La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE ANDREO JELKY

Aŭtoro: Lajos Hevesi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIDEK UNUA ĈAPITRO

Andreo nutras serpenton kvankam sciante, ke ĝi eble mordos lin

Kiel pace pasigis la tempon la loĝantoj de la insulo Espero pli frue, nun tiel mistera fariĝis por ili tiu milda, kvieta regiono. Jen, la silentaj senarbejoj inter la veproj, kie ili tiom multe promenadis, kuŝripozis; jen, la ombroplenaj densejoj de la arbaro, kiujn ili tiom multe vizitadis por gajaj ĉasadoj... ĉu tiuj ŝatataj lokoj ne kaŝas nun ŝtelirantan malamikon?

La tri viroj - sen malkuraĝo, tamen plenaj de maltrankvilaj pensoj - komencis traserĉi la arbarojn, rokojn, arbustojn, la bordojn de la rivereto. Antaŭtagmeze ili zorge esploris la ĉirkaŭaĵon de la kabano, kontrolis ĉiujn angulojn, flankenpuŝis eĉ la branĉojn de la arbustoj, nur ke ili trovu ian spuron de la neinvitita gasto aŭ gastoj. Sed la diligenta serĉado restis sen rezulto.

Ĉirkaŭ tagmezo ili revenis al la kabano, sed ankaŭ Kvanga ne rimarkis ion eksterordinaran. Post silenta tagmanĝado ili tuj denove ekiris por traserĉi nun jam ankaŭ la pli malproksimajn partojn de la insulo. Ili trairis la rokoplenan apudbordan regionon, grimpis ankaŭ sur la plej altan rokon, de tie ili revenis tute ĝis la golfo, sed tie ili haltis senpove en la ombro de la apudbordaj palmoj.

– Aŭ ni nur fantaziis, aŭ la tero englutis nian gaston! – ekparolis Andreo kun malbona humoro.

Ŝokumo sulkigis sian frunton, kaj fikse rigardis la teron.

– Ĉu eble li havas ian magian objekton? – li demandis.

– Ja tio povas okazi! – deklaris tuj Gondoro.

– Eble li havas ĉirkaŭkolon el birdo-ungoj, kaj li povas fariĝi birdo, se li deziras tion.

Li tute implikiĝis inter la variantoj de la diversaj miraklaj rimedoj.

– Ankaŭ tio povas okazi, ke li havas konkon de heliko, kiu ne estas pli granda, ol daktilo, tamen li povas kaŝiĝi en ĝi, se li konas la magian vorton..., ĉar ekzistas ja tiaj sorĉistoj ĉe ni!

Andreo ne povis reteni rideton je tiuj diversaj sensencaĵoj, precipe, kiam Gondoro alrigardis ĝuste lin por konfirmi tiujn.

– Ĉu vi vidis iam?... – li demandis iom riproĉe – Ĉu vi vidis, ke iu kaŝas sin en konko?

– Do... mi ne vidis tion, tamen mi estas certa, ke ekzistas tiaj sorĉoj. – asertis Gondoro.

– Ja ekzistas mirakloj! – deklaris ankaŭ Ŝokumo kun persista konvinkiĝo. – Mi miras, blanka fremdulo, ke vi – kvankam saĝa kaj sperta homo – dubas pri la magio!

Andreo konsideris, ke nun ne estas aktuale diskuti pri la supernaturaj aferoj, do li respondis nenion krom silenta kapbalanco. Ili iris plu promenante kaj esplorante inter la arboj ĉe la bordo, sed apenaŭ ili faris kelkajn paŝojn, ili rimarkis strangan fenomenon. Ĉe la rando de la golfo komenciĝis nekutima vigleco. Inter la branĉoj svarmis birdoj konfuzitaj, simioj saltadis brue al la pintoj de la arboj, kvazaŭ ekribelus la mondo de la densaj frondoj.

Ili ĉiuj haltis, kaj senmove observis la strangan bruadon. Ilia ĉeesto ne povis kaŭzi tiun laŭtan tumulton, ja nenie kaj neniam pli frue ili spertis ion similan. Do certe okazis io nekutima.

Ili staris kaj observis. La bruado ne ĉesis.

Inter la frondoj, tra la mallarĝaj interspacoj oni povis vidi ĝis la spegulo de la maro, kaj kiam Andreo rigardis al tiu direkto, surprizita krio eksplodis el lia gorĝo.

– La boato!... Nia boato estas sur la akvo!

Fakte! La malpli granda boato – per kiu ili iam forfuĝis de Ternate – balanciĝis sur la akvo, apud la bordo. La remiloj estis pretaj por ekveturi, sed neniu estis videbla en la proksimo. Per longaj saltoj ili kuris al tiu loko, kie ili ĵus rimarkis la eksvarmon de la birdoj kaj simioj.

Ili haltis sub arbo, kiu havis tiel densan frondon, ke oni ne trovis sur ĝi interspacon, eĉ tiom grandan, kiel manplato. Andreo nur por momento vidis ekmoviĝi ion nigran supre, sed tiumomente Ŝokumo jam fulmorapide levis sian pafarkon kaj pafis sagon inter la foliojn.

Dolora krio aŭdiĝis desupre, poste io longe falis. La maldikaj branĉoj krakante flankenpuŝiĝis, fine grandkorpa, muskola, kanibalo falis baraktante antaŭ iliajn piedojn.

– Jen, kiom rapide vi surteriĝis! – ekkriis Ŝokumo, flankenĵetis sian pafarkon (kvazaŭ li neniam meditus pri magiaj birdo-ungoj), kaj li tuj kaptis la teruritan baraktantan homon.

– Atendu nur! Ni tuj donos al vi lecionon! Kion vi havas por serĉi sur nia insulo? – minacis lin Gondoro, kaj ligis la brakojn de la kanibalo.

Andreo en la unua momento eĉ ne povis ekparoli, liaj kunuloj tiel rapide senpovigis la malamikon. Ankaŭ tio konfuzis lin, ke li ne komprenis la vortojn de Ŝokumo kaj Gondoro en la lingvo de la kanibaloj, nur la minaca tono frapis liajn orelojn.

– Ne insultu lin! – ekparolis fine Andreo, kaj li mem eltiris la sagon el la femuro de la kaptito. – estas necese pridemandi lin, ĉu li estas sola sur nia insulo? Sur la arbo certe ne estas aliaj, ĉar la simioj jam trankviliĝis...

Ili ĉirkaŭis la kaptiton, kiu kuŝis sur la tero, kaj Andreo komencis demandi helpe de Ŝokumo.

Ili demandis, ĉu li havas kunkulpulojn, sed la konfeso trankviligis ilin. Estis evidente, ke la kanibalo pro la timo sincere respondis – li estas unusola, li fuĝis al la bordo, kiam lia boato renversiĝis en la batalo, kaj de tiam li kaŝas sin en la arbaro, kutime nur vespere li ŝteliras al la kabano por akiri ian manĝaĵon.

– Kaj... kial vi surakvigis nian boaton?

La kanibalo je tio respondis nenion, sed ĉiu bone komprenis lian intecon. Ili rigardis al la boato, kiu balanciĝis sur la akvo, kaj en tiu momento ili pensis pri tio, se tiu boato nun ekveturus, se ĝi atingus la insulon Ternate, kaj se la kanibaloj ekscius la sekreton de la insulo kaj skeleto-armeo, – la trian fojon nenio povus ilin savi el la terura pereo.

La silenton rompis la petego de la kaptito. Li ĵuris je ĉielo je tero, ke li deziris neniun damaĝi, neniun ataki, eĉ li estas feliĉa transvivi la batalon. Fine li plorante petis indulgon de Andreo.

– Kion? Ĉu indulgon?! – kriis Ŝokumo, kaj forte kaptis la ligitajn brakojn de la kanibalo.

– Ĉu indulgon?! – demandis kolere ankaŭ Gondoro. – Ĉu vi eble ne deziris formanĝi nin?!... Kial vi venis al nia insulo? Neniu invitis vin!

Andreo mansvingis por trankviligi la fratojn, li sendis Gondoron por denove kaŝi la boaton, poste ili starigis la kanibalon, kaj ekiris hejmen. Dumvoje la du fratoj jen demandis jen minacis la kaptiton, sed Andreo ne multe parolis, li sekvis ilin mediteme, senvoĉe. Kion ili faru al la kaptita malamiko? – tiun problemon li pristudis en si mem, sed ne trovis respondon pri la demando. Hejme Kvanga akceptis ilin terurigita pro la surpriziĝo.

– Karako!? – ŝi kuris antaŭ ilin el la kabano, kaj rigardis al la ligita kanibalo kun ekscitita rememoro. – Li estis la plej kruela, plej malica en la tuta tribo sur la insulo Ternate....

Do Kvanga konis la kaptiton, eĉ lian nomon sciis, sed Andreo baldaŭ ekkomprenis, ke ankaŭ Ŝokumo kaj Gondoro konas lin, en la konkreta situacio ili tamen opiniis tiel, ke estas pli bone ne evidentigi konatecon.

Sur la insulo ne estis karcero, ili ne povis fermi la kaptiton ie, do Andreo decidis doni al li manĝi, poste por la nokto firme ligi lin. Kvanga en obstina silento donis lakton al la kanibalo, Ŝokumo kaj Gondoro zorge ligis lin, tiel ili fine retiriĝis por dormi post la malfacila tago.

Andreo vespere endormiĝis kaj matene vekiĝis kun tiu demando: kio do okazu al la kaptito? Li apartenis al tiuj, kiuj jam antaŭ dek jaroj detruis ĉi tiun belan insulon, kaj kiuj nun denove volis ĵeti ilin ĉiujn en la plej teruran morton. Ili estas en milito, kaj en tiu milito ili defendas sian teritorion kaj vivon, do ili havas kaŭzon kaj rajton por ne indulgi al la kaptita malamiko.

Tamen, la konscienco ne permesis al Andreo mortigi tiun friponon. Sed li ne povas lin lasi ligita ĝis la fino de la mondo! Do kion fari?... Ne restas alia eblo krom lin eduki honesta, kaj konfidi al li laboron, – por ke li meritu sian vivon, sian panon!

Tiel okazis, ke – kvankam la ceteraj malfacile konsentis la decidon de Andreo – la kaptita malamiko baldaŭ ricevis indulgon kaj liberecon. Dum kelkaj tagoj ili ankoraŭ lasis lin ligita, sed Ŝokumo baldaŭ serĉis novan kasejon por la boatoj, kaj tiam la kaptito tute liberiĝis el ĉiuj malfacilaĵoj de kaptito. Andreo multe parolis al li, klopodis lin eduki al laboremo kaj humaneco, Gondoro konstruis al li budon ĉe la flanko de la kabano, tiel dum kelkaj tagoj ili aranĝis la aferon de Karako.

Sed Andreo baldaŭ pripentis la neoportune aplikitan bonkorecon malŝparitan por la malamiko! La vivo reprenis sian ordinaran fluon, sed Karako fariĝis grava problemo por la loĝantoj de la insulo. Vane ili traktis lin humane, Andreo vane klopodis eduki lin, ili vidis, ili ĉiuj sentis, ke la paca sinteno de la kanibalo estas nur afektado, lia humila konduto kaŝas nur malbonajn intencojn.

Sian laboron – melki la antilopinon, porti akvon, kolekti fruktojn – li plenumis maldiligente, senanime, kvankam el ĉiu manĝaĵo kaj trinkaĵo li ricevis ĝuste tiom, kiom la ceteraj. Sur lia ruza vizaĝo Andreo ofte rimarkis aperi malicon kaj venĝemon, kaj li bone vidis ankaŭ tion, ke la kanibalo – kiomfoje li opiniis resti sola – ĉirkaŭrigardis kvazaŭ rabobesto ĉasanta predon.

Tiu sinteno peze premis ilian koron. La reciproka amo kaj respekto – kiuj ĝis nun regis sur la insulo kaj faris la vivon paca, kiel en la paradizo – nun neniiĝis. Timzorgo kaj dubo kreskis en la koroj, ili tage kaj nokte devis esti atentemaj kaj singardaj, gardi la kabanon, kaŝi la boatojn jen denove kaj denove, ke la malica fremdulo neniel endanĝerigu ilin.

Ŝokumo kaj Gondoro – kvankam ili plenumis la deziron de Andreo kaj ankaŭ ili provis eduki Karakon – ofte riproĉis lin.

– Vi ne agis ĝuste, blanka fremdulo! – ili diris dum ĉasado, kiam ili restis inter si en la arbaro. – Oni ne indulgu al la malamiko, ĉar poste ni estos tiaj, kiuj nepre bezonas indulgon...

Ankaŭ Andreo mem spertis, ke lia klopodo ne alportas rezulton, sed – ĉar en la aktuala tempo li ne agis firme kontraŭ la malamiko – nun li jam ne havis pretekston por ŝanĝi sian unuan decidon. Do li povis fari nenion krom atendadi, kaj iom post iom li sentis la vivon, kvazaŭ kolektiĝus nuboj sur la ĉielo antaŭ tempesto, kaj en la nuboj jam kaŝiĝus danĝeraj fulmoj.

Kaj en iu mateno fakte batis la fulmo.

Ĉe la sunleviĝo surprizite ili rimarkis, ke la budo de Karako estas forlasita, ŝajne li ne pasigis la nokton en ĝi. Ili plenaj de malbonaj konjektoj komencis voki lian nomon, rapide traserĉis la ĉirkaŭaĵon de la domo, fine en la stalo ili trovis – nu ne Karakon, sed la kompatindan, ĉarman antilopinon trapikitan per lanco. Kvanga kaŭriĝis ĉe la brava mortinta besto, ankaŭ Andreo kun amara konsterniĝo observis la sensencan detruadon de la malica kolero.

Sed nun ili ne havis tempon malĝoji, estis necese decidi kaj agi!

Andreo dum momento taksis la situacion. Tian krimon la kanibalo faris, nur se li opiniis certa sian forfuĝon. Do li evidente trovis unu el la kaŝitaj boatoj, kaj li jam veturas malproksime!

– Ŝokumo! – kriis Andreo ekscitite. – Ek rapide! Kuru al la golfo, rigardu, ĉu la boatoj estas tie?!... Kaj vi Gondoro, kuru al la alta roko, ĉu vi vidas ion en la direkto de Ternate?

Ŝokumo kaj Gondoro en la sama momento forpafis sin, Andreo kun la ploranta Kvanga traserĉis ĉion ĉirkaŭ la domo, ĉu la perfidulo ne faris ceteran damaĝon? Tamen ili ne trovis tian, ŝajne li ne havis tempon por io alia krom mortigi la antilopinon. Ne forpasis longa tempo, Ŝokumo kurante revenis.

– La malgranda boato malaperis! – li kriis jam demalproksime al Andreo, – sed la granda restis sendifekta en sia loko...

Feliĉe! ŝajnas, ke li ne malkaŝis ĝin..., – murmuris Andreo. – sed eĉ tiel ni havas gravan problemon, ĉar se li forveturis komence de la nokto per la malgranda, ni jam ne povas lin atingi!

Ŝokumo skuis sian kapon.

– ŝajnas al mi, ke ne tiel okazis. La kanibaloj kutime ne boatveturas nokte, ĉar ili timas la malhelan akvon... Karako plej frue antaŭ aŭroro ekveturis.

– Se nur vi pravus! Sed io ajn okazis, rapide antaŭpreparu la grandan boaton! Metu en ĝin remilojn, ĉar ni bezonos ankaŭ la brakojn de Kvanga..., ni alportos la armilojn, kaj se Gondoro revenos, ni tuj ekveturos!

Apenaŭ malaperis ankaŭ la duan fojon Ŝokumo, kurante anhelante alvenis Gondoro.

– Forfuĝis!... Li fakte forfuĝis! – li kriis jam demalproksime. – Li veturas rekte al Ternate, li jam atingis la duonon de la distanco!

Kolektinte la pafarkojn kaj lancojn Andreo tuj ekiris al la golfo, dumvoje li mansvingis al Kvanga kaj Gondoro.

– Kiel vi opinias? – li demandis dumvoje Gondoron, dum ili kuris unu apud alia al la bordo, – Ĉu ni povas atingi lin, se ni remos kvarope?

Gondoro teorie taksis la distancojn, tiel li respondis post mallonga hezitado.

– Povas esti, sed ne certe... Li troviĝas jam malproksime, kaj la malgranda boato estas tre rapidkura.

– Egale! – kriis Andreo, post kiam li metis kunportitajn armilojn en la boaton. – Se li revenos al Ternate, do ni ĉiuj pereos, ĉar morgaŭ alvenos la tuta hordo!... Se estas necese, ni sekvos lin eĉ en la rivero, sed ni devas mutigi la fian perfidulon por ĉiam!

Ne forpasis eĉ minuto, la boato forglitis de la bordo. La kvar remiloj ritme frapadis la akvon, la veturantoj senvorte kolektis sian tutan forton.

Ili ĉirkaŭveturis la insulon, preterglitis la krutan rokmuron, sur kiu ili antaŭ nelonge observis la tumultan boataron de la kanibaloj, poste ili rekte direktis sin al Ternate, kaj sur la mildaj ondoj ili rapide glitis plu antaŭen.

La suno nun atingis sian plej altan pozicion, ĝiaj radioj brile dancis sur la ŝaŭmo de la ondoj. Estis terure varma vetero. Andreo kaj liaj kunuloj senĉese remis, neniu el ili ekparolis, ili ne malŝparis sian energion por paroli superflue, kelkfoje ili rigardis antaŭen super la senfina akvospegulo.

Ĉi tie, el la akvonivelo ili ankoraŭ ne povis vidi la fuĝanton, sed ili estis certaj, ke la direkto estas ĝusta, ja estas evidente, ke la kanibalo – same kiel ili – veturas laŭ la plej mallonga direkto al Ternate. Ĉiuj esperis, ke per tiu rapideco pli malpli frue – se eble antaŭ enfluejo de la rivero – ili sukcesos atingi la perfidulon.

Andreo kelkfoje stariĝis en la boato, per siaj manoj ombris la okulojn, kaj streĉe observis la akvon. Longe li vidis nenion krom la nuda blueco de la maro, ĝis foje li ekscitite ekkriis.

– Tie li estas! – li montris antaŭen. – tie fuĝas la fripono! Ni kolektu nian tutan forton, kaj baldaŭ li estos en niaj manoj!

Por momento ili ĉiuj rigardis antaŭen kun retenita spiro, kaj fakte, malproksime antaŭ ili, jen nigra makulo saltadis sur la ondoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.