La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEK UNUA ĈAPITRO

Andreo revivigas ducent (sed almenaŭ dudek) jaran statuon

Dek du tagojn daŭris la marŝado en la ĝangalo. La dek-trian tagon, ĉirkaŭ tagmezo la regimento elvenis el la grandega praarbaro. Antaŭ la okuloj de la soldatoj aperis rokoplena arbustokovrita, seka monto. La radioj de la suno rebrilis sur la blankaj ŝtonoj. La arbustoj kaj arbedoj velkis pro la varmo.

Andreo ordonis tuttagan ripozadon, kaj dum la soldatoj ekripozis ĉe la rando de la arbaro, li surgrimpis konsiderinde grandan rokon por trarigardi la longan, mildan montodeklivon.

Tiu regiono jam estis la teritorio de Kandy, la praa lando de la praloĝantoj, la koro de la insulo. Estas fakto, ke sur ĉi tiu flanko de la monto nenio prezentis spuron de homa vivo, sed Andreo sciis el la mapo, ke post unu-du taga marŝado, ili atingos la unuajn vilaĝojn de la praloĝantoj, poste baldaŭ la praan ĉefurbon mem, kie kaŝiĝas la Sankta Dento.

– Ho! Tiu Sankta Dento. Kie, kiel mi akiru ĝin? Mi akiros ĝin, eĉ se el la fundo de la infero. – li observis mediteme la pejzaĝon antaŭ si.

La senfina ĉielo estis agrabla por liaj okuloj post la longa marŝado en la obskura praarbaro. Li sentis en si energion kaj memfidon por plenumi sian aŭdacan mision.

Dum li tiel meditis, subite li ekvidis maljunan praloĝanton ne malproksime sur la montodeklivo. La maljuna enlandano, ŝarĝita de fruktoj kaj floroj, grimpis supren. Li moviĝis sen bruo, kaj pro sia klopodo ŝajne ne havis zorgon pri la soldatoj, kiuj svarmis ĉe la rando de la arbaro.

Sed Andreo des pli zorgis pri li. Rapide li malsuprenvenis de sur la roko, rapidis al la maljunulo, kaj por amike ekparoligi lin, unue li demandis, kien li portas la fruktojn en tiu neloĝata regiono.

– Mi portas ilin al Ramajun. – demetis la maljunulo la korbon plenan de fruktoj.

Li rigardis al Andreo sen ia ajn ektimo, kaj li eldiris la nomon "Ramajun" kun tia nuanco, kvazaŭ ĉiu bona homo en la mondo devus koni tiun Ramajun.

Sed Andreo neniam aŭdis tiun nomon. Vane li serĉadis en la memoro, ne ŝajnis al li, ke ĉu en Batavio, ĉu en Kolombo oni menciis al li.

– Kiu estas Ramajun? – li demandis scivole.

– Ĉu vi ne scias feringi? – demandis la praloĝanto kun ofendita tono.

Li nomis Andreon "feringi", kiel la praloĝantoj nomis la eŭropanojn. Poste kun kompata superemo en sia voĉo li klarigis.

– Ramajun estas nia plej fama kolonosanktulo.

Andreo ne komprenis pli multe per tiu klarigo, do li povis fari nenion alian, ol demandi plu.

– Ĉu kolonosanktulo? Kio estas kolonosanktulo?

– Ĉu eĉ tion vi ne scias, feringi? – alrigardis lin pli akre la maljunulo – La kolonosanktulo stariĝas sur la supro de alta kolono, kaj neniam plu revenas.

Andreo eĉ nun ne komprenis la aferon pli ol antaŭe.

– Kaj kion li povas fari tie supre? – li demandis denove kun ne tre granda respekto.

– La kolonosanktulo meditas pri la potenco de Budho, kaj tiel li revenos glore lian regnon. – donis respondon la maljunulo kun severe instrua voĉo.

Andreo prefere restis ĉe teraj demandoj.

– Kaj ... ĉu li neniam sidiĝas aŭ kuŝiĝas? Ja tio estas neebla!

– Por vi, feringi, multaj aferoj estas neeblaj, kiujn nia sanktulo kapablas fari.

– Tamen, se li endormiĝas – daŭrigis Andreo – li povas fali de sur la kolono kaj eĉ rompi al si la kolon.

La maljunulo eĉ pro tia senrespekta supozo ne perdis sian trankvilon.

– Li ne falas. – deklaris mallonge. Nokte Budho pendigas al li nevideblan ŝnuron el la ĉielo, kaj ĝin preninte li povas dormi senzorge.

– Ĉu vi jam vidis tiun ŝnuron? – ridetis Andreo.

– Mi ne vidis ĝin, ĉar tiu ŝnuro estas nevidebla. Budho plektis ĝin el la nenio.

– Se li plektis ĝin el la nenio, kompreneble ĝi estas nevidebla. Mi komprenas. – kapjesis Andreo bonintence.

Kiel li povus utiligi tiun renkontiĝon por sia misio? Tiu demando aperis en liaj pensoj. Tiu kolonosanktulo certe havas ian rilaton kun la Sankta Dento, mi esploru plu, eble mi ekscios ion konvenan.

– Kaj ekde kiam staras via Ramajun sur tiu kolono? – demandis Andreo la maljunulon post mallonga silento.

– Ho! Li staris tie jam en la vivo de la avo de mia avo – respondis entuziasme la maljuna praloĝanto – kaj ekde tiam li eĉ ne moviĝis. Liaj piedoj enradikiĝis en la kolono, kaj ĉirkaŭ li konstruis neston hirundoj, ĉar ili opinias lin ŝtonskulptaĵo. Ili sidiĝas sur liajn ŝultrojn, ĉar Ramajun neniam forpelas ilin.

En Andreo pli kaj pli maturiĝis la ideo, ke li necesas persone ekkoni tiun miraklan kolonosanktulon. Kvankam li ne kredis la vortojn de la maljunulo, prefere opiniis, ke Ramajun estas lerta ĉarlatano, ja oni povas tre facile misuzi la naivan kredemon de la simpla popolo. Sed egale. Povas esti nur utila afero, se li ekkonos la faman sanktulon de la insulo.

– Ĉu vi gvidus min al tiu sankta Ramajun? – li demandis nun jam kun pli respektema voĉo.

La maljuna praloĝanto alrigardis lin senvoĉe, ŝajne hezitis iom, sed fine li ne povis kontraŭstari sian inklinon ravi la fremdulon per la glora vidaĵo de la kolonosanktulo.

– Venu kun mi kaj vi renkontos lin. – li respondis fiere, poste por trankviligi sian konsciencon (se li eble farus ion pekan) li aldonis – Kvankam ne estas verŝajne, ke nia sanktulo mallevus sin por paroli kun viaspeca feringi.

Andreo lasis la regimenton sub la komando de kaporalo Jost, kunvokis kelkajn akompanantojn, kaj ili sekvis la maljunulon. Dum pluraj horoj ili grimpis supren sur la monto. Inter Andreo kaj la maljunulo jam ne okazis konversacio, nur la ŝtonoj krakis sub la piedoj de la soldatoj.

Fine ili atingis longan ravinon. Ĉe la fundo de la ravino lirlis monta rivereto, ili iris plu laŭ ĝia bordo. Tiam – tiel neatendite, ke Andreo ne kredis al siaj propraj okuloj – ĉe akra kurbo de la vojo ili subite ekvidis la strangan sanktulon de la lando.

La ravino atingis sunbrilan kanjonon. Ĉe la mezo de la kanjono regis granda roko. Sur la roko dika granitkolono levis sin al la ĉielo, kaj sur la supro de la kolono staris rigide senmova, malhela, maldika, skeletoforma figuro.

– Ramajun! – ekkriis la maljunulo kun adorplena teruriĝo.

Dum kelkaj minutoj li preĝis kaŭriĝinte ĉe la piedo de la roko, poste li denove leviĝis, duonlaŭte daŭrigis la preĝadon kaj komencis grimpi supren sur la roko.

Ne estis malfacile atingi la supron de la roko. Multaj faris jam tion dum longaj jaroj, sur ĝi ŝtupoformaj kavoj kondukis supren. Ĉe la piedo de la kolono kuŝis floroj kaj fruktoj por pruvi la adorplenan respekton de la popolo al la kolonosanktulo.

Andreo mansignis al siaj akompanantoj, ke ili postrestu, kaj li mem sekvis la maljunan praloĝanton sur la roko. Baldaŭ li staris supre, ĉe la piedo de la granitkolono. La kolono estis pli alta, ol Andreo, per suprenetendita brako li povus atingi ĝian supron, kie staris la maldikaj ostaj piedoj de la kolonosanktulo.

La maljuna praloĝanto demetis siajn donacojn, trifoje tuŝis la teron per sia frunto, kaj rapide malsupreniris de sur la roko. Li verŝajne opiniis sin ne inda por longe restadi tuj proksime al la fama sanktulo, sed Andreo restis supre.

Li estis plena de strangaj sentoj, kaj komencis observi la kuriozan figuron, kiu rigide staris. Tiel senmova trankvilo regis lian tutan korpon, kvazaŭ li estus el bronzo. Liaj maldikaj brakoj senvive pendis, liaj okuloj ne moviĝis, kvankam ili vidis, sed ne rigardis. Nur la longa blanka barbo moviĝis foje-foje pro la facila vento. Sur la kolono fakte nestis hirundoj, unu el ili ĝuste sidis sur la ŝultro de la kolonosanktulo, kaj – kvazaŭ ĝi flustrus sekretojn al lia orelo – mallaŭte pepadis.

– Ramajun! – alparolis Andreo la vivantan skulptaĵon post kelkaj minutoj. – Ramajun! La mondo konsideras vin granda filozofo, kaj via famo atingis min. La popolo asertas, ke vi scias ĉion, vi estas sankta kaj ĉiopova, kaj nek la sorto nek la naturo havas sekretojn por vi.

La sanktulo staris plu sen reago, kvazaŭ li aŭdus eĉ ne unu vorton el la parolo de Andreo.

– Ramajun! – kriis Andreo pli laŭte. Se vi estas ĉioscia, diru, kial pelas min la sorto tra maroj kaj kontinentoj, kial mi trovas ripozon nenie sur la tero? Respondu Ramajun, kaj donu al mi konsilon, kion fari?

La sanktulo nek moviĝis nek respondis. Andreo faris kelkajn paŝojn malantaŭen por pli bone vidi la kolonosanktulon. Post la unua konfuziĝo kaptis lin ia malpacienca deziro ĉiumaniere ekparoligi, aktivigi, tiun vivan sed tamen mortan homan korpon.

– Kial vi ne respondas? – li ekkriis kun ekscitita atendo – Ĉu ne konvenas al via digno respondi al iu, kiu demandas vin respekteme? Eĉ Dio respondas al siaj kreitoj! Kaj vi, kiu konsideras vin humila servisto de la plej alta potenco, ĉu vi ne havas respondon je mia demando?

La sanktulo ankaŭ nun ne respondis, sed liaj rigidaj trajtoj subite grimacis, liaj manoj senvole skuiĝis, sur la muskoloj de liaj ŝultroj kaj kolo ondis turmenta spasmo.

Minutoj forpasis dum la turmentiĝo de la sanktulo. Andreo silente gapis la ŝvitantan figuron, kiam subite krio eksplodis el la kolonosanktulo.

– Feringi! Feringi! Ĉu vi vidas tiun stangon? Ĝi estas tuj apud vi! Ĉu vi vidas ĝin?

– Mi vidas! – respondis Andreo surprizita pro la stranga demando.

Li pensis, ke la sanktulo montras al li la stangon pikitan en la teron, ĉar li deziras prezenti metaforon, kaj tiel respondi lian demandon. Sed sekvis io tute alia.

La vizaĝo, brakoj kaj la muskoloj de la kolonosanktulo komencis eĉ pli ondi, skuiĝi, kvazaŭ la perforte subpremita vivo ŝirus, turmentus lian tutan personon. Nun li kriis al Andreo kun jam kolera malpacienco:

– Prenu tiun stangon feringi, prenu, kaj tuj gratu per ĝi mian dorson!

Andreon tiel surprizis la neatendita deziro, ke li restis senmova. Sed tiam la sanktulo ankoraŭfoje alkriis lin per tremanta voĉo pro la kolero kaj turmentiĝo:

– Feringi! Gratu mian dorson!

Andreo nun jam ne hezitis, elŝiris la longan, rektan stangon el la tero, kaj per ĝia pinto zorge gratis ĉiuj korpopartojn de la sanktulo de la kolo ĝis la talio, liajn dorson kaj bruston. Tiam sur la sunbrunigita korpo trankviliĝis la turmenta skuiĝo, feliĉa kontento radiis sur la seka vizaĝo de la sanktulo.

– Sufiĉas feringi! – fine li suspiris. – Repiku la stangon al ĝia loko!

Andreo pikis la stangon en la teron kaj revenis antaŭ la kolonon. Mirante, surprizite li rigardis denove la sanktulon. La skulptaĵo jen reviviĝis, la korpon forlasis la malvarma rigido, la vizaĝo ŝanĝiĝis, la okuloj vigliĝis. Ramajun trankviliĝinte staris sur sia loko.

– Ne miru feringi! – li ekparolis post kelkaj momentoj. Ĉiu homo kredanta pri Budho, se vizitas kolonosanktulon, devas ĉiufoje preni la stangon pikitan en la teron kaj grati ties dorson, sed via gvidanto tamen forgesis fari tiun sian devon, kvankam mia dorso komencis juki tuj, kiam mi ekvidis vin. Ĉar, eksciu feringi, ne la malsato estas la plej grava turmento, nek la soifo, nek la varmo, nek la malvarmo, sed la juko.

Andreo liberiĝis de tiu konfuzita respektemo, kun kiu li observis la sanktulon ĝis tiam. Nun li prefere sentis kompaton al tiu malfeliĉa homo, kaj scivolemon ekscii la sekreton de lia kruela vivo.

– Kaj kial ne gratas la dorson vi mem per viaj propraj manoj, Ramajun?

– Mia sankta promeso ne permesas tian movon. – respondis obtuze la kolonoasanktulo – kvankam la juko estas la plej granda provo.

Andreo rekonis, ke li pravas, ja se iu neniam purigas sin, neniam forlasas sian lokon, fakte povas havi sufiĉe da kaŭzo por juki.

– Ĉu vi respondos mian antaŭan demandon? – scivolis Andreo nun jam multe pli intime.

La sanktulo ŝajne ekmeditis kaj silentis. Iom poste li rigardis al la malproksimo kun larĝe malfermitaj okuloj, kaj kriis unusolan vorton.

– Nirvano!

– Ĉu ekzistas instruo en via religio, kiel mi povus saviĝi el la sortobatoj de la vivo? – ripetis Andreo.

La sanktulo same revis al la malproksimo. Lia vizaĝo ŝajnis denove rigidiĝi. Post iom da tempo ankaŭ la duan fojon li kriis.

– Nirvano!

Andreo jam komencis ekkompreni, ke li ne povas ricevi kompreneblan respondon. Fine li tamen demandis ankoraŭfoje la kolonosanktulon.

– Kion signifas tiu vorto? Kial vi respondas al mia demando per enigmo, kion mi ne povas kompreni?

– Li pesimisme rigardis la maljunulon kaj jam preparis sin foriri, sed tiam li denove rimarkis, ke ŝanĝiĝas la rigardo de la kolonosanktulo. En la okuloj de Ramajun ŝajnis surprizo. Li rigardis al certa loko, kaj lia vizaĝo subite ŝanĝiĝis kolera.

Andreo turniĝis, per siaj okuloj sekvis la direkton kaj ekvidis malsupre siajn proprajn akompanantojn.

Li ekkomprenis, ke la soldatoj maltrankviligas la sanktan homon, do – sen kaŝi ion – li klarigis la situacion.

Ne maltrankviliĝu Ramajun! Ili estas miaj akompanantoj kaj mi estas ilia estro. Sed ni venis ne kontraŭ vi. Ni iras al Kandy, ni vizitos la ĉefpastron de Budho.

Li deziris paroli trankvilige, sed tuj, kiam li eldiris la lastan vorton, subite okazis surpriza afero. El la gorĝo de la kolonosanktulo eksplodis koleraj raŭkaj voĉoj, li spasme pugnigis ambaŭ siajn manojn, per la plando furioze frapis.

Andreo konsternite rigardis tiun eksplodan koleron. Kiel? Ĉu tiu ŝtoniĝinta homo tamen povas moviĝi? Ĉu liaj piedoj tamen ne enradikiĝis en la granito? Ĉu liaj genuoj tamen ne rigidiĝis pro la daŭra senmoveco? Kaj kial li perdis sian majestan sinregon ĝuste tiam, kiam Andreo menciis la ĉefpastron.

Li jam deziris pridemandi la sanktulon pro sia scivolemo, sed Ramajun rompis lian intencon.

– Feringi! – li kriis kun pasia malamo – Vi mortigos lin, ĉu ne? Ĉu vi mortigos lin? Mortigu lin kaj mi preĝakiros por vi ĉiun benon de Budho, ĉiun gloron de Budho. Mortigu la ĉefpastron feringi!

Li ŝancele kriadis, prenis sian ĉifonan veston, ŝiradis, tiradis ĝin per siaj ostecaj fingroj, tiel li provis mildigi sian sufokan koleron.

– Ĉu vi estas multope? Ĉu multope feringi? – eksplodis el li la demando – Iru ĉiuj, ĉar la preĝejo estas tre firma, kaj la gardistoj de la ĉefpastro dormas kun malfermitaj okuloj!

Andreo ne povis ekparoli pro la miro. Ramajun amare ekridis, iom post iom eksilentis, jen li ŝajne trankviliĝis. Pluraj minutoj forpasis senvoĉe. Andreo konsternite rigardis la kolonosanktulon.

– Ĉu vi miras feringi? Ĉu vi ne komprenas, kial Ramajun ekkoleris tiomgrade?

La ĉefpastro verŝajne estas via grava malamiko. – respondis Andreo konfuzite.

Li pensis, ke la sanktulo parolos ankaŭ sen tio, do li ne deziris pridemandi lin.

– Ĉu mia malamiko? – ekridis amare Ramajun. Estas laŭ viaj vortoj. Li venenis min, murdis min, mortigis min, pereigis min! Aŭskultu feringi, kion faris kontraŭ mi la ĉefpastro.

Antaŭ du jaroj la trono de la preĝejo en Kandy restis sen ĉefpastro. Eksciu feringi, ke la ĉefpastro de Kandy estas la plej riĉa kaj plej potenca ĉie, kie regas la religio de Budho. Li havas pli riĉan, pli abundan trezorejon, ol iu ajn reĝo en Hindio, kaj lia potenco estas senlima. Liaj gestoj ordonas al la reĝo de Kandy, kiu do ne dezirus fariĝi la unua servisto de Budho? Ankaŭ mi deziris, kompreneble, ke mi deziris tion ekde mia infanaĝo. Tio estis la celo de mia vivo, kaj mia plej grava konkurenco estis la nuna ĉefpastro. Mi ekiris laŭ unu vojo, li ekiris laŭ alia. Mi starigis ĉi tie en la ĝangalo tiun granitkolonon je mia propra kosto, mi grimpis sur ĝin kaj mi staris sur ĝi dum dudek longaj jaroj. Dudekfoje sekigis miajn ostojn la arda seka sezono, dudekfoje lavis mian korpon la pluvo de musono, sed neniam mi forlasis mian lokon, neniam oni vidis min moviĝi. Mono neniam makulis miajn manojn, neniam mi perdis mian trankvilon, kaj neniam mi ĉesis mediti pri Budho. Ĉiu rekonis min, kiel la plej sanktan homon de la insulo.

La kolonosanktulo lace eksilentis, sed la emocioj denove kaptis lin, kaj li kun raŭka kolero daŭrigis la historion de sia vivo.

– Kaj li, mia kontraŭulo, senĉese vizitadis la reĝan kortegon, daŭre flustradis en la orelojn de la reĝo, li flatadis, kaĵolis, riverencis, lia parolo estis falsa, lia spiro estis humileco, liaj pensoj estis intrigemaj, lia koro estis trompema dum dudek longaj jaroj. Kaj kiam la trono restis sen ĉefpastro, tamen oni transdonis ĝin ne al mi, sed al li. Mortigu lin feringi! Mortigu! Mi benos vin per ĉiuj miaj benoj, se vi mortigos lin. Mi ne deziras esti plu sanktulo! Ne! Ne! Mi pereu por ĉiam, nur mi sukcesu inde puni lin!

Andreo ne povis ekparoli en tia uragano de la kolero. Li nur rigardis konfuzita, kiel skuas la pasio la ŝajne skulptitan korpon de la kolonosanktulo. Tiam la oldulo subite klinis sin antaŭen sur la kolono, li etendis siajn oste maldikajn brakojn al Andreo.

– Feringi! Helpu min malsupreniri! Mi deziras gvidi vian regimenton. Mi konas ĉiujn montojn, ĉiujn valojn, kiel miajn proprajn manojn, kaj mi konas ĉiujn angulojn de la preĝejo. Mi konas la sekretajn subterajn tunelojn, mi konas la kaŝejon de la Sankta Dento, mi konas la Sanktan Palmon, ĉion mi konas. Sen mi vi ne povas sukcesi!

Li eĉ ne atendis ĝis la surprizita eŭropano levis siajn manojn, li preskaŭ ĵetis sin de sur la kolono pro la ekstazo, per siaj manoj kaptadis al la rando de la kolono. Se Andreo ne prenus lian malfortan korpon, ne helpus kaj metus lin sur la rokon, la plej fama kolonosanktulo de la insulo certe rompus al si la kolon.

Andreo nur nun komencis ekkompreni, kiel granda bonŝanco trafis lin. Li brakumis la ŝultrojn de Ramajun kaj nun jam centoble pli singarde kondukis lin malsupren al la piedo de la roko. La maljuna praloĝanto, kiu estis la gvidanto de Andreo, ekvidis ilin en tia situacio.

La maljunulo opiniis, ke alvenis la fino de la mondo. Unue li falis sur la ventron pro la teruriĝo, poste, kiam li vidis, ke la sanktulo kun Andreo iras plu, subite li ekkuris kaj svingante siajn brakojn kriadis:

– Ramajun! Ramajun! Ramajun!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.