La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEK KVINA ĈAPITRO

Ĉapitro, kiu preskaŭ fariĝis la lasta ĉapitro en la malfacila vivo de Andreo

La sangavida hordo venkis kaj senarmigis la malgrandan grupon de Andreo. Ili restis vivaj nur naŭope, la ceteraj kamaradoj kuŝis mortpafitaj, buĉitaj en la senarbejo, kaj ĉirkaŭ iliaj kadavroj la sovaĝa malamiko kun ĝojkrioj dancis triumfan dancon.

La kanibaloj ligis la kaptitojn per lianoj, kaj kunportis ilin al sia mizera vilaĝo. Tiu marŝado estis pena kaj senespera por la malfeliĉaj kaptitoj. Ili iris po unu inter du kanibaloj. Melankolie, ĉagrenite ili paŝadis laŭ la malfacila vojo. Sola demando afliktis ĉiujn. Kio okazos al ili, kian sorton ili renkontos sub la potenco de la kanibaloj?

La vilaĝo de la kanibaloj kaŝiĝis profunde en la ĝangalo. Ĝi estis sunbrila senarbejo dividita de rivereto je du partoj.

La novaĵo, la alveno de la venkintoj kaj kaptitoj tuj svarmigis la vilaĝon. La popolo de la malpuraj kabanoj konstruitaj sur palisoj jubile, kriante inundis, kvazaŭ sovaĝa luparo, kiam ĝi atakas sian predon. Brue, puŝante unu alian ili ĉirkaŭsvarmis la senpovajn kaptitojn, kaj kvazaŭ ili elektadus inter tiuj, per malpuraj fingroj ĉiu montradis, kiu plaĉas al li.

Eĉ la apero de la tribestro malfacile povis mutigi la kriadon.

La tribestro kun dika ventro kaj ronda kapo, ornamita per plumoj akceptis la revenantan taĉmenton inter siaj gardantoj, kiuj havis lancon en la mano. Li alportigis la kaptitojn unu post la alia, zorge observis ĉiun aparte, nur poste li ordonis pri la sorto de la malfeliĉuloj, sed nek Andreo nek liaj kunuloj konis la lingvon de la kanibaloj, do ili vane aŭskultadis la vortojn de la dika tribestro, ili tamen ne ricevis respondon je la aflikta demando.

Eble, ĉar li estis la estro de la venkita regimento, eble pro aliaj kialoj, Andreo restis la lasta en la vico de la kaptitoj. Kiam oni puŝadis lin antaŭ la tribestron, tiu dum kelka tempo taksis lian staturon per spertaj okuloj, poste diris ion pri li, fine ripetadis vorton similan al ŝmacado, kaj mansvingis, ke la ridantaj batalantoj povas forporti lin.

Andreo ne havis eĉ tiom da tempo, ke li rekonu la terurajn antaŭsignojn de tiu taksado. Tri muskolaj, grandkorpaj kanibaloj tuj kaptis lin kaj portis al la mezo de la vilaĝo inter kadukaj malpuraj bambuokabanoj, dum la sovaĝa popolo ĝojkriadis. Lian ŝvitan korpon varmigis la suno, la ĝangalo minace zumis, susuris ĉirkaŭe, poste ĉio okazis tiel rapide, kvazaŭ estus nur terura sonĝo kaj ne realo.

Meze de la vilaĝo en malvasta spaco, sur dika branĉo de ia tropika arbo balanciĝis kaĝo el bambuo-stangoj pendigita per lianoj. La kanibaloj mallevis la kaĝon sur la teron, kaj ili malfermis ĝian pordon.

Andreo kun kapturniĝo sentis, ke oni deŝiras la ŝnurkatenojn de sur liaj brakoj, poste kaptas, kaj kun sovaĝa perforto ŝovas lin en la kaĝon.

Aŭdiĝis klako, la pordo brue fermiĝis, poste oni denove suprentiris ĝin sur la dika arbobranĉo tiel, ke ĝi kun sia malfeliĉa kaptito balanciĝis super la tero, alte, kiel talio.

La kaĝo estis larĝa kaj malalta. Stariĝi oni ne povis en ĝi, maksimume sidi, kuŝi, aŭ kaŭri. Se la kaptito ekmovis sin, je ĉiu lia movo ekbalanciĝis la pendigita malliberejo.

La popolo de la vilaĝo kun triumfa ĝojkriado ĉirkaŭis la malstabilan, balanciĝantan kaĝon. Ili mansvingis unu al alia, montradis al la kaptito, aliaj ripetadis la vorton similan al ŝmacado, kiun ankaŭ la tribestro diris, kiam li transdonis Andreon al la fatalo.

Poste, kiam li revekiĝinte komencis kriadi – eble iu komprenos la lingvon de la praloĝantoj el la apudbordaj regionoj, kaj eble iu helpos al li – la ĉeestantoj ege bone amuziĝis pri tio, kiom sensencanj konfuzajxjon diradas al ili tiu maldika kaptito, kiom tre dezirus konversacii tiu ventokapulo.

La publiko baldaŭ flankentiriĝis antaŭ kelkaj, iom maljunaj kanibaloj ornamitaj per blanka farbo, kaj se Andreo ĝis nun dubis pri sia venonta sorto, nun li povis des pli konvinkiĝi pri la realo. Tiuj – evidente altrangaj – maljunuloj antaŭ la kaĝo interkonsiliĝis, imitis la movojn de la mortigo kaj manĝado, kaj ili rapide interkonsentis pri io, ĉar denove foriris dum ilin akompanis la ĝojkrioj de la ĉeestantoj.

Li neeviteble vidis kaj aŭdis ĉion! Se li ekparolis, se provis protesti, se deziris klarigi, ke li pace, sen ia damaĝa intenco trafis la landon de la kanibaloj, la publiko eĉ ne koleris pri li, prefere ili ridis bonkore, ja tiu bando tute ne malamis lin. Por ili estis komprenebla afero, ke la kaptitoj – kaj precipe la estro – fariĝos la nutraĵo de la batalantoj, por ke formanĝinte la venkitojn ili akiru la forton kaj kuraĝon de tiuj personoj. Ili eĉ mansvingis al Andreo, kvazaŭ dirante: li estu nur trankvila, ĉar lia sorto estas en ordo...

La unuajn tagojn de la mallibero Andreo pasigis en febra senkonscio. Lian korpon kaj koron plenigis prema sento dum la monotona sinsekvo de tagoj kaj noktoj.

– Se nur finiĝus jam tiu komedio! – li kriis kelkfoje. – Prefere ili formanĝu min, sed ne turmentu, ne balancu en tiu abomena kaĝo!

Por manĝi kaj trinki li ricevis abunde rizon, kokososukon, bongustajn fruktojn, do li ne bezonis timzorgi pri la malsatmorto. Komence li formanĝis la nutraĵojn enŝovitajn inter la kradoj, sed kiam li rimarkis, ke la publiko ĉirkaŭ la kaĝo kontente observas lian nutradon, aperis en li la instinkto de la sindefendo.

Firme li decidis, ke venonte li ne manĝos pli multe, nur tiom, kiom ĝuste sufiĉas resti viva, eble la malfortiĝo de lia korpo savos lin el la terura sorto, – baldaŭ li tamen rezignis pri tiu ideo, ĉar la kanibaloj ŝajne divenis lian kalkulon, kaj ili tuj zorgis pri tio, ke la kaptito ne superruzu ilin, kaj ne elektu la malsatmorton.

Komence ili lasis, ke li fastu la tutan tagon, sed vespere dika, grandkorpa kanibalo paŝis al la kaĝo, kaj ridante eniris al Andreo.

Por gaja amuziĝo de la publiko li perforte plenŝtopis Andreon, kiel anseron.

Kiam la sekvan tagon matene denove aperis la dika kanibalo, Andreo kapitulacis, kaj li prefere manĝis laŭ sia propra decido, sed li ne deziris ankoraŭfoje submeti sin al la terura, humiliga torturo.

Pasis la tagoj. Andreo kun obtuza cerbo, elĉerpiĝinte turmentiĝis dum sia mallibero. Li mute kuŝis en la kaĝo, kaj kun lacaj sensorganoj – kvazaŭ li vidus tra ia nebulo – li observis, kiel oni svarmas ĉirkaŭ lia kaĝo, kiel bruas senĉese la loĝantoj de la vilaĝo. Sed – kvankam li sentis jam preskaŭ perdi la kapablojn de sia menso – post kelkaj tagoj tamen frapis io liajn okulojn.

En la grupo de la rigardantoj ofte li vidis iun junan, sveltan, enlandan knabinon kun milda rigardo. Tiu junulino neniam ĉikanis lin tiel, kiel la ceteraj publikanoj, prefere ŝi rigardis al lia kaĝo kun malgajaj, kompataj okuloj. Ŝi ne mokis lin, ne ĝojkriadis, neniam ekparolis, videble ŝi ne konversaciis kun la ceteraj, – kvazaŭ ŝi estus fremda inter ili, – ofte dum longaj horoj ŝi nur staradis kontraŭ la kaĝo, kaj silente, malgaje rigardis, kaj jen – Andreo iom post iom senvole trovis konsolon dum ŝia ĉeesto.

Tiel alvenis la nokto de la sepa tago. Jam la tuta vilaĝo profunde dormis, kaj ankaŭ la okulojn de Andreo fermis la trankviliga sonĝo, kiam tra la kradoj de la kaĝo subite etendiĝis mano, singarde tuŝis lin, kaj komencis milde veki la dormantan kaptiton.

Andreo malfacile rekonsciiĝis el sia peza sonĝo. Kiam li vekiĝis tra la mallumo li povis vidi nur tiom, ke svelta, facilmana, malalta figuro vekis lin.

– Kiu vi estas? Kion vi deziras de mi? – demandis Andreo.

– Mi estas Kvanga, la filino de miaj patro kaj patrino, – flustris milde ia voĉo, kaj la mano retiriĝis inter la kradoj.

Andreo ekkomprenis, ke tiu vizito ne povas kaŭzi ion malbonan, kvankam li ne kuraĝis esperi, ke ĝi povus plibonigi la situacion. Ja dum sia mallibero la esperoj jam delonge forlasis lin! Sed la nokta vizitanto parolis en la lingvo de la praloĝantoj de la apudborda regiono, kaj Andreon jam eĉ tio tuŝis agrable, ke li komprenas la flustritajn vortojn.

– Kial vi ĝenas min? – demandis Andreo, kiam li tute rekonsciiĝis.

Li pli konjektis, ol sciis, ke la mildrigarda junulino vizitis lian kaptilon, – tamen li ne povis ĝentile reagi, ĉar en sia humiliga situacio multaj amaraj sentoj plenigis lian korpon kaj animon.

– Kvanga deziras bonon!... Ŝi deziras al vi bonon, blanka fremdulo! – respondis la nokta vizitanto kun subita ekscito.

Andreo silentis. Ĉu ekzistas ankoraŭ homo, kiu kun bona intenco pensas pri li? Tio ŝajnis tiel nekredebla, ke li ne trovis vortojn por respondi al la konsolaj vortoj de la junulino.

Eble dum kelkaj minutoj ili ambaŭ restis silentaj, tiam denove ekparolis la junulino.

– Vi ne kredas al mi, blanka fremdulo... – ŝian voĉon vualis malgaja sento. – kvankam Kvanga estas malgaja pro vi, kaj deziras al vi bonon.

La konsolaj vortoj ŝajnis tiel sinceraj, ke oni ne povis dubi pri ili, tamen el la koro de Andreo eksplodis amaraj sentoj je la apero de tiu espero.

– Ĉu oni povas kredi al buŝo, – li demandis kun kolera kordoloro, – kiu ne retenas sin manĝi siajn homfratojn!?

– Vi ne pravas, blanka fremdulo! – kriis la junulino kun ofendita konscio, kaj pro la vigla protesto ŝi kaptis la kradon de la kaĝo. – La buŝo de Kvanga, neniam, tute neniam partoprenis tiajn festenojn. Kvanga estas forrabita, ŝin oni portis ĉi tien el alia loko, Kvanga abomenas la tiuspecajn festenojn, kaj abomenas ankaŭ tiujn batalantojn, kiuj manĝas la karnon de estaĵo simila al ili!

La okulojn de Andreo inundis la larmoj de la ĝojo.

– Ho, dank' al vi! Milfoje dank' al via bona koro! – li respondis. – Do diru, kion vi deziras de mi?

La junulino per facilaj manoj prenis la kradon de la kaĝo.

– Kvanga deziras savi vin, – ŝi flustris kortuŝite.

Andreo pro la surprizo kaj pro la ĝojo preskaŭ malkaŝis sian savanton per subita krio, sed la junulino kaptis lian brakon.

– Silentu, blanka fremdulo! – ŝi flustris timigite, je tio Andreo tuj mutiĝis.

– Kaj kiel mi povus eskapi? – li demandis iom poste jam kun obtuza voĉo.

– Hodiaŭ nokte ankoraŭ ne eblas, – respondis la junulino, – sed kredu, ke Kvanga ĉion antaŭpreparos, kaj kiam denove vizitos nin la nokto, ŝi savos la blankan fremdulon.

Andreo perdis la voĉon pro la feliĉa espero, sed en lian ĝojon subite miksiĝis dolora penso.

– Ĉu vi deziras savi sole min? – li demandis kun premita koro. – Kaj miajn kunulojn? Ĉu ilin vi ne kompatas?

La junulino longe silentis, fine ŝi respondis kun malgaja suspiro.

– Viaj kunuloj jam ne vivas.

– Kion vi diras?! – kriis Andreo. – Kie ili estas, kio do okazis al ili?

La junulino kun voĉo tremanta pro la abomenaj sentoj respondis.

– Viajn kunulojn oni formanĝis! Ĉiun el ili oni formanĝis, vi estus la lasta, ĉar vi estis la estro...

Denove fariĝis silento. En la fantazio de Andreo aperis la terura sorto, kaj li tre bezonis konsolon, antaŭ ol lia vizitanto adiaŭis de li.

– Nun mi foriros, – flustris la junulino. – Vi fidu min. Kiam denove revenos la nokto, Kvanga savos vin.

Andreo nur por momento sukcesis preni la manon de Kvanga, kiu – tiel silente, ke eĉ la plej mallaŭtan brueton ne faris ŝiaj paŝoj – malaperis en la nokta mallumo.

* * *

Ne videblis luno, nek steloj brilis sur la ĉielo. La nokto dolore, malrapide pasis por Andreo. Li ne sukcesis denove endormiĝi. La sorto de liaj kunuloj ne forvaporiĝis el lia kapo, kaj post tiom da senesperaj tagoj, la neatendita, subita espero, ke li povas saviĝi el sia kruela kaptilo kaj el sia humiliga morto, plenigis lian koron per ekscito.

Venu, venu jam la mateno! Forpasu ankaŭ la tago, kaj revenu denove la nokto, eble la nokto de lia saviĝo! – tiel li observis, rigardis la nigran firmamenton kun malfermitaj okuloj.

Super lia kaĝo ululis strigo. Ĉu ĝi eble anoncas la morton de liaj kamaradoj, aŭ ĝuste la lian? ... Kaj ĉu li povas kredi al la indiĝena junulino? Ĉu li povas esperi pri la promeso, ke ŝi – sola kontraŭ la tuta vilaĝo – sukcesos savi lin?... Entute: kial ŝi volus lin savi? Kial Kvanga estus pli bona, ol la ceteraj membroj de la tribo?

Li rememoris pri la konversacio, kaj rememoris pri tio, kion la junulino asertis: ke ŝi ne apartenas al ĉi tiu tribo, sed oni forrabis ŝin el alia regiono, – kaj ĉe tiu penso li iomete trankviliĝis. Kvanga vidas en li sian propran sorton, kaj ŝi bokore deziras savi lin.

Malrapide alvenis la mateno. La arda sunglobo dignoplene levis sin sur la ĉielo. Alvenis la nova tago, la tago de esperoj kaj korpremo!

La loĝantoj de la vilaĝo kondutis pli ekscitite, ol iam ajn ĝis tiam. Jam dum la matenaj horoj ili ĉirkaŭis la kaĝon, brue, tumulte ili rigardis, observis la sintenon de Andreo, ŝajnis, kvazaŭ ili jam preparus sin por la lasta horo de la kaptito.

Andreo baraktis inter dubo kaj espero, dum li atendis sian venontan sorton. Li opiniis esti ĉe la sojlo de la morto, kaj samtempe ĉe la sojlo de la saviĝo. Kiu pordo malfermiĝos antaŭ li? Ĉu lin trafos la morto aŭ al la vivo? – tiel li afliktiĝis inter la pezaj demandoj, kaj li ektremis pro la subita ĝojo, kiam en la amaso, inter la ĉeestantoj li subite rimarkis la junulinon Kvanga.

Plena de espero li gluis la rigardon al la indiĝena junulino. Fakte li nur nun rimarkis, ke ŝi – per la vestaĵo, per ĉiuj movoj – kiomgrade diferencas de la aliaj membroj de la tribo. Ŝian kolon ornamis kolĉeno el ruĝaj koraloj, ŝi surhavis jupon el basto, ŝi plektis florojn inter siajn harojn, sur ŝiaj brakoj estis brilaj braceletoj, fine ankaŭ ŝiaj rigardo kaj movoj diferencis de tiuj de la ceteraj. Ŝi ne estis tiel sovaĝa, ne tiel kruela.

Kvanga ne venis proksimen, eĉ ne alparolis Andreon, nur kaŝe mansvingis al li, ke ankaŭ li ne malkaŝu sin iel. Sed tiu mansvingo valoris por Andreo pli ol io ajn. En sia febra ekscito li opiniis preskaŭ tion, ke antaŭ la okuloj de Kvanga povas okazi al li nenio malbona, nenio danĝera.

La suno iom post iom atingis la supron de sia vojo, poste ankaŭ tagmezo forpasis, proksimiĝis la vespero.

Tri, iom altaj, maldikaj maljunuloj venis, tiuj, kiuj observis la kaptiton de la kaĝo jam ankaŭ en la unua vespero – kaj malantaŭ ili tumultis, bruis la batalantoj de la tribo kun armiloj.

La maljunuloj havis timigan aspekton. Ĉiu el ili surhavis pentritan skeleton sur sia nuda korpo laŭ reala mezuro. Ili proksimiĝis kun minaca, solena sinteno. Unu tenis en la mano grandan kurban tranĉilon el fendita ŝtono, la ceteraj paŝadis kun lanco en la mano. La grupo de la batalantoj okupis lokon iom pli malproksime de la kaĝo, kaj el ilia gorĝo eliĝis strangaj krioj, dum ili observis la eventojn.

La publiko ĉirkaŭ la kaĝo flankentiriĝis kaj lasis larĝan liberan vojon por la maljunuloj dekoritaj kvazaŭ skeletoj, kaj je ilia alveno, kvazaŭ je signalo, ili komencis pli fervore kriadi, ol iam ajn pli frue. Kelkaj saltadis ĉirkaŭ la kaĝo pro la ĝojo kaj ĉikane ili ŝmacadis per la lipoj, aliaj kriadis al la maljunuloj kun vigla mansvingado, la infanoj rulis sin pro la plezuro, kaj ili imitis al Andreo la movojn, kvazaŭ ili tranĉus lian gorĝon.

Andreo komprenis, kion signifas la alveno de la maljunuloj, la triumfa kriado de la batalantoj kaj la bruo de la sovaĝa popolo. Li streĉis siajn nervojn por dignoplene kontraŭrigardi la proksimiĝantajn kruelajn minutojn.

Oni mallevis la kaĝon, unu el la maljunuloj malfermis ĝian pordon, la du ceteraj kaptis Andreon, kaj eltiris la malfeliĉan viktimon.

Kiam Andreo paŝis sur la teron, lia kapo komencis turniĝi. La arboj, la praloĝantoj, la kabanoj, la dekoritaj maljunuloj, ĉiuj komencis rapidege turniĝi ĉirkaŭ li.

Li sentis, ke liaj gamboj – kiuj jam forgesis sian originalan funkcion – tremas, li sentis, ke lian korpon inundas la ŝvito, sed li tamen kolektis sian tutan forton, kaj venkis sian febran kapturniĝon, ĉar li ne deziris kompatinde konduti antaŭ tiuj abomenaj vivuloj.

Li denove trarigardis la bruan publikon, kaj tiam lia rigardo denove trafis la vizaĝon de Kvanga. Ankaŭ ŝi mem konsterniĝis kaj senmove staris ĉe la rando de la homamaso. Ŝiaj okuloj brilis pro la larmoj, esperon kaj konsolon jam eĉ ŝi ne povis doni al Andreo.

Intertempe la flustrado de la tri maljunuloj fariĝis vigla disputo.

Tiu, kiu tenis la tranĉilon, svingadis siajn brakojn kun krioj kaj per siaj manoj li kaptadis al Andreo denove kaj denove, sed la du ceteraj videble kontraŭdiris, kaj skuante sian lancon ili montradis al la ĉielo, al la subiranta, ruĝa sunglobo.

Sed vane ili estis duope, la maljunulo kun la tranĉilo jam preskaŭ venkis ilin en la disputo, des pli, ĉar la brua, laŭta publiko protektis lin.

Tiam el la amaso de la batalantoj neatendita vizitanto paŝis al la kaĝo: mem la dikventra tribestro ornamita per papagoplumoj. Tuj, kiam li aperis, la du maljunuloj kun lanco iris antaŭ lin, kaj kvazaŭ ofenditaj, kun protesta tono ili deziris pruvi ion, dum ili montradis al la vesperruĝo de la ĉielo denove kaj denove.

Jen griza nubo ŝvebis antaŭ la sunon ĉe la malproksima rando de la ĉielo.

La amaso nun fariĝis tiel muta, ke oni povis aŭdi la susuradon de la folioj en la facila vespera venteto. La rondkapa tribestro per mansvingo silentigis la maljunulojn, kiuj havis lancon, kaj mediteme observis la larĝan nubon, kiu kovris la sunglobon.

Malantaŭ la nubo elpafis sin longaj lumosagoj kaj la radioj formis ventumilon sur la vesperruĝa ĉielo, poste la fenomeno neniiĝis, solviĝis en la krepusko.

La tribestro turnis sin al la maljunuloj, kaj senvoĉe, preskaŭ timigite li mansvingis por urĝi, ke tiuj senprokraste reŝovu la kaptiton en la kaĝon! Sed la streĉitaj nervoj de Andreo tion jam ne eltenis plu. El lia brusto eksplodis dolora suspiro, poste li sentis nur tiom, ke la du maljunuloj, kiuj havas lancon, kaptas lin kaj puŝas lian korpon en la kaĝon. Malantaŭ li brue fermiĝis la pordo, kaj la kaduka konstruaĵo balanciĝis kun li, sed li jam aŭdis nek la la jubilan krion de Kvanga, nek la koleran bruon de la publiko. Li falis senkonscie en angulon de la kaĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.