La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEK KVARA ĈAPITRO

Andreo renkontas strangan sonĝon kaj eĉ pli strangan realon

La militiro en Kandy Andreon famigis en Kolombo. La plej potencaj urbanoj estis pretaj aserti je honorvorto, ke "Andreo Jelky apartenas al la plej grandaj militestroj de nia epoko". Kelkaj komparis lin al Aleksandro la Granda, aliaj pensis, ke li estas strategia geniulo parenca kun Cezaro Julio, kaj certe troviĝus ankaŭ tiaj, kiuj lin komparus al Napoleono, se Napoleono entute estus jam naskita tiutempe.

Inter siaj multaj zorgoj Andreo apenaŭ povis reteni ridon, kiam li vidis ovacii lin kiel grandan militestron, kvankam li mem bone rekonis ankaŭ tion, ke la loĝantoj de la urbo honoras lin nur pro la rapida venko, kaj ne tial, – pri kio li fakte estis fiera – ke li venkis sen sangoverŝado. Tamen li ofte pensis: kion dirus liaj bonaj karaj gepatroj kaj liaj kamaradoj en Baja, kion ili dirus pri tio, ke Andreo atingis tiel altan gloron. Ĉar fakte li povus rakonti ion kaj alian ĉiuvespere, se iu bona fantomo subite flugigus lin al sia naskourbo apud la Danubo.

Sed nun li ne havis tempon longe ĝui la grandan ovacion.

Baldaŭ venis nova letero el Batavio, kiu alte taksis lian ĝisnunan agadon, sed ĝi enhavis ankaŭ novajn klarajn ordonojn, do li devis tuj agadi plu en sia misio. Du semajnojn post la triumfo en Kandy Andreo do adiaŭis la dankemajn estraranojn de Kolombo, tiuj transdonis al li diplomon, kiu atestis, ke li estas "honora urbano", kaj li kun sia regimento forveturis al la insuloj Banda.

En la unuaj du stacioj de sia vojaĝo li facile solvis sian taskon, per pacaj akordigoj restarigis la bonan rilaton inter la praloĝantoj kaj nederlandanoj, li – kiel oficiala persono – subskribis la kontraktojn, kaj post dek tagoj ekveturis plu al la lasta stacio de sia misio, al la insulo Ternate.

Oni povas pensi, kiel feliĉe li ekveturis per la ŝipo.

Ĉe la ekvojaĝo li timis, ke li devas forlasi sian hejmon en Batavio kaj sian edzinon eble por longaj jaroj, kaj jen, se Fortuno ne forlasos lin, li baldaŭ povos reveni. Ĝuste tial, dum la dek taga ŝipveturado li – pli detale, ol kutime – pridemandis kaporalon Jost kaj la soldatojn, kiuj havis rutinon en la insularo, kion ili scias pri la sekva celo de la vojaĝo, por ke des pli rapide kaj efike li povu fini sian mision.

Kion li eksciis, en tio li vidis nenion novan je la unua aŭdo.

Ternate apartenis al la plej gravaj spico-produktaj insuloj inter la nederlandaj kolonioj. La nederlandaj komercistoj en tiuj insuloj kolektis multe da cinamo, pipro, muskato kaj aliajn valorajn orientajn spicojn, kaj liveris ilin al Eŭropo. La Nederlanda Komerca Kompanio akiris gigantan profiton el tiu spico-komerco, kaj ĝuste tial por ĝi estis tre grave, ke aliaj eŭropanoj ne ĝenu la komercadon en la insulo, do ĝi kontraktis kun la reĝoj de la praloĝantoj, kaj zorge kontrolis la observadon de tiuj kontraktoj.

Tiel kontraktis la nederlandaj komercistoj ankaŭ kun la reĝo de Ternate. La reĝo konsentis, ke sur la insulo li lasos kreski nur tiom da spico-plantoj, kiom la nederlandanoj povas vendi en Eŭropo, la ceterajn li ekstermos ĝis la lasta ekzemplero, ke aliaj eŭropanoj ne povu akiri ilin.

Andreon kaj lian regimenton oni komisiis kontroli la plenumadon ĝuste de tiu kontrakto, ĉar la kompanio en Batavio ricevis informojn, ke la reĝo de la praloĝantoj ne ekstermis la superfluajn spico-plantojn, do la monopolo de la nederlandaj komercistoj estas en danĝero.

Se paroli sincere, Andreo ne tre volonte faris tiun taskon, ĉar li bedaŭris ekstermi la valorajn plantojn, sed li povis fari nenion kontraŭ la ordono, ĉar lia familio jam ligis lin al Batavio, lia sorto estas en la manoj de la guberniestro, do plej bone plenumi la taskon en Ternate kiel eble plej rapide, jen la plej bona, kion li povas fari.

Fakte tamen ne tio estis la plej grava problemo, sed Andreo rimarkis ion strangan.

Dum ili ŝipveturis al Ternate, inter la soldatoj aperis flustrado, kiun li longe ne komprenis. Fine kaporalo Jost malkaŝis la li la sekreton, kaj tiam Andreo, kvankam ne ektimis, sed tre surpriziĝis, malgraŭ, ke ankaŭ li mem bone sciis: sur la insulo Ternate – kien ili veturas – loĝas tre primitivaj praloĝantoj fiŝkaptantaj kaj ĉasantaj, sed la soldatoj parolis ankaŭ pri tio, – kaj laŭ kaporalo Jost prave – ke sur la insulo Ternate vivas kanibaloj.

Estas fakto, ke en la apudborda regiono loĝas pacaj popoloj, kaj Andreo devas renovigi kontrakton kun ilia reĝo, sed pli profunde, en la nekonata, interna parto de la insulo vivas sovaĝaj kanibalaj triboj, kiuj atingis ankoraŭ nur tiel malaltan gradon de la homa kulturo, ke ili manĝas siajn homfratojn.

Andreo nekredeme aŭskultis la raporton de kaporalo Jost, kaj li baldaŭ forgesis la tutan aferon por kelka tempo, ĉar estis aktuale ĵeti ankron, kaj surbordiĝi.

Kun la reĝo de la apudbordaj triboj li rapide akordigis la aferon – iomete li konis ilian lingvon – la partneroj amike interkonsentis pri la kondiĉoj, kaj ambaŭ solene subskribis la kontrakton, pli ĝuste Andreo subskribis per plumo kaj literoj, kaj la reĝo de Ternate ŝovis sian nigran manon en la inkujon, kaj la inkan manplaton premis sub la kontrakton, tiel li plenumis siaflanke la postulon pri la propramana atesto.

La gravan diplomatian operacion sekvis gaja solena vespero.

Ĉe la sunsubiro la plej eminentaj batalantoj de la tribo faris paradan marŝon antaŭ la tendo de la reĝo. Sur ilia tuta nigra korpo estis pentritaj multkoloraj zigzagaj figuroj. Ili dancis tradiciajn dancojn skuante siajn pafarkojn kaj lancojn. Poste la pli junaj batalantoj prezentis batalekzercojn. Per pafarkoj ili pafis sagojn al celotabulo, ĵetadis lancon, kaj ankaŭ ili dancis kun akompano de tamburo.

Fine, en malfrua vespero, la fremdajn diplomatojn atendis solena vespermanĝo en la venteta tendo de la reĝo de Ternate. Dum la festeno multaj bongustaj manĝaĵoj trafis la tablon, pli ĝuste anstataŭ tablo meze de la tendo oni kovris la teron per tapiŝo, kaj oni metis sur ĝin la pladojn inter la gastojn, kiuj kaŭris en vasta rondo ĉirkaŭ la tapiŝo.

Unue oni alportis rizokaĉon en granda pelvo kaj demetis ĝin meze de la tapiŝo. La reĝo por prezenti modelon tuj prenis permane el la varma kaĉo, inter la du manplatoj ruladis bulon el ĝi, poste prenis la bulon per du fingroj, kaj afable proksimigis ĝin al la buŝo de Andreo.

Jen estis la plej alta honorigo fare de la reganto, kion oni povis atingi ĉe la kortego de la reĝo de Ternate, do la tribestroj – kiuj ĉeestis – rigardis al Andreo kun senlima respekto.

Kion fari? Rifuzi la reĝan honorigon estus ofendo al la reĝa moŝto, do kun iom acida mieno li malfermis la buŝon. La reĝo ne hezitis, zorgeme, profunde ŝovis la bulon en la buŝon de Andreo. Li glutis pene, kaj post mallonga sufokiĝo la reĝa rizobulo traglitis lian gorĝon.

Baldaŭ alvenis la ceteraj pladoj, eĉ tostoj aŭdiĝis en tiu stranga festeno. La unuan glason – pli ĝuste kruĉon faritan el seka ŝelo de kukurbo – levis la reĝo de Ternate je la sano de la guberniestro de Batavio, per la alia Andreo gratulis la reĝon reciproke, fine li abunde trinkis el la enhavo de la kruĉo, el la dolĉa kaj tre bongusta palmovino.

Jam venis la fino de la vespermanĝo, la servistoj disdonis malgrandajn pipojn inter la ĉeestantoj. Unue la reĝo mem bruligis ĝin, poste la ceteraj, kaj videble ili jam anticipe ĝojis pro la venonta plezuro.

Andreo ne kontrolis, kio estas en la pipo, ja li ne konjektis ion alian krom tabako, do ankaŭ li pipfumis kontenta pro la sukcesa laboro.

Tamen en la pipoj estis ne tabako sed opio.

Post la unua fumblovo li rimarkis, ke ĝi estas ia, stranga, dolĉagusta tabakospeco, sed li pensis, ke ĉi tie, en la insulo Ternate oni produktas tian, kaj ĉiu fumas tian tabakon, kian li havas. La reĝo kaj la korteganoj mediteme pipfumis, malpli da voĉoj aŭdeblis en la tendo, kaj Andreo ekvidis strangan rigidecon sur la vizaĝo de la ĉeestantoj.

Poste, subite ankaŭ lian korpon atakis la narkota veneno.

Lia kapo turniĝis, liaj tempioj pulsadis. Li aŭdis obtuzan klakadon en la oreloj, liaj okuloj vibris kvazaŭ blua densa nebulo en nuboj plenigus la tendon.

Andreo ekdeziris trinki, stariĝi kaj kuri al la malvarmeta aero, sed – kvazaŭ liaj membroj fariĝus plumbo – li lace falis sur la grundon de la tendo.

La reĝo mem kaj la altranguloj de la kortego same kuŝis sur la tapiŝo, kaj ili transdonis sin al la narkozo, sed el tio Andreo vidis jam nenion. Ĉesis la vigleco de liaj sensorganoj, ĉesis en li la kapablo pensi. Se iu nebula penso komencis kreski en lia cerbo, ĝi tuj glitis plu, kaj anstataŭ la prudenta funkcio de la menso, antaŭ liaj okuloj aperis fabele multkoloraj bildoj en mirinda svarmado.

Li aŭdis belegan, paradizan muzikon.

En lia sonĝo super li brilis la ĉielo kun lazurblua koloro, kaj desupre feinoj rajdis malsupren per rozkoloraj ĉevaloj. Ili flugis al la tero, kaj en la sekva momento komencis fulmorapide flugadi ĉirkaŭ li.

Dum ili flugadis, de momento al momento ili fariĝis pli kaj pli nebulaj, kaj ŝajnis, kvazaŭ ĉiu tenus stelon sur sia manplato. Poste ili tute neniiĝis kaj jam nur la steloj cirkulis ĉirkaŭ li pli kaj pli rapide, fine per kapturna rapideco.

La vizio daŭris plu. Andreo kuŝis sur la tero kun ŝvitanta frunto. La steloj dum la rapida cirkulado fariĝis arde ruĝaj, kaj disfalis je milionoj da fajreroj. Ĉiu fajrero fariĝis burĝono, mil kaj mil belegaj rozoburĝonoj, kaj kiam la burĝonoj ekfloris, ĉiu ekhavis homan vizaĝon.

Andreo kun batanta koro, ĝoje rigardadis la homan vizaĝon de la floroj. Certe li trovos inter ili ankaŭ la sian, kaj jen, en unu el la rozoj li rimarkis la afablan, ridetan vizaĝon de sia edzino, sed kiam li etendis sian manon kun trema tenero por karesi la amatan vizaĝon, li jam vidis tie la dikan vizaĝon de la edzino de la guberniestro.

Konsternite li retiriĝis de la floro, kaj pro la trompiĝo fermis siajn okulojn. Kiam li denove malfermis ilin, ekvidis grandegan giganton paŝadi inter la floroj. La giganto plukis la florojn, rutine faris el ili grandegan garbon, kaj komencis zorge draŝi la garbon tiel, ke abunde pluvis el ĝi la orkolora tritiko.

La korpo de la giganto brilis blue kaj oranĝkolore, lia kapo havis kvar okulojn en ĉiu flanko, lia nazo estis longa ĝis la ventro, kaj li havis grandajn azeno-orelojn kun diamantaj orelpendiloj, cetere – kiel ĉapelon – li havis cent metrojn altan porcelanan turon sur sia kapo, kaj sur la pinto de la turo estis ore brila ventokoko, kiu diligente legis grandegan libron.

Jes ja! Sed kiam li intencis foliumi, la dika libro falis el inter liaj fingroj sur la tegmenton de la turo, pro tio la turo detruiĝis kaj mortbatis la giganton.

Tiam la koko flugis sur la teron, – por Andreo ŝajnis, ke ĝi tre similas al batavia koko – kaj ĝi komencis rapide bekumi la tritiko-amason, kiun la giganto draŝis el la garbo de floroj. Dum ĝi bekumis, ĝi dikiĝis granda, kiel sepcent jara elefanto, tiam ĝi krevis, kaj ĝiaj plumoj – multkoloraj, kiel ĉielarko – svarmis en la aero. Fine ĉiu plumo stariĝis sur sian pinton, kaj kreskis el ili cent kaj cent arboj.

Ŝajnis, ke ĉiu arbo estas la masto de iu ŝipo. Ĉiu ŝipo flosis sur alia ore brila maro, kaj ondoj de la maro havis aroman odoron, kiel la plej fajna orienta parfumo.

Tiu dolĉa aromo levis Andreon de sur la tero, kaj levis lin supren, en la aeron, kie li ŝvebis libere, facile, kiel plumfloko. La pezon de sia korpo li lasis sur la tero, kaj fakte li lasis tie ankaŭ sian korpon.

Nun desupre li rigardis malsupren al si mem, kvazaŭ li estus iu alia, kaj lule ŝvebante sur la inundo de la odoro en la karesaj zefiroj – kiuj muzikis, kiel sonora harpo – li sentis kvazaŭ lia tuta memo neniiĝus kaj solviĝus en la senfina spaco, kaj tiam li jam vidis nenion krom la lazurblue brila ĉielo, kaj aŭdis jam nenion krom la dolĉa, paradiza muziko...

* * *

Andreo vekiĝis nur la sekvan tagon matene, same, kiel la reĝo de Ternate kaj liaj korteganoj. Ankaŭ ili nur tiutempe komencis rekonsciiĝi.

La nokto, kiun li pasigis inter vizioj postlasis nenion rememorindan. Restis nur kapturniĝo kaj ia prema sento en la kapo, sed tio konsiderinde ĝenis Andreon, ja la laboro programita je tiu tago bezonis prudentan menson kaj multe da penado.

Tiutage li devis kontroli la apudbordan regionon de la reĝo Ternate, kaj precize registri la ekstermitajn spico-plantojn, por ke poste la komerca kompanio de Batavio pagu kompenson al la reĝo pro la ekstermitaj plantoj.

Andreo en malbona humoro ekiris kun sia regimento, sed lia devosento estis multe pli forta, ol lia inklino restadi, ja tiu plorinda stato trafis lin pro lia propra nesingardemo. Lia kapo turniĝis kaj komence li apenaŭ povis rekte paŝi. En si mem li ofte pensis, ke la diablo prenu la solenan pipon de la reĝo de Ternate.

Ilia marŝo direktis sin en la praarbaron de la insulo.

La reĝo disponigis al ili gvidantojn, por ke ili kontrolu la registradon kaj montru la vojon. Ĉe la apudborda regiono ili rapide registris la ekstermitajn arbojn kaj plantojn, sed des pli malfacilan taskon ili havis, kiam ili devis viziti la sporadajn grupojn de spico-plantoj en la praarbaro.

Tie jam eĉ la gvidantoj de la reĝo orientiĝis ne tiel facile, kiel ĉe la apudborda regiono. Ofte ili vojserĉadis en la densejo, okazis, ke ili dufoje gvidis la grupon al jam registritaj plantoj, en alia okazo ili longe observis la ĉirkaŭaĵon, interkonsiliĝis, en kiu direkto iri plu.

Andreo – malgraŭ sia peza kapo – rimarkis la hezitemon de la enlandaj gvidantoj, kaj ne maltrafis lian atenton, ke malantaŭ li, en la regimento denove reviviĝas la mistera flustrado pri kanibaloj tiel, kiel li jam spertis tion ankaŭ en la ŝipo.

Kaporalo Jost iom poste mem avertis lin, ke laŭ liaj konoj ili verŝajne iras proksime al la limo de la lando de la sovaĝaj kanibalaj triboj, do estas necese antaŭprepari la regimenton por sindefendo.

Atentu, – alparolis Andreo iun el la enlandaj gvidantoj – ke neniel ni trapasu la limon de la kanibaloj.

Ne zorgu pri tio, grandsinjoro, – respondis tiu kun humila tono – ni konas la vojon, eĉ nokte ni ne maltrafus la ĝustan direkton.

Sed en tiuj memfidaj vortoj verŝajne estis multe da fanfarono, ĉar post kelkaj minutoj li hezite haltis antaŭ la regimento kaj interkonsiliĝis kun siaj du kunuloj. Longe ili observis dekstren kaj maldekstren, fine ĉiujn tri tedis la vana interkonsiliĝo, do ili postlasis la regimenton kaj rapidis sur la proksiman monteton, kaj tie trarigardis la ĉirkaŭaĵon.

Andreo malpacience sekvis la gvidantojn, kaj sur la monteto li ĝuste deziris riproĉi tiujn praloĝantojn, kiel ili aŭdacis entrepreni la gvidadon, se ili tiel malmulte konas la terenon, sed antaŭ ol li povis ekparoli, unu el la gvidantoj subite levis la manon por silentigi lin.

Ĉe iu proksima arbusto aŭdiĝis mallaŭta bruo. Ĉiuj rigardis en tiu direkto, sed tiam ĉe la alia flanko aŭdiĝis krakado de branĉoj kaj susurado.

– Iu kaŝiĝas tie! – diris Andreo kun obtuza voĉo.

Denove li aŭskultadis, la bruo ripetiĝis.

– Kiu estas tie? Elvenu, en alia okazo mi pafos! – kaj li levis sian pafilon.

Unu el la gvidantoj prenis lian brakon.

En la densejo de la arbustoj por momento aperis nigra korpo, sed ĝi tuj malaperis, tiel rapide, ke Andreo denove mallevis sian armilon.

Kien li pafu? Cetere ne estas konsilinde kolerigi la kaŝitajn kanibalojn per vana pafado, ĉar li jam estis certa, ke la kanibaloj kaŝiĝas tie. Li bone vidis tion sur la timigita mieno de la gvidantoj.

– Ĉu mi ne diris, – turnis sin Andreo al la gvidanto, – ke ni neniel trapasu la limon?..

Sed tiu interrompis la riproĉajn vortojn.

– Ni retiriĝu grandsinjoro! – li konsilis terurigite.

Unue Andreo ekiris malsupren de la monteto, sed li apenaŭ faris kelkajn paŝojn, kiam akra siblado aŭdiĝis apud lia kapo.

Li fulmorapide saltis malantaŭ dikan arbon, kaj kiam li kaŝrigardis el sia ŝirmejo, jam tri sagoj tremis en la trunko unu apud alia.

Ankaŭ la enlandaj gvidantoj aŭdis la sibladon. Andreo konsternite vidis el sia ŝirmejo, ke ili ĉiuj elpafas sin en la densejon, kaj ili malaperas, kvazaŭ la tero englutus ilin.

La unua timzorga penso koncernis la forkuron de la gvidantoj, jen la regimento restis ĉi tie sen gvidantoj, kiel do ili retrovos la elirvojon el la ĝangalo, konsidere, ke ili tute ne konas la terenon. Poste li taksis sian propran situacion, singarde kaŝrigardis la denove silentajn arbustojn en la ĉirkaŭaĵo.

– Ĉi tie mi ne restu plu! – li pensis, – la regimenton mi ne rajtas forlasi! Cetere, se mi restus ĉi tie, iu el la kanibaloj povas iri malantaŭ mian dorson, kaj najli min al la arbo per bone celita sago.

Li aŭskultadis ankoraŭfoje, poste subite elsaltis de malantaŭ la arbo, kaj komencis rekuri al sia regimento. Denove kelkaj sagoj siblis, sed ili ne vundis lin, kaj post kelkaj minutoj li jam estis inter siaj soldatoj.

Jes, li estis tie, sed anstataŭ trankviliĝi, lin atendis terura vidaĵo.

La regimento senpove kaj konfuzite svarmis en la densejo de la arbustoj kaj arbedoj en la praarbaro. Aŭdiĝis doloraj krioj el ĉiuj direktoj, kelkaj falis sur la teron pro gravaj vundoj, aliaj serĉis ŝirmejon stumblante inter la grimptigoj kaj radikoj. Dume, el ĉiuj direktoj daŭre, siblante, en densaj aroj atakis ilin la akrapintaj sagoj.

La regimenton ĉirkaŭis la atakantoj, sed oni tute ne vidis malamikon. Tiu nevidebleco plenigis la koron de la soldatoj per terura premo.

Vane ili pafis inter la arbojn, vane ili provis rompi la mortan blokadon, la sagoj nehaltigeble sekvis unu alian, deflanke, desupre, el ĉiuj direktoj, kaj plej dense ĉiam ĝuste el tiu direkto, kie la soldatoj deziris rompi la blokadon.

Forpasis nur kelkaj minutoj, kaj restis sen vundo jam nur apenaŭ la triono de la regimento. Ili ne povis ataki, kontraŭstari la teruran, nevideblan malamikon. Vane pafadis plu la nevunditoj, la sagopluvo falis nehaltigeble. Foje, kiam Andreo ĝuste pafis kuŝante en la densa herbejo, iu sago falinta desupre vundis lian ŝultron.

Tiam terura penso trakuris lian kapon. Ĝis nun li ne pensis pri tio, sed nun lin kaptis la teruro: eble tiuj kruelaj praloĝantoj pafadas per venenaj sagoj. Li bone sciis, ke la sovaĝaj triboj povas fari mortan venenon el la suko de iu tropika arbo, kaj ili ofte venenas la pinton de siaj sagoj per tiu suko.

– Jost! – alparolis Andreo la kaporalon, kiu kuŝis apud li. – Ĉu tiuj sagoj ne estas venenaj?

La kaporalo kun ŝvita funto, sed kun persista trankvilo alrigardis lin.

Sinjoro leŭtenanto! – li respondis mallaŭte, malgaje. – Kvankam tiuj nevideblaj diabloj kutime uzas venenajn sagojn, sed neniam kontraŭ homo.

– Kiel? – demandis surprizite Andreo, dum li denove ŝargis sian pistolon. – Ĉu ili estas tiel bonkoraj?

– Ne! Tute ne! – skuis la kapon la kaporalo. – Sed se ili uzus venenan sagon ...

– Tiam kio okazus? – demandis Andreo malpacience, ĉar la kaporalo rompis la frazon.

– Se la sagoj estus venenaj, – venis fine la respondo, – do ili ne povus manĝi siajn viktimojn.

Andreo kun teruro rampis plu. Kiom ajn kredebla ŝajnis la respondo de la kaporalo en tia situacio, lia menso ne povis akcepti la teruran realon.

Li rampis plu inter la dikaj grimptigoj. Nur unu penso zumis en lia kapo: ĉiumaniere oni devas rompi ĉi tiun mortan blokadon.

Eble tridek soldatoj restis ankoraŭ nevunditaj, kiujn li kune kun la kaporalo alvokis al si, poste ili subite saltleviĝis, kaj kun glavo en la mano atakis la malhelan densejon.

Sed ilia aŭdaca manovro fiaskis.

Apenaŭ ili saltleviĝis, terura kriado aŭdiĝis ĉirkaŭ ili en la ĝangalo. Tiu kriado estis brutala, kaj kvazaŭ la arbustoj ekviviĝus, cent kaj cent nudaj kanibaloj kun farbita korpo amase atakis ilin el ĉiuj direktoj, kriante, skuante siajn pafarkojn kaj lancon, puŝante unu la alian, kaj la kuraĝa grupo pereis en tiu tumulto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.