vi jam aŭdis pri la Sankta Dento de Budho, kiun oni gardas en Kandy?

La estraranoj interrigardis kaj ili ĉiuj jesis.

– Bone – stariĝis Andreo – do vi verŝajne informiĝis ankaŭ pri tio, ke laŭ la kredo de la praloĝantoj, la regado super la tuta insulo dependas de la posedo de la Sankta Dento, jen mia ideo estas simple tio, ke mi akiros la Sanktan Denton el la granda preĝejo de Kandy, kaj tiel mi priuzos la kredon de la praloĝantoj ĝuste kontraŭ ili.

La estraranoj denove kunrigardis, turnadis la kapon, levadis la ŝultrojn.

– Bona ideo, ĝi estus taŭga – ekparolis fine unu el ili – sed la Sanktan Denton akiri estas neebla.

– Kandy estas profunde en la interno de la insulo – diris alia. – Eĉ ĝian ĉirkaŭaĵon oni povas atingi malfacile, kaj la budhismaj pastroj tre gardas la Sanktan Denton. – daŭrigis pesimisme la tria.

Ankaŭ la kvara aldonis ankoraŭ ion.

– La reĝo Mahabi havas nekredeble grandan armeon, dekoble pli grandan, ol la nia. Estus pli konsilinde, se vi dispelus la praloĝantojn per kanonoj.

Andreo lasis, ke la estraranoj diru sian opinion, poste trankvile, firme deklaris.

– La perforto vekas novajn problemojn, do mi alportos la Sanktan Denton, eĉ se mi devus ĝin eltiri rekte el la buŝo de la reĝo de Kandy. Mi petas la sinjorojn tuj aranĝi, ke tiuj soldatoj de la urbo, kiujn oni povas forpermesi, aliĝu al mia regimento. Morgaŭ matene ni ekiros al Kandy.

Lia firma reago estis sukcesa. La estraranoj disiris, kaj la pli granda parto de la loka armeo aliĝis al la regimento de Andreo ankoraŭ tiutage, vespere.

Andreo pasigis la vesperon per zorgaj antaŭpreparoj. Li pristudis la mapon de la insulo, priparolis la vojaĝplanon kun kaporalo Jost, kiu estis la dika estro de la loka armeo, poste skribis leteron al sia edzino, fine li ripozis en trankvila dormo dum la tuta nokto.

* * *

Kiam mateniĝis, li forlasis la urbon Kolombo marŝante antaŭ tricent koloniaj soldatoj. Li gvidis sian regimenton kun tiu firma decido, ke okazu io ajn, li akiros la Sanktan Denton, kaj per tio evitos la vanan sangoverŝadon.

La malgranda regimento ekiris al oriento por marŝi en la valo de la rivero Kelani Ganga, tiel ili intencis atingi la praan ĉefurbon Kandy laŭ la plej mallonga vojo.

La regimento serpentumis laŭ longa vico. Dumvoje pli kaj pli maloftiĝis, fine tute postrestis la signoj de la homa agado, do la bambu-kabanoj, la fumantaj fajrujoj, la kaktobariloj, la senarbigitaj lokoj, konkeritaj disde la sovaĝa naturo, kaj baldaŭ la malhela, densa, fekunda mondo de la ĝangalo englutis la kuraĝajn pionirojn. Altaj palmoj levis sin, dikaj grimptigoj pendis, plektiĝis inter la trunkoj de la arboj, kaj sur la tero verdis, odoris arbedoj arbustoj kun dikaj folioj, kaj diverskoloraj floroj en la sovaĝa densejo de la tropiko.

Andreo observis kun scivolaj okuloj la bruan svarman vivon de la praarbaro. Milkolora, milvoĉa birdoamaso pepadis, flugadis inter la frondoj, papagoj susuris en la aero kun orelfrapaj krioj, simioj balanciĝis sur la branĉoj pendantaj per la vosto kaj ili kriadis unu al alia per akra voĉo, kiam aperis amaso da homoj, ankoraux nevidita pli frue. La praarbara vivo vigligis ankaŭ la riveron. Ardeoj, pelikanoj, flamengoj, akvaj birdoj kun nekonataj formoj kaj plumoj naĝis, baniĝis en la malpli profunda akvo ĉe la bordo. Ranoj kun dikaj femuroj saltis en la akvon kaj faris akran bruon, kiam aperis la homoj. Testudoj kun brila dorso rampis en la mola ŝlimo, kaj ankaŭ kelkaj krokodiloj sunumis senmove sur la sabloplena bordo, kiel arbotrunkoj.

Andreo senvole rememoris pri sia infanaĝo kaj pri sia afabla bona instruisto.

Sinjoro Ŝovanka ĉiam volonte rakontis en la lernejo pri la praarbaroj. Kiam li poste revenis hejmen, kaj ankaŭ li mem rakontis al sia patrino la freŝajn informojn pri la malproksimaj misteraj regionoj de la tero, kie homo ankoraŭ ne tuŝis la teron per sia piedo, lia kompatinda patrino nekredeme skuis la kapon. Andreo ĉi tie, profunde en la praarbaro nun iom malgaje – sed tamen kontente – rememoris siajn longajn vojaĝojn, dum kiuj li venkis la malfacilaĵojn inter tiom da danĝeroj.

Kiam venis la vespero - subite, ĉar en la tropikoj la luma tago fariĝas nigra nokto sen ia intermezo - la regimento haltis por tranokti. La soldatoj ekripozis ĉirkaŭ la alte flamantaj fajroj. Oni bezonis grandajn fajrojn kompreneble ne tial, ĉar la homoj eble fartis malvarme, sed la svarma vivo de la praarbaro eĉ nokte ne ĉesis. La plej danĝeraj sovaĝbestoj ekiris por kapti predon ĝuste en la mallumo.

Kiam mallumiĝis, eksilentis la voĉoj de la tago, kaj komenciĝis la multe pli timiga nokta koncerto de la praarbaro, trumpetado de sovaĝaj elefantoj, kriadoj de simioj, ululado de grandegaj strigoj, siblado de venenaj serpentoj miksiĝis en unusola zumanta bruo. Foje-foje bleko de tigro aŭdiĝis el la malproksimo.

La nokto forpasis sen ia ajn problemo. La gardostarantojn ne atakis sovaĝbesto, la dormantojn ne mordis serpento, do kiam la radioj de la leviĝanta suno iom post iom trapikis la densajn frondojn, la soldatoj daŭrigis sian vojon kun freŝa humoro kaj reakirita forto.

Sed la unua tragedio ne longe prokrastiĝis.

Ĉe la fino de la vico kelkaj soldatoj ekvidis ian flosantan objekton sur la ondoj de la rivero. La scivolemo de la soldatoj venkis la singardemon, kaj ili ne lasis tiun objekton flosi sur la akvo. Kelkaj komencis kapti ĝin per longaj arbobranĉoj, kaj ili baldaŭ sukcesis peladi ĝin al la bordo.

– Ĝi estas korbo! – ekkriis unu el ili surprizite.

– Moviĝas io en ĝi! observis ankaŭ aliaj, kaj ili pli fervore daŭrigis la kaptadon.

– Fakte, kion ili kaptis el la rivero, estis plektita korbo, kaj en ĝi maltrankvile moviĝis io.

Iu juna soldato prenis la korbon, kaj ŝirmalfermis ĝian kovrilon per siaj manoj, dum la aliaj scivole atendis.

En tiu momento el la korbo elsaltis venena serpento dika, kiel brako, kolere mordis la soldaton ĉe la vizaĝo, kaj per subita movo tuj malaperis inter la densaj plantoj.

La mordita soldato ekveis pro la doloro, li falis sur la dorson, kaj ĝis Andreo kaj kaporalo Jost aperis informitaj pri la tragedio, la malfeliĉa knabo jam agoniis.

– Ĉu oni sendis tiun korbon por akcepti nin? – demandis Andreo konfuzite. – Ĉu oni jam scias pri nia alveno?

La kaporalo – kiu pli longe servis en la armeo, ol Andreo, do pli bone konis la kutimojn de la praloĝantoj – skuis la kapon.

– Ne! Oni ne sendis ĝin al ni. – li reĵetis la korbon en la akvon – La afero havas tute alian klarigon. La religio de la praloĝantoj ne permesas mortigi bestojn, do la danĝerajn bestojn oni fermas en korbon kaj ĵetas en la riveron. Neniam oni tuŝu tiuspecan korbon. Multaj pripentis jam, kiuj kaptadis ion similan.

La unuan mortinton de la regimento oni enterigis en la ĝangalo ĉe ekzotika arbo. Sub ĝi oni fosis lian tombon. La regimento enviciĝis ĉirkaŭ la arbo, sed Andreo ne permesis la honoran pafoserion[20], kvankam tio estas tradicio ĉe la armeaj enterigoj, sed ili devis ŝpari la municion, cetere ne estis konsilinda afero malkaŝi la proksimiĝon per pafobruo, ĉar la praloĝantoj povus vagadi en la praarbaro.

En morta silento ili kovris per tero sian malfeliĉan kamaradon, pikis verdan arbobranĉon sur la tombon, poste la regimento kortuŝite, en malgaja humoro ekmarŝis denove.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.