La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEK TRIA ĈAPITRO

Du armeoj pace iras hejmen, nur unusola reĝo grumblas sur la batalkampo

Kiam Andreo kaj la malpacienca, agema kolonosanktulo forlasis la bazon, kaporalo Jost transprenis la komandon. La dika homo – kun serene trankvila vizaĝo – zorge ekzamenis ĉiujn partojn de la improvizita fortikaĵo. Li havis tempon por plifortikigi la grandan barikadon, ĉar laŭ la aktualaj informoj la malamiko ankoraŭ ne ekiris por ataki.

La plejparto de la soldatoj portis grandajn arbotrunkojn kaj ŝtonojn al la enirejo de la ravino, do tiel kreskis, fortikiĝis la zorge konstruita ŝirmejo. Aliaj okupiĝis pri la eksplodarmiloj kaj preparis la solan malgrandan kanonon por batalo. Aliaj portis diligente municion – kanonokuglojn – malantaŭ la barikadon. Fine ili instalis la malgrandan kanonon sur la barikado tiel, ke el sia bone fiksita loko ĝi subrigardu al la vasta tereno antaŭ la ravino.

Forpasis unu horo. La soldatoj finis la fortikigon de la barikado, restis jam nur la kontrolprovo. Kaporalo Jost komandis alveni la kvar plej fortajn soldatojn. Po du ili prenis grandan trunkon ambaŭflanke, kaj kun rapida elano ekbatis la barikadon per ĝi. Nenio malbona okazis. La barikado konstruita el rokoj kaj arbotrunkoj bone kontraŭstaris la kontrolprovon, nur ĉe kelkaj lokoj prezentiĝis iomgrada ŝanceliĝo, sed tie la soldatoj fortikigis ĝian stabilecon ĝuste per tiuj arbotrunkoj, kiujn ili ĵus uzis por la kontrolprovo.

Kiam ili ĉion finfaris, kaporalo Jost ordonis al la regimento tute retiriĝi. Ĉe la rokofendaĵo – lasita por enirejo – la soldatoj po unu enpaŝis, kaj interne kun bona humoro, kontente rigardis la vastan rokofortikaĵon defenditan el ĉiuj direktoj.

Nur la gardostarantoj restis ekstere. Ili iris antaŭen tute ĝis la rando de la urbo, kaj larĝe observis: kiam do la reĝo forlasos la ĉefurbon kun sia armeo?

En la ravino, malantaŭ la barikado kaporalo Jost ordigis la pozicion de sia regimento, plenigis la supron de la barikado per armitaj soldatoj – ĉiu en bona ŝirmejo – kaj precipe la du ekstremojn de la barikado, kie la granda konstruaĵo apogis sin al la du muroj de la ravino, por ke la malamiko neniel sukcesu surgrimpi la rokojn, kaj ataki ilin desupre.

Ankaŭ la brava kaporalo opiniis, ke la intenco de Andreo estas ĝusta, do kiel eble eviti la malegalan batalon inter la sagoj kaj eksplodarmiloj, kaj ne verŝi superflue sangon. Li severe ordonis al la soldatoj:

– Se mi ne komandas ion alian, vi ne rajtas celi al la malamikoj! Pafu nur antaŭ la piedojn de la unua vico aŭ en la aeron super ili. Kaporalo Jost deziris klarigi la celon de tiu ordono al la mirantaj soldatoj, li eĉ komencis fari tion per kelkaj vortoj, sed ili jam ne havis plu tempon.

Kurante tra la kampo alvenis la gardostarantoj.

– Venas la reĝo kun sia armeo!

Post la alveno de la gardostarantoj fermiĝis la lasta enirejo de la barikado. Surda silento ekregis la ravinon, nur el la malproksimo aŭdiĝis ia obtuza, minaca muĝo, kvazaŭ tempesto alproksimiĝus kaj aŭdiĝus tondroj demalproksime.

Kaporalo Jost ankoraŭfoje trarigardis la fortikaĵon, la soldatogrupojn malantaŭ la barikado, poste ankaŭ li mem grimpis sur la barikadon, okupis lokon apud la malgranda kanono kaj subrigardis al la vasta kampo.

La vidaĵo antaŭ liaj okuloj ne estis konsola. Grandega armeo el praloĝantoj – ili estis almenaŭ dumilope – inundis malsupre antaŭe paŝadis batalantoj kun pafarko kaj ŝildo en larĝaj vicoj, poste denove tri vicoj da homoj kun lanco, fine la trunko de la armeo en larĝa, brua, malhela tumulto.

Ŝajne reĝo Mahabi ne estis timema homo, ĉar li iris tuj post la lanculoj, pli ĝuste li ne iris, sed granda elefanto portis lin, sur ĝia dorso li sidis sub la ombro de baldakeno kun oraj ornamajxoj. La elefanto certe estis bezonata, ĉar la reĝo estis brave dika viro, lia onda dikeco elŝoviĝis el lia pompa milita vestaĵo, lian kapon ĉirkaŭis orumita krono kun juvelŝtonoj.

Apud la elefanto de la reĝo paŝadis du pompe vestitaj batalantoj. Ili frapadis nekonatan muzikilon similan al tamburo, laŭ minaca ritmo, pli kaj pli laŭte. Post ili sekvis figuroj en blanka mantelo – de la plando ĝis la kolo. Ili estis la pastroj de la granda preĝejo en Kandy, kaj la muĝan ritmon de la tamburado ili akompanis per obtuzaj, monotonaj tamen fortaj krioj.

La armeo rapide proksimiĝis. Kaporalo Jost vidis la persistan, ardan vizaĝon de la praloĝantoj, kaj baldaŭ li ekkomprenis la ripetitajn kriojn de la pastroj.

– Antaŭen batalantoj! Antaŭen kontraŭ la feringi-oj! La Sankta Dento de Budho apartenas al ni!

Troviĝis io timiga en tiu kriado, en la klakanta, monotona bruo de la tamburoj, kaj en la muĝo de la homoamaso. Ili proksimiĝis tiel persiste, kvazaŭ obsedite kaj kun tiel impeta elano, ke kaporalo Jost por momento pensis: la armeo forlavos la regimenton kune kun la barikado, kune kun ĉio.

Sed subite okazis io alia. Reĝo Mahabi levis sin sur sia elefanto, kaj mirinde laŭte ekkriis. La armeo samtempe haltis kaj mutiĝis pro la krio. Estis videbla nur tiom da movoj, ke la batalantoj streĉis la pafarkojn en la unuaj vicoj.

Tiam unu el la figuroj en blanka mantelo iris antaŭen, haltis rekte kontraŭ la barikado, kaj en la surda silento komencis krii laŭte.

– Feringi-oj! – li kriis al la soldatoj malantaŭ la barikadon, lia voĉo akre rompis la silenton – Feringi-oj! Mi vidas, ke vi kaŝiĝis, sed eĉ sub la tero vi estus en nekonvena loko, ĉar vi ne sukcesos vin savi el la terura kolero de reĝo Mahabi. La potenco de Budho estas kun ni, kaj reĝo Mahabi ordonas al vi en la nomo de Budho, ke vi forĵetu la armilojn, kaj kapitulacu antaŭ lia persono, en alia okazo vi ĉiuj pereos en fajro.

Supre, malantaŭ la barikado la soldatoj tenis siajn armilojn pretaj por pafi, kaj ankaŭ la meĉo brulis apud la malgranda kanono. Kaporalo Jost atendis ankoraŭ por momento, kaj li mem celis per la kanono laŭ sia intenco, poste komandis pafi antaŭ la piedojn de la unua vico de la armeo.

Kun fulma ekbrilo kaj laŭta tondro eksonis la malgranda kanono, kaj ankaŭ la pafiloj laŭte klakis. La tero disŝprucis antaŭ armeo, kaj la fumo de la pafoj kun blua nuanco forŝvebis de super la barikado.

Kaporalo Jost observis la rezulton malantaŭ la kanono.

La armeo de la praloĝantoj, kiuj ĝis nun batalis maksimume kontraŭ kelkaj fusiloj kaj ankoraŭ neniu el ili vidis kanonon, konsternite retiriĝis pro la pafoserio. La larĝaj vicoj konfuziĝis, multaj ĵetis sin sur la teron pro la teruriĝo, la elefanto levis sian rostron kaj timigite trumpetis, reĝo Mahabi falis sur siajn kusenojn kaj provis ĝustigi la pompan krono sur la kapo.

Dum kelkaj minutoj kaoso kaj teruro regis la armeon, sed unusola pafoserio ne rezultigis venkon, eĉ ne haltigis efike la atakon de la malamiko. Pri tio ja kalkulis ankaŭ kaporalo Jost.

Malsupre sur la kampo la praloĝantoj – kiam ili vidis, ke nenio malbona okazis pro la timigaj tondroj – baldaŭ denove ordigis siajn vicojn, ankaŭ reĝo Mahabi reprenis sian pli fruan dignon, kaj la pastroj post interkonsiliĝo komencis kriante deklari al la armeo, ke jen Budho difektis la armilojn de la feringioj, ĉar ili tondras, tamen ne damaĝas, kaj eĉ ili ne povus damaĝi la fidelajn batalantojn de Budho.

La armeo de la praloĝantoj baldaŭ reprenis la ordon, denove ekbruis la tamburoj, la unuaj vicoj de la armeo ekiris antaŭen, streĉiĝis la fortaj ŝnuroj de la pafarkoj, kaj sagopluvo falis sur la barikadon. La sagoj klakadis sur la barikado, kiel hajlo. Ili plejparte refalis de sur la dura korpo de la rokoj aŭ pikis sin en la arbotrunkojn, la ceteraj susurante transflugis super la kapo de la defendantoj.

Je la komando de la kaporalo denove kaj denove pafoserioj frapiĝis antaŭ la armeon de la praloĝantoj, sed la efiko de la sendanĝeraj pafoserioj nun jam videble malpliiĝis, kaj la armeo kun pafarkoj kaj lancoj post ĉiu pafoserio venis pli proksimen al la barikado. Lancoj zumis en la aero, ŝtonopluvo falis sur la barikadon, kaj kvazaŭ susuranta birdosvarmo ekflugus, denove kaj denove sagoj tranĉis la aeron super la barikado.

Kelkaj sagoj baldaŭ trovis la aperturojn de la barikado, iu soldato vundiĝis ĉe la brako, kaj faligis sian pafilon kun dolorplena siblado. Aliaj malpacience kriis al kaporalo Jost.

– Kio okazos al ni? Kial ni ne defendas nin?

Kaporalo Jost malantaŭ la kanono senmove observis la armeon, kiu en ĉiu minuto pli kaj pli proksimiĝis. Super lia kapo flugis lancoj, ĉirkaŭ li klakadis ŝtonoj, sagoj susuris timige. Ankoraŭ unu minuto kaj ili pereos...

Kion fari? Kion ajn ordonis leŭtenanto Jelky, nun ili jam bezonis ŝargi la kanonon per mitrajlo, kaj ili devas sin defendi per armiloj, en alia okazo ĉiuj mortos ĉi tie, – li taksis la situacion. Por momento li rigardis al la malproksimo, poste permesis al la soldatoj fakte uzi la pafilojn kontraŭ la malamiko, kaj li mem celis per la kanono la unuan vicon de la armeo de la praloĝantoj.

* * *

La malgranda grupo malrapide trapasis la korton de la preĝejo. La sankta sepobla – sed sepoble malplena – kesto brilis tie, sur la ŝultro de la kvar soldatoj, la ceteraj kun eltirita glavo paŝadis apud ĝi. Por kvar homoj la kesto ne estis tre granda pezo, ili malrapidigis siajn paŝojn nur pro la singardemo, kvankam ili sciis, ke reĝo Mahabi kun sia armeo evidente forlasis la urbon, sed ili ne povis esti certaj, ĉu li ne postlasis armitojn, aŭ ĉu ne estas aliloke kaŝitaj pastroj en blanka mantelo por neatendite ataki ilin.

La korton de la preĝejo en duonrondo ĉirkaŭis malaltaj monahejo-similaj konstruaĵoj. Kiam la malgranda grupo preteriris la konstruaĵojn, ili subite renkontiĝis kun stranga kolektivo. La neatendita renkontiĝo konfuzis ilin, ili konsternite haltis por momento, sed ĝustatempe ili rekonsciiĝis.

– Ve! Ve! Ni pereis! Ni mortos! – rompis la silenton de la korto senespera ve-kriado.

Ĉe la enirejo de la korto plende plorantaj homoj kaŭris sur la tero, maljunuloj, virinoj, infanoj ve-kriadis. Ili estis eble centope. Videble ili priploris ankoraŭ nur la forbrulintan grandan palmon, sed ili ne kuraĝis paŝi en la korton.

Post la unua konsterniĝo Andreo rapide improvizis. Li ordonis al unu el la soldatoj – kiu bone parolis la lingvon de la praloĝantoj – iri antaŭ la grupo kaj laŭte kriadi.

– Flanken antaŭ la Sankta Dento! Flanken antaŭ la Sankta Dento de Budho!

Nun okazis vera plorado kaj vekriado. Kiam la plorantoj ekvidis la orumitan keston, ili kun timema humileco flankentiriĝis kaj komenciĝis duoble pli laŭta veado.

– La feringi-oj forportas ĝin! Ili forportas la Sanktan Denton! – kriadis senespere la praloĝantoj.

La maljunuloj frapadis sian bruston, ŝiradis sian barbon. Kial ili ĝisvivis tiun teruran tagon? La virinoj plorante kun krioj kaŭriĝis sur la tero, kaj ankaŭ la infanoj – kvankam ili eble ne multe komprenis el la afero – laŭtigis la veadon de la plenkreskuloj.

Andreo kaj liaj kunuloj sen ia ajn obstaklo trairis la urbon. La junuloj kaj maljunuloj de la bambuo-kabanoj kun timema kriado kuradis tien kaj reen ĉirkaŭ la soldatoj. Tuj kiam ili, rimarkis la brilantan keston ili komencis ve-kriadi kaj ĵetis sin sur la teron, dum la soldato daŭre kriadis.

– Flanken antaŭ la Sankta Dento! Flanken antaŭ la Sankta Dento de Budho!

Fine la malgranda grupo forlasis la urbon, kaj nur la vento portis al ili la bruon de la plorado jam pli kaj pli mallaŭte. Je la instigo de Andreo ili iris rapide, kaj post unuhora marŝo alispeca bruo frapis iliajn orelojn, krakado de pafoserio kaj eksploda batalkriado.

Andreo komandis iri kiel eble plej rapide al la bazo. Li jam sciis, kiel miraklan potencon havas eĉ la malplena kesto, se oni pensas, ke la Sankta Dento estas en ĝi. Nun li timzorgis nur pri tio, ĉu ili alvenos ĝustatempe, ĉu ili ne malfruos?

Kurante ili grimpis sur ian mildan monteton, kaj kiam ili atingis la supron, tuj ili ekvidis la svarmantan armeon de reĝo Mahabi. La praloĝantoj ĝuste amase atakis la barikadon de la ravino, ili svarmis, kirliĝis, ondis tie antaŭ la kruta deklivo de la barikado. La unuaj vicoj jam komencis grimpi sur la barikadon, kaj ili ne retiriĝis eĉ pro tio, ke kelkaj mortis aŭ vundite refalis pro la pafoj.

Andreo haltis por momento, kaj taksis la situacion. Jes! Verŝajne li ne malfruis, sed estas evidente, ke kaporalo Jost tuj devas pafi per la kanono al la malamiko, se li ne volas perei tie kune kun la tuta regimento. Tio ne povas okazi! Tion li ne povas lasi! Li ne venis al la insulo por mortigi, sed por restarigi la pacon.

Li ordonis al la soldatoj levi supren la oran keston.

La grupo kun rapidaj paŝoj, tamen dignoplene rapidis de sur la monteto, kaj aŭdace ekiris rekte al la barikado.

– Flanken antaŭ la Sankta Dento! Flanken antaŭ la Sankta Dento de Budho! – kriis la soldato el plena gorĝo, kaj se li eksilentis por momento, Andreo transprenis lian rolon kun ne malpli laŭta voĉo.

Inter la atakantoj unue aperis nur iom da maltrankvila movado – kvazaŭ la tempesto unue flirtigus la foliojn en la arbaro – poste fariĝis terura kaoso.

Kiam la praloĝantoj ekvidis la suprenlevitan keston, ili kun adorplena ektimo forkuris, tiel ili lasis liberan vojon antaŭ ĝi. Forkurante ili forĵetis la armilojn, poste kun plenda kriado ili ĵetis sin sur la teron.

Andreo ekgvidis sian grupon al la barikado laŭ la subite liberigita vojo. Li rimarkis, ke tie – protektite de armiloj – oni ĝuste malfermas por li la enirejon ĉe la roko. Se ili atingos ĝin, ili venkos.

La apero de la kesto obsedis la amason de la praloĝantoj. Jen la momento, kiu decidas pri ĉio. Ĉu ili povas utiligi tiun ĉi momenton, aŭ preterlasos la okazon?

Jam nur malpli ol cent paŝoj estis bezonataj ĝis la barikado, kiam danĝera okazo haltigis ilin. Reĝo Mahabi subite vekiĝis el la konsterniĝo, kaj komencis terure kriadi.

– Mortigu ilin! Mortigu la feringi-ojn!

Ankaŭ unu el la pastroj en blanka mantelo komencis kriadi. Li deziris klarigi al la praloĝantoj per rapide klakanta lango, ke la sankta relikvo havas potencon nur en liaj manoj, en la manoj de la feringioj valoras neniom, sed tiu kriado ne multe utilis. Dum unu minuto li ne povis neniigi la religian kredon, kiun oni plantis en la animo de la homoj dum jarcentoj.

Tiam – preskaŭ en la lasta minuto – la grupon kun la kesto la pastroj mem atakis per lancoj triope. La batalo daŭris mallonge, la lancoj flugis malproksimen pro la brilaj batoj de glavoj, kaj la figuroj en blanka mantelo senespere, ŝancele restis tie, meze de la armeo.

Andreo kaj liaj kamaradoj malaperis ĉe la malfermita enirejo de la ravino, kaj en la sekva momento ili jam staris sur la barikado kaj suprenlevis la orumitan keston.

Andreo mem paŝis sur altan rokon, kaj komencis paroli al la plende zumanta armeo. Lia voĉo laŭte sed bonintence traflugis la batalkampon.

– Homoj! La Sankta Dento de Budho apartenas al ni! Finiĝis la milito! Budho deziris tiel! Budho ne deziras verŝi sangon! Iru hejmen en paco!

Malsupre, sur la kampo fariĝis surda silento. La praloĝantoj flustre interkonsiliĝis, ili opiniis, ke la feringi parolas kun Budho mem, kaj je la vortoj de Andreo la armeo komencis nehaltigeble disiri. Ili kunportis kelkajn vunditojn, kaj mortintojn.

Vane kriadis la pastroj, vane kriadis reĝo Mahabi pro sia freneza kolero, la batalantoj kun plenda plorado ekiris hejmen. Kiam la regimento de Andreo pace forlasis la ravinon ankaŭ la reĝo grumble sed des pli rapide sekvis la armeon kun siaj laŭtaj pastroj.

La suno jam mallevis sin malantaŭ la montoj, ĝia lumo ruĝe trapikis la facilajn vesperajn nubojn.

La soldatoj de la regimento – precipe la brava kaporalo Jost – feliĉe kaj respekte ĉirkaŭis sian leŭtenanton.

– Ni estis en grava danĝero! Sen tiu Sankta Dento ni havus nun malfacilan situacion.

– Temas pri nenia Sankta Dento. Ĉi foje mi trompis la pastrojn. – malfermis Andreo la kovrilon de la kesto.

Kaporalo Jost konsternite gapis al la malplena interno de la plej malgranda kesto. Andreo en bona humoro ridis kune kun sia grupo, kiu tiel kuraĝe, saĝe helpis lin en la aventura misio.

La regimento pro singardemo tamen pasigis la nokton malantaŭ la barikado. La fajroj de la gardostarantoj flagris kaj videblis demalproksime. La soldatoj ripozis en dolĉa dormo post la ekscita kaj laciga tago.

La sekvan tagon la regimento vekiĝis en bona humoro, kun freŝa energio, kaj ankoraŭ en malvarmeta mateno ekmarŝis por reiri al Kolombo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.