La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

UNUA ĈAPITRO

Andreo Jelky forlasas sian naskurbon, kaj ekvojaĝas al la mondo

Estis bela somera tago en 1754. En la hungaria urbo Baja[1] la homoj ekmiris. El la kamentubo de la tajloro-majstro Stefano Jelky grizaj fumo-serpentoj flugis al la ĉielo dum la tuta tago. Ĉu eble li hejtas la domon? Tio ne estas verŝajna. Somere la suno zorgas pri la hejtado ankaŭ en tiu regiono same, kiel ĉie en la granda mondo. La najbaroj opiniis, ke la familio Jelky kuiras, bakas, fritas.

Nu, bone! Sed kial ili kuiras, bakas, fritas? Ne estas festo. Pasko jam forpasis, Kristnasko ankoraŭ longe ne venos. Ne estas naskiĝtago, ne okazas geedziĝo. La scivolaj virinoj, mastrinoj demandis, demandadis, sed neniu sciis respondi. Fine kelkaj sinjorinoj vizitis la domon por ekscii ion. Disflugis la informoj, ili cirkulis kaj plimultiĝis: ĉe la familio Jelky estas granda festeno. En la kuirejo estas jam multaj bongustaj manĝaĵoj, supoj, viandaĵoj kaj kukoj.

Vespere jam ĉiu sciis, ke Andreo - la dua filo de Stefano Jelky - morgaŭ foriros el la gepatra domo. Li foriros malproksimen, tre malproksimen, eble eĉ trans la maron, por vidi la mondon.

Iu dubis:

– Tio ne povas esti! Li estas ankoraŭ dek ses jara infano!

– Li estas jam dek naŭ jara! – kontraŭdiris maljunulino – Li naskiĝis en la jaro de la granda superakvo, kaj tio okazis antaŭ dek naŭ jaroj.

Ĉiu kredis tion, ĉar la maljunulino havis la plej bonan memorkapablon en la urbeto. La homoj pensadis pri la kuranta tempo, kaj ili opiniis:

– Se li fakte estas jam dek naŭ jara, do, li iru por vidi la mondon!

Dum tio en la domo de la tajloro-majstro kunvenis la plej bonaj amikoj de la familio, kaj komenciĝis la vespermanĝo. En la urbo ĉiu respektis la maljunan sinjoron Stefano Jelky, ne pro ia dokumento pri nobela rango, sed pro liaj homeca karaktero, laboremo kaj honesta vivo. Ne prauloj postlasis liajn farmon, domon, fruktoĝardenon. Li akiris ĉion per la laboro de siaj propraj manoj.

La maljuna pastro de la urbeto kaj la grandkorpa kantoro sidis ĉe la riĉa tablo. Andreo – kiam li estis ankoraŭ vere juna knabo – lernis de la kantoro multajn belajn hungarajn kantojn. Sinjoro Ŝovanka, la urba instruisto, levis sian glason por tinti. En la lernejo li instruis Andreon skribi kaj legi, kaj li ofte rakontis al sia lernanto pri malproksimaj landoj, ekzotikaj urboj.

Nur la maljuna mastrino – la patrino de Andreo – ne havis bonan humoron. Kelkfoje ŝi malĝojis tiel, ke eĉ la anekdotoj de la kantoro ne vekis rideton sur ŝia vizaĝo. Estas kompreneble, ke ŝi malĝojis. Ŝia plej aĝa filo jam antaŭ dek jaroj ekloĝis en Vieno, kaj nun ŝi adiaŭos ankaŭ la pli junan. Ĉu Andreo revenos iam al la gepatra domo? Kiu scias? Do, la maljuna mastrino malĝojis, kiam ŝi havis kelkajn liberajn minutojn por siaj pensoj.

Sed la vizaĝo de Andreo gaje radiis.

– Neniam timu, kara patrino! - li ĉirkaŭbrakis ŝin afable. – Vieno ne povas esti tiel granda urbo, ke mi perdiĝu en ĝi. Mia frato, Jozefo, gardos min... Sed ankaŭ mi mem povas gardi min.

Stefano Jelky, la maljunulo, fiere rigardis sian filon.

– Vi pravas filo mia! – li diris serioze. – Helpu vin mem, kaj ankaŭ Dio helpos. Mi opiniis tion en mia tuta vivo. Post la infanaĝo ankaŭ mi ne sidis ĉiam ĉe la hejma fajro, tamen, kie ajn la sorto min trovis, mi pripentis nenion. Ho, kiel multe mi militis! Mi ekkonis la duonon de Eŭropo, Italion, Francion... Ni foje vizitis eĉ Parizon, kvankam reĝo Luizo ne tre ĝojis pro nia vizito. La foraj urboj... Petrogrado, Timiŝoaro..., multaj bataloj okazis, ĝis fine ni forpelis la turkojn el nia lando por ĉiam.

Andreo jam konis la historiojn pri grandaj bataloj, kiel batalis lia patro en la kontraŭturkaj militoj, tamen li aŭskultis la vortojn de sia patro kun brilaj okuloj jen denove kaj denove. Nun la junulo rigardis al la glavo, kiu pendis en la angulo. Ĝi apartenis al la patro, kaj meritis la ripozadon post la longa servado.

– Jes – daŭrigis la tajloro-majstro – danĝerajn periodojn mi travivis, sed mi ĉiam plenumis miajn devojn, kiel mi nur povis. Poste mi revenis al mia patrio. Mi deziris bone agadi ankaŭ en mia profesio. Mi zorgis pri mia familio, kaj dece edukis miajn du filojn. Tion mi faris sukcese, ĉar ili ambaŭ elektis mian profesion, kaj ili estas la plej bonaj tajloroj en nia regiono.

La maljunulo iom silentis, poste rigardis al sia filo.

– Via frato restos en Vieno, ĉar li estas tajloro-majstro de la imperiestro. Komence mi malĝojis, sed fine mi akceptis tion. Li povas demonstri, ke hungara fakulo bonege faras sian laboron ĉie en la mondo. Sed vi – laŭ mia deziro – dum du aŭ tri jaroj profundigu viajn fakajn konojn ĉe via frato, poste revenu hejmen kaj daŭrigu la laboron ĉi tie, ĉar la hungara popolo bezonas ĉiun bonan majstron.

Andreo promesis, ke li obeos, kaj revenos hejmen post kelkaj jaroj. Do, li vekis pli bonan humoron ankaŭ en la patrino. La gastoj opiniis, ke la intenco de la gepatroj kaj la promeso de la filo estas ĝustaj, poste ili vigle konversaciis, ili donis konsilojn por la vojaĝo. Intertempe la vespero forpasis. Kiam la maljuna pastro rigardis al sia duonfunton[2] peza poŝhorloĝo, li konstatis, ke forpasis jam noktomezo, nun estas jam aktuala tempo por ekiri hejmen.

Do, li ĉirkaŭbrakis Andreon, kaj ankoraŭfoje admonis lin, ke li ĉiam restu honesta. Poste ankaŭ la kantoro ĉirkaŭbrakis la knabon, kaj li donacis al la junulo libreton kun la plej belaj hungaraj kantoj, kiujn li mem notis en ĝi per belaj, rondaj literoj. Sinjoro Ŝovanka ne iris hejmen, sed tiunokte li ekkuŝis en la ĉambro de sia lernanto sur ŝafo-pelto.

La fenestroj de la domo baldaŭ fariĝis nigraj. Tamen ne ĉiu dormis en la ĉambroj. La maljuna tajloro-majstro malfacile trovis trankvilon, lia edzino eĉ ne povis fermi la okulojn. Ŝi senĉese pensis pri la vojaĝo kaj futuro de sia filo. Baldaŭ venos la mateno, la knabo forvojaĝos. Kiam ŝi povos denove ĉirkaŭbraki lin?...

Ankaŭ Andreo havis strangajn sonĝojn dum la tuta nokto, kvankam kutime li dormis profunde. Li sonĝis pri malproksimaj maroj, grandaj ŝipoj.

Antaŭ li aperis malproksimaj kontinentoj ĝuste tiel, kiel li legis pri ili antaŭe. Foje li batalis kontraŭ timindaj sovaĝbestoj, aŭ li estis malriĉa vagabondo, foje li estis granda militestro kaj reprezentantoj de urboj transdonis peticion al li. Poste li naĝis en senfina oceano, lin atakis grandega ŝarko, kaj ĝi jam preskaŭ englutis lin, sed feliĉe en tiu momento li vekiĝis.

– Andreo! Andreo! Leviĝis la suno, ankaŭ vi leviĝu el la lito!

Li malfermis la okulojn kaj ekridetis, ĉar fakte iu prenis lin, tamen ne tiu timinda ŝarko, sed la bonkora sinjoro Ŝovanka. Li pravis, ĉar la suno jam delonge komencis sian kutiman promenadon sur la ĉielo.

Andreo tuj elsaltis el la lito, kaj ne pasis duonhoro, kiam li estis jam preta ekiri. Ankaŭ en la korto komenciĝis la kutima matena agado, la bovoj trankvile paŝadis al la herbejo. Ĉevaloj trinkis la malvarmetan akvon apud la puto. Tie staris ankaŭ la patro de Andreo, li ĝuste tiam bruligis la unuan tiutagan tabakporcion en la pipo. La patrino ekzamenis la dorsosakon en la verando de la domo: ĉu la rimenoj estas sendifektaj, kaj la kroĉiloj bone tenas ilin? Ankaŭ Hektoro – la maljuna ŝafhundo – scivole rigardis la dikan dorsosakon.

Baldaŭ ili kune sidiĝis por matenmanĝi, poste venis ankaŭ la malfacila momento por adiaŭi. Dense ekpluvis la larmoj de la patrino, kvankam ŝi provis reteni ilin. Eĉ la okuloj de la patro nebuliĝis, kiam li lasis ekiri la filon.

– Jen, tri oraj moneroj, mia filo! – diris la maljuna tajloro. – Estu ŝparema! Tiom sufiĉos por la vojaĝo ĝis Vieno. Salutu vian fraton, Jozefon, en mia nomo! Mi mesaĝas al li, ke mi deziras neniam aŭdi malfavoran informon pri liaj produktoj...

Nur tiom li diris mallaŭte, ĉirkaŭbrakis kaj kisis sian filon. Poste la patrino tiris Andreon al si, kaj ŝovis malgrandan monujon en lian manon. La mano de Andreo sentis en ĝi rondajn, pezajn objektojn. Prave! Ili estis grandaj pezaj, arĝentaj moneroj.

Do, li surmetis la ĉapon, levis la dorsosakon, prenis vojaĝbastonon, kaj forlasis la gepatran domon kun sinjoro Ŝovanka. Lia koro estis tiel peza, ke li ekdeziris forĵeti la bastonon, demeti la dorsosakon kaj ne malfermi la lignopordon de la korto. Tamen li ne faris tion, ĉar li ne volis poste honti.

Kiam ili atingis la finon de la strato, li denove returnis sin. La gepatroj staris ĉe la pordo, kaj rigardis lin. La patrino svingis blankan tukon por adiaŭi Andreon. Tiu blanka tuko ofte aperis antaŭ liaj okuloj en la sekvaj jaroj, dum la aventuraj vojaĝoj, kiujn li ankoraŭ ne konjektis...

Andreo kaj la instruisto baldaŭ paŝadis sur la landvojo. Ankaŭ la maljuna Hektoro silente levadis siajn piedojn malantaŭ ili. Ĝi deziris iomete akompani sian pli junan mastron. Ili kreskis kune, ili ambaŭ nun atingis la dudekan jaron, tamen ĉiu nomis Hektoron "maljuna hundo" kaj Andreon "la juna Jelky". Tiel maljustaj estas la homoj...

Andreo kaj lia kunulo iris senvorte dum mallonga tempo, poste la instruisto rompis la silenton por forpeli la malgajajn pensojn de la knabo.

– Nu, juna amiko – li diris, kaj haltis por momento – ankaŭ mi deziras donaci al vi memorobjekton. Eble ĝi estos utila, se vi deziras vidi la mondon.

El sia poŝo li eltiris libroforman aĵon, kiu havis kartonan kovrilon. Sur ĝi estis nenia surskribo, Andreo tamen tuj rekonis, kio ĝi estas. Kiel li povus ne rekoni, ke ĝi estas la granda atlaso de sinjoro Ŝovanka! Ja ankaŭ li lernis el ĝi dum la lernojaroj. La geografio estis lia plej ŝatata studobjekto. La fingro de lia instruisto gvidis lin tra la tuta mondo. Andreo sciis ankaŭ tion, ke la instruisto alportis tiun valoran objekton el la Germana Ebenaĵo, kiam li revenis al Hungario post longa foresto.

Do, Andreo tre ĝojis, ke li povas porti kun si tiel utilan helpilon. Li ĉirkaŭbrakis sian instruiston, kaj elkore promesis, ke li neniam forlasos tiun atlason, kien ajn ĵetos lin la sorto.

Tiel ili iris ankoraŭ longe. La junulo kaj la maljunulo mallaŭte konversaciis, la hundo silente paŝadis. Fine ili atingis grandan ŝtonon, kiu montris la limon de la urbo Baja.

– Andreo, mia juna amiko! – diris la instruisto, kaj haltis ĉe la ŝtono. – Nun mi devas forlasi vin. La tempo pasas. Se mi ne returnus min, la infanoj notus en la taglibron, ke hodiaŭ ĝuste la profesoro forestas sen permeso... Dio helpu vin, juna amiko!

Andreo ne povis reteni la larmojn dum la adiaŭo. Li deziris danki al sia instruisto lian helpemon, sed li ne trovis la konvenajn vortojn.

– Nu, mia juna amiko! – la maljunulo premis la dekstran manon de Andreo, kaj rapide returnis sin por ne longigi la malfacilajn momentojn. Li ekiris rekte al la urbo per longaj, firmaj paŝoj. Andreo staris ĉe la limo-ŝtono ankoraŭ dum kelkaj minutoj, poste ankaŭ li movis sin diligente al la mala direkto. La maljuna Hektoro ankoraŭ hezitis. Kion fari? Ĉu sekvi sian junan mastron, aŭ akompani la instruiston al la hejmo? Ĝi malgaje rigardis Andreon, sed saĝe kalkulis sian malforton kaj maljunan aĝon, poste kun malbona humoro direktis sin al la instruisto.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.