La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK OKA ĈAPITRO

Andreo ekkonas sian edzinon, kaj sinjorino Parra ekkonas ties rubenoruĝan veston

Peter Albert Van der Parra havis ne nur bonan koron, sed ankaŭ bonan memoron, ĉar post tri tagoj Andreo fakte ricevis la oficialan dokumenton, ke oni forpermesas lin el la armea servo por nedifinita tempo. Andreo ĝoje adiaŭis la lacigan kaj monotonan armean vivon, surmetis civilajn vestojn, kaj ankoraŭ tiuvespere forlasis la kazernon.

Post kelkaj tagoj la publiko de Batavio ekvidis tute novan tabulon sur iu domo en la ĉefstrato de la urbo. Ĉiu atente rigardis tiun tabulon, ĉar oni ankoraŭ ne renkontis metiiston kun tiel stranga nomo kaj kurioza nacieco, ekde kiam konstruiĝis la urbo Batavio.

ANDREO JELKY
HUNGARA TAJLORO-MAJSTRO

La tabulo pendis sur la domo de nederlanda komercisto nomata Sequin. Li disponigis spacon en sia domo por la laborejo de Andreo, kaj bonkore konsentis ankaŭ tion, ke la nova tajloro de la urbo lupagos nur post kvaronjaro por la luataj ĉambroj.

Andreo reklamis sin sur la tabulo kiel hungaran tajloron, sed li kompreneble ne deziris, ke la estimata publiko de batavia mendu hungarstilajn vestojn, sed li intencis demonstri, ke la laboro de hungara majstro povas konkuri ie ajn en la mondo.

En la vestofarado li observis la instruojn de sia frato Jozefo. Punte ornamitaj silkaj jakoj, veluraj vestoj kaj similaj produktiĝis sub liaj manoj laŭ la tiama modo.

Li havis sufiĉe da klientoj ĉar la protektado de la guberniestro (kaj ne malpli lia fidinda bona laboro) logis al li la riĉulojn de la urbo. Do la entrepreno de la hungara tajloro-majstro baldaŭ prosperis, kaj li ne bezonis jam krediton de sia dommastro.

Li estis gaja, ke lia vivo bone stabiliĝis, sed tiam kaprica hazardo ĵetis lin en novan danĝeran aventuron.

Tiel komenciĝis la afero, ke iu oficisto, kiu loĝis je du-hora piediro for de la urbo, venigis la novan tajloron. Andreo veturis per ĉaro ĝis la somerdomo, zorge notis la mezurojn de sia plej nova kliento, poste kontente ekiris returne al la urbo.

En tiu tago varme ardis la suno, do nun li ne veturis per la ĉaro, sed piede sekvis ĝin sub la ombro de la palmoj, kiuj viciĝis laŭ la vojo. Dum li tiel promenadis kelkcent paŝojn post la ĉaro, subite li ekvidis lageton kun pura akvo. Ĉirkaŭ ĝi estis ombro-donaj arbustoj. Andreo forte ekdeziris la malvarmetan akvon.

Neniu troviĝis en la proksimo, do li rapide demetis siajn vestojn por refreŝiĝi en la akvo, sed kiam li paŝis en la akvon, lian piedon tuj ekpikis io. En la sekva momento li jam sentis dek aŭ dudek pikojn. Li ektiminte deziris regrimpi, sed pro la glita grundo li falis en la akvon. Kiam li restariĝis, lian tutan korpon pikis, mordis io, li ne sciis, kio.

Kriante li elsaltis el la akvo, sed kiam li alrigardis sin, eĉ pli teruriĝis. Lia haŭto estis plena de amaso da hirudoj, kaj ĉiu abunde suĉis lian sangon.

Estas sciinde, ke en tiuj tropikaj regionoj la hirudoj estas danĝeraj bestoj. Ili kaŝe atendas la nesingardajn predojn ĉe la bordo de la lagoj. Se besto aŭ homo paŝas en la akvon, la sangosuĉantaj monstroj atakas amase. Ili gluiĝas al la haŭto, kaj nehaltigeble elsuĉas la sangon ĝis la lasta guto.

Ankaŭ sur la korpo de Andreo festenis almenaŭ cent hirudoj. Neniam ankoraŭ kuracisto terapiis iun per tiom da hirudoj. Ankaŭ pli maldikaj suĉis lian sangon, ili estis la junuloj, sed la pli maljunaj, pli rutinaj hirudoj estis almenaŭ dudek centimetrojn longaj. Ili similis al malpli grandaj serpentoj, kaj tiu tuta avida regimento suĉis lian sangon tiel abunde, ke ili eble ne ĉesos ĝis unu guto restos en lia korpo.

Andreo kun senespera kriado postkuris la ĉaron, dum li provis deŝiri la terurajn sangosuĉantojn, sed ili prefere disŝiriĝis, tamen ne forlasis sian predon. La malaja koĉero feliĉe ankoraŭ ne malproksimen veturis. Li baldaŭ ekaŭdis la kriadon de Andreo kaj unue eĉ sian vipon li faligis pro la teruriĝo. Tuj li komencis savi sian pasaĝeron.

– Rapide en la ĉaron! – kriis kaj li mem tiris Andreon sur la sidlokon, samtempe batis la ĉevalojn per la vipo tiel, ke ili tuj ekgalopis, kiel la vento.

La bonulo forte tenis la gvidrimenojn, kriante admonis siajn ĉevalojn, poste subite forlasis la landvojon kaj veturis plu sur la dezerta grundo. Flugis la ĉaro rapide, la ĉevaloj forte ŝvitis kaj laŭte spiris, kiel la drako, sed post kelkaj minutoj ili atingis lokon, kiun la koĉero trovis taŭga por halti.

Ĝi estis dezerta loko. Sur la arĝente griza grundo ne kreskis herboj, nur kelkaj marĉetoj troviĝis ie-tie.

La malaja koĉero prenis Andreon de sur la sidloko, kaj tuj kuŝigis lin en iun iom pli grandan marĉeton, dum per unu mano li ruladis Andreon per la alia mano li prenis la blankan sekan polvon de la soda grundo, kaj metis ĝin sur la dorson kaj bruston de Andreo.

La medikamento de la koĉero tuj efikis. La hirudoj ne ŝatas la pike salan akvon kaj la polvon de la soda akvo. Ili baraktis kaj falis de sur la korpo de Andreo unu post alia, dum la sango ruĝigis la blankan grundon.

Sed vane falis la avidaj monstroj, ili postlasis multajn freŝajn vundojn. Nun oni jam devis haltigi la sangofluon, alimaniere Andreo, kiu saviĝis de la hirudoj, nun mortus pro la sangoperdo.

Sed la malajo konis taŭgan kuracilon kontraŭ tio, ĉar la praloĝantoj kreskas inter similaj danĝeroj.

Li zorge levis la malfortan korpon kaj iris al proksima saliko-arbo. Li deŝiris ĝian ŝelon laŭ formo de longaj bendoj. La bendojn li dispecigis, kaj sur ĉiun vundon li gluis unu el tiuj pecoj.

La puraj freŝaj ŝelopecoj gluiĝis al la vundoj kaj ŝtopis la sangofluon.

– Kial vi ne demandis min, ĉu oni povas tie baniĝi? – kritikis la koĉero Andreon, sed nun jam vane, ĉar pro la sangoperdo li svenis.

Lia vizaĝo paliĝis, liaj okuloj fermiĝis, liaj membroj pendis senmove. La sveninton la koĉero rapide metis sur la ĉaron, kaj ne multe zorgis pri la perditaj vestoj, sed rapide li kovris Andreon per sia mantelo, reveturis laŭ la landvojo, kaj rapide al la urbo.

Estis luma tago, kiam Andreo tiel nekutime revenis.

La homoj kolektiĝis. Baldaŭ disvastiĝis la informo pri la malfeliĉa akcidento. Ĉiu kun kompato parolis pri la sortobato de la hungara tajloro. La bonkoraj loĝantoj de la urbo ĉie menciis lian nomon kun sincera solidareco.

La viktimo de la hirudoj longe kuŝis hejme en la lito, la sangoperdo preskaŭ morte malfortigis lian korpon, kaj nur la plej zorga flegado povis malfacile resanigi lin. Forpasis monatoj ĝis li tute resaniĝis.

Tamen, eĉ la plej granda malbono povas rezultigi bonon. Ankaŭ Andreo povis danki sian proksiman grandan feliĉon al tiu danĝera aventuro.

De kiu povus atendi Andreo tiel zorgan, sindonan flegadon, kian li bezonis inter fremdaj homoj, ĉi tie ĉe la fino de la mondo? Li povus kalkuli pri neniu, se la bela juna filino de lia dommastro Sequin ne helpus al li.

Hertha Sequin ekde la unua tago prizorgis la loĝanton de sia domo, kaj restis apud li dum ŝi diligente, bonkore flegis la malsanulon. Ankaŭ la unuajn paŝojn ĉe la resaniĝo li faris helpe de Hertha, kaj ne multe estis bezonata, ke la dankemo en lia koro kresku ĝis sincera amo al la svelta bluokula junulino.

Pri kio ili parolis, kion ili decidis dum la longa resaniĝo promenante inter la floroj kaj arboj de la ĝardeno, aŭ sidante en la ombro de iu maljuna arbo, tion oni ne scias, sed kiam Andreo tute resaniĝis, kaj denove malfermis sian laborejon, tuj tiuvespere li aperis antaŭ sia dommastro, kaj laŭ la etiketo proponis geedziĝon al la filino, al sia fidela flegantino.

Estas fakto, ke la neatendita geedziĝpropono surprizis sinjoron Sequin. Sur lia frunto aperis sulkoj, kaj li larĝe malfermis la okulojn, kvankam li ŝatis kaj estimis la diligentan loĝanton de sia domo, sed la deziro, ke li tiel rapide akceptu lin kiel bofilon, tre surprizis lin.

– Kara amiko! – ekparolis fine la denskorpa, maljuna komercisto – Fakte vi ne havas stabilan pozicion en nia urbo.

– Mi havas bonan profesion, kaj mi povas laborakiri sufiĉe da mono. – respondis Andreo memfide, kaj li deziris daŭrigi, sed Sequin interrompis per levita mano.

– Jes, jes! Mi estimas kaj honoras ĉiun bonan, diligentan profesiulon, via profesio estas respektinda. Sed ĉi tie, en Batavio, vi laboras sen oficiala permeso, nur helpe de la eksterordinara protektado de nia guberniestro ...

Andreo alrigardis sian dommastron surprizite. Li aŭdis ion, kion li ne konjektis ĝis nun.

– Ni supozu – ĉar oni devas esti singarda – klarigis la nederlandano kun zorga pripensado – do ni supozu, ke nia guberniestro ne protektos vin plu. Tiam la organizo de tajloro-majstroj tuj protestos kontraŭ tio, ke vi plu laboru ĉi tie kiel tajloro, ĉar ĉi tie, en la urbo vi ne rajtas agadi en via profesio.

– Kial mi ne rajtas? – demandis Andreo konfuzite.

– Ho! Vi ne rajtas esti tajloro-majstro en Batavio, ĝis vi ne fariĝis ŝtatano.

– Andreo kun iom pli bona humoro proponis la plej simplan solvon.

– Bone. Do mi fariĝos ŝtatano de Batavio.

Sed Sequin turnadis la kapon.

– Ne tiel simpla estas la afero. En la liston de la urbanoj oni registras neniun, kiu ne apartenas al iu majstro-organizo en Batavio.

– Kiel? – demandis Andreo tute konfuzite. – Oni ne akceptas min en la majstro-organizo ĝis mi ne fariĝos urbano en Batavio, kaj mi rajtas esti urbano, nur se mi apartenas al iu majstro-organizo? Sed tio estas la plej granda absurdaĵo, sinjoro! Laŭ tiuj kondiĉoj mi povas atendi nenion bonan en tiu ĉi urbo.

La nederlandano reagis al la eksplodo de Andreo kun severa alrigardo.

– Hja! – li malfermis la manplaton – niaj reguloj ekzistas ekde la ekzisto de la urbo, kaj eĉ se vi nomas ilin absurdaĵo, tamen ili estas reguloj.

Kvankam Andreo ne deziris disputi kun la patro de la fianĉino, tamen li ne povis reteni ankoraŭ unu demandon.

– Mi respektas la regulojn de la urbo, tamen mi estas scivola, kiel povas esti, ke ĉi tie tamen laboras homoj, se rajtas labori nur la urbanoj, sed urbano ne povas esti alia, nur tiu, kiu jam laboras.

– Tre simple. – repaciĝis fine Sequin. – Samtempe oni devas registriĝi en la listo de la urbanoj kaj en la listo de la majstro-organizo.

Poste, ĉar plaĉis al li la miranta rigardo de Andreo, admone li daŭrigis.

– Vi, kvankam vi iom tro rapide decidas, fakte estas homo, kiu plaĉas al mi. Helpe de mia guberniestro ni aranĝos la aferon antaŭ ol ne estos tro malfrue. Kaj se ĉio estos en ordo, mi konsentos: edzinigu mian filinon.

Sequin fakte komencis zorgi pri la afero, kaj helpe de Peter Albert Van der Parra li solvis, ke la nomo de Andreo samtempe, eĉ en la sama horo estis registrata en la granda libro de la urbanoj kaj en la listo de la majstro-organizo.

Do tiel okazis, ke la hungara knabo kun aventura vivo, en la sama tago fariĝis nederlandano kaj tajloro-majstro en la majstro-organizo, cetere feliĉa fianĉo.

Post unu monato la feliĉaj gefianĉoj aranĝis la geedzigan ceremonion, kaj en la domo de Sequin okazis brila festeno. La festenon vizitis la riĉaj loĝantoj kaj oficialaj personoj de Batavio por transdoni donacojn kaj bondezirojn al la junaj geedzoj.

Ankaŭ la grandkorpa guberniestro mem, Peter Albert Van der Parra aperis, kaj kio estas eĉ pli grava, apud li aperis lia edzino. La bonhumora guberniestro videble fartis tre bone en la bonfama domo, kie li vidis konkretiĝi la nederlandajn virtojn. En sia tosto li menciis tion.

– Estimataj amikoj! – li levis la glason – Permesu al mi, ke en la nuna, bela minuto mi levu mian glason je nia virta samurbano, kiu kvankam ne naskiĝis en la glora regiono de nia patrio Nederlando, sed li naskiĝis en la malproksimaj ebenaĵoj de Hungario, tamen li meritas nian respekton pro liaj nederlandeca honesto, nederlandeca seriozeco, kaj nederlandeca diligento. Do ni malnovaj nederlandanoj trinku je la sano de tiu nova, kiu en tiu ĉi horo eĉ plifortigas la bonan rilaton kun ni tiel, ke li edzinigas belegan nederlandan junulinon. Vivu Andreo Jelky!

Estas fakto, ke tiu tosto, plena de nacia konscienco, lacigis la guberniestron ĝis la lasta spiro – poste dum tuta horo li ne povis diri eĉ unu vorton – sed li rikoltis grandegan sukceson. La gastoj entuziasme ĝojkriis kaj vivuis la novan nederlandanon same, kiel lian feliĉan edzinon.

Nur unu gasto ŝajnis malbonhumora dum la gaja festeno, kaj ŝi estis la edzino de la guberniestro. Ŝajnis, ke la eminentan sinjorinon ne interesis io alia en la tuta vespero, nur la rubenoruĝa, velura vesto de la fianĉino.

Kiam ĉirkaŭ noktomezo ekveturis la kaleŝo de la guberniestro antaŭ la domo de Sequin, post longa silentado subite ekparolis la edzino de la guberniestro.

– Peter Albert!

– Kion vi deziras kara Dorotea?

– Ĉu vi aŭdas Peter Albert?

– Mi aŭdas kara Dorotea, sed tamen mi ne aŭdas, ĉar vi diris ankoraŭ nenion.

Peter Albert dum kelkaj minutoj daŭre aŭdis nenion, sed poste subite eksplodis la malica kolero de lia edzino.

– Nu, mi deziras diri nur tion, ke tiu barbara ulo ankaŭ pli frue ne plaĉis al mi kaj nun jam eĉ malpli plaĉas, sed lian edzinon mi tute ne toleras.

– Kara Dorotea! – diris kviete la grandkorpa guberniestro – Ĉu ofendis vin iam tiu kara junulino? Mi neniam vidis pli bonan nederlandan junedzinon. Ŝi estas tiel bonkora, tiel modesta...

– Ĉu bonkora? Ĉu modesta? – interrompis akre la edzino – Ĉu tiel? Kaj ĉu vi ne rimarkis, ke ŝia rubenoruĝa velura vesto estas tute samaspekta, kiel la mia? He he he! Ĉu tio estas modesteco al vi?

La guberniestro malgaje suspiris, kaj alrigardis sian edzinon.

– Kvankam mi ne rimarkis tion, sed eĉ se estas tiel, tio verŝajne estas hazardo, ne povas esti io alia.

– Ĉu hazardo? Rubenoruĝan veluran veston ĝis nun havis nur mi en tuta Batavio. Hieraŭ mi surmetis ĝin la unuan fojon kaj jen sinjorino Jelky havas ĝuste tian. Tion mi ne toleros! Se nur mi scius, kiu malkaŝis la sekreton pri mia rubenoruĝa vesto.

Kaj tiel plu dum la tuta vojo, poste ankaŭ hejme en la palaco de la guberniestro. Do li fine aplikis tiun tradician strategion, ke plej bone estas respondi nenion.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.