La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIA ĈAPITRO

Andreon trafas grava danĝero, fine li spertas, kiel oni povas veturi en dorsokorbo

La monato marto salutis la mondon per pike freŝa vento. Ankaŭ la humoro de Andreo estis printempa. Jam delonge li atendis, ke la vintro forpasu, la suno ekbrilu sur la griza ĉielo super Vieno. Nun, kiam lia deziro fariĝos baldaŭ realo, li ekdormis kaj vekiĝis kun la demando: kiam finfine li povos forvojaĝi.

Meze de marto, en iu agrabla mateno alvenis la tempo por ekiri. Andreo ĉirkaŭbrakis sian fraton, kaj dankis lian helpemon. La protektan leteron li metis en la poŝon, apud la atlason de sinjoro Ŝovanka. Lia koro ekscitite batis, kiam li okupis lokon en la poŝta ĉaro. Al Vieno li alvenis piede, sed la tricent mejlojn longa vojaĝo ĝis Parizo eĉ por liaj junaj piedoj estus tro malfacila tasko. Do lia frato zorgis pri veturilo.

Nu! Stranga veturilo ĝi estis. Kiam la ĉaro ekveturis, ĉiuj ĝiaj elementoj krakis kaj knaris. Andreo jam komencis observi, kiam ĝi fine disfalos. La ĉevaloj estis maldikaj, oni povis vidi iliajn ostojn. La aĉaj bestoj malgaje tiris la kadukan ĉaron.

– Jes ja! – notis afekteme la koĉero, kiam li rimarkis, ke la ĉevaloj interesas Andreon. – Mia estiminda mastro, la ĉefoficisto de la Imperia Poŝto, ne toleras la mallaboremon. Kaj homo kaj besto devas labori por la nutraĵo. Jen lia teorio, kaj ĝi estas justa.

Ho! Vi grandkapulo! – pensis Andreo – ŝajnas al mi, ke laboron oni havas abunde, sed la nutraĵo des pli mankas.

Li ne reagis, prefere rigardis la ravan panoramon. La blankaj montopintoj rebrilis pro la printempa suno.

Kvankam la ĉaro malrapide veturis, la ĉevaloj malfacile levadis la piedojn, dum kelkaj tagoj ili tamen traveturis la urbojn kaj vilaĝojn de Aŭstrio, trapasis la limon sub blua-blanka bariero[3], kaj daŭrigis la vojaĝon en Germanio.

La dekan tagon ili alvenis al urbeto nomata Aschaffenburg. Estis jam vespero, kiam la ĉaro haltis en la ĉefplaco. La stratoj estis jam senhomaj, la paŝado de iu-alia malfrua piediranto malofte rompis la silenton. La lumo de meĉlampoj hejmece brilis tra la fenestroj.

Tamen en la gastejo de la poŝto estis laŭta bruo. Vigla muziko kaj kriado sonis el la salono al la malgranda mansardo de Andreo. Li lavis sin, poste volis rigardi, kiuj do amuzas sin en tiel bona humoro. Li neniel povus dormi, kaj ekdeziris ankaŭ vespermanĝi ion varman.

Longa, kruda lignotablo okupis la mezon de la salono, ĉirkaŭ ĝi sidis la bonhumoraj gastoj: tri viroj en uniformo kaj minimume tridek junuloj, kiuj drinkadis kaj kriadis. La uniformuloj estis prusaj soldatoj. Unu el ili estis serĝento[4], la aliaj kaporaloj[5] kaj ĉiu estis forta grandkorpa, timiga ulo.

Andreo okupis lokon ĉe iu flanka tablo, kaj observis la bruan kompanion kun naiva scivolemo. Lian atenton vekis precipe la stranga vestaĵo de la fremdaj soldatoj. Li rigardadis ilian blankan perukon[6], triangulan ĉakon kaj grizan jakon kun brilaj butonoj.

Ili ĝuste levis la glason por tosti.

Ne nur Andreo rigardis la soldatojn, sed ankaŭ ili rigardis lin. Post la trinkado la serĝento flustris ion al la kaporaloj, levis sin kaj ekiris al li per malcertaj paŝoj. La grandulo ekstaris ĉe la tablo de la junulo, plektis la brakojn antaŭ la brusto, kaj alparolis lin per raŭka voĉo.

– Se mi bone vidas, plaĉas al vi la uniformo!

Andreo ne sciis, kion respondi, prefere li silentis kaj ekmovis la kapon. Tion oni povis kompreni same "jes" aŭ "ne".

– Certe ĝi plaĉas – daŭrigis la serĝento – ja vi estas brava, forta junulo, bone vi aspektus en ĝi.

Hop! Kion li deziras de mi? – ektimis Andreo, kaj tute ne kapjesis, sed pensadis: kiel rifuzi la honorigan laŭdon.

– Tamen mi pli ŝatas mian civilan veston – li respondis kviete.

Pro la modesta respondo sulkiĝis la frunto de la serĝento, kaj lia laŭta voĉo plenigis la salonon.

– Kio? Ĉu vi ne dezirus esti prusa gardisto, se mi akceptus vin?

Sed vane bruis la serĝento, vane venis la kaporaloj ĉirkaŭ la tablon, Andreo ne perdis la prudenton. Li havis tian karakteron, se li sentis danĝeron, fariĝis pli kuraĝa, pli firma.

– Mi ne deziras esti gardisto, ĉar mi estas laboristo. Mi estas tajloro, kaj volas resti ĉe mia profesio.

La fenestroj ekvibris pro la laŭta ridego de la tuta kompanio.

– Ĉu vi estas tajloro, kaj vi ne hontas diri tion al ni? – demandis la serĝento.

– Tute mi ne hontas! – respondis firme Andreo. – Mi estas laboristo, kaj kiu priridas min, tiu estas fihomo.

Silento sekvis la krudajn vortojn por momento.

Poste ekbruis la tuta bando. La kaporaloj tuj iris al la seĝo de Andreo, la aliaj tumulte venis al la tablo, kaj tridek pugnoj volis bati lin.

– Ĉu tridek kontraŭ unu? Tio estas brila gloro! – kriis Andreo. Li stariĝis, kaj kaptis la seĝon per la manoj. Kio ajn okazos, ili ne facile venkos lin.

Fakte li ne havis esperon sukcese defendi sin, sed la krio de la serĝento rompis la bruon de la atako.

– Haltu! – li kriis, kaj kaptis sian grandegan pistolon por defendi Andreon. – Neniu kuraĝu tuŝi lin!

Andreo por momento liberiĝis, sed fakte li falis el unu kaptilo en la alian.

– Tiu junulo pruvis, ke li timas neniun kaj nenion. Li estas sub mia protekto. Kiu ne kredas tion, tiu faru provon, mi vidu!

Ĉiu rezignis pri la provo. La kaporaloj prezentis modelon, ili tuj sidiĝis ĉe la granda tablo, poste ankaŭ la junuloj reiris. La serĝento amike frapadis la ŝultron de Andreo kaj brakumis lin.

– Brava homo vi estas, frato. Vi estas inda sidi ĉe nia tablo.

Vane li ekskuzis sin, vane argumentis, ke li estas laca, la serĝento gvidis lin al la granda tablo, sidigis lin sur la benko, kaj regalis lin per glaso da vino.

– Vivu la soldatoj! – kriis laŭte la serĝento, kaj la tuta kompanio komencis entuziasme kriadi pro la plezuro.

Andreo devis trinki vinon kune kun ili, ĉu li deziris, ĉu ne. Jen, mi sukcesis gardi min kontraŭ la malamikoj – li pensis – sed kiel mi savos min el la kaptilo de tiu granda amikeco?

Denove li serĉis rimedon por foriri, sed tuj, kiam li demetis la glason, la serĝento ĉirkaŭbrakis liajn ŝultrojn tiel, ke li eĉ ne povis ekparoli.

– Jen! Tiel vi jam estas fraŭlo simpatia al mi! – diris la grandulo. – Ĉirkaŭrigardu ĉi tie! Ĉu vi vidas tiujn bravajn junulojn? Ili ĉiuj ricevos belan perukon, tian, kian mi havas, kaj elegantan triangulan ĉapelon, similan al la mia...

Andreo senvole pristudis la grupon. La plejparto de la kompanio jam estis ebria pro la vino, aliaj respekte rigardis la serĝenton.

– Hodiaŭ estis sukcesa varbado en tiu ĉi mizera loko. Eĉ en la urbo Würtz ni ne povis kolekti tiom multe da uloj – daŭrigis la serĝento. Li forgesis, ke oni aŭdas liajn vortojn. Poste li rekonsciiĝis, kaj denove alparolis Andreon:

– Ni estas dudek naŭope. Ĉiu el ni estas sanega, forta, kiel la fero. Decidu aliĝi al ni, ni estu tridekope. Vi certe ne deziras tion, ke mi foriru kun dudek naŭ novuloj. Tio estus hontinda afero. Ĉu ne, knaboj?

– Jes! Jes! – kriadis la grupanoj el ĉiu direkto. – Ni estu tridekope. Tridek estas ronda nombro – kaj ili denove komencis levadi la glasojn.

La serĝento denove plenigis la glason de Andreo dum momento, kaj unu el la kaporaloj tuj ekkriis:

– Vivu la reĝa moŝto de la prusoj! Drinku, frato, je la sano de nia reĝo!

Andreo senespere baraktis, sed la serĝento per forto premis la glason en lian manon. Li ne povis rifuzi, se li deziris ne kolerigi la soldatojn.

– Atendu! – li pensis – Tuj mi ŝanĝos tiun grandan amikecon!

– Pardonu sinjoro serĝento, sed mi ne rajtas drinki je la sano de la prusa reĝo! – li diris, kaj remetis la glason sur la tablon. – Mi estas hungaro. Li ne estas mia reĝo.

La serĝento rigardis al Andreo malafable, sed li jam havis rutinon.

– Ĉu vi estas hungaro? Bonege! – li ekkriis sen videbla kolero. – Ne ekzistas pli bona soldato, ol la hungara! Mi bone scias tion, kredu! Prenu la glason, knaboj! Vivu la brava hungara nacio!

La kompanio komencis tiel laŭtan vivuadon, ke oni povus surdiĝi. La serĝento denove metis la glason en la manon de Andreo, rapide eltrinkis sian propran vinon, kaj per minacaj okuloj kontrolis: ĉu la knabo kuraĝas kontraŭstari.

– Nu, ĉu vi eltrinkis? – li demandis. – Estas bone! Mi jam vidas, ke vi faros ian karieron... Sed atentu! Vi estas hungaro, do vi ne rajtas drinki je la sano de la prusa reĝo. Vi pravas. Sed aliflanke vi povas esti lia soldato! Ĉu ne?

Andreo eĉ ne havis forton respondi. Lian kapon turmentis la alkoholo, ĉar li ne manĝis ankoraŭ. Li vidis proksimiĝi la manon de la serĝento:

– Manpremu, frato! Morgaŭ matene vi jam marŝos kun tiuj bravaj uloj, kaj mi komandos vin!

Andreo preferis retiri sian manon, sed unu el la kaporaloj kaŝe iris malantaŭ lian dorson, kaj puŝis lian brakon tiel, ke lia mano falis en la manon de la serĝento. La granda mano tuj fermiĝis, kiel kaptilo.

Andreo ne povis plu movi sian brakon.

– Nu, finfine vi konsentas! – kriis la serĝento triumfe, kaj rigardis fiere la kompanion. – Mi interkonsentis kun li, knaboj, vi estas jam tridekope...

La ebria grupo laŭte ĝojkriis, kvankam ili jam apenaŭ povis sidi, kaj ili trinkis je la sano de la trideka novulo. Andreo vane provis liberigi sin, lia mano estis fiksita en la forta mano de la serĝento.

La situacio estis tre danĝera por Andreo. En tiu periodo Germanio konsistis ankoraŭ el diversaj malgrandaj ŝtatoj de princoj kaj grafoj. La varbistoj de la regantoj vagadis en la lando, kaj kaptis la fortajn, sanajn junulojn per trompo aŭ forto. Kiu falis en iliajn manojn, tiu dum longaj jaroj devis servi kiel soldato.

Kelkaj el la tiranoj estis eĉ pli danĝeraj. La grafo de Hessen ekzemple organizis kvazaŭ ĉasadon por kapti homojn, kaj li simple vendis la viktimojn al Anglio aŭ Nederlando. Tiuj kaptitoj havis eĉ pli teruran sorton, ĉar oni portis ilin al malproksimaj kolonioj, kaj ili devis senarbigi ĝangalojn, aŭ batali kontraŭ la praloĝantoj.

Andreo nur malmulte sciis pri tiuj aferoj, tamen tiom estis sufiĉa por li. Ekde la unua momento li pensadis nur pri tio, kiel li povus liberigi sin. Ŝajne li akceptis la situacion, sed lia cerbo intense funkciis. Li detale observis ĉion, kaj eĉ la vino forvaporis el lia kapo pro la danĝero.

Kiam ĉesis la brua ĝojkriado de la novuloj, Andreo denove komencis esperi. Post kelkaj minutoj la serĝento klinis sin sur la tablon. Hodiaŭ li varbis tridek junulojn, do li jam povas ripozi. Tamen li ne forlasis la manon de Andreo, sed metis ĝin sur la tablon sub sian brakon. Lia kapo estis la plej peza balasto. Ebria homo, kiu dormas, estas malpli danĝera! – pensis Andreo.

La aliaj novuloj unu post la alia imitis la serĝenton, kelkaj eĉ kuŝiĝis sur la planko. Baldaŭ dormis la tuta kompanio. Nur la du kaporaloj restis sendormaj. Ili devis stari gardon, por ke neniu fuĝu en la nokta mallumo.

Andreo ŝajne dormis, sed fakte li atentis la kaporalojn. Unu el ili iris al la strato antaŭ la pordon, la alia ĉirkaŭiris la ĉambron, estingis la lampojn kun la drinkejestro, poste li kuŝiĝis sur benko, kaj baldaŭ ekdormis same, kiel la novuloj.

Mallumo kovris la ĉambron, nur la pala luno enrigardis tra la fenestro.

– Kiel mi povus liberigi min? – pensis Andreo, kaj ĉirkaŭrigardis en la ĉambro per akraj okuloj.

– Unue mi liberigu mian manon! – Malrapide li movis sian manon, sed la serĝento tuj ekmurmuris dum sia dormo. Post iom da tempo li denove provis tion, sed la rezulto estis la sama. Tiam li rapide kaj kuraĝe decidis. La piedojn li apogis al la tablo, kaj per unu puŝo renversis la benkon. Kun laŭta bruo ili ambaŭ falis sur la plankon. Dum la serĝento kaptis al la aero, la mano de Andreo kompreneble liberiĝis.

Sur la planko li urĝe forlasis la grandulon, kaj atentis, kio do okazos. Okazis nenio. La serĝento vekiĝis nur por momento, la aliaj dormis plu.

Post kelkaj momentoj Andreo malrapide ekiris en la ĉambro. Li ne kalkulis la pordon al la strato, ĉar tie gardis kaporalo. La pordon al la ŝtuparejo li trovis ŝlosita. Nun kion fari? Li ekzamenis ankaŭ la fenestron. Dikaj kradoj fermis ĝin. Ĉu li traserĉu la poŝojn de la kaporalo sur la benko? La ŝlosilo de la ŝtuparejo eble estas tie. Tia agado estus riska. Se la kaporalo vekiĝus, Andreo jam neniam povus liberiĝi.

Li staris senespere ĉe la fenestro, zorge ĉirkaŭrigardis. Tamen ekbrilis eblo por li. En la angulo regis grandega kameno. Ĝi konsistis el argilaj brikoj, kvazaŭ domo. La luno radiis al ĝi per ora koloro.

Andreo senbrue iris al la kameno, kaj malfermis ĝian pordon. Li palpadis la cindron. La interno estis malvarma, delonge ne brulis fajro tie. La junulo kaŭriĝis, rampis en la kamenon, kaj fermis ĝian pordon.

– Ĝis revido, sinjoro serĝento! Adiaŭ, prusa armeo!

La kameno interne estis alta, kiel homo, kaj larĝa, komforta kamentubo kondukis supren. Sur la muro de la kamentubo estis ŝtupetoj por la kamenpurigisto. Andreo ne hezitis. Li baldaŭ aperis sur la tegmento kun nigra vizaĝo.

Ĝuste virkato faris tie sian noktan promenon. Kiam ĝi ekvidis aperi Andreon el la kamentubo, terurigite ĝi forkuris per longaj saltoj. Ĝi verŝajne pensis, ke aperis la fantomo de iu mortinta kamenpurigisto.

Andreon tre interesis, kie do forlasis la kato la tegmenton, ĉar la domo ne kontaktiĝis kun aliaj domoj. Ankaŭ li ne havis emon longe resti ĉi tie.

– Mi sekvu la katon! – li decidis, kaj iris singarde ĝis la rando de la tegmento.

La kato fakte prezentis la konvenan direkton. Malgranda fenestro de mansardo elstaris ĉe la rando, ĝi estis kovrita ne per vitro, sed per papero.

Andreo facile trapikis la paperon, malriglis la fenestron, kaj saltis en la mansardon.

– Dio mia! – ekkriis iu en la ĉambro. – Ekbrilis flamo, kaj eklumis kandelo. Andreo trovis sin antaŭ lito kun dika plumkovrilo. En la lito kuŝis lavistino kun ronda vizaĝo.

Kion li diru, ke la sinjorino ne alarmu la tutan domon? Li pensis, ke plej bone estas diri nenion. Subite li eltiris grandan arĝentan taleron, kaj metis ĝin antaŭ la virinon. La mono fakte efikis pli bone, ol iu ajn vorto. La lavistino prenis la taleron, kaj rigardis Andreon jam pli afable.

Andreo sidiĝis sur kaduka seĝo. Li rakontis la historion, kaj petis la sinjorinon, ke ŝi helpu al li kaŝe forlasi la domon por alia talero.

– Estas malfacila afero – meditis la lavistino. La domo havas nur unu elirejon, sed tie gardas la kaporalo. Tamen ni elpensos ion. Mi volonte savos bravan junulon el la manoj de tiuj fihomoj.

– Kion do ni faru? – demandis Andreo senpacience. Li stariĝis kaj deziris tuj ekiri.

– Dum kelkaj horoj restu pacienca! – konsilis la sinjorino. Antaŭ mateno mi ne povas eliri el la domo, ĉar tio frapus la okulojn de la gardanto. Sed matene mi portos la purajn vestojn al la edzino de la urbestro per tiu granda dorsokorbo. Vi kaŝos vin en la korbo, mi kovros vin per puraj vestoj, kaj portos vin for. Sufiĉe forta mi estas por tio.

Matene fakte realiĝis la plano de la lavistino. Andreo veturis en la korbo, kaj li provis resti tiel silenta, kvazaŭ li mem estus nur lavita vesto. Ĉe la pordo la kaporalo haltigis la lavistinon por momento, sed li vidis, ke ŝi estas aĝa sinjorino, do li ne multe petolis prefere lasis ŝin iri plu.

Tiel ili atingis flankan straton. La lavistino metis la korbon sur la teron, Andreo freŝe elsaltis, kaj dankis la helpon. Li transdonis la duan taleron, poste demandis, kiu vojo kondukas plej rapide for el la urbo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.