La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK UNUA ĈAPITRO

Andreo ekkonas mahometanan kanono-kuglon

Antaŭ ol la suno leviĝis, la ŝipo Mevo forlasis la havenon de Lisbono, kaj gracie tranĉis la ondojn de la libera oceano.

Ĝi sekvis varoŝarĝitan komercan ŝipon je duonmejla[10] distanco, por ke oni povu helpi okaze de neatendita danĝero. Per la helpo de la norda vento ambaŭ ŝipoj rapide veturis, komence al sud-okcidento, poste ili turnis sin al oriento kaj proksimiĝis al la fama Ĝibraltara markolo[11].

Andreo observis la grandiozan monton de Ĝibraltaro kun feliĉa ekscito. Senpacience li atendis la momenton, kiam ili trapasos tiun gigantan ŝtonpordegon de la naturo. Kiam ili postlasis la malafablajn rokojn, li ĝue admiris la serenan, bluan akvon de la Mediteraneo. Ekde nun ĉiu minuto proksimigas lin al la forlasita naskiĝlando.

Kiel stranga estas la homa naturo, oni sopiras plej forte ĝuste tiam, kiam la plenumiĝo estas la plej proksima. Dum Andreo troviĝis pli kaj pli proksime al sia patrio, pli proksime, ol iam ajn en la pasinta jaro, tiel forta nostalgio[12] atakis lin, ke la larmoj denove kaj denove inundis liajn okulojn.

Andreo informiĝis de kapitano Florio, se la vento restos favora, la ŝipo Mevo post dek tagoj atingos la insulon Malto. Poste dum kelkaj tagoj oni povas traveturi la Adrian maron, albordiĝi ĉe la haveno de Fiume, kaj senhalte piediri ĝis la urbo Baja, ĝis la gepatra domo kun floroj sur la fenestrobreto.

– Mi veturos hejmen! – ripetadis Andreo milfoje en siaj pensoj.

Lin jam ne interesis Parizo. La mondfama firmao Dupont ja povas funkcii sen li. Li spertis, vidis, lernis jam sufiĉe en la mondo, estas pli oportune iri hejmen...

Tiel li meditis, pensadis la tutan tagon sur la ferdeko, dum li faris tiujn laborojn, kiujn difinis por li la vickapitano, iu diketa oficiro kun afabla, ronda vizaĝo.

Ĉirkaŭ vespero malbona vetero atakis la ŝipon.

Tuj, post kiam la suno svenis en la maro ĉe la horizonto, pika, friska vento komencis blovadi, kaj ĝi baldaŭ tiel ekfuriozis, ke kapitano Florio kuntiris sian uniformon ĝis la kolo, kiam li plenumis la vesperan kontroladon sur la ferdeko.

– Ni havos malfacilan nokton. – li observis la horizonton kun serioza mieno, kaj per gesto li alvokis la denskorpan oficiron. Videble la vento pli kaj pli fortiĝis, la ŝipo nur pene veturis kaj ofte delasis la ĝustan direkton.

Verdire ja grava danĝero ne minacis. La Mevo estis bonege konstruita ŝipo, kaj en tiu ĉi regiono de la maro ne troviĝas subakvaj rokoj. Noktomeze la kapitano ordonis al la oficiro veki lin, se la atako de la ŝtormo kaŭzos krizon, poste li retiriĝis al sia kajuto por dormi.

Sed okazis nenia krizo. Ĝis frumateno la vento jam preskaŭ ĉesis. Kiam la kapitano denove aperis sur la ferdeko, la oficiro raportis nur tion, ke nokte la komerca ŝipo perdiĝis el la vidokampo.

– Ne estas problemo – respondis la kapitano – ĝi estas pli bona ŝipo, ol la nia, do se nia ne havas difektojn, tiu alia certe ne renkontis malfacilaĵojn. Ĝis vespero ni verŝajne atingos ĝin.

En la gvatnesto[13] ĝuste anoncis la deĵoranto:

– Ŝipo videblas dekstre!

– Jen! – ekĝojis la kapitano – Ni jam retrovis ĝin! – kaj li tuj komencis observi la horizonton per sia longa teleskopo.

Li bonhumore rigardadis, sed post kelkaj momentoj lia vizaĝo fariĝis zorgoplena.

– Ĝi ne estas komerca ŝipo. Mi timas, ke ni devas prepari nin por danĝera renkontiĝo.

Li transdonis la teleskopon al la oficiro (tiutempe troviĝis maksimume unu tiel valora instrumento en malgranda ŝipo), ankaŭ li observis, kapjesis kaj redonis ĝin.

Inter la matrosoj disvastiĝis la rimarko de la kapitano. Ili komencis ekzameni la randon de la ĉielo, kaj baldaŭ ili ekvidis la koncernan ŝipon. El la matena nebulo aperis akrapinta, svelta veturilo kun multegaj veloj. La konturo de ĝia nigra korpo estis kontraste videbla antaŭ la horizonto. La strukturo kaj ekipaĵo pruvis, ke la plej grava kaj unusola celo de tiu ŝipo estas la rapideco. Ĝi proksimiĝis rekte al ili.

– Kia ŝipo ĝi estas? – demandis Andreo brunvizaĝan matroson, kiu malbonhumore rigardadis. La ŝipanaro evidente ekscitiĝis, do ĉiu konas la sekreton de tiu veturilo, nur Andreo ne komprenis la situacion.

– Kia ŝipo ĝi estas? – li ripetis la demandon.

La maristo sen turni la rigardon for de la nigra korpo per du vortoj solvis la enigmon:

– Pirata ŝipo.

Kapitano Florio staranta ĉe la granda masto pristudis la proksimiĝantan malamikon.

– La dorsa vento apartenas al ni, jen nia bonŝanco – li diris kun firma voĉo al la oficiro. – Aktuale ni havas almenaŭ kvarmejlan avantaĝon, nur bone ni utiligu ĝin!

La oficiro iris al la grupo de la matrosoj kaj komandis laŭte:

– Levu la velojn!

Post kelkaj minutoj sur ĉiu masto de la ŝipo disvolviĝis la veloj kvazaŭ foliaro de arbo. La okcidenta vento diligente ekpelis ilin, kaj ĝia energio tiel subite efikis, ke la veturilo duoble pli rapide preskaŭ eksaltis antaŭen sur la akvo.

Komenciĝis la konkurso.

Kapitano Florio ne turnis la rigardon for de la nigra ŝipo, kiun la vento malpli helpis, ĉar flanke trafis ĝin. Sed la piratoj baldaŭ same levis ceterajn velojn – videblis, kiel kreskas la blankaj flugiloj sur la mastoj – kaj la piratŝipo postkuris sian predon kun duobla energio, kiel ĉashundo la leporon.

Andreo observis la proksimiĝantan malamikon kun premita koro kaj malbona antaŭsento. Dum li staris ĉe la piedo de iu masto helpante tiri la ŝnurojn de la veloj, li ekdeziris ŝultre puŝi la maston por rapidigi la kuron de la Mevo per sia propra forto. Li esperis saviĝi el la danĝero, ĉar ŝajnis al li, ke la pirata ŝipo ne proksimiĝas, kvankam ĝi ankaŭ ne postrestas.

Sed la pirata ŝipo – kvankam malrapide – tamen proksimiĝis.

Kapitano Florio ne konsolis sin per naivaj esperoj, li taksadis la distancon inter la du ŝipoj, kaj informis la oficiron pri siaj kalkuloj.

– Post tri horoj ĝi atingos nin.

La postkuro fariĝis senindulga, la forkuro senespera. Sub la komando de kapitano Florio la Mevo utiligis ĉiun eblon por saviĝi. Per siaj blankaj veloj ĝi flugis sur la maro tiel rapide, kiel tiu birdo kun la sama nomo. Sed lin pelis la sovaĝa aglo, kiu havas eĉ pli fortajn kaj rapidajn flugilojn, ol la mevo[14].

Post unu horo la pirata ŝipo estis du mejlojn proksime.

Kapitano Florio improvizis novajn kaj novajn kromvelojn, tiom, kiom oni nur povis, sed tiu klopodo nur plilongigis la konkurson. Post la sekva horo la pirata ŝipo denove gajnis unu mejlon.

Andreo observis la malproksimon malgaje, senespere. Terura estis la momento, kiam la akra sunlumo malkaŝis la ferdekon kaj timigan ekipaĵon de la malamiko. La ferdekon de la nigra ŝipo plenigis piratoj kun malhela vizaĝo kaj diverskoloraj, orientmodaj vestaĵoj. Sur la armiloj ekbrilis la sunradioj. Senmove kaj avide ili observis la kurantan Mevon.

La kapitano taksis, ke la ŝipanaro de la pirata ŝipo estas almenaŭ cent personoj. Estis evidente, ke atakas ilin iu ŝipo de la nordafrikaj pirataj ŝtatoj, kvankam ĝis nun la malamiko prezentis nenian flagon sur la masto.

– Ni devas prepari nin – diris kapitano Florio kun kuraĝa trankvilo. – Temas pri la plej sovaĝa tipo de la piratoj, kun ili oni povas komunikadi nur per armiloj.

La kapitano ĝuste intencis kunvoki la matrosojn, sed por momento li alrigardis la grandan maston de la pirata ŝipo.

Nigra flago flugis supren. Stranga flago ĝi estis, fendita, kiel la lango de la serpento. Arĝenta kvaronluno brilis en nigra kampo, tamen, ĝi kadris ne la kutiman turkan stelon, sed minace blankan homan kranion.

– La pirata standardo! – ekkriis senvole la matrosoj. Kvankam ili eĉ pli frue sciis, kia ŝipo do atakas ilin, pro la terura simbolo kelkaj rigardis kun pala vizaĝo.

Longe aŭdebla voĉo alvokis ilin.

– Matrosoj ek al la granda masto!

La anaro, entute dek du personoj senvorte kolektiĝis ĉe la granda masto.

– Homoj! – alparolis ilin la kapitano. – La Mevo ne povas sukcese konkursi kun tiu pirata ŝipo. La kanajloj baldaŭ atingos nin. Ni kontraŭstaru firme, kaj – se nia sorto havos malbonan ŝancon, ni donu nian vivon ne por malalta prezo!

La ŝipanoj de la Mevo ŝatis kaj respektis kapitanon Florio. Liajn vortojn ili akceptis kun laŭta batalkrio. Post la unua momento de la amara surprizo, la vizaĝoj nun jam radiis persistan kuraĝon.

– Armu vin!

La ŝipanoj enviciĝis antaŭ la armilejo. Ili prenis glavon, ŝovis pistolon en la zonon kaj po unu kurban sabron. Kiam ankaŭ Andreo paŝis antaŭ la oficiron kaj ricevis de li larĝan sabron kaj pistolon kun dika tenilo la oficiro por momento hezite rigardis lin poste demandis:

– Ĉu vi deziras helpi al mi ĉe la kanono?

– Mi deziras – respondis Andreo, kaj pro la ĝojo ekbrilis liaj okuloj, ke li povas helpi ĉe la plej efika armilo en la batalo kontraŭ la malamikoj.

– Rapidu al la beko de la ŝipo, malfermu la keston kiu troviĝas apud la kanono. baldaŭ venos ankaŭ mi mem. – ordonis la oficiro kaj li transdonis al Andreo la grandan ŝlosilon de la kesto.

Sur la ferdeko ili improvizis barikadojn el diversaj lignoobjektoj kaj stakoj da volvitaj ŝnuroj. La matrosoj amasigis municion malantaŭ la barikadoj kaj ili kaŭriĝis post la barikadoj. Ĉiuj estis pretaj por la marbatalo.

Kapitano Florio restis staranta ĉe la piedo de la granda masto kaj firme kontraŭrigardis la minace proksimiĝantan danĝeron.

Andreo kaj la oficiro preparis la bonaspektan bronzkanonon antaŭe. Andreo elprenis kelkajn pezajn pafkuglojn el la kesto kaj rapide li ellernis de la oficiro, kiel oni devas meti ilin en la tubon de la kanono.

Inter la pirata ŝipo kaj Mevo estis jam nur kelkcentmetra distanco.

Kapitano Florio rapide ordonis mallevi la plejparton de la veloj. Li lasis funkcii nur tiom da ili, kiom oni bezonis por rapide kaj sekure direkti la ŝipon.

Tiam la Mevo abrupte turnis sin kontraŭ la malamikon, por heroe ekbatali kontraŭ la duoble pli granda ŝipo kaj dekobla superforto.

Subite ruĝa flamo elsaltis ĉe la antaŭa pinto de la pirata ŝipo, blanka fumnubo disflugis super la akvo, kaj en la sekva momento ankaŭ la tondro de la pirata kanono aŭdiĝis en la Mevo.

– Malbone ili celas. – notis la denskorpa oficiro – ni pli sukcese faros tion...

Fakte la unua kuglo de la pirata ŝipo ne atingis ilin. Andreo vidis, kiam la dika kuglo frapis la akvon, kaj ĝi komencis saltadi sur la surfaco tiel, kiel la ŝtoneto, kiun la infanoj ĵetadas ĉe la bordo de Danubo, poste ĝi sendanĝere mergiĝis en la abismon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.